Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Internacia organizaĵo kiu provas plifortiĝi

En la kulisoj de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj

Malpli konata ol la sekurec-Konsilio, la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj estas la sola universala forumo kuniganta ĉiujn ŝtatojn de la planedo. Kvankam ĝi ne evitas la faman UN-burokratismon, ĝi kontribuas al konstruo de progresema internacia juro. Ĝi ankaŭ estas la vivanta teatro de la konkurado de la tutmondaj roluloj.

ĈE LA ĜENERALA ASEMBLEO de la Unuiĝintaj Nacioj, ne ekzistas malgrandaj ŝtatoj”, asertas s-ino Dessima Williams en sia oficejo de la Vitra Domo, la sidejo kun larĝaj vitraj fenestroj de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko. La eksa ambasadorino de Grenado, fariĝinta speciala konsilisto ĉe la prezidanto de la Asembleo, apartigas la vortojn, kvazaŭ por certiĝi ke ni bone komprenas. Antaŭ nia skeptikeco, ŝi aldonas: “Tutsimple ĉar la Ĉarto de San Francisko [kiu fondas la Unuiĝintajn Ŝtatojn] diras, ke la membro-ŝtatoj estas suverenaj kaj egalaj.” La brutala realeco de la tutmondaj rilatoj invitas nin al singardemo. Kaj tamen.

La 13-an de junio 2016, apenaŭ rimarkita evento rompis la kutiman enuon de la sesioj de la Asembleo. La elekto de ĝia prezidanto — por la statuta unujara mandato ne okazis kiel antaŭvidite. Normale, la delegitoj interkonsente elektas la kandidaton de la regiono kies vico alvenis (vd ĉi-sube). Ĉi-foje, necesis fari formalan voĉdonon. Fine, la kiprano Andréas Mavroyiannis, subtenita de la okcidentanoj, estis preterpasita (94 voĉoj kontraŭ 90) de la reprezentanto de tre eta lando: s-ro Peter Thomson, ambasadoro de la Fiĝi-insuloj. “La elekto de s-ro Thomson estas signalo adresita al la grandaj ŝtatoj, deklaras al ni azia diplomato. La celo estas aparte substreki la klimatan maljuston: La Fiĝi-insuloj troviĝas ĉe la unua rango koncerne la leviĝon de la oceano-nivelo. Meti ties reprezentanton kiel prezidanton de la plena decid-organo de la Unuiĝintaj Nacioj estas politika poziciiĝo.” La Ĝenerala Asembleo funkcias laŭ la principo “unu ŝtato, unu voĉo”, kio lasas la plej multnombrajn decidi.

Ofte eklipsata de la Sekurec-Konsilio, kie, sub la aŭtoritato de la kvin konstantaj membroj disponantaj pri veto-rajto (Usono, Rusujo, Ĉinujo, Britujo kaj Francujo), decidiĝas la solviĝon aŭ pludaŭron de foje mortigaj krizoj, tiu institucio de UN tamen plenumas esencan rolon. De sesio al alia, “multaj debatoj ripetiĝas, klarigas la eksdirektorino de la strategia komunikado ĉe UN, Thérèse Gastaut. Sed ankaŭ troviĝas en tiu amaso, novaj ideoj, gravaj, kiuj iros sian propran vojon kaj kiuj igas UN “semanto de ideoj”. Tiel la Asembleo konsistigas esencan spacon ebligantan interagadon de la ŝtatoj pri ĉiuj internaciaj temoj*.” Malarmado, novaj teknikaroj, prizorgo de la restaĵoj de detruitaj spaco-maŝinoj, protekto de infanaro, redukto de riskoj pri naturaj katastrofoj, ktp, multas la temoj, pri kiuj ĝi progresigas la internacian juron: ĝi estas ĉe origino de tri cent traktatoj*, kiel la Interkonsento de Parizo pri la klimato de decembro 2015. Centoj da laborkunvenoj okazas ĉiutage en ties ejoj de Nov-Jorko aŭ Ĝenevo. Estas speco de poto kie ellaboriĝas la tutmonda interkonsento”, konfidas al ni akreditita ĵurnalisto.

* Eltiraĵo el la kurso “Organisations internationales et gouvernance mondiale” (Internaciaj organizaĵoj kaj monda mastrumado) farita ĉe la Instituto de internaciaj kaj strategiaj rilatoj (Institut de relations internationales et stratégiques — IRIS), en Parizo.
* Traktatoj disponeblaj en la Biblioteko Dag Hammarskjöld, http://research.un.org/fr/docs/law/...
Paroladoj, kiuj restis famaj

LA ĜENERALA ASEMBLEO kontribuas al la tutplaneda politika debato malfermante spacon por diskuto de gravaj ideoj kaj por la aserto de fundamentaj postuloj. Tiel, ĝia deklaracio de la 14-a de decembro 1960, adoptita kiel aplikado de la rajto de popoloj decidi por si mem (artikolo 1, paragrafo 2 de la Ĉarto), legitimigis la sendependiĝon de la koloniitaj landoj. Kun la malkoloniigo, markita de alveno de dekoj da novaj ŝtatoj, aparte la afrikaj landoj, longtempe restintaj sub kuratoreco de Britujo, Francujo aŭ Portugalujo, la Asembleo fariĝis la sola universala forumo kuniganta ĉiujn landojn (193 membro-ŝtatoj, al kiuj aldoniĝas du observantoj: la Sankta seĝo kaj Palestino).

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ĝi estas la teatro de famaj paroladoj restintaj en la memoroj: tiu, en 1961, de la usona prezidanto John F. Kennedy proponanta al la Sovetoj intertraktadojn pri la atomaj provaĵoj; tiu de la ĉilia prezidanto Salvador Allende denuncanta, en 1972, la dominadon de la grandaj industriaj grupoj, subtenataj de la okcidentaj ĉefurboj, sur la vivo de la loĝantaroj de la Sudo; tiu de la reprezentanto de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP) Jaser Arafat formulanta la unuan grandan pac-proponon al Israelo, la 13-an de novembro 1974. “Hodiaŭ mi venis portante olivarban branĉon kaj fusilon de batalanto por libereco, li ekkrias. Ne lasu la olivarban branĉon fali el mia mano.” Tiu parolado kontribuis al popularigo de lia afero tra la mondo. La 22-an de novembro 1974, la Asembleo voĉdonas, kun tre granda plimulto, la agnoskon de la rajto de palestinanoj decidi por si mem kaj rajto al suvereneco. La OLP ricevas statuson de “konstanta observanto ĉe la UN”. Fine, la 29-an de novembro 2012, la Asembleo atribuas al Palestino la statuson “Nemembro-ŝtato”. Ĉar la plena aliĝo estis neebla pro la verŝajna vetoo de Usono, tiu jura truko plifirmigas ties internacian pozicion kaj permesas al ĝi, ekzemple, prezenti aferon ĉe la Internacia Punkortumo aŭ subskribi traktatojn. Pli proksime, en 2015, dum la solena septembra jar-sesio, la rusa prezidanto Vladimir Putin proponis krei kontraŭ la Organizaĵo de la islama Ŝtato larĝan internacian aliancon, kiu, “simile al la kontraŭ-hitlera koalicio, povus kunigi en siaj vicoj la plej diversajn fortojn, pretajn radikale kontraŭbatali tiujn, kiuj, same kiel la nazioj, semas malbonon kaj malamon”.

Ne ekzistas tutmonda polico kapabla aplikigi la rezoluciojn de la Ĝenerala Asembleo, kiuj ofte restas simplaj ŝajnigaj peticioj sen praktikaj konsekvencoj. Tamen, same kiel pri malkoloniigo, ili povas esti veraj politikaj markiloj evoluigantaj la pensmanierojn kaj la geopolitikajn povorilatojn. Tio estas sendube unu el la kialoj pro kiuj la sudaj landoj tre frue uzis tiun institucion por fortigi sin. La grupo de la 77 kaj Ĉinujo, naskita en 1967, tiel esprimiĝas nome de 133 evoluantaj landoj en la ekonomiaj kaj socialaj debatoj. Jam en 1968, pluraj deklaracioj kondamnas la apartisman reĝimon kaj premas al la okcidentaj landoj, kiuj komercas kun Sud-Afriko. Okaze de vizito en Nov-Jorko la 3-an de oktobro 1994, Nelson Mandela esprimis sian dankon: “Ni hodiaŭ el tiu tribuno salutas la Organizaĵon de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ties membro-ŝtatojn, individue kaj kolektive, kiuj unuigis siajn fortojn kun la amasoj de nia popolo en komuna lukto, kiu kondukis al nia emancipiĝo kaj repuŝis la limojn de rasismo.” Iuj tekstoj estigas viglan kontestadon, kiel la rezolucio asimilanta sionismon al formo de rasismo, voĉdonita en 1975 kaj nuligita en 1991.

Instanco devenanta de la Ĝenerala Asembleo, la Ekonomia kaj Socia Konsilio (Ecosoc en la angla) estas pioniro de la organizado, ekde la 1960-aj jaroj, de la partopreno de la “civila socio” en la internaciaj diskutoj, ĝis tiam rezervitaj al la diplomatoj mandatitaj de la registaroj. Al tiu instanco oni ŝuldas la kreadon de la statuso “neregistara organizaĵo” (NRO), kiu donas aliron al la kunvenoj de UN kaj al la intertraktadoj kaj ebligas tie esprimi sian opinion, redakti raportojn kaj nomumi reprezentantojn (kiuj tamen ne havas decid-povon). Hodiaŭ la termino “NRO” estas ordinara vorto. Mil tricent asocioj estas akredititaj ĉe la UN-organizo, kiu tiel disponas pri ligilaj instancoj kun la civila socio*. Pri la plej diversaj temoj, ili trovas en la Ĝenerala Asembleo ejon de esprimiĝo kaj antaŭenigo de siaj luktoj. La konferenco pri oceanoj, kiun ĝi organizis en junio 2017 en Nov-Jorko, estas bona ilustrado de tio: de preskaŭ dek jaroj, la asocioj partoprenas la diskutojn organizitajn de la UN kiuj celas revizion de la Konvencio pri la mara juro*. “La rezolucioj faritaj tie, diras la prezidanto Thomson, estas la pruvo, ke la Ĝenerala Asembleo tute ne estas obsoleta kaj ke ĝi plu havas politikan influon al la internacia scenejo.” S-ino Peggy Kalas, kunordigantino de la koalicio de asocioj High Seas Alliance, konfirmas tion: “Ni laboris man-en-mane kun la registaroj, ŝi klarigas. La retejo de la Divizio de la maraj aferoj kaj de la marjuro de la UN spegulas niajn opiniojn kaj niajn proponojn.” La plena, ĉefa instanco de UN tiel disponigas spacon al la privataj agantoj, sed tio lasas malferma la malfacilan demandon de la reprezenteco de la elektitaj partneroj, ĉar la civila socio ne estas regata de legitimiga mekanismo, kiel elektoj.

* Integrita sistemo de la organizaĵoj de la civila socio (http://esango.un.org) kaj Servo de komunikiĝo kun la NRO (www.un-ngls.org).
* Vd la suplemento “Aires marines protégées”, Le Monde diplomatique, novembro 2015.

En internacia socio kiu restas ĥaosa, “La Ĝenerala Asembleo estas, laŭ la historiisto Paul Kennedy, tio, kio plej alproksimigas nin al Parlamento de la Homaro*.”. Kun siaj kvin konstantaj membroj ĝuantaj la faman vetoorajton, la Sekurec-Konsilio ne povas pretendi al la rolo de universala forumo, eĉ se ĝi decidas pri la krizoj endanĝerigantaj la mondpacon ja nome de la komunaj valoroj fiksitaj en la Ĉarto. Ankaŭ la grupo de la dudek, aŭ G20, kies enhavo estas arbitre fiksita, ne povas pretendi al tiu rolo. Antaŭ nelonge aperinta sur la internacia scenejo, tiu klubo restas en la manoj de la potencaj landoj, kiuj kreis ĝin. Jes ja, sojlo-landoj nun partopenas en ĝi, sed surbaze de aligado de la suverenaj riĉaj landoj. Male, “la Asembleo administras la landajn interesojn juste”, plue klarigas s-ino Williams, kiu memorigas: “Koloniismo tie ne ekzistas. Ni senobstakle povas uzi nian parolrajton. Sed la etaj ŝtatoj foje ne posedas la rimedojn por efike profunde studi la dosierojn.” En 2005, konfirmante ĝian statuson de “prioritata instanco”, la monda pintkunveno organizata je iniciato de la ĝenerala sekretario Kofi Annan igis tiun plenan instancon vera universala “Parlamento de la Nacioj”, speco de “G193”.

* Vd. Paul Kennedy, The Parliament of Man: The Past, Present, and Future of the United Nations, Random House, Nov-Jorko, 2006.

“La pluropa kunlaborado ne nepre estas normala kaj natura, rimarkas s-ro Arnaud Guillois ĉe la UN-oficejo de la franca ministrejo pri eksteraj aferoj. Necesas iloj por konstrui dialogon kaj komprenigi al la grandaj landoj ke ilia intereso estas diskuto. Tio estas la funkcio, unika, de la Ĝenerala Asembleo.” La UN-Konferenco pri la klimato-ŝanĝoj, aŭ Konferenco de la partioj (COP), tiu vasta tutmonda jarkunveno, estas produkto de la UN-institucio. En 2015, kvankam la fina rezolucio de Parizo ne estas plene kontentiga, ĉiuj landoj, inkluzive de la plej poluantaj, sentis sin devigataj partopreni la intertraktadon. “La etaj ŝtatoj faras la plimultojn; necesas konsideri ilin”, notas la prezidanto Thomson. “La ĉi-jaraj progresoj koncerne klimaton estas tre gravaj, li insistas. Kaj, male al tio kion oni povis timi, la usona retiriĝo eĉ pli forte unuigis la internacian komunumon koncerne la ĉefajn punktojn. La decido de la prezidanto Donald Trump havos efikon malan de tiu atendita...” En la koridoroj de la Vitra Domo, iuj delegitoj ne hezitas esprimi sian koleron kontraŭ la riĉaj landoj, kiuj malvolonte akceptas sian respondecon rilate al la sudaj landoj.

La debatoj kaj decidoj koncerne la evoluadon ilustras la agokampon kaj la limojn de la Asembleo. En septembro 2000, la Deklaracio de la jarmilo malfermas laborejon de la ok Celoj de la jarmilo por evoluado, kiuj devas kunordigi la internaciajn klopodojn por lukti kontraŭ malriĉo. La unuaj rezultoj ŝajnas signifaj: la nombro de homoj ekstreme malriĉaj falis de 1,9 miliardo al 840 milionoj, dum la monda loĝantaro pasis de 6 ĝis 7,5 miliardoj da loĝantoj. Ili ŝajnas nekontesteblaj sur la kampo de san-plibonigo, edukado, nutrado kaj aliro al esencaj servoj*. Tamen, la bilanco tre varias laŭ la kontinentoj kaj ne mezuras la kreskon de malegalecoj inter landoj kaj interne de la landoj. Tial en 2015 la Celoj de la jarmilo estis reprilaborataj por konsideri la klimatan dimension, universaligi la celojn kaj teni sin pli proksime de la terenaj realaĵoj. Ekde nun, dek sep Celoj pri daŭrigebla evoluado anstataŭas ilin (elradikigo de malriĉeco, neniu malsato, kvalita edukado, egaleco inter seksoj, ktp.) Ties politikan gravecon ilustras tio: dum tri jaroj sepdek landoj intertraktis ties difinon; ok milionoj da homoj respondis al prepara enketo. La agendo 2030, kiu sintezas la farotan laboron por atingi ilin, estas apogita de Ĉinujo, kiu vidas en ĝi etapon al “pli ekvilibra tutmonda partnereco” laŭ ĝi necesa*.

* Rapport sur les Objectifs du millénaire pour le développement (Raporto pri la Celoj de la jarmilo por evoluado), Unuiĝintaj Nacioj (Nations unies), Nov-Jorko, 2015, www.un.org/fr/millenniumgoal...
* Laborkunveno de la 18-a de aprilo 2017 organizita de la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo.
Kaj la financaj institucioj?

TAMEN, ankoraŭ malproksimas la nova internacia ekonomia ordo. En 1974, la ĝenerala Asembleo adoptis rezolucion alvokantan al divido de la riĉaĵoj je monda nivelo kaj al ŝanĝo de ekonomia strategio gvidata de la UN: stabiligo de la prezoj de krudmaterialoj, suvereneco super la naciaj riĉaĵoj, plibonigo de la interŝanĝ-kondiĉoj... La nova internacia ekonomia ordo malsukcesis pro la du petrol-ŝokoj, la enorma kresko de la ŝuldoj de sudaj landoj kaj la bremsado de la grandaj riĉaj landoj. Ĝia forviŝiĝo ankaŭ tradukas evoluon de la ideologiaj povorilatoj, kiu transiras la Asembleon, la malfortiĝon de la tria-mondismo kaj, eble, la netravideblan partoprenan ludon de la NRO, kiuj povas esti tentitaj esti pli komprenemaj, kontraŭ sidloko ĉe la intertraktado-tablo.

La liberala ideologio trudiĝas ekde la 1980-aj jaroj tra la “interkonsento de Vaŝingtono”. Kiel notas la ekonomikisto Pierre Jacquemot, “la esperata granda transformiĝo [tra la Celoj de daŭrigebla evoluado] ne estas apogata de klara analizo pri la profundaj kaŭzoj de la malegalecoj, kiujn ili pretendas elimini: la neegala komerco, la kreskanta parto de la financaj aktivaĵoj, la malpliiĝo de biodiverseco*. Krome, ili ne evitas la teknokratan malsanon de la modernaj organizaĵoj, kun ilia ŝatego de akronimoj malklaraj por la ordinaraj homoj, ilia tro detalema mezurado kaj ilia “plutraktado kaj taksado” venantaj de zorgoj nure librotenistaj. Formo de burokratio ja konkeris la ĝeneralan Asembleon same kiel multajn decidajn instancojn, konstatas la kritikema intelektulo Noam Chomsky, kiu diras al ni, ke li observis la samajn devojiĝojn ĉe la Kongreso [Parlamento] de Usono.

* Pierre Jacquemot, “Que faut-il attendre des Objectifs du développement durable?”, IRIS, Parizo, 29-a de septembro 2015.

Inter la blindaj punktoj de la monda institucia sistemo estas la internaciaj financaj institucioj: la Monda Banko kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) disvolviĝis ekster UN, ekde la konferenco de Bretton Woods, en 1944, dum la UN naskiĝis kelkajn monatojn poste en San Francisko. Male al la agentejoj kaj la specialigitaj institucioj (Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), Alta Komisarejo pri Rifuĝintoj, ktp.) kaj al la programoj (por evoluado, por la hommedio, ktp.), la financaj institucioj ne obeas al la komunaj reguloj de la UN-sistemo. Ili akceptas impostkondiĉan funkciadon, kiu donas la decid-povon al la riĉaj landoj kaj ĉiam rifuzis la supervidon de la ekonomia kaj socia Konsilio. Kun ili necesas do ĉiam diskuti kaj intertrakti. Tio estas la celo de la “printempaj konferencoj” organizitaj de la Ekonomia kaj socia Konsilio de 1998, kiuj ebligas kunordigon respektante ĉies rolon.

Ĉu la financaj institucioj celas nur plibonigi sian bildon? Restante aŭtonomaj, la internaciaj financaj institucioj strebas plibonigi siajn rilatojn kun la UN-sistemo*. La prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim venis al la Ĝenerala Asembleo en majo por diskuti pri la financado de la Celaĵoj pri disvolvado. Diagnozo konfirmita de la konstanta reprezentanto de Francujo, s-ro François Delattre, kiu opinias, ke “la strukturan mison kompensas la volismo de la personoj”. S-ro Thomson uzas ĉiujn siajn ekskluzivajn privilegiojn de prezidanto de la Asembleo por instigi la ŝtatojn monkontribui. “Ni dankas la prezidanton, konfirmas s-ro David Donoghue, reprezentanto de la irlanda respubliko, dediĉi tiom da energio al la Celaĵoj kaj fari el ili centran labordirekton.” Lia mandato estante nur unujara, necesas certigi kontinuecon danke al bona rilato kun la nova ĝenerala sekretario Antonio Guterres, kiu, siaflanke, restas en sia posteno kvin jarojn.

* La internaciaj financaj institucioj partoprenas en la Konsilio de la sekretariestroj de la UN-instancoj por la kunordigo.

Konkrete, klarigas s-ro Thomson, “ĉiu devas konsciiĝi pri la abismo apud kiu ni pluiras pro la manko de daŭrigebla disvolvado” kaj meti sur la tablon la necesajn rimedojn. “Devos pagi ja la ŝtatoj. La Asembleo povas nur fiksi direktojn kaj atentigi pri la graveco de la konsekvencoj. Mia rolo estas lasi al mia posteulo kelkajn apogpunktojn por daŭrigi la laborojn.” Ne disponante pri trudaj rimedoj, la ĉefa rolo de la Ĝenerala Asembleo estas ĉefe organizi socian premon por instigi la ŝtatojn, kiuj restas suverenaj, ŝanĝi sian pozicion. “Tial la graveco, ekzemple, de la diskutoj pri la rajtoj de la seksaj malplimultoj, notas s-ro Delattre. Necesas evoluigi la internacian interkonsenton.” Landoj kiel Sauda Arabujo, regule severe riproĉataj pro siaj atencoj kontraŭ fundamentaj rajtoj, estas devigataj prezenti raportojn antaŭ la Konsilio de la Homrajtoj, tiel donante ilojn al la aktivuloj kaj la asocioj, kiuj volas evoluigi la reĝimojn. Sed oni kelkfoje ĝislimas absurdon, kiel ekzemple kiam Rijado sukcesis esti elektita ĉe la komisiono pri la virinaj rajtoj, la 2-an de majo 2017...

La Unuiĝintaj Nacioj okupas la gazetar-kolumnojn pli ofte pro sia neimagebla burokratio kaj la kontraŭleĝaĵoj de kelkaj blu-kaskuloj (UN-soldatoj)*, ol pro la ĉiutaga laboro, kiun ili plenumas en tre multaj sektoroj. “Se la sekurec-Konsilio ja altiras lumon, oni povas diri, ke la ĝenerala Asembleo estas la kaŝita flanko de UN, la koro de la reaktoro”, resumas s-ro Delattre, kiu memorigas la pozicion de Francujo: subteni la plurflankan kadron kaj la sistemon de la Unuiĝintaj Nacioj. La Asembleo estas la resonkesto/ resonilo de la grandaj problemoj de la planedo.

* Vd. Sandra Szurek, “Pluie de critiques sur les casques bleus”, Le Monde diplomatique, januaro 2017.

Dum la Sekurec-Konsilio ektraktis la lukton kontraŭ terorismo tuj post la atakoj al la World Trade Center, ni memorigu ke la Asembleo organizis la unuan internacian debaton pri la demando, en 1972. Ĝi adoptis en septembro 2006 tutmondan strategion, kiu ne proponas komunan difinon de terorismo, pro la foresto de interkonsento pri la uzo de perforto fare de la palestinanoj en la teritorioj okupitaj de Israelo. La teksto rekomendas, ke oni konsideru tion, kio estas la kreskiga tereno de terorismo: konfliktoj, politika ekskluzivo, soci-ekonomia marĝenigo, ktp. Praktike, ĝi proponas kadron por la naciaj kaj regionaj kontraŭterorismaj iniciatoj, eĉ se kelkaj el la liberec-mortigaj leĝoj adoptitaj de la ŝtatoj kontraŭdiras la devontigojn faritajn en Nov-Jorko. Oni tamen notas, ke ja en la Asembleo la palestinanoj, akuzitaj de Israelo pro “terorismo”, povis publike eksponi la perfortaĵojn kiujn ili suferas.

De kelkaj jaroj la registaroj konfidas pli kaj pli da taskoj al la prezidantejo de la Asembleo, aparte la organizadon de altnivelaj kunvenoj kaj la nomumon de “faciligantoj” en kelkaj krizoj, kiel tiu de la rifuĝintoj, kiu eksplodis en 2015. Membro de la kabineto de la prezidanto, la greka diplomato Ioannis Vrailas opinias, ke tio respondas al “funda tendenco”, kiu rekonas la laboron de la plena instanco kaj ties kapablon zorgi pri komunikado inter la pluralaj dimensioj de ĉiu dosiero. Tiel, substrekas tiu, kiu estis vicambasadoro de la Eŭropa Unio ĉe la UN, “la disvolvado estas ilo por preventi la konfliktojn”. La fakeco de la Asembleo ebligas kunordigi la laboron de la fakaj instancoj pri sano, disvolvidĝo, hommedio, ktp.

Reguligi la dezirojn de potenco

EN 2016, la elekto de s-ro Guterres al la posteno de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj donis al li ankoraŭ nespertitan rolon. Tradicie, la delegitoj nur aprobas sen voĉdono la rekomendon de la sekurec-Konsilio. Ĉi-foje pluraj delegitaroj postulis pli malferman kaj pli travideblan proceduron. La kandidatoj estis do aŭskult-provitaj publike, dum la prezidanto de la Asembleo intertraktis kun la sekurec-Konsilio la redaktadon de la fina rezolucio. La iom-post-ioma plifortigo de la Asemble-rolo esprimas ankaŭ la malfortigon de la interkonsento inter la grandaj landoj, fone de streĉoj rilate al la siria krizo. “Cirkaŭirante aŭ perfortante la internacian juron, la okcidentaj intervenoj en Kosovo [1999] kaj en Libio [2011] estigis konfido-krizon inter la kvin konstantaj membroj rilate al la reguloj aplikeblaj al la uzo de perforto”, klarigas Richard Atwood, de la International Crisis Group.

Same, la 9-an de decembro 2016, la Asembleo, eltirante la konsekvencojn de la paralizo de la sekurec-Konsilio, adoptis rezolucion alvokantan la ŝtatojn respekti la internacian homhelpan juron en Sirio, aparte permesante la aliron de la homhelpaj organizaĵoj al la loĝantaroj. Tiuspeca interveno estas tre malofta, ĉar la pluteno de paco en apartaj situacioj estas principe kompetento de la sekurec-Konsilio*.

* La Asembleo uzis la rezolucion “Unis pour la paix” (Unuiĝintaj por paco), tiel nomata ‘rezolucion Dean Acheson’, laŭ la nomo de la usona ŝtat-sekretario, kiu ĝin inspiris dum la Koreujo-milito.

Sola reprezenta instanco de la tuta planedo, la Ĝenerala Asembleo tamen ne estas monda Parlamento, laŭ la senso, ke balotoj povus doni al ĝi legitimecon kompareblan al tiu de la Parlamento de demokratia ŝtato. Tia celo estas verŝajne nerealisma, konsidere al la heterogeneco de la internacia socio. Sed, ĝi estas unika loko, pro sia kapablo speguli la evoluon de la tutmondaj rilatoj (surprizoelektoj de s-roThomson, mobilizado de la etaj landoj kaj de Ĉinujo, ktp.) kaj pro siaj valoroj, devenintaj de la Ĉarto de San Francisko: reguligi la dezirojn de potenco je la servo de la kolektiva sekureco. En la momento, kiam la redisdono de la geopolitikaj kartoj vigligas la streĉojn, ĝi estas, malgraŭ siaj malperfektaĵoj, la sola forumo helpa al la konstruo de progresema internacia ordo.

Romuald SCIORA Anne-Cécile ROBERT