Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Meksiko fronte al Donald Trump

“Ni ne estas usona protektorato”

La ofendaĵoj de s-ro Donald Trump al Meksiko akcelis la kampanjon de prezidantelekto en tiu lando. La elekto okazos nur en julio de 2018, sed jam montriĝas kandidato: s-ro Manuel Andrés López Obrador[1], kiu enkarnigas la esperojn de la maldekstruloj.

ANTAŬ PROKSIMUME du jaroj, la tiama usona prezidonto Donald Trump kaj liaj konsilistoj komencis sisteme esplori la mensostaton de la usonanoj. Inter la plej notindaj sentoj: seniluziiĝo, incitiĝo, kolero, malĝojo kaj malespero. En la politiko tiu metodo tute ne estas eksterordinara, precipe por tiuj, kiuj disponas pri la necesa mono por tiaj kvalitaj enketoj.* Tiuj laboraĵoj kondukis al diagnozo perfekta por la elektaj ambicioj de s-ro Trump. Li jam bezonis nur profiti tiun ĝeneralan etoson, fariĝi ties proparolanto kaj disvastigi interpreton de ĝi kun la espero ke tiu trapenetru la socion. Kun klabo-argumento: la meksikanoj kaj la islamanoj fariĝis ne dezirataj en Usono.

* Ndlr: Vd Christophe Ventura, “Tiuj etaĵoj kiuj gajnigas elektojn”, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2017.

Multe antaŭ prezidantiĝo de la respublikana kandidato, estis klare, ke lia kontraŭmeksika kampanjo baziĝis sur nenia ekonomia analizo, sed respondis (kaj daŭre respondas) al politikaj interesoj: iuj volas profiti la usonan naciisman senton.

La enhavo de ilia mesaĝo, iliaj komunikad-teĥnikoj kaj ilia propagando estas inspiritaj de la “teorio de la vivspaco” (Lebensraum) formulita en la 19-a jarcento de la germana geografo Friedrich Ratzel: laŭ tiu doktrino, la ekspansiismo kaj la imperiismo pravigeblas, se ili ebligas al la ŝtato certigi la bonstaton de sia loĝantaro.

Same kiel en Germanujo en la 1930-aj jaroj ekzistis granda zorgo de la loĝantaro pri la inflacio, Usono nun estas alfrontita al la problemoj de senlaboreco, manko de dungoj, ŝuldoj kaj tro malaltaj salajroj. Sed atribui la kulpon de tio al iuj sociaj aŭ kulturaj grupoj — ĉu uson-civitanaj aŭ eksterlandaj — estas nur politika manovro.

EKDE LA 20-a de januaro 2017*, tiuj politikaj gvidantoj — lertaj, sed senrespondecaj — minacis konstrui muron ĉe la landlimo kun Meksiko por transformi Usonon en gigantan getoon. Eĉ pli: Meksiko devos pagi por tiu muro, kies konstruado estas nun decidita kaj devos komenci en aprilo. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, la Blanka Domo minacis nuligi la Nordamerikan traktaton pri liberkomerco (Alena laŭ la franca), valida ekde 1994. Ĝi postulis de la entreprenoj revenigi al Usono siajn investojn faritajn en Meksiko kaj samtempe promesis, ke tri milionoj da meksikanoj devos vojaĝi en la alian direkton. Ĉu s-ro Trump, kiam li anoncis sian kandidatiĝon la 16-an de junio 2015, ne deklaris: “Kiam Meksiko sendas al ni homojn, tiuj ne estas la plej bonaj. Ili ne estas homoj kiel vi kaj mi. Oni sendas al ni homojn kun problemoj, problemoj, kiujn ili kunportas kun si. Ili alportas al ni la drogojn, la deliktojn. Ili estas ŝtelistoj”?

* Ndlr: Dato de la enpotenciĝo de s-ro Trump.

Meksiko “sendas” neniun al Usono. Centmiloj da homoj forlasas la landon por provi perlabori sian vivon. Plej ofte ili fuĝas el perfortoj kaj el katastrofa ekonomia situacio.

Ekde la venko de s-ro Trump, la 8-an de novembro 2016, ni atendis ke la rilatoj inter Meksiko kaj Usono komplikiĝos. En la sama tago ni proklamis nian solidarecon kun ĉiuj migruloj. Meksiko estas nek kolonio nek protektorato de eksterlanda potenco. Ĉiukaze ni insistos pri nia rajto je suvereneco fronte al la Blanka Domo, kiu ajn estas ĝia loĝanto.

LA UNUA DEMARŜO de nia Movado de Nacia Regenerado (Morena)* estis postuli de la prezidanto Enrique Peña Nieto montri firman sintenon. Li ne faris tion, kaj li ne faros tion. La dua estis, disponigi la bazojn de nia organizaĵo en Usono al niaj samlandanoj por doni al ili juran helpon. La tria estis alvoki la meksikanojn unuiĝi por respondi al la minaco kiu leviĝas antaŭ ili.

* Ndlr: Referenco al Regeneración, la gazeto de la fratoj Jesús (1871-1930), Ricardo (1874-1922) kaj Enrique (1877-1954) Flores Magón, anarĥiistoj konsiderataj kiel antaŭuloj de la meksika revolucio de 1910.

Ni metas al ni du prioritatajn taskojn: konvinki la usonanojn ke ili estas viktimoj de demagogia retoriko celanta forgesigi al ili la amplekson de la ekonomia krizo; kaj klarigi al la meksikanoj la gravecon de la laboro, kiun ili faras aliflanke de la landlimo kaj la efikon al iliaj vivoj de la malfacilaĵoj de nia lando dum la lastaj tridek jaroj.

Al la unuaj ni devas diri, ke la meksikanoj (aŭ la eksterlandanoj ĝenerale) ne kulpas pri sia situacio. La ekonomiaj problemoj de la usonaj laboristoj, kampkulturistoj aŭ entrepren-ĉefoj rezultas el malfeliĉaj ekonomiaj decidoj, el privilegioj de iuj kaj el malegaleca distribuo de la riĉaĵoj — ĉe ili same kiel ĉe ni. En Los-Anĝeleso, en El Paso, en Phoenix, en Ĉikago, en Novjorko, ni ripetis al ili nian mesaĝon: se ili ne havas laboron, se ili ricevas mizeran salajron aŭ se iliaj vivkondiĉoj estas malbonaj, pri tio kulpas ilia propra registaro.

Post la krizo de 2008 ekzemple, Vaŝingtono organizis la savon de la bankrotaj financaj organizaĵojn pagante al ili pli ol 16.000 miliardojn da dolaroj inter 2008 kaj 2013, koste de la loĝantaro. Kelkajn jarojn poste, la usona registaro volis redukti la pezajn ŝuldojn per tio, ke ĝi forstrekis 85 miliardojn da dolaroj de la publikaj servoj (El País, 26-an de februaro 2013). Oni taksas, ke la usona ŝuldo nun atingas 17.000 miliardojn da dolaroj, dum inter 2005 kaj 2012 14.287.687 homoj estis elpelitaj el sia loĝejo.

KROMA PRUVO de la manipulado farata de la Blanka Domo: ĝi silentas pri la kontribuaĵo de la meksikanoj vivantaj sur la usona teritorio (inter ili la dua kaj tria generacioj), kiu egalas al 8 elcentoj de la malneta interna produkto, laŭ la Fondaĵo Bancomer (2012). Inter tiuj laboristoj estas kampkulturistoj kaj fabriklaboristoj, sed ankaŭ instruistoj, kuracistoj kaj entreprenistoj. Temas pri civitanoj kiuj pagas siajn impostojn kaj kiuj sume sendas ĉiujare 24 miliardojn da dolaroj al Meksiko por helpi siajn proksimulojn.

La elmigrado okazas pro la novliberala orientiĝo de la sinsekvaj meksikaj registaroj, kies fiasko devigis parton de la loĝantaro fuĝi. Nenia nacio povas rezisti al preskaŭa stagnado de la produktado de riĉaĵoj dum tridek jaroj. Aldoniĝas la perforto kaj la korupto, de kiuj Meksiko estas unu el la internaciaj ĉampionoj. En sia lasta raporto, la organizaĵo Transparency International [Travideblo Internacia] metis la landon al la 123-a pozicio el 176.

Ekde sia prezidantiĝo s-ro Trump ne provis mildigi sian kontraŭmeksikan retorikon. Malbonŝance Meksiko ne taksis necesa reagi. Tamen la prezidanto Peña Nieto devintus denunci la usonajn projektojn antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj. Ni transprenis sur nin tiun taskon, la 15-an de marto, deponante plendon ĉe la oficejo de la alta komisaro pri homrajtoj, starigita ĝuste por disvolvi la dialogon kaj la respekton inter la nacioj.

Ĉu la minacoj de s-ro Trump celas vigligi la fremdulmalamon kaj la rasismon? Ni respondas per tio, ke ni prezentas disvolvo-programon kapablan relanĉi la kreskon, krei dungojn kaj plibonigi la vivkondiĉojn de la meksikanoj. La celo: per sama elano ataki la kaŭzojn de la elmigrado, de la malsekureco kaj de la perforto. Oni ne solvas la sociajn problemojn perforte aŭ per konstruado de muroj, sed per plibonigo de la vivkondiĉoj de la homoj.

POR SEKIGI la fluon de meksikaj migruloj en plej humana maniero — kaj plej efike — necesus relanĉi la kampkulturan aktivecon, subteni la produktajn sektorojn, krei laborlokojn kaj plibonigi la salajrojn. Kaj kiom eble plej rapide. Neniu scias, kia estas la kapablo de Vaŝingtono agi kontraŭ la problemo de la usona korupto; niavice ni volas elradikigi ĝin. Per tio ni akiros gravajn resursojn por plibonigi la viv- kaj labor-kondiĉojn en nia lando.

La registaro, kiun ni deziras gvidi, ĉiam montriĝos respektema al Vaŝingtono. Tamen ĝi ne rezignos valorigi sian suverenecon. Ni senkondiĉe defendos la rajton de niaj samcivitanoj gajni sian vivon per honesta laboro, kie ajn ili deziras. Kaj ni ne rezignos pri tio: la plej bona duflanka rilato, kiun ni povas proponi al Usono, estas tiu, kiu baziĝas sur la kunlaborado por disvolvado.

Kiu scias? Eble ni sukcesos konvinki s-ron Trump, ke lia ekstera politiko estas erara. Ĉar tiun ĉi batalon ni faras sur la tereno de la ideoj. Temas pri batalo kontraŭ tiuj, kiuj instigas al egoismo kaj kontraŭ tiu sinteno, kiu rifuzas tiujn, kiuj ne apartenas al nia socia klaso, kiuj ne devenas el nia lando aŭ kiuj ne flegas niajn religiajn kredojn. Instigi al malamo kontraŭ migruloj signifas ataki la tutan homaron. Migradoj estas fundamentaj por ĉiuj nacioj — Usono estas la plej bona ekzemplo. La riĉeco de kulturo troviĝas en la sumo de influoj, kiujn ĝi ricevis: lingvoj, scioj, ktp. Kaj se ni ne sukcesos konvinki la prezidanton de Usono, tiam ni vetas, ke usona popolo siavice ne toleros la muron nek tiun demagogion vestitan per patriotismo.

Andrés Manuel LÓPEZ OBRADOR.