Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Demokratiaj forkaŝadoj

Kun aŭreolo de elektiĝo akirita per tri milionoj da voĉoj malpli ol sia konkurintino, la prezidanto Donald Trump elektis Saud-Arabujon por tie denunci la foreston de demokratio ... en Irano. Poste, en Miamo, antaŭ la transvivintoj de fiaskinta milita aventuro farita en aprilo de 1961 de la Central Intelligence Agency (CIA) kontraŭ la registaro de Fidel Castro, li pretekstis la “liberecon de la kuba popolo” por akrigi la usonajn sankciojn kontraŭ la loĝantaro de la insulo.

Pri dubsenca solenado de la demokratio, la franca elektociklo, kiu ĵus finiĝis, ne estas same burleska kiel tiuj du ekzemploj. Tamen ĝi proksimiĝas al ili. Komence, praelektoj nomumis la kandidatojn de la du dominantaj partioj. Sed ambaŭ estis eliminitaj jam ĉe la unua baloto de s-ro Emmanuel Macron, kiu sciis kunigi kavajn vortojn, belajn bildojn kaj la masivan subtenon de la komunikiloj. Ĉar la elektantoj donis al li kiel rivalon por la dua baloto ekstremdekstran kandidatinon abomenatan de du trionoj de la francoj, lia fina triumfo estis certa. Oni bezonis nur doni al la nova prezidanto, por “ebligi al li la regadon”, plimulton de deputitoj larĝe nekonataj, sed devenaj el la supraj klasoj (nul laboristo, kvardek ses entreprenĉefoj) kaj kiuj dankas ĉion al li. Miraklo de la elektosistemo: la novliberala politiko, kiun li defendas, estis aprobita nur de 44,02 elcentoj de la voĉoj en la unua baloto de la prezidantelekto.* En la parlamento ĝi povas kalkuli kun proksimume 90 elcentoj de la deputitoj.*

* La sumo de la voĉoj akiritaj de s-ro Macron kaj de s-ro François Fillon. Ĉiuj ceteraj kandidatoj rifuzis tiun politikon.
* Ĉar kelkaj socialistaj deputitoj siavice ankaŭ planas montri sin “konstruemaj”.

Neniam en la historio de la universala voĉdono en Francujo parlamentelekto mobilizis tiom malmulte da homoj (pli ol 56 elcentoj da sindeteno, kontraŭ 16 elcentoj en 1978 ...). Tiu hontinda rezulto, usoneca, post kvazaŭ ne ekzistanta elektokampanjo, kun ritmoj de ofte duarangaj “aferoj”. Etkalibraj Watergate, kiujn la komunikiloj ĝissate gurdis kvazaŭ por elŝuldiĝi pro esti servintaj kiel salttabulo al la prezidonto. Kiam la traktitaj politikaj temoj resumeblas per kompara inventaro de personaj leĝrompoj de delegitoj, ĉu miri, ke inter la elektitaj deputitoj estas same multaj novuloj, kiuj eble pretas senpolvigi la plej malbelajn aspektojn de la sistemo, sed ne tre emaj kontesti la strategiajn ekonomiajn decidojn? Tiujn, kiujn ili lasas al la registaro kaj al la Eŭropa Komisiono.

La interpuŝiĝo, kiu kaŭzis malgravan sveneton de kandidatino, monopoligis la radiajn kaj televidajn ondojn dum tri tagoj, konkurencata de krimafero de antaŭ pli ol tridek jaroj. Eŭropa politiko, greka krizo, urĝostato, franca milita engaĝiĝo en Afriko kaj en la Proksimoriento: ĉio ĉi, male, preskaŭ neniam estis temo. Tio, kion Pierre Bourdieu nomis “politiko de malpolitikigo kaj de malmobilzado” tiamaniere bele venkis, sed la batalo nur komenciĝis ...

Serge HALIMI.