Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Relegi la rusan revolucion

1917: La malriĉaj klasoj sturmas la potencon

En la jaro 1917, post tri jaroj da milito, la patriota entuziasmo de la soldatoj en la rusa imperio forvaporiĝis. Iu el ili deklaris al flegistino: “Ĉar antaŭe mi ne sciis, kiom bone la riĉuloj vivis. [Proksime de la fronto] oni loĝigis nin en rekviziciitaj domoj, kaj mi vidis kiom tio estis bona; mi vidis ĉe la planko kaj ĉe la vandoj ĉiajn aĵojn kiujn ili posedas [...], aĵoj multekostaj, belaj, kaj kiuj servas al nenio. Nun mi vivos tiamaniere kaj ne kun la blatoj.”*

* Sofia Fedortchenko, Le Peuple à la guerre [La popolo en milito], Valois, Parizo, 1930.

La caro Nikolao la 2-a, ĉefkomandanto de la armeoj, neglektis sian funkcion lasante la mistikulon Rasputin influi la imperiestran familion. La ekonomia klopodo necesa por la totala milito malkaŝis la mankojn de la ŝtato. Ekde 1914 la prezoj pli ol duobliĝis, kaj la instancoj volis rekvizicii la rikoltojn de la kampuloj por nutri la urbojn same kiel la fronton.

De la supro ĝis la malsupro de la socio, jam neniu defendis la reĝimon, kiam la laboristaj manifestacioj la 8-an de marto 1917 (la 27-an de februaro laŭ la ortodoksa kalendaro) kondukis al strikoj kaj poste al ribelo en la ĉefurbo. La caro abdikis. La sola organo iom reprezenta estis la Dumao. Tiu parlamento, elektita laŭ la maljustegaj reguloj en 1912, nomumis provizoran registaron kun plimulto de “kadetoj”, taskita gvidi “la militon ĝis la venko” kaj tamen meti “la bazojn de juro, de egaleco kaj de libereco”.*

* Mesaĝo de la provizora registaro, 6-an de marto 1917.

Post la ŝanĝo de la personoj en la registaro, la popola kontestado ne ĉesis. Efektive, la diseriĝo kaj la diskredito de la ŝtato devigis krei novajn organismojn. Popola milico anstataŭis la policon kiu estis pafinta al la popolo. Memore pri la dispremita revolucio de 1905 oni kreis konsilantaron de laboristaj delegitoj, la soveton, kiu devis tuj okupiĝi pri provizado de Petrogrado. Ĝi frapis ĉian instancon per eksterleĝeco per tio, ke ĝi alvokis la soldatojn “senprokraste elekti delegitojn” en ĉiu armea unuo.

La sovetoj rapide dissvarmis en la tuta lando. Ili estis starigitaj de membroj de diversaj tendencoj el longa revolucia tradicio. Post la fiasko de la aktivuloj de la Popola Volo, ekzekutitaj pro la bombatenco kiu mortigis la imperiestron Aleksandro la 2-a en 1881, la revoluciuloj sciis ligi sin kun la simpla popolo. Ili partoprenis en strikoj, en okupado de grundo kaj, post la ribeloj de 1905, ili organizis sindikatojn kaj kooperativojn. En februaro de 1917, ĉiuj kantis La marseljezon kaj iliaj flagrubandoj krias “Vivu la demokratia respubliko”. Tamen, kiel asertas la slogano de la socialrevoluciuloj (SR, la eseroj), la membroj pensis, ke “vi akiros vian rajton per batalo”.

Tiel ili malfermis la eblecon ĉirkaŭiri la instituciojn. En Jekaterinoslav, laborista delegacio postulis de la gubernestro la liberigon de aktivuloj arestitaj komence de februaro. “Responde al niaj postuloj la guberniestro deklaris, ke li ne havas novaĵojn el Petrogrado jam de tri tagoj, sed ke li liberigos la kaptitojn kaj ke ni laboros kune”, memoras partopreninto. “Orlov respondis al li: ‘Pro la ekzemplo de Francujo, kiam oni elpikis la okulojn de la laboristoj per la pintoj de pluvombreloj, tiu komuna laboro estas konata’.”* “Orlov”, la delegito kiu elvokas la sperton de la Pariza Komunumo kvazaŭ li estus ĝin travivinta, estis menŝevisto, membro de la “modera” frakcio de la Ruslanda Socialdemokrata Partio (la RSDP). Kun tiaj moderuloj, oni komprenas la vojon, kiun la revolucio iris ...

* Escepte de alia mencio, la citaĵoj estas prenitaj el la arĥivoj de Kievo (TsDAGO, TsDAVO) kaj de Ĥarkovo (DAKhO).

La radikaleco de la membroj kuniĝis kun tiu, kreskanta, de la popolaj tavoloj. La malfido al la potenco lanĉis senprecedencan procezon de memorganiziĝo. Laŭ la franca ĵurnalisto Serge de Chessin, “ĉiu socia klaso, ĉia metia grupo, ĉia profesia aŭ politika grupo perforte trabatas al si vojon, interpuŝiĝas riske de treti sin reciproke, por meti en la unuan rangon siajn specialajn postulojn. ‘Unuiĝu! Organiziĝu!’ Tiu alvoko resonis en la tuta Ruslando.”*

* Serge de Chessin, Au pays de la démence rouge. La révolution russe (1917-1918) [En la lando de la ruĝa frenezo. La rusa ribelo (1917-1918), Plon-Nourrit, Parizo, 1919.

La civila egaleco, kiun la provizora registaro rapide agnoskas por la iamaj parioj — la virinoj kaj la naciaj malplimultoj de la rusa imperio — estis tuj praktikata. Tamen, la ekstreme gravaj problemoj de lando, kiu devas samtempe forteni la eksteran danĝeron kaj la internan ruiniĝon, decidiĝis en tri lokoj, kie la sociaj streĉitecoj kulminis: la fabriko, la armeo kaj la vilaĝo.

En marto, en la lokomotiv-fabriko de Ĥarkovo, oni postulis “ke maldungoj okazu nur post ekzamenado fare de la delegitoj de la personaro”. Fine de majo, “komisiono de produktad-kontrolo” estis elektita de la tuta personaro. En junio, la direktoro ordonis al la metiejo-ĉefoj “doni nenian informon kaj montri nenian dokumenton nek libron al tiu komisiono”. Vane. En Kievo, kadrulo memoras, ke “la inĝenieroj kaj la submajstroj estis pli kaj pli limigitaj al rolo de statistoj. [...] ‘Kontraŭrevolucia orientiĝo’ estis ofte sufiĉa motivo por ke la asembleo de laboristoj maldungu ĉefon”.

Komence de oktobro, soldatoj mallerte skribis peticion: “Ni ankorqŭapostulas de vi Provizora Registaro pacon tre rapidan se vi ne provas kamarado Kerenskij tiam ni baldaŭ forĵetos la pafilojn kaj ni forlasos la fronton por veni internen por dispremi vin la burĝaron”.* La socialisto Aleksandro Kerenskij estis nomumita ĉefministro en julio por doni al la popolo garantiojn de radikaleco ...

* Citita en Mark D. Steinberg (sub la dir. de), Voices of Revolution, 1917 [Voĉoj de revolucio, 1917], Yale University Press, New Haven kaj Londono, 2001.

Meze de oktobro, la asembleo de kampuloj de vilaĝo de la regiono de Petrogrado voĉdonis rezolucion, kiu akuzas “frenezan militon [...] en la intereso de malgranda grupo de kapitalistoj”. Aldone al la ruiniĝo de la ekonomio, “tia situacio minacas la tuta ŝtaton per la plej grava danĝero”. Krom “honestan kaj demokratian pacon” la vilaĝanoj postulis “regadon de la tuta ŝtato” pri la grundoj, la kapitaloj kaj la produktado.*

* Saml.

Tiuj bataloj nutris la supreniron de la sovetoj de laboristaj, kampulaj kaj soldataj deputitoj. Dum la maldekstra flanko en februaro subtenis la provizoran registaron, ili fariĝis veraj kontraŭregistaroj. La revolucio kiel socia kontestis ĉiujn figurojn de la potenco: familiĉefojn, funkciulojn, industriistojn, grundproprietulojn, oficirojn ...

Krom kelkaj miloj da latifundistoj kaj da kapitalistoj, pli larĝe la kleraj klasoj komencis timi. Okulvitroj, same kiel galonoj, fariĝis simbolo de la burĵui de la fifama burĝo. La intelektulo perdis sian “naturan” rolon de edukisto kaj de mentoro de la popolo. La verkisto Ivan Bunin pensis bone fari lasante sian servistinon ekzerciĝi je legado per la pecoj de disŝiritaj manuskriptoj, kaj jen ebria soldato traktis lin kiel “despoton” kaj kiel “putinidon”!* Entuziasma en februaro, juna muzikistino de Odeso en novembro jam ne eltenis la “kamaradojn”: “Mi ĉiam pli dekstriĝas, kaj eble mi fariĝos monarĥisto ... Mi estas nun pura kadeto, kvankam antaŭ nelonge mi estis esero.” Du monatojn poste, ŝi insultis “judaĉan flavbekulon” kiu akuzas oficirojn.*.

* Ivan Bounine, Jours maudits [Damnitaj tagoj], L’Âge d’homme, Lausanne, 1988.
* Taglibro de Elena Lakier, citita en “Preterpevchi do kontsa spasen budet”. Jenskie ispovedalnye teksty o revolutsii i grajdanskoï voïne v Rossii [“’Tiu, kiu eltenas ĝisfine, tiu saviĝos’. Konfesoj de virinoj pri la revolucio kaj la interna milito en Ruslando”], Éditions de l’Université européenne à Saint-Pétersbourg, 2013.

Tiu misrilato inter intelektuloj kaj la popolo estis vigle sentata kaj fine analizita de la poeto Aleksandro Blok. “Kion vi do imagas? Ĉu ke la revolucio estis idilio? Ke la krea ago sur sia vojo nenion detruis? Ke la popolo estis senmakule saĝa? Ke [...] la multjarcenta malamo de la ‘nigraj laboristoj’ al la ‘blankaj manoj’, de la ‘kleruloj’ al la ‘sensciuloj’, de la intelektularo al la popolo foriĝos ‘sen sangelverŝo’ kaj ‘sendolore’?”

Inter la kleruloj, kiuj vidis kun teruro ke socia abismo malfermiĝis antaŭ iliaj piedoj, oni kalkulis la respondeculojn de la maldekstraj partioj. En la registaro, la eseroj pravigis la daŭrigon de la milito kaj predikis paciencon pri la socialaj demandoj same kiel pri la elekto de konstituciiga asembleo. La menŝevistoj subtenis ilin, esperante iom post iom konstrui socian modelon apogatan sur la laboristaj organizaĵoj, en la kadro de demokratia respubliko. La plej klarvida inter ili, Julius Martov, komprenis, ke la sukceso de la bolŝevistoj, la maldekstra alo de la RSDLP, devenas de ilia kapablo unuigi la tavolojn kiuj, malproksime de ĉia “scienca” sociologio, vidas sin kiel proletaron: senspertaj junaj laboristoj, kamparaj malriĉuloj, soldataro.

Efektive la sola partio, kiu ŝajnis rompi kun la institucioj kaj samtempe estis samfaza kun la popola movado, estis la bolŝevista partio, la maldekstra alo de la socialdemokrataro. Lenino, ĝia gvidanto, ekde la monato aprilo asertis esti preta alpreni la potencon apogante sin sur la sovetoj. Surprizante la balbutantan anarĥiistan movadon, la malgranda marksista organizaĵo de kvin mil membroj konvinkis kaj rekrutis inter la ribelaj plebanoj. Ĝi estis la sola organizita forto, kiu akompanis la renversemon kaj kiu politikigis. Unuvorte, la bolŝevistoj distingiĝis per sia decido alfronti la ekzistantajn potencojn. Ili organizis ribelon en Petrogrado la 7-an de novembro (25-an de oktobro), en la tago de malfermo de la dua nacia kongreso de la sovetoj, en kiu ili estis plimultaj.*

* 75 elcentoj de la delegitoj estis por transigo de ‘ĉiuj povoj al la sovetoj’”. Alexander Rabinowitch, Les bolcheviks prennent le pouvoir. La révolution de 1917 à Petrograd [La bolŝevistoj enpotenciĝas. La revolucio de 1917 en Petrogrado], La Fabrique, Parizo, 2016. — La ĝis nun plej inteligenta kaj samtempe plej kompetenta analizo de la Oktobra Revolucio estis farita en la jaro 1924 de ties ĉefa organizinto mem: Leo Trocko. Vd Leo Trocko: 1917. La instruoj de la Oktobro (1924), Monda Asembleo Socia (MAS), 96 paĝoj, ISBN 978-2-36960-096-1. -vl

Portataj de la ondego de socia kontestado, la bolŝevistoj troviĝis antaŭ tragedia elekto. En ŝtato disfalanta, ĉu ili daŭre apogu la malcentran memmastrumadon de la sovetoj en la fabrikoj kaj vilaĝoj, riske de ruinigi la landon? Kion fari per Konstitucia Asembleo, fine elektota en decembro, sed kies plimulto devenis el malnovaj partioj diskredititaj? Kiel fari pacon kun “partneroj”, inter kiuj la ĉefa “aliancano”, la Francujo de Georges Clemenceau kaj de Philippe Pétain, estas same malamika al la sovetoj kiel la malamiko, la Germanujo de Vilhelmo la 2-a kaj de Paul von Hindenburg?

Malkonsente kun pluraj decidoj de Lenino, Rozo Luksemburgo tamen notas el sia malliberejo de Breslaŭo: “La ribelo de Oktobro savis ne nur la rusan revolucion, sed ankaŭ la honoron de la internacia socialismo.”* La afero en la momento efektive transiris Ruslandon. La ribelo aperis en la tuta Eŭropo. Strikoj eksplodis printempe: metallaboristoj en Germanujo, kudristinoj en Parizo. Somere, la germanaj marsoldatoj protestis, dum ribeloj estis subpremataj en la franca armeo. En junio, la prefekto de la franca departemento Isère raportis, ke “influitaj de la rusa revolucio, [la laboristoj] jam revas pri laboristaj kaj soldataj komitatoj, kaj pri socia revolucio”.* La rusa revolucio estis la ĉarniro de la ekanta “eŭropa civila milito”.* Tiu alfrontiĝo desegnis la vizaĝon de Eŭropo por dudek kvin jaroj, inter komunismo kaj faŝismo. Ĝia rezulto ankaŭ determinis la evoluon de la reĝimo de sovetoj en Ruslando, inter diktatoreco de la proletaro kaj diktatoreco super la proletaro.

* Roza Luksemburgo: Pri la rusa revolucio. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 60 paĝoj, ISBN 978-2-36960-060-2, p. 18. -vl
* Citita de Jean-Jacques Becker, Les Français dans la Grande Guerre, Robert Laffont, Parizo, 1980.
* Enzo Traverso, 1914-1945, la guerre civile européenne, Hachette-Pluriel, Parizo, 2009.

Éric AUNOBLE.