Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Projekto forĝita malantaŭ la Fera Kurteno

Rusa Interreto, la escepto kiu venas de malproksime

Pridemandite de la reĝisoro Oliver Stone pri usonaj gvatteknikaroj, la rusa prezidanto Vladimir Putin diris: “Ni devis atingi la nivelon de la cetera mondo, sed ni havis solidan fundamenton.” Post la Dua Mondmilito, Sovetunio efektive disvolvis siajn proprajn komputilajn sistemojn. De tiam, Rusio kultivas originalan formon de cifereca suvereneco.

En majo 2017, la ukraina registaro malpermesis la aliron al iuj rusaj ciferecaj servoj, interalie al la serĉilo Yandex kaj la socia reto VKontakte. Kievo akuzis, ke ĉi tiuj iloj, kiuj estis vaste uzataj en la lando, kundividas siajn donitaĵojn kun la sekretaj servoj de la Kremlo — precipe tiuj de la soldatoj batalantaj kun la separatistoj de Donbaso. Ĉi tiu iniciato, kiu senhavigis milionojn da homoj je la aliro al iliaj kutimaj retejoj, ilustras la volemon de la ukrainaj aŭtoritatuloj eskapi el la sfero de cifereca influo kiun Moskvo subtenas en preskaŭ la tuta postsoveta spaco.

Efektive, Rusio estas unu el la malmultaj landoj kiuj havas preskaŭ kompletan sistemon de platformoj kaj servoj sendependaj de tiuj de Silicon Valley, fonditan de rusoj kaj regatan de la rusa juro. Kvankam granda proporcio de la loĝantaro de la mondo uzas Google, Amazon, Facebook kaj Apple ĉiutage ĉar mankas kredindaj lokaj ekvivalentoj, rusoj kaj iliaj najbaroj havas elekton inter la kaliforniaj gigantoj kaj tio, kio estas vulgare nomata la Runet: la ruslingva segmento de Interreto kaj la servoj el kiuj ĝi konsistas. Yandex estas duoble pli populara ol sia konkurencanto Google, kaj VKontakte, ekvivalento de Facebook, estas nedisputeble la plej vizitata retejo en Rusio*.

* Donitaĵoj de Alexa Internet, Inc.

Ĉi tiu situacio estas unika en la mondo — eĉ Ĉinio ne havas ion kompareblan — kaj ĝi estas granda valoraĵo por Moskvo, kies pozicio en la estrado de Interreto tre pligrandiĝis post la riveloj de Edward Snowden pri la subaŭskultado fare de la usona Nacia Agentejo de Ŝtata Sekureco (NSA). En la Reto, kiel aliloke, la rusa diplomatio rigardas suverenecon kiel la plej superan valoron de internaciaj rilatoj; ŝajne, ĝi volonte faros ĉion fareblan por limigi ĉiujn provojn pri sintrudo kaj spionado, precipe de Usono. Havi sian propran infrastrukturon permesas al Moskvo adopti fortajn leĝojn, kiel tiu, kiu, ekde 2015, devigas fremdajn ciferecajn platformojn gastigi la donitaĵojn de rusaj civitanoj sur la teritorio de Rusio.

Sekve Facebook kaj Tvitero nun devas instali servilojn apud Moskvo, oficiale por eviti la “grandajn orelojn” de Usono. Ve al la malobeintoj: blokita pro malobservo de la leĝo, la tre populara LinkedIn, reto de profesiuloj, ankoraŭ ne estas alirebla en Rusio. Ĉi tiu stato de suverena potenco super la Reto kontrastas kun tiu de la Eŭropa Unio, stato karakterizita de francaj parlamentanoj kiel “kolonio de la cifereca mondo” superregata de Usono*.

* Catherine Morin-Desailly, ‘L’Union européenne, colonie du monde numérique?’, rapport d’information no 443, Sénat, Parizo, la 20a de marto 2013.

Vaste uzata en la eks-sovetaj respublikoj, la servoj de la Runet provizas al Rusio potencan regstangon por influi “la proksiman eksterlandon” kiel oni nomas en Moskvo la siatempajn respublikojn de Sovetunio. La Kremlo ne nur povas aliri la donitaĵojn de uzantoj de platformoj kiuj laŭpaŝe trafis en la tenon de oligarĥoj proksimaj al la registaro, sed ĉi tiuj platformoj ankaŭ havas grandan nombron de uzantoj ĉe rusparolantaj malplimultoj eksterlande — precipe en la baltaj landoj kaj en Ukrainio.

Kiel klarigi ĉi tiun ciferecan escepton? Kontraste kun Ĉinio, kie la ekzisto de naciaj platformoj estas grandaparte sekvaĵo de strategio de informregado, la Runet ne devenis de la blokado de fremdaj servoj kiujn ĝi celis anstataŭi. La ruslingva Interreto devenas de apenaŭ konata parto de la historio kiu komenciĝis longe antaŭ la fino de Sovetunio en 1991. Tiu lando efektive estis la matrico por la teknikaj strukturoj, sociaj praktikoj kaj ekonomiaj modeloj kiuj formas la fundamenton de la aparta karaktero de la nuntempa Runet kaj kiuj nutras la rusan apetiton por retpiratado kaj perkomputila krimado.

Prizonaj laboratorioj

Kontraŭe al la populara kredo, la soveta registaro foje permesis ke parto de sia informteknikaro estu konektita en reto. Evidente, en la lando de la samizdato (eldonaĵoj sekrete cirkuligataj), ne povis vigli la libera, malferma kaj malcentralizita infrastrukturo kiu disvolviĝis en la Okcidento de la 1970-aj jaroj. Kvankam estis permesite al multaj universitatanoj, inĝenieroj kaj arkitektoj fari eksterlandajn studvojaĝojn por renkontiĝi kun siaj okcidentaj kolegoj, la fera kurteno restis strikte fermita en iuj strategiaj kampoj, kiel komputiko. Tio ne malhelpis ke Rusio frue estis la scenejo de ambiciaj komputikaj projektoj, kaj eĉ de teknika lerteco. En 1968, la unua cifereca animaciaĵo en la historio estis programita sur soveta komputilo. Sep jarojn poste, sovetaj kalkuliloj bezonis nur kelkajn minutojn por determini la orbitajn trajektoriojn de la komuna misio de la Apollo-Sojuz kosmoŝipoj, sed la komputiloj de la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA) bezonis duonhoron. Jam en la finaj 1980-aj jaroj, Sovetunio eĉ havis sian propran ĉefretregionan finaĵon (.su), kaj kelkcent personoj havis la privilegion de aliro al la reto Unikso, la praulo de la nuntempa Interreto.

La kibernetika (komputiko) disvolviĝis preskaŭ ekskluzive en la ombro de la “specialaj reĝimoj” — administraciaj strukturoj, eĉ tut-teritoriaj, al kiuj, pro siaj strategiaj funkcioj, estis donitaj diversaj privilegioj. Jam sub Josif Stalin, dum la soveta gazetaro mokis la naskiĝantan komputilan teknikaron de la Okcidento, nomante ĝin burĝa pseŭdoscienco, samtempe tutaj laboratorioj sin dediĉis plejeble sekrete al la disvolvo de la unuaj sovetie faritaj kalkuliloj. Malantaŭ la pikdratoj de prizonaj laboratorioj, skipoj de inĝenieroj, plejparte politikaj prizonuloj, okupiĝis pri la disvolvo de maŝinoj kiel la aparato amplekse priskribata en La Unua Cirklo de Alexander Solĵenicin* por aŭtomate kontroli la ŝtatan telefonan reton.

* Solĵenicin, kvalifikita fizikisto, pasigis preskaŭ unu jaron en Speciala Prizono N-ro 16, kiu nun estas la sidejo de grava ŝtata organizaĵo de informadika sekurigo.

Post la morto de Stalino en marto 1953, kaj la kondamno de liaj “ekscesoj” fare de la Dudeka Kongreso tri jarojn poste, la komputiko spertis oran epokon. La laŭpaŝa anstataŭigo de malnovaj kadruloj ĉe la Scienca Akademio per pli junaj kaj pli “liberalaj” fakuloj transformis la statuson de kibernetika de burĝa fantazio al tiu de valoraĵo en la teknika vetkuro kun la Okcidento. En la finaj 1950-aj jaroj, sovetaj komputiloj komencis esti amase fabrikitaj por plenumi la bezonojn de industrioj kiel aerospaco kaj atoma energio kiuj postulis pli kaj pli grandan komputivon. Dezajnitaj de Sergej Lebedev (1902-1974), la pioniro de komputiko, ĉi tiuj “rapidaj maŝinoj de elektronika traktado” (BESM) estis tre sukcesaj.

Poste, la atingo de la ŝtatregado de Leonid Breĵnev en 1964, kaj la revigliĝo de la “stalinisma” vidpunkto pri komputiko, refoje ĉesigis ciferecajn esplorojn. Tiam, la aŭtoritatuloj faris decidon kun multampleksaj sekvaĵoj ne nur por komputiko sed por la entuta ekonomio: preferi la ŝtelon de okcidentaj teknikaroj ol la disvolvon de komputiloj en la propraj laboratorioj de Sovetunio*.

* Kp. la rivelojn de Vladimir Vetrov — alinome Farewell — al la oficialuloj de la DST (la enlanda sekreta servo de Francio) pri la funkciado de la Armea-Industria Komisiono en la 1980aj jaroj.

Laŭpaŝe, la BESM-ojn anstataŭigis novaj modeloj bazitaj sur la IBM 360. Nepopulara ĉe sovetaj komputikistoj, ĉi tiuj usonaj komputilaj klonoj havis la avantaĝon ke ili estis tute kongruaj unu kun la aliaj. Montriĝis, ke estis facile konekti ilin en reto, kaj ĉi tiu praktiko fariĝis ofta en sovetaj laboratorioj kaj industrioj dum la 1970aj jaroj.

Ĉi tiuj retoj havis nenion komunan kun Arpanet, projekto samtempe disvolvata de la usonanoj kaj konsiderata kiel la praulo de Interreto. Kontraste, ili estis sistemo de aŭtomatigita interŝanĝado de donitaĵoj por regi ĉenstablojn kaj kolekti donitaĵojn el laboratoriaj instrumentoj. Krom la haltigita projekto Aŭtomata Ŝtata Sistemo de Dissendo de Informoj, kiu en la 1960aj jaroj celis krei reton de scienca interŝanĝado kiu similis Arpanet, nur en 1983 la unua sovetiano konektiĝis, preskaŭ malgraŭ si, al la tutmonda reto kiu ankoraŭ ne estis nomata Interreto.

Ĉi tiu pioniro estis la 35-jaraĝa biologo Anatoli Kliossov. En 1983, kiam la Orienta-Okcidenta streĉiteco pliiĝis pri la demando de la misiloj de NATO en Eŭropo, ordono venis de la plej alta nivelo ke la Scienca Akademio de Sovetunio trovu esploriston kiu kapablas partopreni komputilan telekonferencon. Jam ofta en iuj okcidentaj sciencaj rondoj, ĉi tiu praktiko estis senprecedenca en Sovetunio. Kliossov scipovis manipuli komputilajn donitaĵojn post lastatempa restado en Usono, tial li estis elektita. Oni kondukis lin al la ekstreme sekura sidejo de la Instituto de Komputikaj Esploroj de Sovetunio (Vniipas), kiu havis unu el la malmultaj modemoj troveblaj en la tuta Sovetunio. Komprenante ke la Instituto nepre havu fakulon kiu kapablas utiligi la maŝinon, la direktoro de Vniipas sankciis ke Kliossov disponu ĝin dum senlima tempo. En la daŭro de telekonferencaj kunsidoj, la biologo konatiĝis kun multaj uzantoj de la ‘pra-Interreto’ kiuj miris pro la ĉeesto de sovetiano en la retoj.

Talk.politics.soviet

Malantaŭ la sekurecaj bariloj kaj batalionoj de specialaj trupoj kiuj konstante kontrolis la Instituton, Kliossov libere dialogis kun okcidentanoj. Li informiĝis pri eventoj pri kiuj la soveta gazetaro ne raportis, kaj li sukcesis aperigi artikolojn en usonaj revuoj per retpoŝta korespondado, sen trapasi la cenzuran organizaĵon Glavlit, necesan etapon por ĉiuj esploristoj. Paradokse, ĝuste tiam, kiam la fizikisto kaj aktivulo pri civilaj liberecoj Andrej Saĥarov estis ekzilita al Gorkij, de kie iuj riskis sendi manuskriptojn de disidentoj al Okcidento, Kliossov senintence boris ciferecan tunelon sub la Fera Kurteno. La ŝtataj sekurecoservoj neniam rimarkis lian agadon. Ĝi finiĝis en 1987, du jarojn post la komenco de perestrojko (restrukturado de la sistemo) kaj glasnost (malkaŝemeco), kaj kiam estis naskiĝonta la unua libera kaj malferma reto en Sovetunio, la praulo de Runet.

Samkiel multaj aliaj el ĉi tiuj komputilaj aventuroj, tiu de la soveta segmento de la Reto komenciĝis en la ombro de ŝtata sekreteco kaj speciala reĝimo. La unua reto, kiu ebligis al Sovetunio konektiĝi al la cetera mondo, nomiĝis Demos. Ĝi estis fondita en 1989 ĉe la Instituto Kurĉatov por Atomaj Esploroj (KIAE) en Moskvo, plejsekura fortreso en kiu okazis grava parto de la atomaj esploroj de Sovetunio. Origine konceptita kiel interna reto de la Instituto, Demos etendiĝis preter la forte gardatajn murojn de la KIAE kaj starigis konektojn kun Novosibirsko (Siberio), Dubna kaj Serpuĥov — tri centroj de atomaj kaj kibernetikaj esploroj. Poste, ĝi profitis de perestrojko kaj leĝo de 1987 kiu permesis la kreon de malgrandaj privataj firmaoj. Sekve, kelkaj el la skipo de Demos elektis eksiĝi de la KIAE por fondi la unuan — kaj solan — provizanton de retservoj (ISP) en Sovetunio. Nomita Relkom, tio estas, Reliable communication (fidinda komunikado), en septembro 1990 ĝi akiris la administradon de la retregiona finaĵo de Sovetunio (.su) kaj, fine de 1991, ĝi jam havis pli ol ok cent klientojn tra la tuta lando.

Kompare kun la ses milionoj da uzantoj de la franca reto Minitel tiutempe, ĉi tiu cifero eble ŝajnas esti ridinde malgranda. Sed, konsidere la teknikajn limigojn kiuj pezis sur la sovetan komputikon, eĉ sen mencii la ekonomian situacion de la lando, ĝi jam estis multo. Grandparte, Relkom funkciis pere de malnova teknikaro: por aliri enhavon ekster sia lando, la abonantoj nur povis konektiĝi al unusola komputilo konektita al unusola modemo. Nomita Kremvax*, ĉi tiu maŝino estis konektita al servilo ĉe la Universitato de Helsinko tra la propra telefona lineo de la fondinto de Demos, Alexei Soldatov. La lasta ricevis privilegion de la kadruloj de la Instituto Kurĉatov: ĝi havis internacian aŭtomatan lineon (tio estas, ĝi ne pasis tra telefonistejo kun homa telefonisto) kaj al tio Soldatov povis konekti sian sistemon, kiun iuj ironie epitetis “la fenestro al Eŭropo”, kiel Petro la Granda nomis sian urbon Sankt-Peterburgo.

* Ĉi tiu nomo devenas de okazo en 1984 kiam, kiel petolaĵo, iu nederlandano trompe kredigis al retumantoj ke Konstantin Ĉernenko, la Unua Sekretario de Sovetunio, mem retumas per mistera komputilo nomata Kremvax (el “vax”, sufikso tiam ofte uzata por nomi servilojn, kaj “Krem”, nome la Kremlo).

La aparato estis neimageble malrapida laŭ la normoj de hodiaŭ: ĉiuj uzantoj de Relkom konektiĝis al la ekstera mondo per ununura komputilo konektita al modemo kun kapacito de 9 600 bitoj en sekundo (9,6 kilobajtoj) — aŭ kvindek-ses-oble pli malrapide ol la plej rudimenta interreta konekto hodiaŭ (512 kilobajtoj). Malgraŭ (aŭ pro) ĝia hejmefarita karaktero, Relkom ebligis la aperon de la unua komunumo de rusaj retumantoj.

Tiutempe, personaj komputiloj kutime kostis ĝis dekduoblon de la mezuma salajro*. Sekve, la originala ruslingva komunumo en la Reto preskaŭ ekskluzive konsistis el junaj inĝenieroj alirantaj ĝin ĉe siaj laborejoj — ofte esplorinstitutoj aŭ laboratorioj kies strategia intereso pravigis la instalon de konektita terminalo. Paradokse tial, ĉi tiu grupeto da komputikistoj en la enklavoj kontrolataj de la ŝtataj sekurecoservoj libere dialogis en forumoj kun rivelaj adresoj kiel talk.politics.soviet (parolado.politiko.soveta) kaj soc.culture.soviet (socio kaj kulturo sovetaj). Uzantoj de Relkom partoprenis pasiajn kaj rektajn debatojn pri la diseriĝo de Sovetunio. Iliaj interparoloj ankoraŭ estas konservitaj hodiaŭ en Uzreto.

* Laŭ la tiutempa statistiko de Goskomstat. La grandega prezo de komputiloj estas parte atribuebla al la usona embargo sur elektronikaj produktoj post la invado de Afganio (1979).

La komunumeto de Relkom ne nur diskutis eventojn: ĝi aktive okupiĝis pri la nesukcesa puĉo en aŭgusto 1991, kiam ortodoksaj komunistoj, kaj civiluloj kaj armeanoj, provis kapti la ŝtatregadon kaj ĉesigi la reformojn de Miĥail Gorbaĉov. Kiam la Unua Sekretario vizitis Krimeon, la puĉistoj ŝajnigis ke li malsanas kaj submetis lin al hejmaresto. Dume, Boris Jelcin, tiutempe prezidanto de la Soveta Respubliko de Rusio (RSFSR), barikadis sin en la ‘Blanka Domo’, la sidejo de la Supera Ĉambro de la RSFSR. Kun la subteno de iuj en la KGB, la puĉistoj cenzuris la novaĵojn por prokrasti la reagojn de la publika opinio en la Okcidento kaj ĉe la soveta loĝantaro. Ili tranĉis la internaciajn telefonajn lineojn kaj anstataŭigis televidajn elsendojn kaj radioprogramojn per kontinuaj prezentadoj de operoj, interrompitaj nur per nelongaj bultenoj de la puĉistoj. Sed la KGB forgesis tranĉi la aŭtomatan lineon de s-ro Soldatov — verŝajne pro tio, ke ili ne kredis ke lineo alirebla ĉe la Atoma Esplorinstituto povus porti subfosajn informojn. Rezulte, Relkom fariĝis unu el la solaj kanaloj de ĝisdataj diskutoj kaj informoj pri la situacio. Maltrankvilaj okcidentaj ĵurnalistoj kaj universitatanoj svarmis al la sovetaj forumoj. Uzantoj sciigis al ili tion, kion ili povas vidi el siaj fenestroj, kaj eĉ disdonis al fremduloj kaj la provincoj la komunikaĵojn redaktitajn de Jelcin, kiu tiutempe estis ĉirkaŭata de trupoj de la specialaj fortoj kiuj preparis ataki la Blankan Domon. Dum la tri tagoj de la puĉo, la troŝarĝita reto fariĝis la scenejo de la unua cifereca ribelo en la homa historio. La sovetaj uzantoj de Relkom sciis la danĝerojn kiujn ili alfrontas: “Ni elsendas sufiĉajn informojn por sendi nin al prizono dum la cetero de niaj vivoj,” unu el ili skribis al okcidenta ĵurnalisto*.

* Arkivo de la forumo ‘talk.politics.soviet’, la 20a de aŭgusto 1991.

La sperto kun Relkom influis multajn estontajn disvolviĝojn, precipe la organizadon de la infrastrukturo de Runet. La aparato Kremvax troviĝis en antaŭurbo de Moskvo, en konstruaĵo nomata M9 de la Atoma Esplorinstituto, kaj ĝi ebligis al uzantoj konektiĝi al eksterlandaj serviloj. En la komenco, ĝi konsistis nur el la fama komputilo kaj ĝia modemo, ambaŭ sekure konservataj en angulo de la konstruaĵo. Post la fino de Sovetunio, kiam la nombro de uzantoj pliiĝis, la instalaĵoj vastiĝis: la serviloj baldaŭ plenigis la tutan ĉambron kie Kremvax troviĝis, poste la tutan etaĝon, kaj fine la tutan konstruaĵon. Hodiaŭ, M9 estas la organiza centro de la ruslingva Interreto: preskaŭ ĉiu interreta konekto el Rusio kaj Centra Azio pasas tra ĉi tiu ekstreme sekura konstruaĵo. Relkom ankaŭ ebligis la aperon de la tutunua generacio de Ret-entreprenistoj. Arkadij Voloj, la estonta fondinto kaj estro de Yandex, eltrovis la Reton en aŭgusto 1991, kiam, avida ricevi novaĵojn de siaj parencoj, li deziris preteriri la informblokadon. Tiam, li unuafoje uzis la sistemon de perkomputila komunikado sur kiu li poste konstruis sian imperion.

En 1993, kiam la kvanto de informoj elsendataj per Interreto estis komencanta pliiĝi, s-ro Voloj kreis Yandex, mallongigo de Yet another index (Ankoraŭ plua indekso). Ĉi tiu servo de enhava indeksado fariĝis pli populara ol tiuj de la Okcidento kiuj ne sukcesis fari favoran impreson en Rusio. Tiutempe, la Okcidento estis spertanta la unuan interretan revolucion: serĉiloj kiel Lycos kaj Yahoo regis la Tut-Teran Teksaĵon, sed ili trovis, ke estas malfacile establi sin en Rusio.

Estis diversaj kialoj por tio. La eks-Sovetunio, kaj precipe Rusio, retenis la honton de jardekoj da subdivido laŭ fakoj kaj regado de la informoj. Ankoraŭ estis tre malmultaj kabloj konektantaj ĝin al Eŭropo kaj Usono kaj ili estis malbonkvalitaj, kio limigis la disvolvon de tiaj servoj kiajn gastigis la Okcidento. En multaj lokoj, rusoj estis devigitaj disvolvi siajn proprajn servojn. Kune kun serviloj adaptitaj al malaltaj kapacitoj, ili disvolvis unikajn kodojn de konduto kaj esprimo kiuj hodiaŭ ilin diferencigas de aliaj.

La scienca kulturo ankaŭ havis rolon. Dum la tuta Malvarma Milito, la superregado de la soveta armea-industria komplekso — laŭ la nombroj de dungitoj, inĝenieroj kaj administrantoj — kaj la evoluado de la teknika trejnado, antaŭinklinigis gravan proporcion de la loĝantaro rapide primajstri komputilojn. En la soveta epoko, mallongaj kursoj provizataj de provincaj teknikaj institutoj estis tre popularaj. Sekve, multaj civitanoj havis la necesajn antaŭsciojn por uzi kompleksajn operaciumojn.

Fine de la 1990-aj jaroj, la rusa socio, ĝenerale pli bone trejnita pri komputiko ol okcidentanoj, eltenis tempon de amasa ekonomia sensekureco kiu formis la kovejon de alia nacia cifereca specialaĵo: la retkrimo. Por multaj amatoraj kaj profesiaj komputikistoj kiuj rifuzis elmigri al Eŭropo aŭ Usono por sekurigi decajn enspezojn, la ŝtelado de detaloj de kreditkartoj fariĝis preskaŭ nerezistebla metodo de riĉiĝo. Mafioj okupiĝis pri ĉi tiaj agadoj. Sekve, sesdek procentoj de retkrimoj faritaj tutmonde en la fruaj 2000-aj jaroj estis atribuitaj al la rusa komerca Reto*. Povus esti, ke al ĉi tiu rondo apartenis multaj el la retpiratoj kiuj faris retatakojn en Usono (precipe tiun, kontraŭ la Nacia Demokrata Komitato en 2016) kaj en Eŭropo.

* Peter Warren, ‘Hunt for Russia’s Web Criminals’, The Guardian, Londono, la 15a de novembro 2007.

En la fruaj 2000aj jaroj, la Runet komencis novan fazon. La enspezo el petrolo kaj gaso kreis etoson kiu favoris investojn kaj malfermis longan tempon de kresko. La lando aliĝis al la dua interreta revolucio (aŭ Reto 2,0), karakterizata de la eksplodo de sociaj retoj kaj la ekapero de algoritmaj serĉiloj kiel Google. En 2005, estis fine solvita la problemo de la manko de kabloj konektantaj Rusion al la cetera mondo, kun la inaŭguro de trunko de optika fibro kiu estis decide grava por la disvolviĝo de la rusa Reto. Nomata TEA (Trans-Eŭropo-Azio), ĉi tiu kablo konektas Londonon al Honkongo laŭlonge de la Trans-Siberia kaj Trans-Manĉuria fervojoj. Tiutempe, Rusio transformiĝis de ciferece periferia statuso en centron de la intersanĝo de donitaĵoj inter Eŭropo kaj Azio.

La okcidenta konkurenco ne forigis la servojn naskiĝintajn en la jaroj 1990aj kaj fruaj 2000-aj. Male, la tutmonda disvastiĝo de Facebook akompanis tiun de VKontakte. Kaj Yandex eĉ havis fruan avantaĝon super Google: ekde la komenco, la algoritmoj de la serĉilo de s-ro Voloj estis adaptitaj por la rusa lingvo, sed tiuj de la usona giganto delonge ne povis distingi la diversajn deklinaciojn de substantivoj en la rusa.

Post periodo de malfermiteco kaj intensa kunlaboro kun okcidentaj firmaoj dum la prezidanteco de Dmitrij Medvedev (2008-2012), malmoliĝis la rilatoj de Rusio kun la Okcidento. Sekve, la unikaj karakterizaĵoj de la Runet fariĝis instrumento en la servo de la eksterlanda politiko de la Kremlo, kaj tio faris la ciferecan spacon loko sur kiun ĝi projekcias siajn ambiciojn de potenco. En ĉi tiu kampo, ne mankas al Rusio rimedoj.

Kevin LIMONIER