Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tiu sendependista regiono kiun rekonas nek Ukrainujo nek Rusujo

Donbaso lernas vivi sen Kievo

Tri jarojn post la komenco de la konflikto inter Kievo kaj la sendependista regiono Donecka Baseno (Donbaso), neniu solvo ŝajnas videbla. La ukraina prezidanto Petro Poroŝenko sinsekve manifestas intencojn kontraŭajn inter si, hezitante inter starigo de firma blokado kaj reestablo de regataj ekonomiaj ligoj. Flanke de Donecko, la loĝantaro organiziĝas, atendante eventualan armean intervenon.

ILI PAFIS al la domo en la nokto de la 3-a/4-a de februaro, ni remalfermis la butikon la 20-an, ĉi-semajne.” Varme volvita en sia bela koltuko kaj sia mantelo, la vendistino montras al ni la damaĝojn kaŭzitajn de la ukraina armeo, antaŭ ol iri akcepti la klientojn. Ŝian butikon senigis je fenestroj la blovo de la eksplodoj. Same kiel la tuta ĉirkaŭurbo de Donecko, la kvartalo Kievski portas markojn de la konflikto kontraŭstariganta la Kievan registaron kaj la sendependistajn milicojn de Donbaso, neoficiale subtenatajn de Moskvo. Krevitaj konstruaĵoj kaj strekvunditaj fasadoj pro obusaj splitoj memorigas la intensecon de milito, kiu forprenis la vivon de ĉirkaŭ dek mil homoj, de aprilo 2014. “Ĝis la lasta momento, mi ne kredis, ke nia propra armeo kapablos pafi al ni!”, ekkrias Saŝa, loĝanto de Donecko, serĉante vojon inter la truoj de la strato. Dum ambaŭ tendaroj nombras siajn mortintojn, la perspektivoj pri reintegrado de la memproklamitaj “Popolaj Respublikoj” de Donecko (DNR) kaj de Luhansko (LNR) en la sinon de Kievo malproksimiĝas. Kaj, kun ili, la fina celo de la pac-interkonsentoj de Minsko, subskribitaj en februaro 2015 inter Rusujo, Ukrainujo kaj ties du okcidentaj subtenantoj, Francujo kaj Germanujo. Des pli ke, en la sendependistaj teritorioj, la vivo rekomenciĝis, kun helpo de Moskvo kaj malproksime de la ĉefurbo.

Konfirmita per referendumo la 11-an de majo 2014, la DNR estas agnoskita de neniu lando membro de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), eĉ ne de Rusujo. La Respubliko, kiel oni ĝin nomas ĉi tie, tamen ĉiutage pli firme enradikiĝas. Ĉe la fasadoj de la publikaj konstruaĵoj, la ukraina flago, blua kaj flava, lasis lokon al tiu de la DNR: fono nigra, blua kaj ruĝa sur kiu tronas dukapa aglo, kiu estas ankaŭ sur la rusa blazono. “Antaŭ la milito, estis 800 lernantoj, kontraŭ 665 hodiaŭ”, klarigas s-ro Andreï Udovienko, direktoro de la lernejo 61 en la kvartalo Kievski. En la enirhalo estas ekspoziciataj fotoj de veteranoj kaj “herooj” mortintaj dum la “granda patriota milito” kontraŭ nazia Germanujo (1941-1945), apud kelkaj pli junaj vizaĝoj de milicanoj mortintaj dum la ĵusa konflikto. “Ĉiuj estas lernintoj de tiu lernejo, precizigas la direktoro. Kiam la milito plej intensiĝis, inter 2014 kaj 2015, la junuloj sekvis perkorespondajn kursojn dum ses monatoj. La lernejon damaĝis bombadoj. La gepatroj kaj la instruistoj do volontule partoprenis en la rekonstruado”, ankoraŭ klarigas s-ro Udovienko, kun milda rideto, kiu kontrastas kun lia impona larĝeco. La instruistoj ricevis simplan helpon de la DNR, 3000 hrivnojn de septembro 2014 ĝis aprilo 2015 [inter 130 kaj 180 eŭroj laŭ la kurzo, kiu multe fluktuis dum tiu periodo], kontraŭ 4000 hrivnoj antaŭ la milito [350 eŭroj laŭ la kurzo de la 1-a de januaro 2014]. Hodiaŭ la DNR pagas al ni veran salajron, inter 10 000 kaj 12 000 rublojn monate [inter 170 kaj 200 eŭroj].”

En Donecko-urbocentro, la enamiĝintoj man-en-mane promenas, la infanoj cirkulas sur plastaj tricikloj en la parkoj. Sur kelkaj muroj, skribaĵoj, kie oni legas “ŝirmejo” sekvata de sago, perturbas la ŝajne pacan atmosferon. Subite, eksplodbruo, kaj ankoraŭ unu. La pafbruoj memorigas, ke la fronto estas nur kelkajn kilometrojn for. De la komenco de la jaro, oni registras kreskon de la alfrontiĝoj, fone de komerca blokado inter Kievo kaj la sendependistaj regionoj (vd “Puni aŭ logi, la ukraina dilemo”. Ĉi-vintre la streĉoj koncentriĝis ĉirkaŭ la akvofiltrada stacio de Iassinovataïa, suburbo de Donecko, reprenita de la ukraina armeo la 27-an de februaro. La stacio provizas akvon al kvartaloj situantaj sur ambaŭ flankoj de la kontakto-linio.

Post noktiĝo la stratoj malpleniĝas. La elirmalpermeso malpermesas cirkuladon al civiluloj de la 23-a horo ĝis la 6-a, lasante la eĥojn de pafbruoj mastroj de la urbo. Matene, la aŭto-kaj bus-trafikoj revivigas la avenuojn, nenion lasante aperi el la bataloj de la antaŭa tago. Je tagmanĝo-tempo, la kafeterioj pleniĝas je junaj studentoj, knaboj kaj knabinoj. Kun siaj vizaĝoj algluitaj al siaj poŝtelefonoj, ili profitas paŭzon, antaŭ ol reiri en la kursejojn.

Sociala altiĝo ebligita pro la fuĝo de la kadruloj

“Dum la milito, 30% de la studentoj kaj de instruistoj forlasis la lernejon. La studentoj revenis, sed ne ĉiuj instruistoj” memoras s-ino Larissa Kastrovet, proponante al ni tason da teo. Rektorino de la akademio pri mastrumado kaj administrado, kie ŝi akceptas nin hodiaŭ. S-ino Kastrovet estis vokita al tiu posteno en novembro 2014 pro la foriro de ŝia anstataŭanto. Kial aliaj elektas resti? Al tiu demando, du studentinoj pridemanditaj en sia kursejo respondas, kvazaŭ evidentaĵo: “Ĉar ĉi tie ni estas hejme.”

La fuĝo de multaj kadruloj lasis malplenon, kies rezulto estas la subita alveno de novicoj ĉe ŝlosilaj postenoj de la administracio. Tiu fenomeno de rapida sociala altiĝo profitis al pluraj personoj, inter kiuj la prezidanto mem de la DNR, s-ro Aleksandro Zakharĉenko, laŭprofesia elektrikisto. Eksa instruistino, s-ino Maïa Peragova verkis gazet-artikolojn “por sia plezuro”, antaŭ ol la “kontraŭ-terorisma operacio” kontraŭ la prorusaj ribelantoj, ekigita en majo 2014 de la registaro devenanta de la “revolucio de la digno”, ŝanĝis sian vivon.Nun direktorino de departemento de la ministrejo pri informado, ŝi bone resumas la improvizitan renovigon de la estraroj de la institucioj dum la du unuaj jaroj de la konflikto, aparte en la sektoro de amasinformiloj: “Kiam la estraro de la loka televid-ĉeno K61 [de nun la Unua respublika kanalo] ekfuĝis, la laboristoj rekuperis la materialon. Same okazis en la ĵurnaloj: la ĉefredaktoroj foriris, lasante la ĵurnalistojn repreni la publikigaĵojn, sen salajroj. Komence, ili eĉ mem disdonis la ĵurnalojn al la loĝantoj, ĉar la poŝto ne plu funkciis.”

Laŭ la ukraina ministrejo de la sociala politiko, 1,6 miliono da loĝantoj de Krimeo aŭ de Donbaso fuĝis la batalojn. Estas malfacile taksi la loĝantaron restintan en la memproklamitaj respublikoj. Tiuj ĉi kovras la zonojn plej urbaniĝintajn de regiono, kie vivis 6,5 milionojn da loĝantoj antaŭ la milito kaj kiu, laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, enkalkulas nun 2,3 milionojn da personoj bezonantaj homhelpon.

Por alfronti la malfacilaĵojn, multaj lernis kiel vivi kun unu piedo ĉe ambaŭ flankoj de la fronto-linio. Ĉesinta en novembro 2014 pagi la emerit-pensiojn al la loĝantoj de Krimeo kaj de la teritorioj ne regataj de Kievo, la ukraina registaro starigis specialan proceduron por la delokitaj personoj*. “Kelkaj pensiuloj tiam iniciatis registriĝi ĉe parenco restinta ĉe la ukraina flanko, kaj ricevis du pensiojn, la ukrainan kaj tiun de la DNR. Tiu praktiko estas pli kaj pli malofta ĉar la ukrainaj aŭtoritatuloj plifortigis la kontrolojn. Necesas nun fizika ĉeesto ĉiun trian monaton ĉe la giĉeto por ricevi sian pension”, klarigas s-ro Andreï K., juna salajrulo de konstru-entrepreno. Sume, inter 800 000 kaj unu miliono da personoj, oficiale delokitaj, regule trairas unu el la kvin trairejo-punktoj, ĉiam plenŝtopitaj, tio estas ĉiutaga fluo je 20 000 ĝis 25 000 homoj. Fine de marto, tiu nombro altiĝis ĝis 42 000 pro kontrol-kampanjo pri la loĝloko de la emeritoj kaj ricevantoj de la socialaj helpoj.

* “Humanitarian response plan 2017 — Ukrainujo”, raporto de la Buroo por la kunordigado de la Homhelpaj aferoj (Office for the Coordination of Humanitarian Affairs, OCHA) , www.humanitarianresponse.info, novembro 2016.

“Mi estas unu el la malmultaj eksterlandanoj, kiuj posedas unu!”, ekkrias, ridante, s-ro Miquel Puertas, hispano, montrante unu el la 500 000 novaj bankokartoj markitaj “Respublika Centra Banko”, ekfunkciigataj kaj uzeblaj nur sur la teritorio de la DNR. Blogisto, kiu malaprobis la “revolucion de la digno”, kiu kondukis al la renverso de la ukraina prorusa prezidanto Viktor Ianukoviĉ en februaro 2014, s-ro Puertas forlasis Litovion kaj alvenis en Donecko en somero 2016. Instruisto, li nun faras sian metion en la nacia teknika Universitato de Donecko. “Antaŭe, mi estis pagita en monbiletoj. Nun mi povos senpere elpreni rublojn aŭ eĉ pagi bieron en la trinkejo uzante la karton!”

Jam en majo 2014, fronte al la nestabila situacio, la ukrainaj bankoj en Donecko komencis fermi agentejojn, antaŭ ol definitive ĉesi funkcii en la tuta sendependista regiono. La loĝantoj, kiuj ne disponis pri permesilo iri al la ukraina teritorio devis iri al improvizitaj “neleĝaj bankoj”, kiuj elprenis 10% el ĉiu transakcio*. “Por ricevi monbiletojn necesis turni sin al privataj agentoj: kontraŭ interreta montransdono ili provizis al vi la sumon en monbiletoj, elpreninte sian komision kaj ricevinte la monon en ukraina teritorio”, memoras s-ro Andreï K.

* Stéphane Jourdain, “À Donetsk, les habitants condamnés au système D face aux banques fermées”, Agence France-Presse, 1-a de marto 2015.

Responde al tiu situacio, la DNR fondis la Respublikan centran Bankon (RCB) la 7-an de oktobro 2014. Tra ĝi transitas interalie la nemoveblaĵaj ŝarĝoj kaj la emerito-pensioj, liveritaj en rubloj. Printempe 2015, preskaŭ 90% de la ekonomiaj transakcioj okazis en la rusa mono. En majo 2015, la RCB, same kiel ĝia samulo de Luhansko, malfermis internacian konton en banko de Sud-Osetujo, sesecia respubliko de Kartvelujo agnoskita de 2008 de Moskvo, kiu verŝajne transirigas sian financan helpon tra tiu kanalo.

Kvankam Kremlino agnoskas neniun el la du sendependistaj respublikoj, la rusa prezidanto Vladimir Putin faris plian paŝon al la normaligo de tiuj teritorioj subskribante, la pasintan 18-an de februaro, dekreton, kiu oficialigas la “portempan” rekonon de la pasportoj, aŭto-matrikuloj, nasko- aŭ edziĝ-atestiloj kaj aliaj dokumentoj elsenditaj de aŭtoritatuloj, dum la interkonsentoj de Minsko ankoraŭ ne estas aplikataj.

La rusigo de la teritorio troviĝas en la detaloj

De la valuto ĝis la horzono, de nun la sama kiel Moskvo, la rusigo de tiu teritorio troviĝas en la detaloj de la ĉiutaga vivo. Inkluzive en la lernejo, kie la rusa lingvo dominas pli ol iam ajn. “Ek de la lerneja komenco en septembro 2014, la registaro de Kievo rifuzis sendi al ni la novajn manlibrojn. Ni do laboris kun rusaj manlibroj, rakontas s-ro Udovienko. Ni pliigis la lernhorojn de la rusa lingvo, kaj nun la fina ekzameno de liceaj studoj enhavas devigan elprovon de rusa lingvo, kaj ne plu de ukraina lingvo. Ni kreskigis la nombron de rusaj aŭtoroj en la literaturaj studoj, sen tamen forigi la ukrainajn aŭtorojn. En geografio, ni aldonis mapojn de Donbaso.” La DNR rekonas la du lingvojn, la rusan kaj la ukrainan, kvankam la oficiala statuso de tiu lasta estis preskaŭ nuligita en 2015*. La gepatroj devas elekti la lingvon en kiu ilia infano studu. “Ekde oktobro 2014 la nombro de studantoj en la ukraina falis al 4%, kontraŭ 15% antaŭe. Ĉe la lerneja komenco de 2016, el okdek lernantoj en la unua klaso (7 jaroj), nur unu deziris daŭrigi en la ukraina. Ni do proponis al li iri en alian lernejon, proksiman, kie estis klaso adaptita por lia elekto”, asertas nia kunparolanto. Al la demando, ĉu reintegrado al Ukrainujo laŭ li eblas, s-ro Udovienko respondas: “Ne kun la nuna registaro de Kievo.”

* “La leĝfarantoj de la DNR favoras forigon de la statuso ‘oficiala dua lingvo’ de la ukraina” (en la rusa), Dan-news.info, 6-a de novembro 2015.

“Ĉi tie, la ĉefo estas la popolo”, oni povas legi sur vastaj reklampaneloj en la urbo-centro. Sur la ĉefa avenuo, la vizaĝo de Mikhaïl Tolstykh pli konata sub la pseŭdonomo Givi, etendiĝas laŭ centoj da ekzempleroj. La komandanto, kiu sin ilustris dum la batalo de la flughaveno de Donecko, en aŭtuno 2014, pereis pro atenco la pasintan 8-an de februaro. Glorante siajn heroojn, la juna “ŝtato” sin ornamas per atributoj de suvereneco. En la strato, policaj aŭtoj, kun sendifekta karoserio, surhavas la kolorojn de la flago de la DNR, same kiel la unifomoj de la agentoj. Kelkaj produktoj, kiel biskvitoj aŭ porkaĵoj, estas markitaj “farita en DNR”, kun la koloroj de la flago.

Kvankam la ekonomia helpo donita de Moskvo — jam ne sekreto — restas nepra por funkciigi la instituciojn, la novaj gvidantoj rapide strebis elpreni kelkajn resursojn el la teritorio. Komforte instalita en sia fotelo, s-ro Luis Hernando Munoz, estro de entrepreno pri importado de kolombia kafo, instalita en Donecko de tridek jaroj, certigas, ke, dum la unua fazo de la milito, en 2014 kaj 2015, pluraj magazenoj estis rekviziciitaj por formi la novan ĉenon “respublikaj superbazaroj”, fariĝintan tre populara pro ties moderaj prezoj. “Mi scias, ke la enspezoj de tiuj magazenoj estis senditaj al fondusoj uzataj por pagi iujn aferojn, inter kiuj la pensiojn. Tio estis rimedo por stabiligi la situacion”, pretendas s-ro Munoz, restante tamen diskreta pri la rektaj profitantoj kaj la aliaj uzoj de tiu ekimpostado. En dua etapo, la regantoj celumis la etajn kaj mezajn entreprenojn. “De la somero 2016, ili ricevas fortajn premojn por registriĝi ĉe la lokaj institucioj kaj pagi siajn impostojn al la Respubliko”, asertas la respondeculino de disvolvo-programo de la UN establita ĝis decembro 2016 en Donecko, kiu deziras resti anonima.

Ĝis Kievo perdis ilian regadon, plejparto de la minejoj kaj industrioj estis oficiale registritaj en Ukrainujo kaj al ĝi pagis la impostojn por havi daŭran aliron al la nacia merkato. La demando estis aparte grava por la metalurgia sektoro, kies produktoj — de fera erco ĝis ŝtalo, kaj ankaŭ karbo — cirkulis, ĝis antaŭ-nelonge, ambaŭflanke de la disiga linio. Fronte al la nekapablo de la ukraina registaro ĉesigi la blokadojn organizitajn de naciistaj aktivuloj, s-ro Zakhartĉenko, prezidanto de la DNR, anoncis, la 1-an de marto, la rekvizicion de kvardek tri entreprenoj, ĉefe minejoj kaj aktivoj el la metalurgia sektoro posedataj de s-ro Rinat Akhmetov. Oligarko devenanta de Donbaso*, s-ro Akhmetov unue subtenis la sendependistan tendaron, antaŭ ol elekti la flankon de Kievo. La proprietulo de la societo System Capital Management (SCM) Holding ankaŭ perdis la stadionon Donbass Arena, kie li regule disdonis homhelpon, garantio pri influo al la loĝantoj de Donecko. Laŭ donitaĵoj kolektitaj de deputitino ĉe la imposta administracio, ok entreprenoj de la rekvizicio-listo pagis solaj preskaŭ 1,3 miliardon da hrivnoj (45 milionoj da eŭroj) jare kiel impostojn.

* Vd. Jean-Arnault Dérens kaj Laurent Geslin, “Ukrainujo: de oligarkio al alia”, Le Monde diplomatique en esperanto, aprilo 2014.

Vidita el Donecko, la pliproksimiĝo al Moskvo ŝajnas motivita malpli per naciisma elano, ol pro la iniciatoj de Kiev por pliprofundigi la fendon inter ĝi kaj la memproklamitaj respublikoj. “Ŝtatigi [la grandajn entreprenojn], tio estas nek bona nek malbona afero: estas neceso por savi la dungojn kaj la aktivecon”, argumentas s-ino Iana Khomenko, profesorino en la departemento pri internacia ekonomio ĉe la nacia teknika Universitato de Donecko. “Pro la blokado, ni devas eksporti la produktaĵon al Rusujo”, ŝi klarigas sub la aproba rigardo de sia ĉefo, s-ino Ludmila Chabalina. Kaj tiu lasta konkludas: “Estas ja Ukrainujo, kiu devigis nin respondi al la blokado.” Komence de la konflikto, en 2014, s-ro Munoz pagis 10 000 dolarojn por ĉiu kamiono, por trairi la landlimajn kontrolejojn de la naciismaj milicoj. Kun la pliseveriĝo de la kontroloj en 2015, “ne plu eblas enirigi ion ajn”, li asertas. Nun liaj produktoj “iras tra Rusujon, laŭleĝe”.

Efemera Respubliko de Donecko-Krivoi-Rog

La 14-an de marto 2017, la regantoj de la DNR anoncis, ke survojas la unuaj karbo-transportoj al Rusujo, dum sammomente la ukraina registaro komunikis pri importado de antracito el Sud-Afriko. Sesa tutmonda produktanto de karbo, la rusa najbaro tute ne bezonas importi tiun karbon. “Tio estas pure politika decido. La celo estas eviti ke ĉio forfalas ĉi tie, kaj ke Rusujo heredos ĥaosan situacion ĉe sia landlimo.”, supozas s-ro Munoz. Parto de la karbo produktita en Donbaso ŝajne retrovis, trairante Rusujon, la vojon al Ukrainujo. Enketo de la retejo de Radio Svoboda malkaŝis, ke la karbo uzata de la metalurgia kombinato Azovstal, instalita proksime de Mariupolo (en teritorio regata de Kievo), transitis nun per barĝoj venintaj de Rusujo, sed ke ĝi devenas, laŭ loka fonto, de la minejoj de la sendependistaj teritorioj*.

* “La entreprenoj de Akhmetov ricevas karbon el la popolaj Respublikoj de Donecko kaj de Luĥansko, kiu transitas tra Rusujo” (en la rusa), 23-a de marto 2017, Radiosvoboda.org

Anstataŭ bremsi la aŭtonomiĝon de la DNR, la politiko de Ukrainujo ŝovas ĝin al oriento. La grandega slava najbaro ŝajnas oferti prudentan anstataŭan solvon por redoni stabilecon, dum Kievo fariĝas ĉiutage pli fora por la Donbas-loĝantoj. Sur la vastega konstruaĵo de la DNR-registaro, antaŭe sidejo de la regiona registaro, ankoraŭ distingiĝas la formo, pli hela, de tridento, simbolo de la ukraina blazono, tamen elŝirita el la fasado. “Oni multe lernas pri popolo rigardante ties statuojn. Ĉi tie, tiu de la ukraina poeto [Taras] Ŝevĉenko apudas tiun, pli altan, de Lenin. Sed tiu de Artiom estas eĉ pli granda”, klarigas s-ro Puertas elirante el la amfiteatro, kie li ĵus faris sian kurson. Laŭ la vera nomo Fiodor Andreïevitch Sergueïev, tiu bolŝevisma revoluciulo estas konsiderata kiel la fondinto de la efemera Respubliko de Donecko-Krivoï-Rog, kiu naskiĝis en februaro 1918, tuj post la Oktobra Revolucio en Petrogrado. Epizodo de interna milito, kiu disŝiris Ukrainujon inter la Ruĝa Armeo, la trupoj de la ukraina naciisto Simon Petliura, la blankaj armeoj de la generalo Anton Denikin, la insurekta kamparana armeo de la anarkiisto Nestor Maĥno, tiu aŭtonoma respubliko fine estis alligita al la soveta socialisma respubliko de Ukrainujo en februaro 1919, kaj tiu lasta estis siavice integrita en la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR) en 1922. “La aferoj, ĉi tie, devenas de malproksime”, malicete konkludas s-ro Puertas.

Loïc RAMIREZ