Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Instrumentigo de mizero profite al fundamentismo

En Afriko, la timiga vizio de fulba ĝihado

Pro la klimat-varmiĝo kaj pro la ekonomiaj politikoj praktikataj, la situacio de la nomadaj bredistoj en Sahelo, tradicie malfacila, malboniĝas. Ĝis tiu grado, ke multaj fulboj ekprenas nun armilojn por aŭdigi siajn postulojn. Plejmulte islamanoj, ili provizas pli kaj pli da trupoj al la ĝihadistaj movadoj, kiuj malstabiligas la regionon.

FRONTE al la ribelo de la fulbaj bredistoj, kiu fajrigas la centron de Malio de 2015 kaj (kiu) minacas la tutan subkontinenton, “la ŝtato prov-hezitas”, deklaras, maltrankvila, s-ro Soumeylou Boubèye Maïga, kiu sinsekve estris la informo-servojn, la diplomation, kaj la armeon. La implikiĝo de krizoj en Sahelo sed ankaŭ la “manko de konoj pri la bredado-dinamikoj”, komplikas laŭ li la provojn ĉirkaŭlimigi la incendion. De ĉiam, ĉie en Afriko, konfliktoj ekzistis inter agrokulturistoj kaj bredistoj praktikantaj nomadismon aŭ transmigradon. La fulbaj ŝafistoj ofte estis la protagonistoj “de disputoj kaŭzataj de damaĝoj en la agroj, de la aliro al la akvopunktoj kaj de la trapaso de brutaro”, kiel memorigas la antropologo Sten Hagberg*. Sed la alfrontiĝoj restis en aparta loketo kaj daŭris nur kelkajn tagojn, post kiam ĉiu tendaro nombris siajn mortintojn.

* Sten Hagberg, “À l’ombre du conflit violent”, Cahiers d’études africaines, n-ro 161, Parizo, 2001.

De la komenco de la 2010-aj jaroj, la konfliktoj, pli multnombraj kaj pli mortigaj, atingis alian dimension. Vigligitaj de la disvolvado de teroristaj movadoj, de la armil-komerco trairanta Sahelon, sed ankaŭ de la konsekvencoj de la klimat-ŝanĝiĝo, la naturo de la konfliktoj ŝanĝiĝis. La fulboj mobiliziĝas por defendi siajn interesojn, sed iliaj postuloj estas ankaŭ instrumentataj de la milicoj, kiuj alfrontiĝas en Okcidenta kaj Centra Afriko, minacante igi la situacion neregebla.

Popolo de paŝtistoj, plejmulte islamanoj, la fulboj nombras ĉirkaŭ tridek milionojn (neniu preciza statistiko disponeblas), disloĝantaj en pluraj landoj: Niĝerio, Gvineo, Senegalo, Kameruno, Malio, Niĝerlando, Burkina Faso, Ĉado, Centrafriko, Ebur-bordo, Maŭritanio, Gambio kaj Gvineo-Bisaŭa. Pelitaj de la sekeco en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, ili komencis grandan alsudan migradon. Ene de kvardek jaroj, la klimatologoj observis grandan malpliiĝon de la pluvkvanto (meze -20%) en Sahelo. Periodoj de severa sekeco kaŭzis morton de miloj da homoj kaj milionoj da bestoj. La fulboj ankaŭ suferas la kontinuan etendiĝon de la agraj teroj, kiu iom post iom limigas iliajn paŝtospacon kaj transmigradan spacon. Krome, la prioritato donita al intensa bredado marĝenigas la nomadojn. Forlasitaj de la evoluado-politikoj, kelkfoje migrante en landoj, kies ŝtatanecon ili ne posedas, la fulbaj paŝtistoj havas la senton vivi en malamika medio.

Kalaŝnikov-mitraletoj por la paŝtistoj

LA CENTRA regiono de Niĝerio, fekunda regiono, kiu estas kvazaŭ nenies-tero inter la islama Nordo kaj la kristana Sudo, tiel spertis alvenon de multaj fulbaj paŝtistoj venintaj de la nordo. Krom la klimat-ŝanĝiĝon, ili fuĝis paŝtejo-elĉerpiĝon, kaj, pli freŝe, la amasmortigojn faritajn de Boko Haram, islamisma sekto kiu de ok jaroj sangofluigas en la nord-oriento de la lando. De tiam, bredistoj (plejmulte nomadoj kaj islamanoj) kaj agrokulturistoj (fikshejmaj kaj plejmulte kristanoj) kverelas pri teroj kaj akvo, fone de rabado ligita al neleĝa komerco de brutaro. La amasmurdoj kaj detruoj atingis rekordajn nivelojn en la nordo kaj en la centro, kie oni nombras plurajn centojn da mortintoj. Nun la streĉaj rilatoj ankaŭ tuŝas la sudajn ŝtatojn de Niĝerio.

Neglektita de la politikaj regantoj, kiuj havas multan zorgon pro la ribelaj bandoj en la Niĝero-delto* kaj en la nord-oriento, tiu milito, kiu kaŝas sian nomon, povus akiri alian dimension. Intensa religia konkurenco ja trairas la centrajn regionojn, kiel montris en 2010 la amasmurdoj de Jos (urbo en la centro de Niĝerio), dum kiuj dekoj da homoj estis murditaj. Viktimoj de la rankoro estigita de la islamanoj, la fulbaj paŝtistoj venintaj de la Nordo estas akuzataj pri sekreta akordiĝo kun Boko Haram, de kiu, tamen, ankaŭ ili fuĝis la perfortaĵojn.

* Lire Jean-Christophe Servant, “Au Nigeria, le pétrole de la colère”, Le Monde diplomatique, aprilo 2006.

En 2015, la elekto kiel prezidanto de Niĝerio de fulbo, s-ro Muhammadu Buhari, tute ne modifis la perceptojn. La nova ŝtatestro malmulte mobiliziĝis favore al la paŝtistoj de sia etno, ĉar, en Niĝerio same kiel en la aliaj landoj de Sahelo, larĝa fendo evoluis, generacion post generacio, inter tiuj, kiujn oni priskribas — iom karikature — kiel la “fulbojn de la urboj”, ofte diplomitaj kaj komforte vivantaj, kaj tiuj, la plimulto, kiujn oni nomas “fulboj de la kampoj”, kiuj malmulte vizitis lernejon.

En Centrafriko, la konflikto de la fulboj estas alispeca, sed estas nutrata per similaj nutraĵoj. Kiam la interna milito eksplodis en la lando, post la puĉo de la 24-a de marto 2013, estis jam streĉaj rilatoj kun la paŝtistoj, kiuj, pelitaj de la sekeco, venis el Ĉado. En lando, kie ne plu funkcias ŝtataparato de longa tempo, ĉiu komunumo troviĝas forlasita kaj devas elturniĝi sola. Dum la vojbanditoj kaj la armitaj grupoj multiĝas, la paŝtistoj modifas siajn irvojojn, kaj tio kaŭzas alfrontiĝon kun la agrokulturistoj. Ili armas sin ne per maĉetoj aŭ malnovaj fusiloj, sed per kalaŝnikov-mitraletoj aĉetitaj ĉe la kontraŭleĝaj komercistoj, svarmantaj en la regiono.

En tiu epoko ja intervenis fulboj el Ĉado, s-ro Baba Laddé. Tiu eksĝendarmo ekribelinta kontraŭ la aŭtoritatema reĝimo de la prezidanto Idriss Déby pretendas defendi la fulbajn paŝtistojn de Centrafriko... samtempe moneltrudante ilin kaj ŝtelante ilian brutaron. Venkita de la ĉadaj kaj centrafrikaj armeoj, li finfine kapitulacis kaj reiris al Nĵamena en 2012. Sed parto de la batalantoj de lia movado, la Fronto popola por la restariĝo (FPR), rifuzas sekvi lin. Kiam la milito eksplodas en 2013, ili kuniĝas al la eksaj ribelantoj de la Seleka (islamanoj) kaj kontraŭbatalas la “kontraŭ-balaka” milicojn (kristanajn).

Hodiaŭ, s-ro Ali Darassa, el la FPR, transprenis la gvidadon anstataŭ s-ro Laddé. Ĉefo de la Unuiĝo por Paco en Centrafriko (UPC), li siavice pretendas defendi la fulbajn paŝtistojn, kiujn li armis kaj kiuj estas akuzataj fari multajn perfortaĵojn — vilaĝoj bruligitaj kaj prirabitaj, mortigitaj civiluloj — en la nord-okcidenta kaj centra partoj de la lando. Ĉi tiuj amasmurdoj incitegis kontraŭ la tuta fulba popolo, siavice celumita. La fulboj estas neneglektebla parto (kvankam ne nombrebla) parto de la 463 000 centrafrikanoj rifuĝintaj en la najbaraj landoj. Tiu alfluego kelkfoje estigas streĉajn rilatojn kun la lokaj loĝantaroj, kiuj vidas amasan alvenon, same kiel en Kameruno en 2014, de paŝtistoj kune kun ilia brutaro.

Koncerne la paŝtistojn restintajn en Centrafriko, ili estas ofte prirabataj el siaj brutaroj — ofte ilia sola riĉeco — fare de soldatoj de la eks-Seleka, kiuj, laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, “trovas en ŝtelo de brutaroj gravan enspezofonton*. Ili krome suferas certan malamikecon en Bango, kie oni ne malofte aŭdas: “La islamanoj devus reiri hejmen”. Politikuloj nun denuncas malverŝajnajn ligojn inter la eks-Seleka kaj la ĝihadistoj, kiuj agadas en Okcidenta Afriko.

* Raporto (S/2016/824) de la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj pri la situacio en Centrafrika Respubliko, Nov-Jorko, septembro 2016.

La timiga vizio de “fulba ĝihado” konkretiĝas en la centro de Malio, regiono frekventita de paŝtistoj praktikantaj transmigradon, sine de kiu la fulboj fondis en la 19-a jarcento teokratian imperion, la Macina-imperion. De du jaroj, la influo de la ĝihadistaj movadoj, antaŭe aktivaj en la nordo de la lando, etendiĝis en la regionon de Mopti, tiagrade, ke la situacio ŝajnas neregebla. Dekoj da batalantoj, ĉefe fulboj, tie semas teroron. Ili deklaras sekvi s-ron Amadu Koufa, ĉefo de la katiba Macina, armita grupo ligita al Ansar Dine kiu aperis en 2015. En februaro 2016, la katiba Macina aliĝis al la Grupo de subteno al Islamo kaj al islamanoj, movado venanta de la kunfandiĝo de sahelaj entoj batalantaj sub la Al-Kaido-standardo.

La celumitaj murdoj kaj la armitaj atakoj multiĝas, same kiel la entrudiĝoj en la vilaĝoj. Laŭ Human Rights Watch, la perfortaĵoj faritaj de la komenco de la jaro de la islamismaj armitaj grupoj, la memdefendaj milicoj kaj, en malpli alta grado, la malia armeo vokita por restarigi ordon, kaŭzis morton de almenaŭ kvindek du homoj kaj delokadon de pli ol dek mil aliaj en la centro de Malio. “La ŝtato en tiuj zonoj regas nenion. La lernejoj estas fermitaj, la ŝtatfunkciuloj tenas sin kaŝitaj kaj la armeo nur pasas”, konstatas loka elektito, ekzilita en Bamako por sia propra sekureco, kiu postulas anonimecon.

En tiu kunteksto de ĝeneraligita malsekureco, la streĉoj, kelkfoje malnovaj, inter la komunumoj, aparte la fulboj, la bambaraoj kaj la dogonoj, kreskas, dum ĉiu grupo kreas sian propran memdefendan milicon.

La plivastiĝo de la islamisma perforto ofte kondukas subtaksi la socialan dimension de la okazantaj konfliktoj. Tamen, oni ofte diras en Sahelo, ke “ne ekzistas teroristaj fulboj, nur koleraj fulboj”. Laŭ la ĵurnalisto Adam Thiam, specialisto de la katiba Macina, la ribelo havas siajn radikojn en la ekonomia recesio, kiu frapas la Mopti-regionon. La ĉefaj ekonomiaj aktivaĵoj de la regiono, unu el la ekonomiaj pulmoj de la lando, estas funebrantaj de pluraj jaroj: turismo suferas pro manko de sekureco, agrokulturo kaj bredado suferas pro la sekeco-periodoj. Bataloj kaj agresoj estis jam oftaj antaŭ la krizo de 2012, dum kiu okazis la ekkapto de Timbuktuo fare de la islamismaj movadoj. La apero, en tiuj jaroj, de la sendependistaj kaj ĝihadistaj armitaj grupoj tamen konsiderinde “modifis la solvomanierojn” de tiuj konfliktoj: “La uzo de la tradiciaj aŭtoritatuloj estis forlasita profite al tiu de armitaj agantoj.”

En 2012, la ĝihadistoj ne nur okupis la nordon de Malio: ili ankaŭ ekregis la centron de la lando. La fulboj, kiuj de jaroj plendis pri la reduktado de ilia paŝtad-spaco en dogon-teritorio, aŭ aliaj, kiuj suferis prirabadon fare de tuaregaj banditoj, tiam decidis peti la protekton de la novaj mastroj de la zono, la homoj de la Movado por Unueco kaj Ĝihado en Okcidenta Afriko (Mujao), grupo ligita al Al-Kaida en islama Magrebo (AKIM), malgraŭ ke ili ne kundividis ilian ideologion.

Aŭskulto de predikoj el poŝtelefonoj

POST LA foriro de la ĝihadistoj, en januaro 2013, sekve de la franca armea interveno, iuj fulboj fariĝis ŝtelistoj de brutaro; aliaj aliĝis al memdefendaj grupoj; aliaj engaĝiĝis en la vicoj de la katiba Macina, pro diversaj kialoj: deziro mongajni, sed ankaŭ ribelado kontraŭ la kontraŭleĝaĵoj de la malia armeo aŭ kontraŭ la fulba aristokratio. La paŝtistoj, kiujn Thiam nomas “sociaj duaranguloj”, suferas politikan kaj ekonomian marĝenigon de post la fino de la 19-a jarcento, inkluzive sine de sia propra komunumo. Ili vidis en la ĵusaj eventoj la eblon emancipiĝi el la leĝoj (bienaj impostoj, neoficialaj impostoj, ktp.). Kaj ili trovis en la persono de s-ro Koufa sian heroldon.

Tiu fulba fundamentisto, kies predikojn la junuloj aŭskultas el siaj poŝtelefonoj de tridek jaroj mallaŭdas la “privilegiojn” de la marabutaj familioj, la korupton de la lokaj aŭtoritatuloj kaj la komplicecon de la fulbaj elitoj, laŭ li respondecaj pri senposedigo de la paŝtistoj. “Multaj loĝantoj de la centro, suferantaj maljustaĵojn kaj priŝtelojn, vidas en li rimedon por ricevi kompensaĵon”, klarigas Thiam, kiu elvokas “terenon ege favoran por ĉiu bonfaro-entreprenisto, kiu enkorpigus modelon tute kontraŭan al tiu ordo”. Ĉu tiu sinsekvo povas reproduktiĝi aliloke? Tion timas s-ro Soumeylou Boubeye Maïga. “Estas grandegaj diferencoj inter la fulboj laŭ la landoj, li klarigas, sed ĉiuj travivas pli malpli similajn situaciojn. Kaj kontaktoj ekzistas.” Substrekante siaflanke la riskon de konfuzo inter la fulbaj depostuloj kaj ĝihadistaj movadoj, s-ro Jean-Hervé Jézéquel, vicdirektoro de la International Crisis Group opinias, ke “la ideo de fulba unuiĝinta movado estas trotaksata”. Li male timas la naskiĝon de pluraj popolribelaj kovejoj en la kamparaj zonoj de sahelaj ŝtatoj kun malfortigita aŭtoritato. Tio jam okazas en Burkina Faso, en la Soum-provinco (nordo), kie nova ĝihadista grupo, Ansaroul Islam, konsistanta ĉefe el fulboj kaj gvidata de predikisto proksima de s-ro Koufa, naskiĝis en decembro 2016.

Rémi CARAYOL