Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Afriko

Ja tiel kamparanoj pretervivas

En 2015 la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj donis al si la ambician taskon ĉesigi la malsategon kaj misnutron en la mondo antaŭ 2030, eĉ metante la defion “neniu malsatanto” ĉe la dua vico en la liston de siaj 17 celoj de daŭrigebla disvolviĝo. Sed la nutraĵa malsekureco plu etendiĝas.

DE LA pratempoj, malsatego minacas la homaron. La plej malnovaj prezentoj de la fenomeno venas el la antikva Egiptujo, kie oni trovis malsatego-scenojn pentritajn sur muroj de faraonaj tombejoj. Hodiaŭ, la veraj mankegoj estas pli maloftaj, sed plu ekzistas. En iuj regionoj okazas “silentaj malsategoj”, restantaj nekonataj de la cetera mondo. Aliaj regionoj vivas kun vera risko: pli ol dudek milionoj da homoj, disigitaj en kvar landoj, nuntempe estas rekte minacataj. Tri el tiuj landoj — Jemeno estas la kvara — situas en subsahara Afriko, kie la “sezono de la malsato” kulminas en somero: Sud-Sudano, Niĝerio kaj Somalio — kaj kiu travivas sian plej severan sekecon depost sepdek jaroj. Tiuj ŝtatoj situas en konflikto-zonoj: milito kaj nesekureco malfaciligas la homhelpajn intervenojn, endanĝerigante la vivon de milionoj da homoj, inter kiuj miloj da infanoj.

Tra la jarcentoj, depost kiam la antikvaj Egiptoj pentris tiajn scenojn, malsato domaĝis neniun kontinenton. Dum malsato aperas precipe ligita al malriĉeco, malsatego trudiĝas kiel konsekvenco de milito aŭ de naturaj katastrofoj. Plej ekstrema formo de nutra krizo, ĝi estas antaŭita de tio, kion la fakuloj nomas “nutraĵa nesekureco” aŭ “misnutrado”, teknikaj terminoj kiuj povas ŝajni neklaraj. Por simpligi oni ofte parolas pri “malsato”, sed tio priskribas fiziologian staton, kiam la “nutraĵa nesekureco” priskribas pli vastan problemon. Laŭ ĝia plej simpla signifo, ĝi montras la situacion de homoj, kiuj ne ĉiutage disponas pri sufiĉa manĝaĵo, aŭ sufiĉe varia manĝaĵo. Tiuj homoj malsatas, aŭ vivas kun pli malpli konstanta timo fronti tiun problemon.

Por kompreni ilian timon, necesas kompreni tion, kion ĝi implicas en la ĉiutaga vivo. Metu vin momenton en la lokon de afrika agrokulturisto. Kun viaj du hektaroj da tero, vi estas bone dotita, kompare kun kelkaj el viaj najbaroj, kiuj posedas malpli ol unu hektaron. Vi kultivas maizon, fazeolojn kaj kelkajn legomojn. Vi posedas bovinon kaj du kaprinojn. Vi havas la impreson, ke via situacio pliboniĝas, sed via familio foje trairas malfacilajn momentojn, precipe en kelkaj periodoj de la jaro. Vi rikoltis la maizon antaŭ kelkaj monatoj, kaj tuj vendis parton, ĉar vi bezonis monon por pagi la lernejon de viaj infanoj kaj aĉeti manĝaĵojn, kiujn vi ne kultivas. Vi konservis la ceteron en rezervejo por nutri vian familion, sed restas malmulte nun. La vendo de via maizo ne enspezigis al vi multe, la prezo ja estis malalta ĉar ĉiuj agrokulturistoj de la regiono vendas samtempe. Sed vi ne povis atendi: via rezervujo estas malbonkvalita, via rikolto estus malboniĝinta ene de kelkaj monatoj. Tiam komenciĝas ‘magra’ periodo. Vi jam elspezis la tutan monon gajnitan danke al la vendo de viaj produktoj, kaj la manĝaĵo en la butikoj estas tre multekosta. Restas ĉe vi manĝaĵo por du semajnoj.Vi plantis fazeolojn kaj laboras en la agrojn ĉiutage por havi abundan rikolton, sed nenio estos vendebla antaŭ ses semajnoj. Ĝis tiam, vi ne scias kion manĝos viaj infanoj. Vi devas trovi rimedon por doni al ili manĝaĵon.

VIA EDZINO kaj vi komencis manĝi malpli ofte: tio helpas por plidaŭrigi la rezervojn. Vi eble servas pli malgrandajn porciojn al la infanoj. Tiel, vi gajnas ankoraŭ unu aŭ du semajnojn. Vi ankaŭ konsideras deprunti monon, sed en via vilaĝo ne estas banko, kaj tiuj de la urbo havas neniun intereson pruntedoni al kamparanoj sen garantio. Vi povus uzi la servon de la vilaĝa uzuristo, kiu postulas 40% interezon; tio helpus vin momente, sed kiel poste repagi al li?

Serĉante alian solvon, vi tiam konsideras vendi iom da viaj posedaĵoj. Vi ja esperis, ke viaj infanoj povos manĝi viandon de viaj kaprinoj, sed, vendante unu el ili, vi povus aĉeti maizon por kelkaj semajnoj. Malgraŭ la tre malaltaj prezoj — la kaprinoj estas ja magraj en ĉi tiu jar-periodo-, tio estas pli bone ol nenio. Vi eble provas trovi laboron en la ĉirkaŭaĵo. Najbaro posedanta grandan farmon povus dungi vin kelkajn horojn ĉiutage. Sed la salajroj estas malaltaj kaj oni ne trovas laboron en la vilaĝo. Konsiderinte ĉion, vi fine opinias, ke via familio travivos sen tro da damaĝoj: post kelkaj semajnoj okazos la venonta rikolto.

Kaj jen katastrofo okazas. Afrika raŭpo, aŭ senfoliiga raŭpo (Spodoptera exempta) alvenas en vian regionon kaj estigas senprecedencajn damaĝojn. Nun, restas al vi nenio. Vi konsideras retiri viajn infanojn el la lernejo: ili povus labori, zorgi pri tukoj aŭ bestoj, kolekti lignon por vendi ĝin. Unuvorte, gajni iom da mono. Vi scias, ke ilia estonteco dependas de la lernejo, sed la estonteco ŝajnas malproksima, kaj via familio bezonas monon tuj. Vi esperas ke vi neniam estos devigata malpliigi la nombron de manĝoj de viaj infanoj. Vi finfine vendas vian lastan kaprinon kaj vian bovinon. La infanoj bedaŭros la bovinan lakton, pri kiu la flegistoj de la sancentro diras, ke ĝi gravas por la kresko de infanoj. Vi krome perdos la etajn enspezojn, kiuj venis el la vendo de la cetera lakto, kaj vi ne manĝos kaprinan viandon.

Vi eble direktiĝos al la ĉefurbo. Ĝi estas plurajn horojn for de ĉi tie kaj vi ne vidos vian familion dum monatoj, sed ĉu vi havas elekteblon? Vi aŭdis, ke tie estas laboro, ankaŭ viaj najbaroj aŭdis. Kvin el ili jam foriris, sed neniu ricevis novaĵojn de ili de semajnoj. Kompreneble vi serĉas manĝaĵojn ĉirkaŭ vi: fungoj, sovaĝaj herboj, beroj. Tio estas malmulto, sed ĉio estas preninda, en via situacio... Cetere, vi eble devus vendi parton de viaj teroj. Tio enspezigus sufiĉe da mono por vivi ĝis la venonta maizo-rikolto, sed vi scias, ke tiu estos eĉ pli malgranda se vi reduktas la kulturitan areon. Vi denove pensas pri la vilaĝa uzuristo. Vi ne volas pruntepreni monon: vi jam vidis viajn najbarojn fali en ne malimplikeblan situacion pro ŝuldo, sed tio estas tamen pli bona ol vidi siajn infanojn malsataj. Vi ne ŝatas pensi pri tio, kio okazos kiam venos la tempo repagi la prunton ... Kiel ajn malbona estas via situacio ĉi-jaron, ĝi povus ankoraŭ pli malboniĝi...

Jen ekzemplo, inter aliaj, de tio, kion signifas nutra nesekureco por individuo, kaj ekvido de la profundaj kaŭzoj de malsato por granda parto de la subsahara afrika loĝantaro. Tiu problemo rezultas el miksaĵo de malriĉo kaj nesufiĉa disvolvado en la agrokultura, ekonomia, sociala kaj politika sektoroj, kaj de neeblo aliri al la bazaj servoj. En kampara zono, kie tiaj servoj estas limigitaj, unu sola evento povas nuligi la magrajn enspezojn de familio: sekeco, funebro, enhospitaligo... La sanproblemoj kaŭzitaj de malsato havas konsekvencojn por la kapablo labori, do por la kapablo havigi al si nutraĵon, kaj la misnutrado eĉ pli malbonigas la sanstaton, kaj tiel plu.

KROME, multaj homoj estas viktimoj de aidoso en regionoj, kiuj ne disponas pri taŭgaj san-infrastrukturoj. Malsanuloj troviĝas ĉefe inter la plej malriĉaj loĝantoj, kiuj havas nek malsan-asekuron, nek la monon por pagi kuracilojn. En kelkaj afrikaj landoj, kiel Somalio, Sud-Sudano aŭ Demokratia Respubliko Kongo, milito estas la plej grava obstaklo. Kiam oni fuĝas perforton, oni ne povas okupiĝi pri la kampoj, bredi brutaron aŭ starigi komercon. Ekonomio estas falsita kaj prezoj eksplodas. Edukado, sano kaj komerco suferas el tio: perlabori sian vivon fariĝas pli kaj pli malfacile.

Alia faktoro estas la klimato-ŝanĝiĝo. La sciencistoj kaj agronomoj maltrankvilas pri ĝiaj eblaj damaĝoj. La afrikaj agrokulturistoj kaj bredistoj kontribuis multe malpli al la klimat-varmigo ol iliaj sammetiistoj de la pli riĉaj landoj, sed ili suferas ties konsekvencojn tre konkrete. En kelkaj regionoj de la kontinento, la sekeco-periodoj fariĝis pli oftaj kaj pli intensaj, minacantaj tutajn vivmanierojn. Asociita al la forta demografia kresko, la klimat-ŝanĝiĝo elĉerpas la grundon. Familioj troviĝas devigataj kulturi malmulte fekundajn grundojn per malmulte efikaj iloj, kiuj ne kreskigas la produktivecon.

Eblas tamen rompi ĉi tiun ciklon. Malgraŭ statistikoj, kiuj restas alarmigaj, la vivo de multaj afrikanoj pliboniĝas. La proporcio de homoj suferantaj pro malsato malpliiĝis de dudek jaroj, kvankam la absoluta nombro kreskis pro la demografia kresko. La registaroj de la kontinento kaj la agentejo, kiuj helpas ilin, kiel la Tutmonda Nutro-Programo (TNP) devas akceli tiujn progresojn. En tiom vasta kontinento, situacioj varias laŭ la regionoj. Dum la landoj de la centra Afriko troviĝas en malfacilaĵoj, la okcidenta Afriko travivis konsiderindajn progresojn de dudek kvin jaroj: la proporcio de loĝantoj suferantaj pro malsato malkreskis je pli ol duono, pasante de 24% al 10%. La suda Afriko, kiu estis jam en pli bona pozicio, daŭre pliboniĝas; bona mastrumado de la sekeco ebligis eviti katastrofon en 2016. Kaj koncerne la orientan Afrikon, ĝi antaŭeniris, sed la vojo restas longa. Oni taksas, ke Etiopio, kvankam en plena ekonomia progreso, perdas 16,5% de sia malneta enlanda produkto pro la infana misnutrado*.

* Cf. Afrika Unio, Nova partnereco por disvolvado de Afriko (Nouveau partenariat pour le développement de l’Afrique -Nepad), Tutmonda Nutro-programo (TNP) Programme alimentaire mondial (PAM) kaj Ekonomia Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj por Afriko (Commission économique des Nations unies pour l’Afrique -CEA), “Le coût de la faim en Afrique. L’incidence sociale et économique de la sous-nutrition chez l’enfant en Égypte, en Éthiopie, au Swaziland et en Ouganda”, Adis-Abebo, 2017, senpage disponigita sur http://fr.wfp.org

David BEASLEY