Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Historio de usona pasio

La klimatizilo sturmas la planedon

Kiu neniam revis, kiam la varmo fariĝas sufoka, enŝalti la klimatizilon por ekhavi bloveton da freŝeco? Tiu tento, nutrata de ripetaj varmegoj, tute ne estas sendanĝera: la klimatizilo ŝanĝas la vivmanierojn de la lando, kiujn ĝi invadas.

LA URBO Hamilton, en Kanado, vere ne famas pro milda klimato: ĉiujare la temperaturoj tie estas negativaj dum cent dudek naŭ tagoj, kaj ili superas 30 celsiajn gradojn nur dum dek ok tagoj. En tiu urbo de 500.000 loĝantoj, 82 elcentoj de la mastrumoj tamen disponas pri klimatizilo, teĥnikon kiun la urba konsilantaro volas senpage liveri al la malriĉaj loĝantoj, kiuj suferas sanproblemojn. Hamilton tiel enkondukus sistemon inventitan en Usono, kie la publikaj helpoj jam ekzistas por mastrumoj, kiuj nur malfacile povas ekipi sin.*

* En 2011, la tuta sumo de helpo al klimatizado en Usono estis 269 milionoj da dolaroj, do la kvarono de la helpoj por hejtado. Kp “Low income home energy assistance program”, US Department of Health and Human Services, Washington, DC, 2015.

Ĉu subvencii klimatizilon? La dispono estas malpli absurda ol ĝi ŝajnas. Ĉiusomere, de Nevado ĝis Florido, multaj subŝtatoj spertas atmosferon nespireblan, kun temperaturoj super 40 celsiaj gradoj tage, kiuj apenaŭ malaltiĝas nokte. Kaj vivi sen klimatizilo signifas konstante sufokiĝi kaj elmeti sin al diversaj malbonaĵoj: tro alta sangopremo, pulma nesufiĉo, dormproblemoj, kapdoloro ... Do, en la sudo de la lando, 97 elcentoj de la mastrumoj estas klimatizitaj. Kelkaj subŝtatoj, ekzemple Arizono, eĉ devigas la proprietulojn de ludomoj disponigi al siaj luanton funkciantan klimatizan sistemon, same kiel elektron aŭ fluantan akvon.

Sed la usona gusto por artefarita freŝeco ne limiĝas al tiuj aridaj kaj subtropikaj zonoj. Ĝi tuŝas la tutan landon, inkluzive Vermonton kaj Montanon, kie la neĝoj estas pli oftaj ol varmegoj. La klimatizilo estas ĉie, en la domoj, la aŭtomobiloj, la restoracioj, la magazenoj, la administrejoj, la transportiloj, la stadioj, la liftoj, la lernejoj, la sportejoj, la preĝejoj, kaj certigas konstantan temperaturon en kia ajn loko de la lando, de iomete pli ol 20 celsiaj gradoj.

Eĉ la soldatoj, kiuj batalos en Afganujo, instalas klimatizilon en siaj tendoj. Kiu laboras en klimatizita oficejo, rapide emas konsideri domon sen ĝi kiel ne elteneblan”, rimarkigas la ĵurnalisto David Owen.*

* David Owen, “The efficiency dilemma”, The New Yorker, 20-an de decembro 2010.

Sed tiu dependeco havas konsiderindan ekologian koston, samtempe pri ellaso de fornejaj gasoj pro la malvarmigaj likvaĵoj, kiujn la klimatizitoj uzas, kaj pri konsumado de energio. La klimatizita aero ĉiujare konsumas 6 elcentojn de la energio produktita en Usono, tre ofte per karbo, kaj kostas 20 elcentojn de la mastrumaj fakturoj. Antaŭ du jaroj, tiu lando konsumis same multan elektron por malvarmigi siajn konstruaĵojn kiel la tuta Afriko por ĉiuj uzadoj kune. Al tio necesas aldoni la energion por la klimatiziloj en la aŭtoj, do 26 ĝis 38 miliardojn da litroj da petrolo jare.*

* Stan Cox, “Cooling a warming planet: A global air conditioning surge”, Yale Environmet 360, 10-an de julio 2012, 222.e360.xale.edu

En julio de 1960, dum tiu teĥniko apenaŭ instaliĝis en la usonaj mastrumoj, ĵurnalisto de la Saturday Evening Post entuziasmis pro la “revolucio de klimatizado”. Nu, pli ol revolucio, temis pri malrapida konkerado, iom-post-ioma, laŭmetoda. Konkero kiu, komencita komence de la 20-a jarcento, hodiaŭ gajnas la mondon (vidu la artikolon “Skii dum 40 celsiaj gradoj” kaj modifas la landon, ĝian geografion, ĝian urbosistemon, ĝiajn libertempojn, ĝiajn konsum- kaj sociiĝ-manierojn, kaj eĉ ĝiajn seksajn praktikojn: antaŭ la klimatizado, la somera varmo estis ofte taksata tro intensa por praktiki la dormĉambran sporton; oni konstatis fortan malaltiĝon de la naskoj naŭ monatojn poste, en aprilo aŭ majo. Kun la elektita ĉambrotemperaturo, la sezonaj variadoj de naskoj malaperis.*

* Alan Barreca, Olivier Deschenes kaj Melanie Guldi, “Maybe next month? Temperature shocks, climate change, and dynamic adjustments in birth rates”, Institute for the Study of Labor (IZA), Bonn, novembro de 2015, www.ftp.iza.org

Kiam ĝi aperis, komence de la 20-a jarcento, la klimatizilo celis ne la komforton de la homoj, sed la konservadon de varoj. Pro la ĉagreno ke ĝi ne povis stoki sian paperon pro la forta varmo, novjorka presejo mendis ĉe la inĝeniero Willis Carrier aparaton kapablan regi la aermalsekon kaj temperaturon. La maŝino, kiu kondukis aeron tra tuboj kun malvarmiga substanco, estis preta en la jaro 19-2. Ĝia sukceso estis tuja. Teksaĵoj, tabako, pastaĵoj, maĉgumoj, faruno, ĉokolado: en malpli ol dek jaroj, ĉiuj industrioj, kies produktoj suferis pro temperaturaj fluktuadoj, konvinkiĝis pri klimatizado.

Polusaj ursoj antaŭ la kinejoj

FELIĈA SEKVO: la laboristoj aprezas tiun freŝan aeron. “La produktado daŭras maksimume kaj la laboristoj, anstataŭ esti malfacile troveblaj, volas dungiĝi en fabriko ekipita de la societo Carrier”, en la jaro 1921 fieras reklamo de la entrepreno, kiu ĵus delokis parton de sia agado al Meksiko. Ok jarojn poste, alia reklamo precizigis: en la klimatizitaj fabrikoj “la pli sana kaj pli agrabla aero altiris la plej dezirindajn laboristojn kaj preskaŭ eliminis la sociajn konfliktojn”.* Sed la komforto de la salajruloj interesas malpli ol ilia produktado. En periodo de varmego, konstatas la submajstroj, la laboristoj havas malpli da produktivo, la laborrapido malaltiĝas, la forestoj kreskas; kelkfoje necesas doni kromajn paŭzojn, komenci la laboron pri frue aŭ eĉ interrompi la produktadon.

* Gail Cooper, Air-Conditioning America. Engineers and the Controlled Environment, 1900-1960, The John Hopkins University Press, Baltimore, 1998.

Sed estis la tempo de tajlorismo kaj de raciigo. La dungistoj komencis mezuri la temperaturon plej taŭgan por certigi la plej altan produktivon. Ankaŭ federacia registaro faris testojn kaj eltrovis, ke ĝiaj tajpistinoj perdas 24 elcentojn da produktivo, kiam oni en somero senigas ilin je klimatizilo.* “Kial la plej bonaj inventoj kaj la scienca progreso venas el moderaj zonoj?, demandas reklamo de Carrier kaj montras brunhaŭtan personon sternitan sur la tero kun vizaĝo kovrita per granda pajloĉapelo. “Ĉar, dum jarcentoj, la tropika varmego senigis la homojn je energio kaj je ambicioj. Ne ekzistis klimatiziloj. Do ili siestis.” La titolo precizigis: “Temperaturo 102 °F [39°C], produktado 0”.* Tiel la klimatizado delogis ĉiam pli kreskantan nombron da oficejoj, fabrikoj kaj administrejoj. Sed, kvankam la klimatizado estis unue asociita kun laboro, ĝi atingis ankaŭ la libertempon, la plezuron, la distraĵojn, tra la kinejoj. Fine de la 19-a jarcento, tiuj altiris la publikon ĉefe dumvintre: neniu volis enŝtopiĝi en fermitan lokon dum granda varmo, la kinejoj estis malplenaj aŭ eĉ fermitaj dum la belaj tagoj. Por ĉesigi tion, la kinejaro de Balaban & Katz ekde 1917 decidis malvarmigi siajn kinejojn de Ĉikago. Pro la sukceso de tio — la kostoj de la instalado en unu somero profitigas — ankaŭ la konkurenco sekvis kaj, en 1936, tri kvaronoj de la 256 kinejoj de tiu urbo estis klimatizitaj. Tiu movado gajnis la ceterajn usonajn grandurbojn. “Interne malvarmas”, “Ĉiam je 20°C”: en Novjorko, Houston aŭ Los-Anĝeleso, afiŝoj kun polusaj ursoj, kun glacikuboj aŭ neĝoflokoj nun ornamis la enirejojn de la kinejoj. La somero jam ne estis sezono morta, kio ebligis la strategion de “somera superproduktado”.

* Gail Cooper, saml.
* Marsha E. Ackermann, Cool Comfort. America’s Romance with Air-Conditioning, Smithsonian Institution Press, Washington, DC, 2002.

Post la kinejojn, la klimatizilo konkeris trajnojn, restoraciojn, magazenojn kaj la hotelojn, laŭ skemo iom ĉie identa. “Ĝi instaliĝis unue en la kinejoj de grandaj ĉenoj, poste en tiuj de lokaj ĉenoj, antaŭ ol tuŝi la sendependajn magazenojn kaj fine atingi la etajn vendejojn de la kvartaloj”, rakontis profesiulo de la sektoro en 1937.* Tre malfacilas rezisti al klimatizita konkurencanto. Avidaj je moderneco kaj ravitaj por momento eskapi el la somero, la klientoj forlasis la tro varmajn magazenojn. Krome oni atribuis al la klimatizo sanfavorajn kvalitojn. Laŭdire la klimatizita aero estas pura kaj sana, kiel la reklamoj kaj la publikaj potencoj ripetadis. En la trajnoj ĝi forigis la fumon de la cigaredoj “kvazaŭ magie”. Laŭdire ĝi estas ankaŭ bonfara por gravedulinoj; ĉiukaze tion asertis la komisaro pri sano de Ĉikago, kiu konsilis al la estontaj patrinoj dum la somero de 1921 iri en la kinejojn de Balaban & Katz. Tie ili trovos, laŭ li, aeron “pli puran ol sur la Pike Peak”, en la montaro de Kolorado.

* Jeff E. Biddle, “Making consumers comfortable: The early decades of air-conditioning in the United States”, The Journal of Economic History], vol. 71, n-ro 4, Cambridge, decembro 2011.

Forta je tia reputacio, la klimatizo penetris en la usonajn mastrumojn post la dua mondmilito. Dum la intermilita epoko pluraj entreprenoj venis en la merkaton de individua klimatizilo, sed iliaj provoj fiaskis. Tro bruaj, tro grandaj kaj ĉefe tro kostaj, iliaj aparatoj povis delogi nur manplenon da riĉuloj. Poste, en 1951, Carrier surmerkatigis la fenestro-klimatizilon, facile instaleblan, je modera prezo. La impetego komenciĝis: en 1960, 12 elcentoj de la mastrumoj estis klimatizitaj; dudek jarojn poste, ili estis 55 elcentoj; kaj en 2005, 82 elcentoj, kaj hodiaŭ preskaŭ 90 elcentoj. Unue propraĵo de la burĝaro, poste normo de la mezaj klasoj, la klimatizilo nuntempe estas ĉe preskaŭ ĉiu.

Kiu volus brulsuferi en Las Vegas

DISVASTIĜANTE en ĉiuj regionoj kaj en ĉiuj sociaj klasoj, la klimatizilo kreis siajn proprajn bezonojn. La sudo de Usono dum longa tempo estis malpli urbiĝinta ol la nordo. Komence de la 20-a jarcento ĝia loĝantaro ekmalkreskis: ĝi perdis dek milionojn da loĝantoj inter 1910 kaj 1950, precipe da nigruloj, kiuj fuĝis el la rasaj leĝoj kaj la manko de laboro estiĝinta pro la meĥanikigo de la kampkulturo, kaj kiuj serĉis laboron en la mezokcidenta regiono. Ekde la 1960-aj jaroj, dum la oficiala rasdisigo estis nuligita, la situacio inversiĝis. La sudo, antaŭe nerespirebla, nun ĝuis novan logon ĉe la loĝantoj kaj la entreprenoj: oni povis tie ĝui la sunon sen suferi ĝiajn malagrablaĵojn, sed ankaŭ medion sen sindikatoj. Inter 1950 kaj 2000, la parto de la Sun-Belt-subŝtatoj en la usona loĝantaro pasis de 28 elcentoj al 40 elcentoj. “Sen klimatizado estus nepenseble ke Florido hodiaŭ havas 18,5 milionojn da loĝantoj”*, rimarkigas la historiisto Gary Mormino. La plezurparko Walt Disney en Orlando, laŭ li, similas al forno, kaj neniu ludunto volus brulsuferi en la kazinoj de Las Vegas, meze de la dezertaj regionoj de Nevado.

* Citita en Stan Cox, Losing Our Cool: Uncomfortable Truths About Our Air-Conditioned World (and Finding New Ways to Get Through the Summer), The New Press, Novjorko, 2010.

Phoenix, perdita en la arbustaĵoj de Arizono, en 1930 havis 50.000 loĝantojn. Hodiaŭ ĝi havas 1,5 milionojn, kaj ĝiaj antaŭurboj ĉiutage etendiĝas. La betono kaj asfalto, kiuj tapiŝas la urbon, sorbas la varmon dumtage kaj ellasas ĝin ekde la sunsubiro kaj tiel malebligas la noktan malaltiĝon de la temperaturoj. La termometro tie ĉiujare superas 43 celsiajn gradojn dum tridek tagoj (kontraŭ sep en la 1950-aj jaroj); en junio de 2017 dum tri sinsekvaj tagoj ĝi flirtis kun 50 celsiaj gradoj. De mateno ĝis vespero centmiloj da klimatiziloj zumegas kaj elĵetas la varmon en la atmosferon, kio altigas la temperaturon je proksimume 2 celsiaj gradoj kaj pravigas eĉ plian altigon de la klimatizila nivelo.*

* Stan Cox, “Cooling a warming planet”, v.c.

Kompreneble ja penseblas loĝi en la sudo de Usono sen klimatizilo. Antaŭ nur jarcento, neniu starigis tiun demandon. Sed la vivo estis tie organizita laŭ la klimato. La magazenoj estis fermitaj dum la plej varmaj horoj, la infanoj ne bezonis iri en la lernejon dum la aero fariĝis nespirebla, kaj oni volonte siestis post la tagmanĝo. La arĥitekturo kaj la orientado de la domoj ankaŭ estis adaptitaj al la varmego: pordoj kaj fenestroj larĝaj por cirkuligi la aeron, plafonoj altaj, vandoj maldikaj inter la ĉambroj, korniĉoj larĝaj por protekti kontraŭ la sunradioj, plankoj pli altaj ol la grundo, antaŭpordaĵoj en ombro. Kaj, se tio ne sufiĉis, oni enŝaltis sian plafonan ventumilon, kiu voris dek- ĝis dudek-oble malpli da energio ol ĉambra klimatizilo; oni metis siajn piedojn en basenon de malvarma akvo aŭ malsekan tukon ĉirkaŭ la kolon.

Nepra por la funkciado de Interreto

LA LOĜEJOJ, kiuj aperis en la Sun Belt [varma regiono] ekde la 1960-aj jaroj, similas al tiuj de Pensilvanio aŭ de Indiano: antaŭfabrikitaj dometoj kun mallarĝaj fenestroj, metitaj sur la grundon; modernaj konstruaĵoj konceptitaj kun sistemo de centra klimatizado; nubskrapuloj, kies fenestroj eĉ ne malfermeblas. Ĉar la grundoj estis malmulte kostaj, la urboj etendiĝis trans la horizonto kaj faris la aŭtomobilon eĉ pli necesa ol en la nordo. Laŭ la historiisto Raymond Arseneault, la klimatizado tiel rapidigis “la usonigon de la sudo”, la estingon de la regionaj diferencoj, la homogenigon de Usono.* En Luiziano aŭ en Alabamo, la lernejoj, la magazenoj kaj la oficejoj estas nun malfermitaj seninterrompe; la antaŭpordejoj, kie oni profitis la ombron kaj diskutis kun la najbaroj, ne plu ekzistas. En Novjorko, dumsomere, jam neniu aĉetas glacion ĉe strataj komercistoj aŭ instalas sian matracon sur la balkonon aŭ sur eksteran interŝtuparon. Nun, de la nordo ĝis la sudo, ĉiu ĝuas sian klimatizitan medion.

* Raymond Arsenault, “The end of the long hot summer: The air conditioner and Southern culture”, The Journal of Southern History, Houston (Teksaso), vol. 50, n-ro 4, novembro de 1984.

La usonanoj volas trovi la klimatizilon ĉie kaj ĉiam. Por nokto, kie la temperaturo ne altiĝas pli ol 8 celsiaj gradoj, loĝanto de Seatlo ne hezitos klarigi al vi, kiel enŝalti la klimatizilon, dum en Alasko preskaŭ kvarono de la hoteloj proponas tiun komforton. La toleremo de la lando je varmo tiom erodis, ke la usonanoj nun ŝatas internajn temperaturojn, kiujn la plej multaj eksterlandaj turistoj sentas tro malvarmaj. Kiel en la epoko, kiam la klimatizilo estis nur en luksaj hoteloj aŭ en unuaklasaj vagonoj de trajnoj, la malvarmo restas asociita al formo de rafineco, de distingiteco. En 2005, laŭ la suplemento “Modo kaj stilo” de la New York Times (26-an de junio 2005), la novjorkaj vestaĵ-magazenoj havis temperaturon tiom pli malaltan, kiom ilia klaso pli altis: la magazeno Old Navy, kun malaltaj prezoj, havis temperaturon de 26,8 celsiaj gradoj, do 4 gradojn pli ol la riĉula Macy’s, kaj preskaŭ 7 gradojn pli ol la luksa butiko Bergdorf Goodman.

La avanco de la klimatizado tamen estis senproblema. Ekde la komenco klientoj sendis kolerajn leterojn por plendi pro la ekscesa malvarmo en la magazenoj kaj kinejoj. En la sudo de la lando, loĝantoj evitis tiun teĥnikon kiun ili konsideris importaĵo el la nordo, kie la homoj ne estas sufiĉe kapablaj por elteni la varmon. La prezidanto Franklin D. Rooseveld mem abomenis tiun maŝinon instalitan de lia antaŭulo: “Li havis fortan malsimpation kontraŭ la klimatizita aero kaj neniam hezitis rifuzi ĝin. La akraj kritikoj, kiujn li regule formulas al la gazetaro, faras tre malbonan reklamon por ĝia instalado”, konstatis la ĉefstabo de Carrier en 1931.* Multaj intelektuloj aliĝis al la rezistemuloj, de la verkisto Henry Miller, kiu vidis en ĝi disiĝon inter la usonano kaj la naturo (La klimatizita premsonĝo, 1945), ĝis la historiisto Lewis Mumford, kiu kritikis la volon de la homaro absolute regi super sia medio (The Pentagon of Power, 1970).

* Marsha E. Ackermann, Cool Comfort, v.c.

Ankoraŭ nuntempe ekologiistaj aktivuloj denuncas la mediajn damaĝojn de la klimatizado. Sciencistoj fingromontras ĝin por klarigi la multiĝon de dikventreco. Ili argumentas, ke en malvarmo oni emas manĝi pli, ke oni restas pli da tempo enfermita por fari laborojn side, kaj ke la korpo ne plu bezonas elspezi kaloriojn por revarmiĝo aŭ por remalvarmiĝi. Feministoj mallaŭdas seksisman uzadon de la klimatiziloj sisteme ŝaltitaj al temperaturoj taŭgaj por viroj en pantalono, kravato kaj ĉemizo, sed kiu frostigas virinojn en robo kaj sandaloj.* Tiel, ĉiusomere la sociaj retoj superfluas je mesaĝoj de virinoj — kaj kelkfoje de viroj —, kiuj plendas , ke ili devas kunporti puloveron, kovrilon aŭ mantelon por alfronti la malvarmon.

* Petula Dvorak, Frigid offices, freezing women, oblivious men: An air-conditioning investigation”, The Washington Post, 23-an de julio 2015.

Tiuj rezistadoj tamen neniam malhelpis la progresadon de teĥniko subtenata de la publikaj potencoj — kiuj ekde la 1960-aj jaroj donas avantaĝajn pruntojn al la mastrumoj, kiuj ekipiĝas per ĝi —, de la kredit-societoj — kiuj postulas pli altajn interezkvotojn por aĉeto de domoj sen klimatiziloj —, de konstruigistoj — kies planoj de loĝejoj aŭtomate enhavas ĝin — aŭ de la energi-gigantoj, ekzemple General Electric, ravita de tiu nova postulo.

La klimatizado cetere kaŭzis ne nur malkonsentojn. Krom la komforto kiun ĝi donas, ĝi kontribuis al sanigo de la sudo de Usono, kiu iam estis tero de disvastiĝo de tropikaj malsanoj kiel malario kaj flava febro (ĉar ĝi ĉesigis la elmetiĝon de la homoj al kuloj), kaj kontribuis al malmultigo de someraj mortoj. Inter 1979 kaj 1992, en epoko kiam la malriĉuloj ankoraŭ ne disponis pri ĝi, la varmegoj faris pli ol kvin mil mortojn, al kiuj necesas aldoni la viktimojn de la varmeg-ondo de 1995, kiu mortigis pli ol kvincent homojn nur en Ĉikago.* Nuntempe la varmegoj ne estas nepre sinonimoj de amasaj hommortigoj. Nemalhavebla en malsanulejoj kaj operaciejoj, la klimatizita aero krome necesas por fari medikamentojn, por kio oni bezonas regatan temperaturon. Ĝi krome malvarmigas la centrojn de donitaĵoj necesaj por funkciigi Interreton.

* Kp Eric Klinenberg, “Autopsie d’un été meurtrier à Chicago”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 1997.

Do, neniu volas restrikti la uzadon de la klimatiziloj en Usono. En 2008, la UN provis esti modelo per altigo de la temperaturo en sia novjorka sidejo je 3 celsiaj gradoj. Sed tiu iniciato apenaŭ disvastiĝis. Nur kelkaj urboj faris timemajn disponojn por ĉirkaŭdigi kelkajn ekscesojn. En 2015, ekzemple, Novjorko malpermesis al la magazenoj lasi siajn pordojn malfermitaj kaj samtempe funkciigi sian klimatizilon — malnova teĥniko por altiri pasantojn per alblovo de iom da freŝeco.

En 2011 okazis, ke lando troviĝis en stato de deviga dieto: post la akcidento de Fukuŝimo, la japanoj devis draste redukti sian elektrokonsumadon kaj do sian klimatizadon. Profesoro de la universitato Waseda, en Tokio, tiam mezuris malaltiĝon de la produktivo de la oficejaj dungitoj — perdon ekvivalentan al 30 minutoj da laboro tage.* Tio certe ne instigos la usonajn dungistojn sekvi la modelon de la Unuiĝinta Naciaro.

* Elisabeth Rosenthal, “The cost of cool”, The New York Times, 18-an de aŭgusto 2012.

Benoît BRÉVILLE.