Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Donbaso lernas vivi sen Kievo

Puni aŭ logi, la ukraina dilemo

LA UKRAINA registaro devas alfronti malfacilan demandon: ĉu necesas starigi sanitaran kordonon laŭlonge de la sendependistaj teritorioj, armee kaj finance subtenataj de Rusujo, aŭ plu prizorgi ekonomiajn kaj administraciajn ligojn kun ties loĝantaro en la perspektivo de reintegrado de Donbaso? De la respondo donota de Kievo al tiu demando dependos grandparte la estonteco de la interkonsentoj de Minsko subskribitaj en februaro 2015, kiuj planas la starigon de aŭtonomeca statuso por la regionoj de Donecko kaj de Luĥansko, interŝanĝe kontraŭ la reestablo de la regado de Ukrainujo al tiuj teritorioj kaj al ties landlimo kun Rusujo.

Post monatoj da hezitado, la prezidanto Petro Poroŝenko subite inklinis al la unua branĉo de la alternativo, puŝita de la plej ekstremaj partoj de la Rada (Parlamento) kaj de la civila socio. La 25-an de januaro ĉi-jare, ekstrem-naciistaj aktivuloj, devenantaj de volontulaj batalionoj kaj de malmobilizitaj soldatoj de la “kontraŭ-terorisma operacio” en Donbaso, tendumas sur pluraj fervojaj trakoj por haltigi ĉiun “komercon kun la okupanto”. Ili aparte blokas la karbo-transportojn venantajn el tiuj regionoj, kiuj, malgraŭ la milito, daŭre nutras la termikajn centralojn, kiuj produktas 15% de la jara elektroprodukto. La 15-an de marto, du tagojn post nesukcesa provo fare de polico deloki la manifestaciantojn, kaj spite al la proklamo de prienergia urĝostato, la Konsilio de nacia sekureco kaj defendo anoncas malpermeson, ĉi-foje oficiala, de ĉiu interŝanĝo de varoj kun la tiel nomataj “okupitaj” teritorioj. Efektivigante tiun returniĝon, la registaro oficiale notas la definitivan perdon de la ĉefaj industriaj kaj minejaj aktivoj, rekviziciitaj de la memproklamitaj respublikoj kiel reprezalio al la blokadoj (vd apudan artikolon “Donbaso lernas vivi sen Kievo”), kaj provis rekapti la iniciaton.

Kondukita de la opozicia partio Samopomich, kiu sin deklaras subtenanto de la eŭropa kristandemokrata tradicio, grupo de dudek sep deputitoj deponis en julio 2016 leĝ-projekton “pri la provizore okupataj teritorioj”, ankoraŭ atendantan voĉdonon. Kelkaj deputitoj, eksaj anoj de volontulaj batalionoj, partoprenis en la blokadoj, kio donas mallpli moderan vizaĝon al la politikaj orientiĝoj afiŝitaj de tiu partio ekstere de la lando. La teksto precizigas, ke “la devigoj [al la loĝantaro] rilate al pago de pensioj kaj sociala helpo apartenas tute al Rusujo, kiel okupanta ŝtato”. Krome, la teksto planas drastan limigon de la cirkulado de homoj kaj varoj (ekscepte de homhelpo). “La soldatoj kelkfoje ricevas ordonon haltigi ofensivon por lasi pasi la karbo-vagonojn. Estas samtempe nekomprenebla por niaj soldatoj kaj nekongrua kun la neceso de nacia sekureco” klarigas s-ino Oksana Syroïd, vicprezidantino de la Rada kaj membro de Samopomich, kiu akceptas nin en sia oficejo en la Parlamento, aparte kvieta en tiu sesio-fino. Laŭ la leĝprojekto, la provizado de akvo, brulaĵoj kaj energio devus esti haltigita, por formi “sanitaran kordonon” netralasantan homojn kaj armilo-komercon. Kiam la teritorioj estos reakiritaj — en nedifinita estonteco-, la loĝantaro estos submetata dum intera periodo al la milita leĝo kaj al limigoj koncerne la informado-liberecon. Eta malfermeco: la deputitino diras, ke ŝi ne ekskluzivas interpaciĝon, “nur por la kunlaborantoj pro neceso”, kiel ŝi nomas la loĝantaron restintan sur la teritorio de la memproklamitaj respublikoj manke de aliaj perspektivoj. Por tiuj, kiuj partoprenis la batalojn aŭ laboris en la administracio, neniu amnistio, evidente, estas planata.

ALIA KONKURANTA leĝprojekto estas preparata. “Ni ne devas mem rezigni pri la okupataj teritorioj, izoli ilin aŭ konstrui ian muron”, protestas s-ro Mustafa Nayyem (bloko Poroŝenko), la deputito kiu iniciatis la tekston. Teoriumante influpovon, kiu malplenigus tiujn teritoriojn el iliaj vivfortoj kaj farus el Ukrainujo allogan teron por la junularo de Donbaso, nia kunparolanto desegnas skemon. Ukrainujo aperas en la okcidenta tendaro, escepte de la ekstremorienta parto, kiu restas ĉe la flanko de la eksa USSR. “Ni devas agi vid-al-vide de Donbaso same kiel la Okcidento agis en Ukrainujo post la falo de Soveta Unio, komentas la deputito, aktive financante la civilan socion, cele deŝiri ĝin de sia soveta pasinteco, tiel ke ni aperigos gvidantojn, kiuj parolos pri demokratio kaj pri esprimlibereco.” Laŭ li, stipendioj kaj specialaj programoj ebligos altiri parton de la kvindek mil abiturientoj kiuj ĉiujare eliras el la liceoj de Donbaso.

KVANKAM la du aliroj diverĝas pri la metodo, ili akordiĝas pri esenca punkto: la rekono de la okupataj zonoj ne regataj de Kievo kiel okupataj teritorioj. Ennajli la vorton “okupado” en la leĝon definitive enterigus la hezitan politikon iniciatitan de la ministrejo pri la provizore okupataj teritorioj kaj pri la delokitaj personoj, kreitan en aprilo 2016. En januaro 2017, ĝia ministro, s-ro Vadim Tchernych, proponis planon por reintegrado de Donbaso, en dek kvar punktoj: helpoj por entreprenoj, subtena programo por la ukraina lingvo, sportaj konkursoj, aliro de la loka loĝantaro al la plej necesaj produktoj kaj al la socialaj helpoj. Manke de milita venko, temus pri lanĉi “batalon por konkeri la spiriton kaj la korojn”. Tamen, la institucio ne havas sufiĉajn rimedojn por apliki tiun programon. “Nia buĝeto estas 25 milionoj da hrivnoj [875 000 eŭroj] kaj ni bezonas preskaŭ 2 pliajn milionojn nur por kovri la salajrojn kaj la ejojn”, konfesas la vicministro, s-ro Georgi Tuka, sidanta ĉe skribotablo, super kiu pendas foto de bruligita aŭto meze de industria zono. “Eksa membro de la bataliono Azov, fariĝinta milit-fotografo, faris ĉi tiun foton en Avdiivka”, urbo tre proksima de Donecko, regata de la registara armeo, situanta aliflanke de la kontakt-linio, kiu suferis la revigliĝon de bataloj de la komenco de la jaro.

Surloke, la homoj, kiuj laboras en zonoj proksimaj de la fronto maltrankviliĝas pro la homhelpaj konsekvencoj de la blokado, en kunteksto, kie la infrastrukturoj, markitaj de la bataloj, ignoras la dividolinion. Ekzemple, la regiona kompanio por akvoprovizado de la regiono Donecko, Voda Donbass, prizorgas la ekspluatadon de la filtrado-stacioj kaj de la disdon-retoj ambaŭflanke de la fronto. “Ni atendas solvon de la akvo-problemo je la nivelo de la interkonsentoj de Minsko”, alarmiĝas s-ro Viktor Zavodovski, taskito pri financaj aferoj. Pruvo, ke ago konsistanta senigi je nesalita akvo la memproklamitajn respublikojn estas neaplikebla, la kanalo Doneck-Donbass ekiras de Sloviansk, en teritorio regata de Kievo, trairas la dividolinion por trairi Doneckon, kaj reiras direkte al la havenurbo Mariupol, regata de la armeo. Sur la teritorio de la “Popola Respubliko Donecko” (DNR), la kompanio ankoraŭ laborigas sep mil agentojn (el dek unu mil), kiujn ĝi pagas, iujn en rubloj (monbiletoj), aliajn en hrivnoj, aparte tiujn, kiuj devas ofte trapasi la limon. “Depost la blokado, manke de paspermesiloj, ni ne plu povas venigi iun ajn materialon ĉe la flanko de la DNR. Eĉ la kloron ni ricevas de Rusujo, kiel homhelpan varon.”

Por superi kaj ŝteli la venkon al la projektoj favorantaj la agnoskon de la statuso okupata teritorio, s-ro Poroŝenko anoncis baldaŭan leĝon pri la “restarigo de la teritoria integreco de Ukrainujo”. “[Niaj okcidentaj partneroj] ne komprenus kial Ukrainujo postulas subtenon (...) kiam, interne de la lando, serio de politikaj fortoj celas liberiĝi je parto de Donbaso kaj forĵeti en Rusujon kelkajn milionojn da ukrainoj”, li klarigis en marto 2017 antaŭ la Konsilio por nacia sekureco kaj defendo. Jen procezo larĝe antaŭenigita, kiun la prezidanto ŝajnas momente nekapabla haltigi.

Hélène RICHARD