Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Multegaj senpunaj militkrimoj

Malverŝajna internacia justico en Sirio

Dum la intertraktado pri la estonto de Sirio estas rekomenciĝanta

en Ĝenevo, la trupoj restintaj fidelaj al s-ro Baŝar Al-Asad eltiras profiton el la militĉesigo subskribita kun la neĝihadista opozicio por redukti la zonojn regatajn de la Organizo de la islama ŝtato. Sed la perspektivo de daŭrigebla paco ŝajnas preskaŭ same fora kiel tiu de juĝado pri la gravaj kontraŭleĝaj agoj plenumitaj de ses jaroj.

MI ESTAS FRUSTRITA, mi forlasas! (...) Mi ne plu povas esti en tiu komisiono, kiu nenion faras*.” En aŭgusto 2017, s-ino Carla del Ponte anoncas sian foriron el la enketo-komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri Sirio. La eksprokuroro de la Internacia Pun-tribunalo por eksa Jugoslavio (IPTEJ), kies bilanco estas tre kontestata, kolere forlasas tiun instancon kreitan la 23-an de aŭgusto 2011, opiniante, ke ĝi fariĝis alibio. Ĝi akuzas la sirian registaron pri teruraj krimoj kontraŭ la homaro kaj samtempe konsideras, ke la siria opozicico“Nun konsistas nur el ekstremistoj kaj teroristoj”.. Tri semajnojn poste, ŝi postulas la kreadon de internacia tribunalo por Sirio.

* Blick, Zurich, 6-a de aŭgusto 2017.

Konfeso pri senpoveco, tiu demisio amasinformile diskonigita tamen ebligis memorigi la justican senpunecon de la siria registaro. Krimojn kaj teruraĵojn ja faris ĉiuj partioj en la konflikto, aparte la armitaj islamaj grupoj, sed la siria reĝimo estas akuzita esti respondeca pri la morto de tre multaj civiluloj. Pli ol 90% de la mortintoj inter marto 2011 kaj marto 2017 estas imputita al ĝi, laŭ la siria Reto de la homrajtoj, neregistara organizaĵo fondita en junio 2011 de la siria aktivulo Fadel Abdul Ghani*, membro de la internacia koalicio por la “respondeco protekti”. Tiu kontestata principo* menciita okaze de la tutmonda pintkunveno de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj en 2005, precizigas, ke la ŝtato estas la unua respondeculo pri protekto de la civila loĝantaro kontraŭ genocidoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, kaj ke la “komunumo internacia” devas uzi ĉiujn taŭgajn rimedojn por protekti tiujn civilulojn, inkluzive de perforto enkadre de rezolucio de la sekurec-Komitato de UN.

* www.whoiskillingciviliansins...
* Vd Anne-Cécile Robert, “Origines et vicissitudes du “droit” d’ingérence”, Le Monde diplomatique, majo 2011.

Jes ja la reĝimo de s-o Baŝar Al-asad estas sankciata de la Eŭropa Unio kaj de Usono, pli ol 250 siriaj gravuloj restas submetataj al malpermeso eniri la eŭropan kaj usonan teritoriojn, kaj al frostigo de siaj bonhavoj, almenaŭ ĝis la 1-a de junio 2018. La sankcioj ankaŭ koncernas sesdek sep ŝtatajn aŭ registarajn entojn, inter kiuj la siria Centra banko. Al tio aldoniĝas petrola embargo kaj limigoj pri kelkaj kategorioj de investoj kaj eksportaĵoj. Sed neniu internacia proceso estis ekigita kontraŭ politikaj respondeculoj.

Tamen ne mankas dokumentoj. Jam en la komenco de la popolribelo de marto 2011, la Centro de dokumentado pri la kontraŭ-leĝaĵoj (CDK) kaj la siria Centro por la amasinformiloj kaj esprim-libereco (CAEL), respektive kreitaj de la advokato kaj aktivulo por la homrajtoj Razan Zaitouneh kaj Mazen Darwich, inundis la internacian opinion per donitaĵoj pri la praktiko de torturo kaj truditaj malaperoj en la sekretaj prizonoj de la siria reĝimo. Ricevinte la Sakharov-premion pri pens-libereco en 2011, s-ino Zaitouneh estis prirabita en decembro 2011 kun tri aliaj membroj de la CDK en la orienta Ghouta. La opoziciretoj akuzas la islaman armeon, kiu regis la Ghouta, respondeci pri la malaperoj. Siaflanke s-ro Darwich kaj 13 kolegoj estis arestitaj kaj torturitaj de la siriaj informservoj. Li estis liberigita la 10-an de aŭgusto 2015, la jaron kiam li ricevis la Unesko-premion de la gazetara libereco. “Truditaj malaperoj estis organizitaj de la registaro por silentigi la opozicion kaj timigi la proksimulojn de manifestaciantoj”, siaflanke denuncis la Alta komisarejo de UN por la Homrajtoj*.

* Enketo-Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri Sirio, “Without a trace: Enforced disappearances in Syria”, 19-a de decembro 2013.

La saman jaron, Cezaro — kaŝnomo de eksfotisto el la siria militpolico — fuĝas el Sirio kunportante 53 275 fotojn, kiuj celas pruvi la ekziston de tortur- kaj amasekzekuto-sistemo en la siriaj prizonoj. Per zorgema pristudo de tiuj fotoj, Human Right Watch (HRW) identigas 6 786 homojn mortintajn en prizono*. “Aŭtentaj kaj pezaj pruvoj pri krimo kontraŭ la homaro” laŭ s-ro Nadim Houry, respondeculo de la proksim-orienta estraro de tiu neregistara organizo. En februaro 2017, Amnesty International taksis ke inter 5 000 kaj 13 000 homoj estis pendumitaj en la centra prizono Saidnaja*.

* Human Rights Watch,“If the dead could speak: Mass deaths and torture in Syria’s detention facilities”, 16-a de decembro 2015.
* Amnesty International, “Abattoir humain. Pendaisons de masse et extermination à la prison de Saidnaya, en Syrie”, 7-a de februaro 2017.

Profesorino pri la homaj rajtoj en Stanford-Universitato, s-ino Beth Van Shack prilumas tiun paradokson: “Eĉ kiam militkrimoj estas klare rekonataj, ne ĉiam facilas trovi kortumon, kie eblas okazigi proceson”. En majo 2014, Rusujo kaj Ĉinujo blokis rezoluci-proponon de Francujo kaj Litovio pri plendo ĉe la Internacia Puna Kortumo (IPK) pro la gravaj militkrimoj de ĉiuj partoj de la siria konflikto. Ja tiu lando ne estas unu el la 124 ratifintoj de la Roma statuto de la kontrakto pri la IPK*, do necesas rezolucio de la UN-sekurec-Konsilio por permesi al la Kortumo etendi sian jurisdikcion sur la sirian teritorion*.

* Sirio estas unu el la tridek du ŝtatoj, kiuj subskribis la statuton sed ne ratifis ĝin, same kiel Usono, Rusujo aŭ Israelo. Aliaj, kiel Sauda Arabujo, Ĉinujo, Turkujo kaj Indonezio eĉ ne subskribis ĝin.
* La Kortumo ankaŭ povas esti kompetenta se la krimulo kaj la viktimo devenas de subskribinta ŝtato de la IPK.

Pro tiu blokado kaj manke de taŭga tribunalo, la lasta rimedo kontraŭ senpuneco estas la “universala kompetento”, kiu permesas al landa tribunalo procesi kontraŭ respondeculoj de gravaj atencoj kontraŭ la internacia homrajta juro faritaj en alia lando. “La siria kazo povos doni eblecon ekkonscii, ke ne temas pri “alia lastaŝanca solvo” sed pri alia komplementa faceto de la internacia pun-sistemo”, klarigas s-ro Joël Hubrecht, respondeculo pri la programo ‘internacia punjustico’ ĉe la Instituto de Altaj Studoj pri Justico.

Tio estas la celo de la Komisiono por internacia justico kaj respondeco (KIJR) (en la angla: CIJA), kreita en 2012 de s-ro Stephen Rapp, eksa vojaĝanta ambasadoro de Usono kontraŭ militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro — ja iom paradoksa respondeco kiam Vaŝingtono malpermesas, ke la propraj civitanoj estu jure persekutataj eksterlande pro tiuj motivoj — kaj s-ro William Wiley. Tiu eksa membro de la buroo de la IPTEJ-prokuroro kaj de tiu de la IPK klarigas al ni, ke danke al kvindeko da enketistoj en Sirio kaj najbaraj landoj, “la CIJA sukcesis eligi el Sirio 70 000 oficialajn dokumentojn, kiuj pruvas la ekziston de decid-ĉeno ĝis la kapo de la siria registaro, por sistema torturado en la prizonoj.” Krom la propraj enketistoj, la CIJA instruis centojn da homoj pri la esplor-teknikoj rilataj al la militkrimoj. Ekipita per tiuj pruviloj surloke rikoltitaj, la komisiono, kies sidejo estas sekreta pro sekurec-kialo kaj kiu ricevas okcidentan financadon*, de nun akompanas la landajn jurisdikciojn en iliajn enketojn. “Ni laboras kun 12 ŝtatoj en Eŭropo kaj Nord-Ameriko, kiuj, laŭ la principo de universala kompetenteco, povas jure persekuti ĉiun suspektaton pri militkrimo aŭ krimo kontraŭ la homaro ĉeestanta sur ties teritorio. En 2016, ni ricevis el ili liston de 409 suspektatoj, kontraŭ kiuj ni starigis akuz-dosierojn”, precizigas s-ro Wiley.

* Britujo, Danlando, Kanado, Eŭropa Unio, Germanujo kaj Norvegujo.

La unua rezulto venas el Francujo. En oktobro 2016, apogate de la internacia Federacio de la Homrajtoj (IFHR), s-ro Obeida Dabbagh, franco-siriano, prezentas plendon al la fako pri krimoj kontraŭ la homaro kaj militkrimoj de la Tribunalo de granda Instanco de Parizo. La frato kaj la nevo de tiu 64-jara inĝeniero estis arestitaj en novembro 2013 kaj portitaj al la prizono de Mezzeh, famkonata kiel unu el la plej mortigaj de la siria reĝimo. Sen novaĵoj pri ili de post tiam, s-ro Dabbagh fine rekonis la mortan vizaĝon de sia frato sur la fotoj de Cezaro. Advokatino de la IFHR, s-ino Clémence Bectarte insistas pri la graveco de tiu afero: “Ĝis nun la universala kompetento estis uzata por jure persekuti, pro terorismaj agoj, eksmembrojn de ribelaj grupoj kaj ĝihadistaj grupoj. Neniu persekuto celis la respondeculojn de la siria ŝtato, malgraŭ ekzisto de pezaj kaj konvinkaj pruvoj, ke ili plenumis la krimojn.”

Plendo deponita en Hispanujo

EN MARTO 2017 la unua plendo estas prezentata en Hispanujo. En la madrida oficejo de la kabineto Guernica37, la advokatino Maité Parejo rakontas la komencon de la afero. “La CIJA estis identiginta hispanan viktimon. Sekvis ok monatoj da solida enketo ĝis prezento de la plendo”, ŝi klarigas. La plendanto, sirianino kiu akiris la hispanan civitanecon, estas la fratino de Abdelmoumem Al-Haj Hamda, kiun ŝi identigis sur la teruraj fotoj de Cezaro. La kadavro de tiu ŝoforo kuŝis sur la grundo mem de la prizono 248. Samtempe en Germanujo, la advokato kaj eks-enkarcerigito Mazen Darwich kaj ses aliaj siriaj viktimoj de torturo ankaŭ deponis plendon kontraŭ ses oficialuloj de la siria reĝimo.

Flanke de la armita opozicio, la nura proceso pro militkrimoj okazis en Svedujo en februaro 2015, kaj finiĝis per kondamno de rifuĝinto, s-ro Mohammad Droubi, eksmembro de la Libera siria armeo, je ok jaroj da mallibereco. En februaro 2017, s-ro Haisam Omar Sakhanh, ribela eksbatalanto kaj azilpetanto en Svedujo, estis kondamnita je dumviva enkarcerigo pro sia respondeco en la mortigo de sep siriaj soldatoj en Idlib.

Fine, sekve de la kruelaĵoj plenumitaj kontraŭ la jezida malplimulto de la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) en Sinjar, iraka provinco ĉe la limo de Sirio, la enketistoj de la SIJA ankaŭ sukcesis identigi kvardek naŭ posedantojn de jezidaj sklavoj kaj tridek kvar gvidantojn de la OIŜ*. La enketo-komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri Sirio opinias, ke la OIŜ plenumis genocidon kontraŭ Jezidoj. En februaro 2016, la asocio Kunordigo de Orientaj Kristanoj en Danĝero deponis plendon kontraŭ nekonato ĉe la Parizo tribunalo, akuzante la OIŜ pri krimoj kontraŭ la homaro, nome la kristanaj malplimultoj de Irako kaj Sirio.

* Intervjuo kun William Wiley, British Broad-casting Corporation (BBC), 3-a de aŭgusto 2016.

Por subteni tiujn iniciatojn, la Ĝenerala Asembleo de UN kreis en decembro 2016 “internacian, senpartiecan kaj sendependan mekanismon [ISSM] taskitan faciligi enketojn pri la plej gravaj atencoj kontraŭ la internacia juro plenumitaj en la siria araba Respubliko de marto 2011, kaj helpi al la juĝado de tiuj, kiuj respondecas pri ili*. La franca juĝistino Catherine Marchi-Uhel, antaŭe juristestro de la IPTEJ kaj de la apelacia ĉambro ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Ruando, estis nomumita je ties kapo komence de julio. Tuj poste, la alta reprezentantino de la Eŭropa Unio por la Eksterlandaj Aferoj, s-ino Federica Mogherini, deklaris, ke Eŭropo financos la ISSM ĝis la valoro 1,5 miliono da eŭroj. “Justeco por viktimoj estas la ŝlosilo de efika kaj inkluziva pacigo-procezo en Sirio. Tial la respondeculoj de militkrimoj devas esti jure persekutataj kiel eble plej rapide”, ŝi insistis.

* “La Ĝenerala Asembleo kreas internacian mekanismon taskitan faciligi la enketojn pri la plej gravaj atencoj kontraŭ la internacia juro en la konflikto en Sirio”, komuniko de la 21-a de decembro 2016, www.un.org

Ĵus antaŭ novaj intertraktadoj planitaj por oktobro en Ĝenevo, la speciala sendito de UN por Sirio, s-ro Staffan de Mistura, alvokis la opozicion “esti sufiĉe realista por kompreni, ke ĝi ne gajnis la militon”. “Al-Asad gajnis ĝin kaj li restos ŝtatestro. Li eble neniam estos jure persekutata”, opinias siaflanke s-ro Robert Ford, eksambasadoro de Usono en Sirio*. “La juĝistara tempo estas tre longa”, memorigas s-ino Becarte, dum s-ro Dabbagh bedaŭras, ke, malgraŭ lia atestado pasintan jaron ĉe la instanca tribunalo de Parizo, “nenio okazis, ni estas ĉe senmova punkto*. En Hispanujo, la juĝisto Eloy Velasco finfine en julio deklaris sin senkompetenta por trakti la pioniran plendon deponitan de Guernica37; nun la advokatoj preparas apelacion.

* The National, Abu-Dabio, 28-a de aŭgusto 2017.
* Luc Mathieu, “Franco-Syriens disparus en 2013: une famille en quête de réponses”, Libération, Parizo, 7-a de aŭgusto 2017.

Emmanuel HADDAD