Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De la gregoria reformo ĝis Silikon-valo

Kaj la industrio naskiĝis en la monaĥejoj

Fari la entreprenojn la koro de la socioj: tiu projekto, trumpetata de la franca prezidanto Emmanuel Macron, normale estas asociata kun la nuntempa novliberalismo. En la realo ĝi estas la fina atingo de longa historio. Tiu de la raciigo de la laboro kaj de la tempo, kiu komenciĝis en la monaĥejoj de la 13-a jarcento. Tiu ankaŭ de la konstruado de komuna kredo pri prospero per industria progreso.

EN ELEKTOKAMPANJA parolado, s-ro Emmanuel Macron asertis, ke “la vera ŝanĝo estas la efikeco”. Al tiu referenco malespere alkroĉiĝas la politika mondo. Tiu ĉi suferas duoblan krizon: sian teĥnikscienciĝon kaj la foruzadon de siaj simbolaj fundamentoj ligitaj kun la popola suvereneco. Nun ĝi serĉas lambastonojn en la entreprena kampo, pro tio la konstanta omaĝo al ekentreprenistoj (“start-up”), la amdeklaroj al la entrepreno aŭ la surgenuiĝo antaŭ Silikon-valo. Sed al kio servas la efikeco, kaj ĉu oni povas fondi socion sur tiu postulo?

Kiel tuta respondo, la antropologia rigardo de la Okcidento al si mem referencas la industriiĝon okazintan post 1800. Tamen, por okazigi tian industrian revolucion, necesis antaŭe estigi kundividitan interpreton de la mondo, kiu ekskludis ĉian transcendan referencon por celebri la kreeman kaj produktantan homaron. Tiu procezo, kiun ni nomas “industriecigo”, antaŭas la industriigon. Ĝi okazis interne de la kristana skemo kaj kreis la fundamentojn de sekulara religio.

La genealogio de la industria religio disvastiĝis en la Okcidento fine de tri disbranĉiĝoj. La unua estis la gregoria reformo, kiu en la 12-a kaj 13-a jarcentoj sekvigis “unuan industrian revolucion”, ligitan kun la ŝanĝo de la procezo de fulado, kun mueliloj laŭlonge de la riveroj, kiel antaŭuloj de fabrikoj. La dua okazis kun la naskiĝo de la moderna scienco kaj la programo de Kartezio celanta “fari nin mastroj kaj posedantoj de la naturo” en la nomo de la progreso. La tria, pli grava, estis tiu de la decido pri industriigo de 1800 kaj la samtempa formulado de “nova kristanismo” surtera kaj scienca. Ĉe ĉiu disbranĉiĝo, la industriecigo transformiĝis, kaj la institucio de produktado, kiu enkarnigas ĝin, reorganiziĝis: monaĥejo, manufakturo, fabriko kaj entrepreno. Ĉiu el tiuj institucioj modifas kredon, kiu donis sencon, kaj leĝon, kiu organizis laborkomunumon.

Ĉio komenciĝis en la monaĥejoj, lokoj de kontemplado, de legado, sed ankaŭ de laboro. La komunumo kuniĝas en la preĝo (ora) kaj organizas la manlaboron (labora) laŭ la regulo de Sankta Benedikto, kun strikta liturgio de la horoj. La pezhorloĝo, ekde la 13-a jarcento iom post iom instalita pinte de la preĝejoj, ebligis esti pli “efikaj” kaj liberigi tempon por preĝi. La monaĥejo estis la institucio, kiu ligis la misteron de la Enkarniĝo* kun la raciigo per kalkulo kaj mezuro de la tempo. Tiel la horloĝo akompanas la tutan historion de la okcidenta industrio, ĉar ĝi donas la ritmon de la laboro, de la laborejo kaj de la civito. Hodiaŭ ĝin anstataŭis la komputilo, superkalkulilo kaj superhorloĝo.

* Kristana koncepto, laŭ kiu la dia vorto enkarniĝas en la korpo de Jesuo Kristo, homo kaj dio en la sama persono.
“La plej malnova multnacia konzerno de la mondo”

LA MONAĤISMO agnoskas la “valoron laboro” kiel komplementon de la preĝo kaj de la kontemplado. La laboro reprezentas samtempe rimedon de asketismo, rimedon por kontraŭbatali nenifaradon, produktan aktivecon kaj respondon al la devo praktiki karitaton. Ankoraŭ nuntempe la organizaĵo ke kolektiva vivo reguligata laŭ la regulo de la sankta Benedikto estas konsiderata kiel modelo de mastrumado, tiom ke certaj aferrondoj konsideras la benediktanajn monaĥejojn pioniroj de efika regado. Ekzemple Dom Hugues Minguet, benediktana monaĥo kaj kunfondinto de la instituto Senco kaj Kresko en 2001, deklaris: “La benediktana monaĥismo estas sendube la plej malnova multnacia konzerno de la mondo. Tio pruvas, ke nia teĥniko de “monaĥagement” — la regulo de Sankta Benedikto — estas certe efika.”*

* Citita de Michel Feltin, “Les hommes d’affaires à l’école du “moine-agement””, La Croix, Parizo, 8-an de decembro 1998.

Fine de la 11-a jarcento, la rapidiĝo de la moncirkulado kaj la multiĝo de la interŝanĝoj transformis la monaĥan organizaĵon. Du modeloj alfrontiĝis: Cluny kaj Citeaux. La unua prosperis, disvolvis siajn komercan agadon; ĝiaj monaĥoj vivis en abundeco. Sed baldaŭ la ordeno disfalis: la cedo al luksemo kaj la financa akumulado kaŭzis ke la donacantoj deturniĝis de tiu monaĥejo. En Citeaux, oni rifuzis la lukson, oni elspezis malmulte. Sed samtempe la grundkapitalo ĉiam pli enspezigis, kaŭzante riĉiĝon, kiu kontrastis kun la asketismo de la monaĥoj. Tie oni starigis ĉiujn infrastrukturojn de produktado — reto de dreniloj, muelejoj, provizaj vojoj, servodomoj — kiuj faris la monaĥejon “fabriko”.

Kvankam ĝi devus esti loko de preĝado, malamika al ekonomio, la monaĥejo fariĝis “centro de produktado”, la praulo de la manufakturo, poste de la fabriko. Cistercianoj kaj franciskanoj kontribuis ankaŭ al estigo de ekonomia pensado kaj teĥnika agado. Ekde la 12-a jarcento la spirito de produktado evoluis ĉe la monaĥoj de Citeaux kaj, en la 13-a jarcento, la komerca spirito ĉe la disĉiploj de la sankta Francisko de Asizo. La unuaj disvastigis novajn kulturojn, teĥnikojn kaj komercajn retojn en la tuta Eŭropo. La duaj kondamnis la monon de uzuristoj, sed ne la cirkulantan monon de la komercistoj, faritan por interŝanĝo kaj investo. Tiel la franciskana tradicio laŭleĝigis la merkaton kaj agnoskis la utilon de la ekonomia aganto, kiu reinvestas la riĉaĵon. Ĝuste tiel, paradokse, la industria spirito formiĝis per sia inversa figuro: per la prioritato de la preĝo en la benedikta regulo kaj per la kulto de malriĉeco ĉe la cistercianoj kaj la franciskanoj.

Dua disbranĉiĝo okazis en la 16-a jarcento kun la Reformacio, poste kun la scienca revolucio. La naturo fariĝis la nova “granda estulo” kaj akceptis la misteron de Enkarniĝo, kion montris la alĥemio, kiu esploris ĝiajn internajn transformadojn. La ideo mem de la naturo, ĝis tiam asociita kun Dio, modifiĝis: la homo estas ne plu en, sed antaŭ la naturo, kaj li strebas ekkoni ĝin traktante ĝin matematike. Inter 1620 kaj 1630 estiĝis nova koncepto de la mondo, meĥanikisma; la kono jam ne estis kontemplado, sed eksperimentado kaj fabrikado. Pensi, tio estis fari. La filozofo Francisko Bacon, profeto de la industria religio, anoncis ke necesas “triumfi super la naturo per la industrio”. Tio idealo realiĝis per la Royal Society, klera societo starigita en Londono en 1660.

La granda turniĝo, antaŭludo de la transformado de la industriecigo en industriigon, okazis ĉirkaŭ 1750 kun la naskiĝo de la politika ekonomio [ekonomiko] kaj la alfrontiĝoj inter la industriistaj liberaluloj, fiziokratoj (por kiuj ĉia riĉaĵo venas el la tero) kaj merkantilistoj (kiuj donas la prioritaton al la ekstera komerco).

En la fono okazis grava alfrontiĝo inter du gigantoj de la filozofio, Jean-Jacques Rousseau [Rusoo] kaj David Hume. Rusoo defendis la industria kiel konstruaĵon de oni mem per labori pri oni, dum Hume kaj lia amiko Adam Smith pledis favore al industrio komprenata kiel monda konstruado per la laboro kaj en la manufakturo, kie regis la labordivido. En siaj Political Doscourses (1752), Hume asertis, ke “la tuta realeco de la potenco kaj de la riĉaĵoj” konsistas en la ago “instigi la spiriton de industrio kaj kreskigi la laborfondusojn”.

La tria disbranĉiĝo de la industriecigo okazis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj en du momentoj: proksimume en 1830, kun la industria revolucio, kaj inter 1880 kaj 1940, kun la manaĝereca revolucio. La unua formulis la teĥnik-sciencan kredon kaj la dua fiksis la leĝon de la labororganizado. La entrepren-fabriko solide kunmetis ilin. La kredo en nova “granda Estulo”, nome la homaro, restarigis la misteron de la Enkarniĝo tiel, kiel la filozofo Auguste Comte (1798-1857), granda pastro de tiu nova religio, fondis ĝin. En 1848, la juna Ernest Renan deziris“science organizi la homaron”.* ...

* Ernest Renan, L’Avenir de la science, Flammarion, kol. “GF”, Parizo, 2014 (1-a eld.: Calman-Lévy, Parizo, 1890).

Dum la fabrikoj multiĝis, la unuaj socialistoj formulis la novan religion. Henri Saint-Simon anoncis la “industrian kaj sciencan sistemon, kiu estas nur la funkciigo de la dia principo” (1821). La ĉiopova kreanto jam ne estas superĉiela dio, sed la homo mem, kiu kompletigas sin mem. Tiu faŭsta vizio de surtera kaj racia religio estis gvidata de la progreso kaj de la promeso de estonta bonstato. Dum la Universalaj Ekspozicioj oni ĉeestis la surscenigon de tiu kredo kaj de ĝia slogano: “La scienco trovas aŭ malkovras, la industrio aplikas, kaj la homo sekvas” (Ĉikago, 1933).

Ĉirkaŭ la 1900-aj jaroj, la industria religio akiris normecon per la manaĝerismo kiun inventis la inĝenieroj, nome Frederick Taylor kaj Henri Fayol. Tiu meĥanismo trovis sian mistikon en la gospel of efficiency (“la evangilo de la efikeco”), celebrita en aprilo de 1909 en The Engineering Magazine. En 1941, James Burnham, trockista gvidinto, publikigis The Managerial Revolution*, verko, kiun en Francujo Raymond Aron disvastigis kun antaŭparolo de Léon Blum. La aŭtoro tie defendas la ideon, ke la potenco de la manaĝeroj kaj de la entreprenoj preterpasis la socialismon kaj la kapitalismon. La manaĝera revolucio asertis la superecon de la entrepreno super la ŝtato kaj super la politiko, kiuj dronis dum la du mondmilitoj. Do, necesis anstataŭigi la politikan potencon per tiu de la entrepren-direktoroj. Tiu vizio koviĝis ĉe anarĥiistoj kiel William Godwin aŭ Prudono*, kaj Sansimono* asertis, ke “la vero de la politiko estas la scienco de la produktado”.

* James Burnham, The Managerial Revolution. What Is Happening in the World (1941), tradukita al la franca sub la titolo L’Ère des organisateurs, Calman-Lévy, 1947.
* Pierre Joseph Proudhon (1809-1865), unu el la teoriaj fondintoj de anarĥiismo. Liaj teorioj, kiujn Markso en 1847 refutis en sia verko “Mizero de la filozofio”, havis grandan influon en Francujo dum longa tempo, kaj multaj anarĥiistoj daŭre aliĝas al ili. Vd Karlo Markso: La mizero de la filozofio. Respondo al Prudono: “La filozofio de la mizero”. Kun antaŭparolo de Frederiko Engelso kaj de Henri Mougin; Pri J. P. Prudono, Letero al J. B. von Schweitzer, Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2009, 197 p., ISBN 978-2-918300-08-3. -vl
* Claude Henri de Rouvroy, grafo de Saint-Simon (1675-1755), franca verkisto kaj ekonomikisto. Li proponis planantan kaj teĥnokratan socialismon, bazitan sur religio de scienco kaj sur nova klaso de industriistoj. Lia doktrino (sansimonismo) estas unu el la tendencoj de la utopia socialismo. -vl

Post la dua mondmilito, la kibernetiko, doktrino de efika agado danke al la komputilo, asociiĝia al la manaĝerismo. Komparante homojn kaj maŝinojn, la cerbon kaj la komputilon, ĝi celas la regadon de la homoj per la aŭtomata stirado, nombroj kaj algoritmoj, kion hodiaŭ ilustras la financmerkatoj. Ĉar la politiko fiaskis, la renkontiĝo de la manaĝera dogmo kaj de la kibernetika modelo — la kibermanaĝerado — volas fine alporti la absolutan raciecon al la decidoj. Plenumante la revon de Renan, la kibermanaĝerado fiksas unu solan mezuron por la administrado de la homoj kaj la regado de la aferoj.

Tiel la entrepreno fariĝis la nova dominanta institucio. Ĝi estas plej grava loko de materia kaj intelekta produktado; ĉar oni vidas en ĝi precipe nur ĝian soci-ekonomian organizaĵon, oni tro ofte pretervidas ĝian soci-kulturan dimension. Tamen Antono Gramŝo*. Tiu vizio estas reaktivigata de s-ro Macron, kiu volas konstrui start-up-nacion* Trans la importado de la manaĝerisma novlingvo en la politikon kaj la figuro de la prezidanto de “la entrepreno Francujo”, triumfas la industria religio.

* Itale: Antonio Gramsci [antónjo grámŝi] emfazis, ke “la hegemonio naskiĝas en la fabriko”, kaj jam en la jaro 1817 Sansimono lanĉis: “Rigardu la nacion kiel vastan industrian laborejon”Henri Saint-Simon, “L’Industrie” (1817), Œuvres complètes, Presses universitaires de France, Parizo, 2013.
* Dum la dua “Sommet des start-up” [“Pintkunveno de la novfonditaj entreprenoj”] en Parizo la 13-an de aprilo 2017.

Tiel, en la kristana Okcidento, unu religio povis kaŝi alian. La sakraligo de la politiko kaj de la ŝtato okupis la antaŭon de la scenejo. Sed, dum la unua kaj la dua luktis por la “sekularigo” kaj por la “elrevigo de la mondo”, en la kulisoj evoluis “malsekularigo” per metamorfozo de la religieco. Post longa gravedeco en la monaĥejoj, la industria religio frakase montriĝas okaze de la industriaj revolucioj, kiuj sinsekvas jam dum du jarcentoj kaj atingas sian kulminon kun la aktuala cifereca revolucio.

En lastatempa parolado ĉe la universitato Harvard, la fondinto de Facebook, s-ro Marc Zuckerberg, prezentis projekton por la monda socio. Li pledas por entreprenaj komunumoj kaj akuŝis la sencon: “La senco estas tio, kio kreas la veran feliĉon. [...] Mi volas elvoki tri manierojn por atingi tion: entrepreni grandajn projektojn, redifini la egalecon de la ŝancoj por ke ĉiu havu la liberecon sekvi siajn celojn kaj konstrui komunumon tra la mondo.” Kaj li aldonas: “Ni ĉiuj estas entreprenistoj [...] Tio estas eksterordinara. Nia kulturo de entreprenismo ebligas al ni generi ĉiujn ĉi progresojn”.*

* Le Monde, 28an-29-an de majo 2017.

Per stranga intermiksado, s-ro Macron importas la logikon de la entrepreno por provi regeneri la politikecon, dum s-ro Zuckerberg eksportas sian industriisman vizion por orienti la mondan socion. Iu el la guruoj de la Silikon-valo, kunfondinto de la Singularity University financata de Google, s-ro Peter Diamandis, klarigas tiun interŝanĝon de hegemonio: “Mi kredas multe pli multe pli je la potenco de la entreprenistoj ol je tiu de la politikistoj kaj eĉ je la politiko mem.”* La “silikonismo” tiel enkarnigas la lastan liberal-liberecanan sorbadon de la politiko fare de la industrio.

* Fabien Benoit, “A Palo Alto, au royaume des radieux”, Libération, Parizo, 9-an de januaro 2017.

Pierre MUSSO.