Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Politiko, ekonomio, ekologio

Anatomio de triobla krizo

Antaŭ dek jaroj eksplodis la plej grava financa krizo depost 1929. La bankistoj retrovis siajn kutimajn aferojn, sed la bat-ondo daŭre disvastiĝas. Ĝi kadukigis kelkajn kreskomodelojn kaj rezultigis masivan kompromitadon de la politika mondo. Al tiuj du krizoj aldoniĝas tiu, ekologia, kiu minacas la planedon mem. Kiel la kritikaj pensoj artikigas tiujn tri dimensiojn?

KIEL ĜIN MONTRIS la historiisto Reinhart Koselleck, la krizo-sento estas intime ligita al la kondiĉo de moderna homo*. La teknologia ŝanĝo, la ekonomiaj cikloj aŭ la evoluoj de la kulturo kontribuas nutri impreson de konstanta novaĵo kaj, sekve, de epok-fino. Okazas tamen foje, ke krizo estas reala, kaj eĉ ke pluraj krizoj okazas samtempe. Ja tiel okazas nun, kun ne malimplikeble politika, ekonomia kaj ekologia ŝancelado. Kiel artikiĝas tiuj tri dimensioj?

* Cf. Reinhart Koselleck, Le Futur passé. Contribution à la sémantique des temps historiques, Éditions de l’EHESS, Paris, 1990.

La nuna krizo estas unue politika. Tri ĉefaj debatoj ekzistas pri ĝi. La unua konsistas sin demandi, ĉu temas pri streĉo vid-al-vide de la elitoj, kiuj estus nun aparte monavidaj kaj koruptitaj, aŭ ĉu la problemo resendas al ĝenerala malfido al la institucioj de la reprezenta demokratio, al “krizo de reprezentado”, kiu esprimiĝus per alta proporcio de sindetenoj, per ekstremdekstra voĉdonado aŭ per la kresko de ekster-instituciaj politikaj movadoj, kiel tiu de la Defendendaj zonoj (DZ), kiel ekzemple en Notre-Dame-des-Landes, loko de kontestata konstruado de flughaveno en la departemento Atlantika Luaro.

La unuan pozicion defendas Inigo Errejon, unu el la fondintoj de la hispana partio Podemos, laŭ kiu la plimulto de la loĝantaro plu fidas je la Justico, la Parlamento, la administracio, unuvorte je la demokratia ŝtato*. Tio, pri kio ĝi laŭ li ne kredas, estas la kapablo de la elitoj, la famaj 1%, labori por la komuna bono, krei riĉaĵojn aŭ respekti la leĝon. El tio sekvas, laŭ li, ke la kritikaj movadoj — ekzemple Podemos — devas lukti ne por transpasi la reprezentan demokration, sed por ĝin restarigi sur sanaj bazoj. Speco de nostalgio de la “tridek gloraj jaroj”, de la post-milita politika ordo, verŝajne ĉeestas ĉi tie. Errejon insistas pri la neceso, por reformi kaj plibonigi la demokration, kombini agadojn ĉe la reprezentaj institucioj kaj sociajn movadojn ĉe la bazo.

* Vd. ekzemple la intervjuon publikigitan en la franca en la revuo Ballast, “Podemos à mi-chemin”, 4-a de majo 2016, www.revue-ballast.fr

Tiu pozicio havas dekstran ekvivalenton, enkorpigitan ekzemple de s-ro Donald Trump. Asociante kritikon de la vaŝingtonaj elitoj kaj kritikon de la dominantaj amasinformiloj, la usona prezidanto ankaŭ promesas redoni la potencon al la popolo. Li ofte elvokas la “movadon”, kiu portis lin al la rega posteno, kiu transcendas laŭ li la malnovan kontraŭstaron inter la respublikanoj kaj la demokratoj. Okaze de parolado antaŭ konservativa konvencio, la 24-an de februaro 2017, li ne hezitis laŭdi la kandidaton de la demokrat-partia antaŭelekto, Bernie Sanders, kies granda parto de subtenantoj, laŭ Trump, voĉdonis por li okaze de la prezidanta elekto.

La dua debato rilatanta al la politika krizo koncernas ĝuste la aperon de tio, kion la sociologiisto Stuart Hall nomis en la 1970-aj jaroj la “aŭtokrata popolismo” kaj de kiu la “thatcherismo” estas unu el la unuaj historiaj manifestiĝoj*. Tiu formo aperas fone de ekonomia surfo-ondo kaj malfortigo de la maldekstroj; duobla krizo, kiu diserigas la “socialdemokratan” politikan interkonsenton de la postmilita periodo.

* Margaret Thatcher estis ĉef-ministro de Britio de 1979 ĝis 1990. Vd. Stuart Hall, Le Populisme autoritaire. Puissance de la droite et impuissance de la gauche au temps du thatchérisme et du blairisme, Éditions Amsterdam, Parizo, 2008
“Senmova kapitalismo”

LAŬ HALL, tiu tipo de popolismo havas tiun apartaĵon, ke ĝi ofte apogas sin sur maldekstro-valoroj, kiujn ĝi deturnas de ilia origina signifo por doni al ili reakcian enhavon. Ekzemple, la demokratiigo de la socioj profunde ankris en la loĝantarojn la aspiron al egaleco. La thatcherismo sin apogas sur ĉi tiu sento por stigmatigi la profitantojn, tiujn, kiuj klopodas ricevi nemerititajn avantaĝojn malavantaĝe al la supoze virta popolo. Kompreneble, la “profitantoj” estas ofte — kvankam ne ĉiam — eksterlandanoj, kaj la “bona popolo” aŭtoktonoj. Enkorpigita de la hungara ĉefministro Viktor Orbàn en Hungarujo, de ties brita samrangano Theresa May aŭ de la prezidantino de la Fronto Nacia Marine Le Pen en Francujo, la aŭtokrata popolismo ŝajnas havi belan estontecon.

Tria debato koncernas la originon de la krizo de reprezentado. Pensistoj kiaj Toni NegriDavid Graeber asertas, ke nun emerĝas formoj de kunlabora sociemo, ebligitaj de la sociaj retoj aŭ la evoluoj de la laboro, kun la pligraviĝo de la “nemateria mondo”*. Sed tiuj formoj de sociemo kontraŭstaras al la reprezenta demokratio, kiu mem devenas de sociaj ligoj tipaj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Jen kontraŭeco inter reprezentado kaj partoprenado. La krizo de reprezentado sekve havas sian originon, laŭ ili, en la evoluoj de la formo de la socia ligo.

* Vd. ekzemple Michael Hardt kaj Toni Negri, Empire, Exils, Parizo, 2000.

Laŭ la sociologiisto Wolfgang Streeck, male, la reprezentado-krizo klariĝas per la ekonomiaj kontraŭdiroj de la kapitalisma sistemo. Kun la fino de la “tridek gloraj jaroj”, venas la fino de la alianco inter kapitalismo kaj demokratio, ĝia plej bona “ĉirkaŭaĵo”. Kapitalismo ekonomie elĉerpita, nekapabla restarigi signifajn kresko-procentaĵojn, ne plu sukcesas kontentigi la postulojn de materia bonfarto de la loĝantaroj. Kio implicas, ke, estonte, la kapitalismo alianciĝos kun malpli kaj malpli demokratiaj politikaj formoj.

La disputoj pri la tiamaj konvulsioj temas ankaŭ pri la ekonomia dimensio. Ĉu temas pri financa krizo, kiu kontaĝis la ekonomion tiel nomatan “realan”? Aŭ ĉu ni troviĝas dekomence fronte al akumulad-krizo, kies epicentro estas en la reala ekonomio? En tiu dua eventualeco, la financo ne estus la fonto de la problemo, sed nur la esprimo aŭ reflekto de kaŝitaj latentaj kontraŭdiroj, objektivaj, ĉeestantaj en la mondo de produktado. Tiu debato pri la epicentro de la kraŝo estas intime ligita al la demando, ĉu la kapitalismo resaniĝis el la krizo de la 1970-aj jaroj, tiu, kiu finis la “tridek glorajn jarojn”, aŭ ĉu ni ankoraŭ estas en tiu longdaŭra krizo?

La politikologo Leo Panitch kaj la sindikatisto Sam Gindin konsideras, ke la profit-procentaĵo restariĝis dum la dua duono de la 1980-aj jaroj*, signo, laŭ illi, ke la kapitalismo superis la krizon de la 1970-aj jaroj. Laŭ tio, la eventoj de 2007-2008 markas la alvenon de nova granda krizo, la kvara en la historio de kapitalismo, post tiuj de la jaroj 1873-1896, de la 1930-aj jaroj (la Granda Depresio) kaj de la 1970-aj jaroj. La historiisto Robert Brenner asertas, male, ke ni neniam eliris la longan depresian ondon de la 1970-aj jaroj*, kies nunaj problemoj estas nur nova manifestiĝo. Laŭ li, la profit-procento estas nur ŝajne restarigita, danke al mobilizado de financaj gajnoj kaj de “fikcia” kapitalo. La uzo de la vorto “krizo” ĉiam resendas al demandoj pri historia periodo-segmentado.

* Vd. Leo Panitch kaj Sam Gindin, The Making of Global Capitalism: The Political Economy of American Empire, Verso, Londono, 2012.
* Vd. Robert Brenner, The Economics of Global Turbulence: The Advanced Capitalist Economies from Long Boom to Long Downturn, 1945-2005, Verso, 2006.

Alia ekonomia disputado koncernas la mankon aŭ malfortecon de la kresko observita en Japanujo kaj en Eûropo de tri jardekoj. Ĉu ni konsideru ĝin kiel longdaŭran situacion, eble eĉ definitivan, aŭ kiel depresion, ja longan kaj profundan, sed apartenantan al la normalaj cikloj de la kapitalismaj ekonomioj? Alivorte, ĉu ni travivas “centjaran stagnadon”, specon de “senmova stato”*? Tiun nocion disvolvis aparte John Stuart Mill por priskribi historiajn situaciojn, kie la cikla karaktero de kapitalismo estas subite haltigita, kaj kie la ekonomioj daŭre instaliĝas en stagnado. Ĉe Mill, la senmova stato estas pozitive konsiderata: la homaro finfine povas ĉesi pensi produkti ĉiam pli da riĉaĵoj kaj sin dediĉi al pli interesaj aktivaĵoj, kiel arto. Sed la koncepto “senmova kapitalismo” enhavas kontraŭdiron en la terminoj, ĉar kapitalismo ja estas laŭ esenco dinamika, tial tiu nocio estigis multajn debatojn en la 19-a jarcento.

* Vd. Cédric Durand kaj Philippe Légé, “Vers un retour de la question de l’état stationnaire? Les analyses marxistes, postkeynésiennes et régulationnistes face à l’après-crise”, en Arnaud Diemer kaj Sylvie Dozolme (sub la dir. de), Les Enseignements de la crise des subprimes, Clément Juglar, Parizo, 2011. Vd ankaŭ Kostas Vergopoulos, “L’affreux doute des libéraux”, Le Monde diplomatique, marto 2014.

Tria ekonomia debato pri la krizo koncernas la “tridek glorajn jarojn” mem, ĉu tiuj estas escepto en la historio de kapitalismo, aŭ ĉu ili estas la normo rilate al akumulado? La senprecedencaj kreskokvotoj de la jaroj 1945-1973, kiuj rezultigis ĝeneralan altiĝon de la vivnivelo en la okcidentaj landoj, kaj redukton de la malegalecoj, eble rezultas el escepta konjunkturo, kiu ne plu okazos. Kelkaj esperas tamen, ke estonte, danke al la ciferecigo de ekonomio, al la revolucio de la bioteknologioj aŭ la rehaveblaj energifontoj, aŭ al kombino de la tri, kapitalismo travivos denove similajn kreskokvotojn.

Post politiko kaj ekonomio, la tria dimensio de la krizo estas ekologia. Tie manifestiĝas plej klare la noveca karaktero de la periodo. Ĉu kapitalismo pretervivos lal hommedian danĝeron? Kelkaj pensistoj, inter ili Jason W. Moore kaj Daniel Tanuro, sugestas, ke la sistemo prosperas de tri jarcentoj nur per la ekspluatado de senpaga aŭ malmultekosta naturo*. Kapitalismo uzis tiun raran riĉofonton kvazaŭ ĝi estus senlima. Ĝi uzis ĝin ne nur kiel “eniron” kaptitan en formo de krudmaterialo transformota en varojn, sed ankaŭ kiel “elirejon”, “tutmondan rubaĵujon”, kien elverŝiĝas forĵetaĵoj kaj subproduktoj de la ekonomia aktivado — la negativaj eksteraĵoj de la kapital-akumulado.

* Vd ekzemple Jason W. Moore, Capitalism in the Web of Life: Ecology and the Accumulation of Capital, Verso, 2015.

Sed, kiel atestas la hommediaj perturboj, la naturo ne plu kapablas plenumi ĉi tiun duoblan funkcion de malmultekosta eniro kaj eliro por kapitalismo. Kelkaj nemalhaveblaj resursoj por la funkciado de la modernaj socioj (akvo, nafto, pura aero, ktp) komencas manki, dum la prizorgado aŭ purigado de la naturo pli kaj pli kostas. Ekzemple, la diversaj poluadoj rezultigas kreskantajn san-elspezojn, kiuj negative pezas sur la profit-kvotoj. La sociologiisto Immanuel Wallerstein tiras el tio definitivan konkludon: kapitalismo ne longe pluvivos, ĝuste ĉar ĝi nepre bezonas tiun nekostan naturon.

Reorganizado de ĉiutaga vivo

Sed tio estas neglekti ĝian kapablon reakiri viglecon kaj funkci-staton, respondas aliaj kritikaj pensistoj. La ekonomia reĝimo sukcesos eliri el tiu krizo, same kiel ĝi transpasis ĉiujn, kiujn ĝi renkontis. En teksto de 1974, la filozofo André Gorz jam asertis: “Kapitalismo ne mortos pro la krizo, sed male ĝin mastrumos, kiel ĉiam okazis: favor-poziciaj financaj grupoj profitos el la malfacilaĵoj de rivalaj grupoj por ilin malmultekoste akiri kaj etendi sian regadon al la ekonomio. La centra registaro plifirmigos sian regon al la socio: teknokratoj kalkulos “optimumajn” normojn pri malpoluado kaj produktado*.

* Vd André Gorz, “Ilia ekologio kaj la nia”, Le Monde diplomatique, aprilo 2010.

Simile, la ekonomikisto Michel Aglietta konsideras ebla la apero de “verda” kapitalismo, de nova longdaŭra kreskociklo, bazita sur rehaveblaj energifontoj. Laŭ li, Ĉinujo eble fariĝos la mastro de tiu nova ciklo, same kiel Usono troviĝis en la centro de la “forda” kreskociklo en la unua duono de la 20-a jarcento. La eûropa sindikata kampanjo One Million Climate Jobs, lanĉita en 2015, siaflanke defendas la ideon de nova soci-modelo bazita sur “klimataj dungoj”*. Koste de restrukturiĝo ĉirkaŭ la rehaveblaj energioj, kapitalismo do povus vivi sen senpaga naturo kaj fosiliaj energioj. Ĝi tamen restus kapitalismo.

* Vd. www.climate-change-jobs.org

El la tri nunaj krizoj, la media estas samtempe la malplej tuj komprenebla kaj verŝajne la plej fundamenta rilate al la transforma efiko, kiun ĝi povus apliki al la socioj. Ne temas cetere ekzakte pri krizo, kiu implicas “antaŭtempon”, “dumtempon” kaj “posttempon” — krizo-eliron. Sed, eĉ se oni supozas, ke la industriaj landoj adoptos la drastajn neprajn regulojn rilate al la redukto de elsendo de forcejefikaj gasoj — kaj ni malproksimas de tio-, la klimatŝanĝiĝo jam rezultigas neinverseblajn damaĝojn. Tio, kion la internacia komunumo ja povas fari, estas limigi (konsiderinde) tiujn konsekvencojn, sed ne inversi ilin.

Por tion fari, necesas trovi aŭdacajn solvojn al la politika kaj ekonomia krizoj. La klimat-ŝanĝiĝo provizas okazon refondi demokration. Adaptiĝo de la socioj implicas tute reorganizi la ĉiutagan vivon de la loĝantaroj. Sed tiu ŝanĝego ne povas okazi sen mobilizi ĉi-lastajn, sen apogi sin sur iliaj scioj kaj kompetentoj. Kreado de novaj bazaj demokratiaj institucioj estos necesa.

Sur la ekonomia kampo, parta aŭ tuta nuligo de la publika ŝuldo estus la plej bona ekologia iniciato. La ŝtato ne povas masive investi por la prienergia transiro ja pro manko de politika volo, sed ankaŭ ĉar ĝi estas ligita de siaj kreditoroj. Politika krizo, ekonomia krizo kaj ekologia krizo konverĝas, videble, al unu sama problemo.

Razmig KEUCHEYAN