Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nomi venkon per ĝia nomo

En oktobro de 2009, Le Monde diplomatique alvokis siajn legantojn.* Nia gazeto havis tri jarojn da financaj perdoj kaj, kiel ĉe multaj aliaj, ĝiaj vendoj malgrandiĝis. Tio signifis, ke ĝia ekzistado — aŭ, kio estis la samo, ĝia sendependeco — ne estis plu certigita.

* Vd “Nia batalo”, Le Monde diplomatique, oktobro de 2009 art.

Ok jarojn poste, tiu minaco estas forigita.

Ĉar la motivoj de kontentiĝo ne estas sennombraj en tiu ĉi momento, estas utila kaj senpeziĝa analizi tiun, kiu rekte koncernas nin. Des pli, ke ĝi enhavas pli ĝeneralan dimension, intelektan kaj politikan. La eldonkvanto de gazeto certe ne pruvas ĝian kvaliton. Sed, ĉiufoje kiam ĝi esprimas opinian tendencon, filozofion — ne “markon”, produkton —, ĝia malfortiĝo povas indiki ke ĝi ĉesas esti utila, ke oni ne plu bezonas ĝin.

En 2009, ni vetis ke tio ne estas la kazo de Le Monde diplomatique. Kaj ni petis vin konfirmi tion per donacoj, per viaj abonoj, per pli regula aĉetado de la gazeto. Ni emfazis tiam, ke la senpaga informo ne ekzistas; ke, kiam la laboro de la ĵurnalistoj doniĝas senpage, tiuj jam ne dependas de siaj legantoj, sed de la serĉiloj kaj de la reklamistoj.* Tiam, tiu vojo kaj tiu analizo estis apartaj.

* Vd “L’information gratuite n’existe pas” [“Senpaga informo ne ekzistas”, La valise diplomatique, 13-an de oktobro de 2010, www.monde-diplomatique.fr

Nia alvoko estis aŭdata. Ekde 2009, ni ricevis 16.700 donacojn, en totala sumo 1.629.000 eŭroj; la nombro de niaj abonantoj atingis historian rekordon, pasante de 81.000 al 94.000; niaj vendoj de papera gazeto ne estis oferitaj per la sinteno de “ĉio cifereca”; nia totala eldonado estas bona kaj eĉ, jam de tri jaroj, donas rerefuteblajn signojn de fortiĝo (+ 20,5 elcentoj), kontraste al la ĝenerala tendenco de la gazetaro. Samtempe la nombro de abonantoj al niaj arĥivoj registris fulme brilan progreson. Lanĉita en 2013, tiu dokumenta resurso havas hodiaŭ pli ol 35.000 subskribintojn konsciajn, ke la aktualeco de la mondo ne resumiĝas per la tri lastaj disputoj de la semajno. Kia alia franca publikigaĵo povas proponi al siaj legantoj, pri temoj tiel malsamaj kiel tiuj, kiujn Le Monde diplomatique aliras ekde majo de 1954, la tutaĵon de siaj sesdek tri jaroj da arĥivoj? Baldaŭ la dudek lastaj disponeblos en tri aliaj lingvoj ol la franca: la angla, la hispana kaj la germana, kaj poste la portugala, la itala kaj la araba.

Tiuj sukcesoj kaj la stato de nia librotenado (vidu ĉi-sube) instigas nin interrompi niajn jarajn kampanjojn de alvoko al donacoj. La sistemo restas, nome tra nia retejo, por tiu, kiu volas fortigi nian financan situacion kaj kreskigi niajn rezervojn en la perspektivo de eventuala vintro. Sed ĝi ne estas plu urĝa. La estonteco de tiu ĉi gazeto estas certigita, almenaŭ por kelkaj jaroj. Do, oni rajtas nomi venkon per ĝia nomo. Sekve, nia celo transformiĝas: anstataŭ certigi la transvivadon de publikigaĵo, nun necesas larĝigi la disvastigon de la ideoj, kiujn ĝi portas. Do, resume, transiri de defendo al konkero.

En tiu perspektivo, ni daŭrigos la prezon de Le Monde diplomatique sur ĝia nuna nivelo, senŝanĝa ekde 2013.* Cetere ni nutras la specialan fonduson “Solidaraj legantoj”, kiuj, de precize tridek jaroj, danke al niaj legantoj, proponas abonojn al institucioj, bibliotekoj kaj universitatoj en malriĉaj landoj, sed ankaŭ al francaj malliberejoj. Ni cetere proponas al vi patroni dum unu jaro novan abonanton kun la espero ke li poste decidos rekte daŭrigi la sperton (bulteno sube). Tre baldaŭ vi povos fine kontribui kun ni al la “Réseau international solidaire” [“Solidara internacia reto”], kiun ni intencas lanĉi por helpi niajn internaciajn eldonojn. Kelkaj el ili plu vivas nur danke al dediĉo de aktivuloj — iuj dirus: apostoleco — tute ne kutima en la ĵurnalista universo.

* La prezo de la Monde diplomatique altiĝis 20-elcente en dek jaroj. Dum la sama periodo, tiu de la francaj gazetoj preskaŭ duobliĝis.

Kiujn instruojn ni tiras el tiu releviĝo? La konvinkon ke, kiam gazeto ne estas konceptita kiel varo, ĝi devas povi kalkuli kun la engaĝiĝo de siaj legantoj. Tiu estas sendube en nia kazo eĉ pli forta, ĉar nia daŭre prioritatas la internacian aktualecon, kiun oni aliloke grandparte oferas, kaj ke, sub la impulso de Claude Julien kaj poste de Ignacio Ramonet, ni estis la skoltoj de la kritiko de la komunikiloj. Kun la fluo de la tempo, nia analizo vekis multajn ŝokitajn reagojn.* Nun ĝi estas grandparte reuzata de la laboristoj de la dudek kvara horo, kelkfoje akompanata de kelkaj pentintaj pekuloj. Bonvenon al ili: tiuj, kiuj kiel ni volas efike batali ĉe la fronto de la ideoj ne postulas identeckartojn kaj aŭtorajn rajtojn.

* Por konvinkiĝi pri tio, vd Edwy Plenel, “Le faux procès du journalisme” [“La falsa proceso kontraŭ la ĵurnalismo”], Le Monde diplomatique, marto 1998.

Le Monde diplomatique ne nur akuzis la reale ekzistantan ĵurnalismon (kapitalisman koncentriĝon, unuecan pensadon, burĝan enfermitecon, sekretajn interkonsentojn kaj komplezojn). Ni kontraŭmetis al ĝi alian profesian praktikon. Nia kritiko per ĵurnalista agado legeblas ĉiumonate kaj ne resumiĝas en rifuzo de la liberala kaj eŭropa altirrepuŝa reago de preskaŭ ĉiuj komunikiloj. Ĉar niaj “kolegoj” fine komprenis: la senkreditiĝo de la malsprita politikisto, kiu gurdas sian kliŝon, nun makulas la reputacion — kaj do la komercan valoron — de la gazetaro kiu akompanas lin kvazaŭ lia ventroparolanto. La eldonaj gvidantoj do decidis uzi precipe alian profesian figuron, kiun ni tute sama malagnoskas, tiun de la neŭtrala raportisto, sen ideologio, “deĉifranto”, “dekodanto”, kiun “oni ne trompas”, kiu rikoltetas de unu konvinko al la alia, pretendas neniam engaĝiĝi.

Lia profesieco konsistas en elektado de “veraj faktetoj”, kiujn li prezentas senkomente; li preferas la “aferojn viditajn” (antaŭ ĉio se ili estas korŝiraj) al racia analizo de la sociaj kaj internaciaj rilatoj; li ĵetas ekster la sferon de informado la ideojn juĝatajn ekstremaj, kaj samtempe faras aliajn (do la liajn) la alfo kaj omego de ĉiuj “debatoj”. Tiel ili esperas la unutonecon konstanta kaj la fikcion de plurismo certigita.

Dum la konkurenco pri aŭskultantaro ofte malriĉigas la informon, la neŭtraleco konceptita kiel elkrestigo de la kontraŭaj opinioj sekvigas alian koston: forpelitaj el la opinipaĝoj, el la televidaj diskutejoj kaj el la decaj interŝanĝoj inter komplicoj kaj kolegoj, la ĉiuspecaj politikaj disidentoj kreas siajn revuojn, siajn ĉenojn, siajn publikigaĵojn. Per delektinda renversiĝo de la situacio, ili profitas de la senkreditiĝo de la institucia ĵurnalismo, ekde kiam esti elpelita el la ĵurnalista korporacio fariĝis preskaŭ garantio de konfido, kreditletero, ordeno de honorlegio.

Nia honoro estas aliloke. La informo, kiun ni publikigas, devenas same de ĵurnalistoj kiel de universitatanoj, verkistoj kaj de esploristoj. Kiom ajn zorge ĝi estas elektita, fakto “faras sencon” nur se ĝi estas metita en historian, politikan kaj kulturan kuntekston. Kun la fluo de la tempo, produktantoj de scioj kaj membroj de la skipo de la gazeto do starigis rilatojn por aliri laboraĵojn kiuj ebligas kompreni la mondon, kun la espero ŝanĝi ĝian direkton. Jes, tio restas nia celo, kaj ni scias, ke ni havas ankoraŭ multan laboron antaŭ ni ...

De jaro, pluraj eventoj kune produktitaj de la grandaj komunikiloj konfirmis nian apartecon. En Francujo, s-ro Emmanuel Macron estis puŝita en la potencon de elektantaro de maldekstra centro, danke al kiu li faras politikon dekstran. En tiu trompo de frakcio de la elektantaro, la gazetaro ludis sian ludon. Speciale la gazetoj kaj retejoj de informado konsiderataj maldekstraj, kiuj kelkfoje apogis s-on Macron antaŭ la unua baloto. La 28-an de la ĵusa septembro, L’Obs, kiel ofte, afiŝis la foton de la prezidanto de la respubliko en la titolpaĝo, sed ĉi-foje kun tiu akuza titolo: “Kial li donacas al la riĉuloj”. Kial? Ĉar L’Obs igis elekti lin ... Kun, ni koncedu, preskaŭ ĉiuj ceteraj gazetoj — sed sen ni.* Rezulto, Le Point “kredas revi” esti heredinta prezidanton tiom liberalan. Kaj Le Figaro mencias “etan miraklon”. Baldaŭ ĝia proprietulo, Serge Dassault, efektive pagos malpli da impostoj.

* Vd Marie Bénilde, “Le candidat des médias”, kaj Pierre Rimbert, “Un barrage peut en cacher un autre”, Le Monde diplomatique, respektive majo kaj junio 2017.

Kiam ni elmontras la risortojn de la potenco, la internacia situacio devigas nin ankaŭ antaŭgardi nin kontraŭ danĝeroj de la indignanta indigno, de la “opozicio kiu kontentigas la malkontentulojn”, kontraŭ la eĥo de la komunikiloj kaj de la sociaj retoj, kiu izolas kaj kelkfoje stultigas. Ekde la elekto de s-ro Trump ne pasas horo sen ke la plimulto de la okcidenta gazetaro detaligas la erarojn, la hontindaĵojn kaj mispaŝojn de la okupanto de la Blanka Domo. La temo estas neelĉerpebla. Ĝi ebligas al tiuj, kiuj bezonas ĝin, konstrui al si malmultekostan profilon de progresemulo.

Sed tiu metodo kondukas ankaŭ al konstruado de nova “akso de malbono”, larĝe fantaziata, ofte aldonante s-on Vladimir Putin. La fakto, ke s-ro Trump kaj li estas kontraŭaj en temoj tiel sendanĝeraj kiel Irano, Koreujo, la UNESKO, Kubo, la klimata varmigo, Ukrainujo, Venezuelo, Sirio, ŝajnas preskaŭ sensignifa. Ĉar ĉion ĉi oni forbalaas per la suspekto, ke la rusa prezidanto simpatias kun sia usona kolego. La Central Intelligence Agency (CIA) — kiu kompreneble neniam mensogis kaj kiu ĉiam skrupule tenis sin ekster la politika vivo de la aliaj landoj — efektive asertas, ke Kremlo rekte implikiĝis en la disvastigo de malamikaj informoj pri s-ino Hillary Clinton, kio, laŭ ĝi, klarigas ŝian ne antaŭviditan malvenkon.

Tiujn fake news (“misinformojn”) elkovitajn de Moskvo la Nordatlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) volas kontraŭbatali. Ĝi faros tion kun certa fakkono, ĉar en la momento de la Kosovo-milito (1999) la NATO mem detaligis siajn teĥnikojn “por anestezi la opiniojn” en kazo de armea “misago”: “Ni diris, ke ni faros enketon, ke la hipotezoj estas multaj. Ni malkaŝis la veron nur du semajnojn poste, kiam ĝi interesis jam neniun.”* Sed, se tia vero “jam interesas neniun”, nin ĝi pasiigas ... Zorgi pri ĝi estas iomete tio, kio distingas nin. Kaj ni eĉ nomas tian memorigon, returniĝon, oblikvan rigardon: perspektivigo. Ĝi ofte retenas nin hurli kun la lupoj. Ĝi postulas iom da memoro kaj pli da intelekta klopodo ol kompulsa sendo de deko da tvitoj pri la lasta polemiko de la tago.

* Kp “L’opinion, ça se travaille....”. Les médias et les guerres justes, Agone, Marsejlo, 2014.

“Ne maltrankviliĝu, kantas la franca rapistino Keny Arkana.

Lasu nin luli vin mallaŭte

Lasu nin rakonti al vi historiojn

Lasu nin pensi anstataŭ vi, dum vi distros vin.”

Tiuj kelkaj verso resumas la ĵurnalismon, kiun ni kontraŭbatalas. Tiu, kiun ni produktas ĉiumonate, danke al vi, havas ankoraŭ la estontecon antaŭ si.

Serge HALIMI.