Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La partnereco kun Ĉinujo kontraŭpezas la influon de Moskvo

La “silkaj vojoj” iras tra Kazaĥujo

Lanĉitaj en 2013 de la prezidanto Xi Jinping, la “silkaj vojoj” celas ligi tra tero kaj tra maro Ĉinujon al Proksima Oriento, al Afriko kaj Eŭropo, irante tra Centra Azio. Se Rusujo unue vidis en ĝi ĉinan enmiksiĝon en sian influsferon, ĝi hodiaŭ kalkulas pri kunlaborado, pri kiu ĝi esperas pozitivajn sekvojn. Kazaĥujo, siaflanke, serĉas ekvilibron inter ambaŭ gigantoj.

INTER LA URBOJ Taraz kaj Ŝimkento, en la sudo de Kazaĥujo, ne maloftas vidi kamparanojn hejmenigi sian brutaron laŭlonge de ŝoseo-segmentoj ĵus konstruitaj. Ni troviĝas ĉe la komenco de la okcidenta deklivo de la novaj “silkaj vojoj”, tiuj de la ĉina iniciato “Unu zono, unu vojo”: konstru-programo de rapidaj ŝoseoj, fervojoj, havenaj infrastrukturoj kaj oleoduktoj en pli ol sesdek landoj. Celoj de tiu ĉina projekto, kiun oni ofte komparas al la usona Marshall-plano por Eŭropo post la dua mondmilito*: sekurigi la transporton de ĝiaj produktoj al la ĉefaj konsum-centroj en Eŭropo, en Afriko kaj en Azio, kaj krei viglajn ekonomiajn koridorojn kapablajn stimuli ĝian kreskon, starigante samtempe daŭrajn diplomatiajn aliancojn kun la profitantaj landoj.

* “China’s “Marshall Plan””, The Wall Street Journal, Nov-Jorko, 11-a de novembro 2014.

Koncerne la terajn vojojn, Kazaĥujo estas deviga pasejo. La ĉina prezidanto Xi Jinping elektis la kazaĥan ĉefurbon, Astana, por anonci en 2013 la lanĉon de sia iniciato, firmigita la 14-an de majo 2017 en Pekino okaze de internacia forumo. Ekirante de la ekstrema oriento de Ĉinujo, pasante tra la landlima seka haveno* Khorgos, rapida ŝoseo trairos la landon, de sudo ĝis nord-okcidento por atingi, en 2020, okcidentan Eŭropon tra Moskvo. Konektita al la unua, dua akso celos Kaŭkazon kaj Turkujon, tra la mar-haveno Aktaou, sur la orienta bordo de la Kaspia Maro, dum tria akso atingos Iranon tra Uzbekujo kaj Turkmenujo. Nuntempe, trajnoj venantaj de Ĉinujo jam trairas la kazaĥan teritorion norde. Linio de var-trajnoj liganta Yiwu, marbordan urbon de Orienta Ĉinujo al Londono estis inaŭgurita en januaro 2017, tri jarojn post la Yiwu-Madrido-linio, kiu simbole lanĉis la projekton.

* Varo-transŝarĝa aŭ stokiga centro situanta apud haveno.

Por financi sian iniciaton, Ĉinujo mobilizas siajn gravajn devizo-rezervojn. Ĝi sin apogas je specifa fonduso de 40 miliardoj da dolaroj (34 miliardoj da eŭroj), kaj ankaŭ je la Azia invest-banko por infrastrukturoj (AIBI), dotita per cent miliardoj da dolaroj — inter kiuj triono estas ĉina mono — kaj oficiale baptita de kvindek ses eŭropaj, aziaj, proksim-orientaj landoj... Ĝi tamen kondiĉigas siajn malavaraĵojn je la financa partopreno fare de la profitantaj landoj. “Ĉinujo pretas labori kun Kazaĥujo laŭ principoj de malfermeco, kunordigo, kunlaborado kaj mutualaj profitoj, uzante niajn respektivajn programojn”, insistis la ĉina ĉefministro Li Keqiang okaze de sia vizito en Astana la 3-an de novembro 2016, elstarigante tiun metodon, kiu konsistas konekti la ĉinan iniciaton al lokaj disvolvad-programoj — kaj reciproke...

Redukti la malriĉec-insuletojn

NOMATA “LUMA VOJO” (“Nourly Jol”), la parto “transporto” de la kazaĥa plano por rekreskigi la ekonomion — 9 miliardoj da dolaroj — iras laŭ la desegno de la novaj “silkaj vojoj”. Respondante al la ĉinaj prioritatoj, la helpo de Pekino ebligas al la prezidanto Nursultan Nazarbajev ĝui financajn marĝenojn por la aliaj konstruejoj de sia kvinjara plano. Inter ili, la refondo de la administracio, la renovigo de la loĝejaro aŭ eĉ la gas-provizado al la malriĉaj sudaj regionoj restas nepraj por la strategio “Kazaĥujo 2050”. Tiu programo celas redukti la malriĉec-insuletojn de lando, kie la meza monata salajro ne transpasas 415 dolarojn (360 eŭrojn)*, kaj eĉ integrigi ĝin en la grupon de la tridek plej grandaj ekonomioj de la planedo. Ĉina-kazaĥa fonduso — 2 miliardoj da dolaroj-, kreita en 2015, ja planas investi en ŝtalo, hidroelektro aŭ aŭto-konstruado*. Jen ŝanco diversigi ekonomion, tre dependan de la elfosaj industrioj kaj severe frapitan de la falo de la petrolprezo, ankoraŭ duono de tiu de 2014.

* Ĉefa socio-ekonomiaj indicoj, Publika agentejo pri statistikoj de la Kazaĥa Respubliko, 2016.
* “World investment Report 2016”, Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri komerco kaj Disvolvado, Ĝenevo, http://unctad.org

Pli ol transita regiono, la kazaĥaj stepoj estas strategia teritorio por Pekino. Riĉa je nafto kaj gaso, unua produktanto de uranio en la mondo, Kazaĥujo certigas al ĝi diversigon de provizado, reduktante la proporcion de ĝiaj importaĵoj el la Golfo, kaj alternativan vojon okaze de blokado de naftoŝipoj en la Malaka Markolo*. Preter la transport-infrastrukturoj, la iniciato “Silka Vojo” malfermas pordon al ĉinaj partoprenoj en la kazaĥaj prienergiaj natur-riĉaĵoj kaj produkto-aparato. Ĝi ankaŭ donas bazon por kontroli la Ujgurojn (turkoparolantojn), kiuj loĝas en la aŭtonoma regiono Xinjiang, en la disvolviĝanta okcidenta parto de Ĉinujo, sed kiuj ankaŭ ĉeestas ĉi-flanke de la landlimo (230 000 el ili vivas en Kazaĥujo).

* Vd. Alain Gresh, “Pekino kaj Riado remalfermas la silko-vojon”, Le Monde diplomatique en esperanto, januaro 2011.

La jaron 2015 markis la rekorda transakcio — 1,1 miliardo da dolaroj (930 milionoj da eŭroj), kiu permesis al Sinopec, petrol-kompanio apartenanta al la ĉina ŝtato, aĉeti la kazaĥan filion de la rusa Lukoil. Tiu ekspansio en la petrol-gasa sektoro firmiĝis en 2005, kun la aĉeto fare de la China National Petroleum Corporation (CNPC) de la kanada Petro-Kazakhstan, kio ebligis al ĝi establiĝi en la Turgay-baseno, en la sudo de la lando. Nun posedanta iom de la kapitalo de la petrola kaj natur-gasa nacia kompanio Kaz Munay Gas (KMG) tra sia suverena fonduso China Investment Corporation (CIC), Ĉinujo estas instalita ankaŭ en la regiono Aktobe (nord-oriente) kaj Mangistau (orienta bordo de la Kaspia Maro). Ĝi hodiaŭ regas pli ol kvaronon de la loka produktaĵo; ĝi posedas oleodukton kaj gasodukton sur la kazaĥa teritorio (devenantaj, respektive, de la Kaspia Maro kaj Turkmenujo), konkurencanta tiel Rusujon pri la transporto de hidrokarbidoj*.

* Rusujo posedas la oleodukton Uzen-Atyraou-Samara, administrata de Rosneft, kaj la gasodukton Central Asia-Center, regata de Gazprom.

La CNPC posedas ankaŭ 50% de la rafinejo de Chimkent, unu el la tri en la lando, ĵus renovigitaj. Ĉi tiuj investadoj permesos al Astana iom post iom redukti sian dependon de Moskvo por ricevi benzinon laŭ la eŭropaj primediaj normoj. Nuntempe, Kazaĥujo ja devas importi el okcidenta Siberio 40% el sia bezonata rafinita petrolo, manke de modernaj infrastrukturoj.

Malfermante sian landon al la ĉinaj kapitaloj, s-ro Nazarbajev daŭrigas sian eksterlandan politikon “plurvektoran” — laŭ la dediĉita esprimo-, kiu celas tri atingotaĵojn: allogi la eksterlandajn kapitalojn necesajn por la modernigo de sia ekonomio; zorgi pri la kontentigo, satigo — do forigo — de la multaj apetitoj kiujn estigas ĉe la potencaj landoj ĝia strategia pozicio inter Eŭropo kaj Kaŭkazo, inter Azio kaj Proksima Oriento; kaj finfine gajni pli da aŭtonomeco rilate al la rusa eksa granda frato. Tiel, pli ol dek jarojn antaŭ la ĉina emerĝo, la lando konstruis strategiajn partnerecojn kun okcidentaj petrol-kompanioj. Jam engaĝita kun la rusa Lukoil, KMG asociiĝis en 1992 al la usona duopo Chevron-ExxonMobil por ekspluati la naftotavolon de Tengiz, al la nederlanda Royal Dutch Schell kaj al la itala Ente Nazionale Idrocarburi (ENI) por kunadministri tiun de Karachaganak. Tria “giganto” de tiu triopo, apogkolono de la nacia ekonomio, la petrol-tavolo de Kachagan, situanta en la Kaspia Maro kaj funkcikapabla nur de oktobro 2016, estis konfidita al larĝa konzerno de usonaj kaj eŭropaj kompanioj. La ĉinoj, tra la CNPC, invitigis sin fine de 2013. Ili akiris 8% de la kapitalo de tiu baseno, unu el la plej vastaj malkovritaj en la mondo dum la lastaj jardekoj.

Vekiĝo de “ĉinofobio”

EN KAZAĤUJO la ĉina ĉeesto havas nun la dimension de strategia partnereco kapabla kontraŭpezi Rusujon, kies ekonomia influo, armea kaj kultura restas dominanta dudek kvin jarojn post la sendependiĝo. La rusa lingvo konservis statuson de oficiala lingvo, kaj la lando enhavas gravan slavan malplimulton (4,5 milionoj da homoj, tio estas kvarono de la loĝantaro). Moskvo daŭre ekflugigas siajn raketojn el la Bajkonur-enklavo, kadre de lukontrakto, kiu, en 2005, estis plilongigita ĝis 2050. Provizante trionon de ĝiaj importaĵoj, Rusujo restas la ĉefa provizanto de varoj kaj servoj de la lando kaj ĝi okupas la sesan rangon de la eksterlandaj rektaj investoj (ERI) ricevitaj de Kazaĥujo*. “La rusoj posedas kapitalpartojn en pli ol ses mil entreprenoj en Kazaĥujo”, substrekis la kazaĥa prezidanto marĝene de la internacia ekonomia Forumo de Sankt-Peterburgo, en junio 2016. Logike, la ekonomiaj malfacilaĵoj de Rusujo havas ankaŭ konsekvencojn sur la kazaĥa ekonomio, kaj Astana devis dufoje devaluti la tengon, en 2014 kaj 2015, kiel sekvo de la falo de la rublo.

* Centra Banko de Kazaĥujo, 2010-2016, kumulitaj donitaĵoj.

Por konservi sian influon en Centra Azio, Moskvo kalkulas pri la Eŭrazia Ekonomia Unio (EEU), kiu, ekfunkciinta en 2015, kunigas Rusujon, Belorusujon, Kazaĥujon, Kirgizujon kaj Armenujon. Imagita de la prezidanto Nazarbajev en 1994, la “eŭrazia revo” emas servi la geopolitikajn interesojn de Rusujo kaj reprodukti la nesimetriajn rilatojn, kiuj ekzistis en la USSR inter Moskvo kaj la periferiaj respublikoj. Moskvo trudis komunan eksteran tarifon kopiitan el la propraj doganaj tarifoj, nuligante la avantaĝojn, kiujn Astana eltiris de sia aliĝo al la Monda Organizo de Komerco (MOK) en 2015. Depost la forigo de la doganbariloj, la amasa alveno de malmultekostaj rusaj produktoj malfortigas la konkurkapablon de la landa ekonomio*.

* Vd. Régis Genté, “Le Kazakhstan ou la géopolitique de l’eurasisme”, Le Monde diplomatique, novembro 2010.

Rekomendante interkonsentojn kie ĉiu gajnas, Ĉinujo intence lokas sin kiel oponanton kontraŭ la pli aŭtoritatema stilo de Moskvo. Sed la konkurado inter la du gigantoj ne ekskluzivas kunlaboradon inter la EEU kaj la iniciato “Unu zono, unu vojo”, ĉar Moskvo ja pretas ion cedi por konservi siajn komercajn kaj sekurecajn rilatojn kun Pekino sine de la Kunlabor-Organizaĵo de Ŝanhajo* (Vd artikolon “Geopolitika atuto por Rusujo”). “En tiu Tre Granda Ludo* instaliĝas speco de maskita kunsuvereneco*, aplikata de Ĉinujo kaj Rusujo al la plej granda parto de Centra Azio, dum la usonaj ambicioj en la regiono stagnas”, analizas René Cagnat, asociita esploristo ĉe la Instituto de Internaciaj kaj Strategiaj Rilatoj (IISR), (IRIS en la franca). Referenco al la revolucio de skistogaso en Usono kaj al la fermo de la usonaj aerarmeaj bazoj de Karshi-Khanabad, en Uzbekujo (2005), kaj de Manas en Kirgizujo (2014).

* Interregistara Organizaĵo ariganta Rusujon, Ĉinujon, Kazaĥujon, Kirgizujon, Taĝikujon kaj Uzbekujon, kaj, de junio 2017, Pakistanon kaj Baraton, ĉiujn partoprenantojn en la iniciato “Unu zono, unu vojo”.
* Resendas al la esprimo “Granda Ludo”, kiu kvalifikas la rivalecon de la brita kaj rusa imperioj en Kaŭkazio kaj Centra Azio en la 19-a jarcento.
* Suverenec-rajto de pluraj grandaj ŝtatoj aplikita al unu lando.

La antaŭeniro de Pekino vekas malnovan ĉinofobion, sed pli senteblan sine de la junaj naciistaj elitoj. Bataloj inter lokaj kaj ĉinaj laboristoj — sed ankaŭ barataj — estas oftaj ekde la fino de la jaro 2000. La reĝimo de s-ro Nazarbajev, kiu regas la landon de dudek sep jaroj, respondas al ĝi per politiko de “flato kaj bato”. De 2012, leĝo devigas la mezajn kaj grandajn entreprenojn, kiuj ricevas publikajn mendojn, dungi 90% da lokaj dungitoj (70% por la kadrulaj postenoj). Tiu devigo estas larĝe cirkaŭirita, kiel klarigas la franca konsilisto Christian Mauve, eksa respondeculo pri sekureco (2012-2014) de la konzerno North Caspian Operating Company: “Depost januaro 2017, imposto pri la laborpermesoj estis starigita por la petrolaj, gasaj, financaj kaj konsilistaj industrioj. Ne eblas ne vidi en ĝi financan kompenson por la ĉirkaŭevito de tiu leĝo.” Danke al iliaj bonaj rilatoj, la petrolaj kaj gasaj kompanioj sukcesis ricevi prokraston ĝis 2015, antaŭ ol la prezfaloj frostigis la demandon.

Printempe 2016, leĝprojekto celanta plilongigi la daŭron de luado de agrokulturaj teroj al la eksterlandaj investantoj de dek ĝis dudek kvin jaroj kreis protest-movadon. La manifestaciantoj direktis sian energion al la ĉeesto de Ĉinujo, kiu enŝprucigis 1,9 miliardon da dolaroj en la kazaĥan agrokulturon (cerealoj, viando, tomatoj). Ĝi tiel konfirmis sian intereson por lando situanta je la dua rango pri sia disponebla kulturebla tero por unu loĝanto (post Aŭstralio kaj antaŭ Kanado)*. Kvankam venkinto, ĉar la leĝprojekto fine estis retirita, la movado tamen suferis severan subpremon. La ĉefoj de tiuj pacaj manifestacioj, s-roj Max Bokajev kaj Talgat Ayan, estis kondamnitaj je kvinjara enkarcerigo. Tiu sankcio ŝokis la loĝantaron, ankoraŭ traŭmatizitan de la amasmurdo, fare de la kazaĥa polico en decembro 2011, de strikantaj petrol-laboristoj en Janaozen, kiu kaŭzis dek sep mortojn laŭ la oficiala nombro, kaj kelkajn dekojn laŭ organizaĵoj por defendo de homrajtoj.

* Monda Banko, Vaŝingtono, DC, 2014.

Profitante de la ĉina malavareco, Kazaĥujo elmetas sin al risko, ke Pekino postulos kompensaĵojn. Sed s-ro Nazarbajev ĝis nun kontentiĝas pri tiu dependeco: ĝi protektas lian reĝimon kontraŭ la eĉ pli granda socia malstabiliĝo, kiun nepre estigus sekiĝo de la investo-fluoj.

Arthur FOUCHÈRE