Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Eltiraĵo el Robien

Louis de Robien [luí derobjé] estis la ataŝeo de la ambasadejo en Ruslando, kiam la caro abdikis, en plena mondmilito. Dum la unua jaro de la revolucio tiu ido de malnova bretona familio skribis en sia taglibro siajn observojn de la politiko kaj de la peterburga socio. Tute ne malamika al la bolŝevistoj, tiu aristokrato pentris la malrapidan agonion de la provizora registaro gvidata de la socialisto Aleksandro Kerenskij.

24-an de majo 1917

Estas la plena anarĥio en la transportoj. Antaŭ kelkaj tagoj, en la stacidomo Nikolas, mi ĉeestis la ekveturon de la trajno al Moskvo. Kompreneble ĉio estis superplena: kupeoj, koridoroj, necesejoj kie stakiĝis kvar aŭ kvin soldatoj, piedbretoj, tegmentoj. La staciĉefo, taksante ke estus danĝere ekveturi en tiaj kondiĉoj, provis elirigi la tovariŝĉojn* (el kiuj kompreneble neniu estis paginta sian lokon). Ĉar li ne sukcesis, li petis helpon al la komitato de laboristoj kaj de soldatoj. Tiu sendis taĉmenton komandatan de oficiro, kiu ordonis al la soldatoj obei. Tiuj rifuzis kaj decidis siavice nomumi komitaton* ... La elektoj fariĝis tuj kaj en la vagonoj kaj sur la tegmentoj oni starigis “trajnkomitaton”. Tiu komitato kompreneble decidis ke necesas resti [en la trajno] kaj, kiel la soldatoj diris, “nia komitato valoras same kiel la alia, ĉar, finfine, ĉiuj du estas elektitaj de ni”.

* Kamaradojn, en la rusa.
* La 1-an de marto 1917, la soveto de Petrogrado adoptis “la ordonon n-ro 1”, kiu donis al la soldatoj la rajton elekti komitatojn de reprezentantoj, sed forigis la formulojn kiajn “ekscelenca Moŝto” por alparoli oficirojn, kaj malpermesis ciumi trupanojn.

Oni devis peti novajn instrukciojn al la centra komitato, kiu ordonis uzi perforton. La oficiro sendis siajn ulojn en la trajnon por eligi ilin. Sed la malobeemuloj direktis sin al la novvenintoj: “Ni veturas al Moskvo ... Vi neniam iris tien? ... Jen okazo ... Venu! Ni veturu tien kune! ..., kaj ili perforte devigis la staciestron veturigi la trajnon. Tiu ekveturis kun pluraj horoj da malfruiĝo kaj kunportis ne nur ĉiujn, kiuj estis senrajte envenintaj, sed ankaŭ tiujn senditajn por ilin elpeli ... ĉio ĉi nome de la trajnkomitato, kiu, ŝajnas, daŭre faris laŭplaĉe decidojn dum la tuta vojaĝo kaj kompreneble turmentadis la vojaĝantojn pagintajn.