Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La frenezaj jaroj

Laŭ ili, la fulmotondro pasis, la elekto de s-ro Donald Trump kaj la “briteliro” estas preskaŭ digestitaj. La klara venko de s-ro Emmanuel Macron entuziasmigis la gvidajn rondojn de la Eŭropa Unio, iu el iliaj oficialaj komentistoj eĉ kontente babilas, ke temas pri la “unua decida haltigo de la popolista ondo”.* La novaj francaj gvidantoj do sentas emon profiti la okazon por trudi la novliberalan agendon de la Eŭropa Komisiono, per kio ili celas malmunti la laborleĝon. Tia orientiĝo estas en Parizo nun enkorpigita de pli juna homo, kun pli da kulturo kaj malpli senigita je ĉiaj imagpovo kaj karismo ol lia antaŭulo; la mirakloj de la komuniksistemo kaj de la “utila voĉo” ebligas transvesti tiun ŝanĝeton en historian renverson kiu malfermas la vojon al ĉiaj aŭdacoj. Dum la okcidenta gazetaro prikantas la estingiĝon de la diseco inter la du tendaroj kaj adore svenas antaŭ sia nova mirakloknabo, tiu diseco mem estas fantazio: en la realo, la francaj maldekstro kaj dekstro alterne aplikas la saman politikon ekde 1983. Nun, tutaj grupoj de la unua same kiel de la alia troviĝas en la sama registaro, morgaŭ en sama parlamenta plimulto. Ĉe tio gajnas la klareco, krome nenio.

* Alain Duhamel, “Macron: première victoire contre le populisme” [“Macron: unua venko kontraŭ la popolismo”], Libération, Parizo, 10-an de majo 2017.

La enkrustiĝo en la potenco de korupta hispana dekstro, la venko de la liberaluloj en Nederlando, la nova registara kontrakto promesita, eble malprudente, al la britaj kaj germanaj konservativuloj, indikas, ke la tempo de koleroj, kiu stampis la lastan jaron, eble elĉerpiĝis pro manko de politikaj elirejoj. La elekto de s-ro Macron, kun fone la blua kaj ora flago*, lia tuja vizito al Berlino ĉiukaze montras ke la grandaj eŭropaj orientiĝoj de la kancelierino Angela Merkel estas forte daŭrigotaj. Por la grekoj ili kondukis al forstreko de 9 elcentoj de siaj pensioj; la fakuloj jam disputas nur pri tio ĉu temas pri la dektria aŭ dekkvara tia dispozicio. Koncerne s-ron Trump, de kiu kelkaj kapricoj kaj fanfaronaĵoj iom maltrankviligis la okcidentajn registarojn, la normaliĝo de lia prezidanteco multe progresis; lia eksigo en kazo de bezono estas organizita. Por tute garantii la serenecon de la stiristoj de la malnova mondo mankus nur ke s-ro Matteo Renzi en Italujo en la venontaj monatoj revenu al la potenco.

* La flago de la Eŭropa Unio (dek du oraj steloj sur blua fono). -vl

Dum la 1920-aj jaroj, konstatante ke post erao de strikoj kaj de revolucioj la plej multaj eŭropaj ŝtatoj — speciale Britujo kaj Germanujo — ree iris laŭ sia kutima ritmo, la Komunista Internacio devis koncedi la “stabiliĝon de la kapitalismo”. Zorgante por tamen ne malarmi, ĝi anoncis en septembro de 1928, ke la trankvilo estas “parta, portempa kaj malstabila”. De tiu instanco la averto ŝajnis meĥanika, eĉ vortovanta; tiam estis la tempo de eŭforio de la posedantoj, la “frenezaj jaroj”. La “nigra ĵaŭdo” de Wall Street eksplodis jaron poste.

Serge HALIMI.