Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Relegi la rusan revolucion

Tiam la arto leviĝis

En la jaro 1919, Georgo Grosz kaj John Heartfield, aktivaj membroj de la Dada-klubo en Berlino, aplombe asertis, ke “la titolo artisto estas insulto”. Ĉar “la termino ‘arto’ estas la nuligo de la egaleco inter la homoj”.* Ambaŭ estas ... artistoj. Ili ne havas 30 jarojn. Ili spertis kaj malamis la militon tiom ke ili usonigis siajn nomojn pro naŭzo de naciismo, ili ĵus aliĝis al la tute nova Komunista Partio de Germanujo kaj vidis la mortigan dispremadon de la spartakista revolucio. Grosz kaj Heartfield aprobis la “Dek tri punktojn de la dadaismo” berlina, kaj speciale tiun kiu rekomendas “internacian kaj revolucian asocion de kreantoj kaj de intelektuloj de la tuta mondo surbaze de la radikala komunismo.”* Tio ne estas “vortaj paroloj”, sed la esprimo de arda aspiro. En la sekvo de 1917 kaj de la ribeladoj, kiuj skuis Eŭropon, de Germanujo ĝis Aŭstrujo, de Italujo ĝis Hungarujo, la artistaj avangardoj, kiuj aliĝis al la politika avangardo, dum kelkaj ŝprucantaj jaroj ellaboris proprajn estetikojn por servi tiun engaĝiĝon. Kvankam la urĝoj kaj la eblecoj ne estis samaj en la landoj, ili komune pridemandis la rolon mem de la artisto, en la perspektivo de la konstruenda kolektiva vivo.

* “La canaille de l’art”, en: Günther Anders, Georg Grosz, John Heartfield kaj Wieland Herzfelde, L’art est en danger [La arto estas en danĝero], Allia, Parizo, 2012.
* Louis Janover, La Révolution surréaliste, Klincksieck, Parizo, 2016 (1-a eld.: 1989).

La rompo kun la kodoj de la “burĝa” arto — per la kubismo, la futurismo, la abstraktado, la simbolismo, ktp — okazis antaŭ la mondmilito, kaj nun necesis difini la direkton de la ekiro, en tiu matenruĝo. En kio, kiel, ĝis kien la artistoj povas kontribui al la revolucio, okazinta aŭ okazonta, helpi, per siaj apartaj kompetentoj al plibeligo de la homoj? Al tiu demando, kiu estas neniel abstrakta post la apero de la Oktobra Revolucio, la plej novigemaj artistoj, en Ruslando, en ofte produktiva streĉiteco kun la reprezentantoj de la potenco, dum proksimume dek du jaroj respondadis respondojn aŭdace inventemaj, kelkfoje kondukantaj al perfortaj kontraŭdiroj. Germanujo, poste Francujo, por mencii du landojn, kie la avangardo tre aktivis surbaze de politika batalo, siamaniere kaj siaritme alproprigis al si tiujn progresojn.

La unua respondo, la plej rekta, estis ke la arto devas esti utila. Kaj ĝia plej rekta aplikado estis unue ĝia servado al la granda projekto. Propagando, jes ja. La afiŝoj ekfloris sur la muroj de la fabrikoj, sur la tramoj, en la plej vidataj lokoj, por sentigi sloganojn, klarigojn, incitojn. La poeto kaj dramisto Vladimir Majakovskij kunlaboris pri la “rosta-fenestroj”, tiuj afiŝoj de proksimume tri oble tri metroj, kiuj komentis la lastajn novaĵojn. La sama Majakovskij, kiu en 1923 fondis la revuon LEF (“Maldekstra fronto de la arto”), “libera asocio de ĉiuj artlaboristoj”, gaje verkis pri la ekonomia konstruado aŭ pri la batalo kontraŭ la burokratio, briligis sloganojn por san-kampanjo aŭ celebris la meritojn de la sovetiaj cicumoj.* Ĉar “la lefistoj batalas por trudi afiŝon, la ilustraĵon, la reklamon, la fotomontaĵon kaj la kinomontaĵon, do formojn de utilec-figura arto, kiuj povus servi kiel rimedo de amas-surscenigado”.* La plastikisto Aleksandro Rodĉenko, la pentristo Mark Chagall, la reĝisoro Vsevolod Meyerhold, kiuj ĉiuj havas influon ekster Ruslando, partoprenis en la grandaj civitanaj festoj, festado kaj komentado de la eventoj.

* Ĵus aperis, okaze de la centjariĝo de la Oktobra Revolucio, la reeldono de Vladimir Majakovskij: Bone! Poemo de l’ Oktobro 1917. Elrusigita kaj komentita de Konstantin Gusev. Reeldono de la kajero samtitola de Moskvo, 1967. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Catelmaure, 2017, ISBN 978-2-36960-100-5 (= MAS-libro n-ro 191). -vl
* Citita en Serge Fauchereau, Avant-gardes du XXe siècle. Arts et littérature, 1905-1930, Flammarion, Parizo, 2010.

Sed pli larĝe, trans la kontribuado al la revolucia mobilizado, aperis alia funkcio por la artisto: la profesiulo, kiu li estas, enkondukos la popolon en la konon de la historio, de la kodoj kaj de la praktikado de la arto. La verkistoj donis kursojn (Andreo Biely), eldonis klasikulojn (Aleksandro Blok), kaj la plastikistoj instruis en la superaj atelieroj de arto kaj de teĥniko, la vĥutemas, kreitaj en la jaro 1920. La kvinjara kurso, kies programo apogis sin sur la proponoj de la pentristo Vasilij Kandinskij, pioniro pri abstraktado, havis la ambicion respondi al la artaj kaj teĥnikaj bezonoj de la lando, kiuj donos formon al la espero, kiun ĝi portis. Samelane, la trupoj, konsistantaj ofte el amatoroj de teatro, de agit-prop, kun brila vigleco, flegis ligojn same kun Meyerhold kiel kun Majakovskij aŭ kun la juna Sergej Ejzenŝtejn, kiu poste faris la filmon La kirasŝipo Potjomkin en 1925.*

* Kp Claude Frioux, “Lénine, Maïakovski, le Proletkult et la révolution culturelle” en: Littérature, n-ro 24, Parizo, 1976, kaj Denis Bablet (sub la dir. de), Le Théâtre d’agit-prop: de 1917 à 1932, L’Âge d’homme, Lausanne, tri volumoj, 1977-1978.

Evidente surprizas la fakto, ke la servado al socia projekto ne malgrandigis la artistan laboron. Nu, la avangardo trovis la rimedojn por plenumi la funkcion de socia transforminstrumento, al kiu ĝi volas dediĉi sin sen rezigni pri si mem kaj eble eĉ per plenumiĝo. Ĉar la eksperimenta arto kaj la popola arto kunigis siajn resursojn, pri kio dekomence atestas la propagandaj afiŝoj aŭdace kaj “naive” stiligitaj, kiuj neniel rezignas pri la plej viglaj grafikaj novigoj. Kaj ŝajnas, ke la antaŭrangeco de la kolektivo antaŭ la unuopulo, la neceso sentigi la revoluciajn projektojn kontribuis al invento de estetikaj resursoj. Sufiĉas memorigi la fulman brilecon de la tiama kinarto, ĝian ekzemplodonan uzadon de muntado, interalie, de Ejzenŝtejno ĝis Vsevolod Pudovkin (La patrino), la liberecon de teatro kiu, deirante de radikala rifuzo de konvenciaj normoj, integris la popolajn resursojn de la music-hall, de la cirko, de la kinarto, kaj eliri el sia kutimo.

Sed tiu reciproka riĉigo estis minacata de konsiderinda obstaklo, sendube ennaskita en la streĉiteco inter la devigoj de la socia demando kaj la propra ludo de disvolvado de la arto. Se la arto agnoskas al la sociala demando absolutan prioritaton, ĉu ĝi tiam ne akceptas dissolviĝi en metiistan laboron, en metion? Ĉu la artisto devas transformiĝi en specialiĝintan teĥnikiston? Aleksandro Rodĉenko, Vladimir Tatlin, Kazimir Maleviĉ, kiuj instruis en la vĥutemas, partoprenas en la konstruivismo. Tiu movado, ligita kun la kubismo kaj kun la futurismo, ellaboris ne figurecan arton per geometriaj elementoj. Ĝin trairis diverĝantaj tendencoj: unu el ili direktiĝis al funkcia arto, kiu ekfloris en la arĥitekturo, en desegno, en tipografio; la alia emis privilegii la puran formon. Studado de materialoj kaj de teĥnikoj ligitaj kun la fabrikado de utilaĵoj fariĝis prioritata en la artlernejoj, la vĥutemas nun privilegiis la mendojn de la fabrikoj: iri ĝis kien? Iuj inter la konstruivistoj aprobis la revolucion, kaj deziris la morton de la arto kiel io fortranĉita de la komuna vivo; aliaj foriris, kiel Kandinskij. Pli larĝe temis pri la demando de lirikismo, de la solludo de interneco. Kian spacon por la mio, kian rajton por la malmulte “konstruivisma”? Ĉu la artisto devas jam esti ne pli ol la proparolisto de la popolo kaj devigata igi sin komprenata? “Jen do mia lando / Kiom grandfaŭke / mi blekis, en miaj versoj, de la popolo esti amata! / Mia poezio, ĉi tie, jam bonas al neniu / cetere ankaŭ ne mi.”* La poeto Sergej Jesenin mortis en 1925, en kondiĉoj disputataj, ĉu mortigo aŭ memmortigo, sed lia doloro kaj lia batalo kun tiuj kontraŭdiroj siavice estas nekontesteblaj. Majakovskij memmortigis sin en 1930. Ne eblas nomi nur unu kaŭzon de lia memmortigo. Sed li, kiu akompanis la revolucion sen fleksiĝi kaj tamen restante marĝene de la partio, li kiu vidis iujn el siaj verkoj stumbli super la nekompreno kaj kiu tamen sciis daŭrigi, sciis, ke la heroa epoko, kies aktoro li estis, nun finiĝis. La “kamarado registaro”, por citi la vorton de lia lasta letero, jam ne emis akcepti la inventliberecon de la kamaradoj artistoj ...

* Sergueï Essenine, Journal d’un poète [Sergej Jesenin: Taglibro de poeto], La Différence, Parizo, 2004.

La avangardoj en Germanujo siavice, dum la unuaj jaroj de la Vajmara respubliko (1919-1933) alfrontis la saman demandon de utileco kaj de efikeco de batalanta arto. La reĝisoro Erwin Piscator [érvin piskátor], dadaisto kaj komunisto, trejnita en la agit-prop kaj kies genia heredanto iel estis Berto Breĥto*, laboris pri proletara teatro, konsiderata kiel rimedo de ideologia liberigo. La sceno, kiu povas laŭbezone uzi boksbatalon aŭ kabaredajn skeĉojn, dividiĝis en supermetitajn spacojn, favorajn, interalie, al materiigo de la klaskonfliktoj. La plastikistoj kiel Georgo Grosz aŭ Otto Dix [óto díks] praktikis estetikon de malbelo, ekstreme kaj distorde, por “montri al la subprematoj la veran vizaĝon de iliaj mastroj”.* Heartfield ellaboris la potencan armilon de fotomuntado ... Do, multaj formoj por subfosi la ekzistantajn potencojn. Fondita de Walter Gropius, la Bauhaus [báŭhaŭs], kiu ekfloris en 1919, siavice poziciiĝis en la tradicio de la vĥutemas: kiel instrucentro ĝi proponis al la avangardo koncepti kaj produkti la konkretajn elementojn de pli bona socio, per laborado pri la loĝospaco kaj la arĥitekturo, per rimedoj de sintezo kaj de plastikaj artoj, artmetio kaj industrio, por stilo “funkciigita”. La avangardo profesiiĝis, kaj la konstruismo akiris ekonomian legitimecon, dum la purigita estetiko de la Bauhaus akiris internacian famon, dum ĝia politika orientiĝo iom post iom malklariĝis* ...

* Vd Diversaj: Berto Breĥto kaj la komunismo. Pensado pri Breĥto en la epoko de tutmondiĝinta kapitalismo. Dek tri kontribuaĵoj el la Kongreso “Breĥto kaj la komunismo”. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2015, 136 paĝoj, ISBN 978-2-36960-004-6 (= MAS-libro n-ro 109). -vl
* L’art est en danger [La arto estas en danĝero], v. cit.
* Béatrice Joyeux-Prunel, Les Avant-gardes artistiques. Une histoire transnationale, Gallimard, coll. “Folio”, Parizo, 2 volumoj, 2015 kaj 2017.

En Franujo, la plej skuanta avangardo, kiu aperis kun sia Manifesto en la jaro 1924, estis la surrealismo. Portata de sia fonda projekto transformi la mondon kaj ŝanĝi la vivon, speciale per liberigo de ĉies kreaj kapabloj, la grupo povis nur renkonti la promesojn de la Oktobro. Ĝiaj rilatoj kun la komunistaj idealo kaj realigoj estis turbulentaj. Tamen, la spirito mem de la surrealismo estas “en la servo de la revolucio”, kiel indikas la titolo de revuo naskita en 1930.* Ĝia volo sociigi la poezian esprimadon, fari ĝiajn instrumentojn (aŭtomatan skribadon, raportojn de sonĝoj, ĉarmaj kadavroj ...) alireblaj por ĉiu, por ke la poezio fariĝu ĝuste “de ĉiuj ne ne de iu”, laŭ la esprimo de Lautréamont, estas per si mem kulpa je malordo kaj perturbo.

* Kp Louis Janover, v. cit.

En tiuj “brulantaj jaroj”*, la artistoj, kiuj sciis iri de la ribelo al la revolucio, estis herooj same kiel heroldoj. Ili havis la kuraĝon batali ĉe du frontoj: tiu de la liberigo de la arto, por forigi la limojn de ĝia enfermiteco en la izolita individueto, kaj tiu de la liberigo de la subprematoj. Kaj same la kontraŭdiroj, kiujn ili spertis, kaj la formoj, kiujn ili inventis, restas, entuziasmigaj kaj korpremaj, emocioj daŭre pridemandendaj, vojoj daŭre esplorendaj.

* Kp Louis Aragon sur John Heartfield, 2 mai 1935 [Lous Aragon pri John Heartfield, 2-an de majo 1935], en: Aragon, Collages, Hermann, Parizo, 1965.

Evelyne PIEILLER.