Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Amo al la patrujo... kaj al la negoco

Renkontiĝo kun la pioniroj de “afrikapitalismo”

Kun la ekonomia kresko, kreiĝis riĉaĵoj en la privata sektoro de Afriko, aparte la angloparolanta Afriko. Konfirmante la liberalan miton de individua sukceso, la agantoj de la “black business” (nigrula negoco) pretendas redukti la tre profundajn malegalecojn de la kontinento per filantropio. De Etiopujo ĝis Sud-Afriko, ili asocias negocon kaj karitaton, atribuante al kapitalismo virtojn, kiuj ne estas demonstritaj aliloke.

ILIAJ NOMOJ kaj vizaĝoj regule videblas sur la kovrilpaĝoj de ekonomiaj magazinoj: s-roj Aliko Dangote, Tony Elumelu, Patrice Motsepe, Mo Ibrahim, Yérim Habib Sow, Mohamed Ould Bouamatou, Jean Kacou Diagou... Tiuj novaj magnatoj de Afriko konstruis, en apenaŭ du jardekoj, financajn imperiojn. La observantoj ja kutimiĝis je la elmontrataj riĉajoj de la ŝtatestroj kaj potenculoj de la nigra kontinento. Jen estas la tempo de la industriestroj de la “nigrula negoco” (black business). De Niĝerio ĝis Sud Afriko, Etiopujo aŭ Ebur-Bordo, de kvardekjaraj ĝis sesdekjaraj, plejparte devenantaj el modestaj familioj, tiuj memfaritaj personoj de Afriko parolas plurajn lingvojn (ofte la anglan kaj regionajn dialektojn), traflugas la mondon en privataj jetoj, invitiĝas al ceremonioj de la granduloj de nia planedo (kunveno de G-20, Davos-Forumo, ktp) kaj disponas pri la telefon-numeroj de kelkaj el la plej potencaj baronoj de la tutmonda ekonomio.

Membroj de tre fermitaj rondoj en siaj landoj, kluboj, restoracioj aŭ kirlobanejoj, kie ili renkontiĝas por senstreĉiĝi aŭ paroli pri negoco, tiuj plurmilionuloj ofte karikature adoptas la vivmanierojn de siaj samranguloj el okcidento, el la golfaj emirlandoj aŭ el azio: feriado en Florido aŭ Eŭropo, privata flegado en luksaj klinikoj, ŝatego de luksaj akcesoraĵoj, praktikado de golfo aŭ skvaŝo... Kvankam la plimulto de tiuj afrikaj milionuloj reproduktas la praktikojn elprovitajn de iliaj tutmondaj samuloj, kiel la translokadon de kapitaloj al la okcidentaj ĉefurboj, kelkaj tamen distingiĝas depostulante por si “afrikapitalismon” adaptitan al la specifecoj de la nigra kontinento (malnovaj komercaj tradicioj, kulturo de solidareco, ktp.). Ili tiel montras por sia lando, kaj eĉ por la tuta kontinento, ambiciojn pri disvolvado ekonomia (prioritato al la afrikaj kapitaloj, antaŭenigo de privata sektoro kaj individua entrepeneco) kaj homa (subteno al programoj pri sano, edukado, elektrizado). Lasta ekstera signo pri riĉeco: multaj el ili kreis filantropiajn fondaĵojn. Laŭ la African Grantmakers’ Network (AGN), tutafrika reto de bonfarantoj, dudek du el la kvardek plej grandaj riĉaĵoj de Afriko plenumis en 2014 homamajn agojn, je sume 7 miliardoj da dolaroj.

Se kredi la raporton de la sud-afrika instituto New World Wealth* publikigita en 2017, la nombro de milionuloj sur la nigra kontinento pasis de 100 000 en 2010 al 140 000 en 2016, kun entuta kapitalo taksita je 800 miliardoj da dolaroj la pasintan jaron — la duoblo de la malneta enlanda produkto (MEP) de Niĝerio. Siaflanke, la kabineto Capgemini* opinias, ke ilia tuta riĉaĵo kreskis preskaŭ 80% inter 2008 kaj 2017, kaj atingis la rekordan sumon 1500 miliardoj da dolaroj. La diferencon povas klarigi la netravideblo, kiu ĉirkaŭas tiujn milionulojn se temas pri deklari la originon kaj mezuron de ilia riĉaĵo. La riĉiĝo de la afrikaj elitoj ankaŭ mezuriĝas laŭ la nombro de miliarduloj. Ili estas dudek kvin laŭ la usona magazino Forbes, kvindek kvin laŭ la revuo Ventures — tre malpli ol la multaj individuaj riĉaĵoj akumulitaj sur la aliaj kontinentoj, sed progresantaj escepte rapide.

* New World Wealth, “The Africa wealth report 2016”, marto 2017, http://africanwealthreport.com
* “World wealth report 2017”, www.worldwealthreport.com

Per siaj sukcesoj, sia amaskomunikila aŭreolo, kaj siaj diskursoj pri la afrika moderneco, tiuj milionuloj eltiras avantaĝon el la komparo kun la inerteco de la potenculoj kaj politikaj gvidantoj, kiuj de jardekoj malhelpas la disvolvadon de la kontinento. La ganaa sociologo George Ayittey flate kromnomas ilin la “gepardoj”, kompare kun la “hipopotamoj” kiuj ne kapablas plenumi la devojn de sia rango. Male al la periodo sekvanta la sendependiĝojn, la ŝtatoj kaj la grandaj eksterlandaj privataj investantoj ne plu estas la solaj agantoj de la disvolvado. Malgraŭ persisto de amasa malriĉeco, la dinamiko de la kontinento ĉi-foje asocias kreskantan nombron de afrikanoj. Lokaj privataj entreprenoj disvolviĝas je skalo de lando, de sub-regiono, aŭ eĉ de la kontinento, kiel Dangote Cement kaj la Guaranty Trusk Bank (en Niĝerio), RMB Holdings kaj la Standard Bank (en Sud-Afriko), aŭ la Attijariwafa Bank (en Maroko).

Finita la kontinento de malespero, de malsatego kaj aidoso!

Spite al la promesoj, tamen, la internaciaj firmaoj kaj la eksterlandaj ŝtatoj singarde observas*. Malfacilas imagi, ke la apero de tiuj miliarduloj ebligos inversi la pezan heredaĵon de la malegala disvolvado inter Nordo kaj Sudo: iliaj ricaĵoj esence konstruiĝis en niĉoj de ekonomiaj rentoj (minejoj, bankoj, telekomunikado, energioj) sen investi en la strukturaj kaj strategiaj sektoroj (industria produktado, infrastrukturoj, ktp.). Tamen, diskursoj anoncantaj baskulon akumuliĝas, aparte ĉe tiuj, kiuj devus ĝin porti...

* Vd “Les entreprises françaises défiées dans leur pré carré”, Le Monde diplomatique, aprilo 2017.

Kvindek kvar-aĝa, la niĝeria miliardulo Tony Elumelu troviĝas ne nur ĉe la kapo de unu el la plej grandaj bankoj de Afriko — la United Bank for Africa (UBA)-, sed ankaŭ de la giganto Transcorp, konglomerato aktiva en la sektoroj hotelservoj, energio kaj agronegoco, kiu fariĝis la plej granda entrepreno kvotita en la borso de Lagos. Li posedas propran invest-fonduson, Heirs Holdings, kiu ebligas al li partopreni en la kapitalo de kompanioj, afrikaj aŭ asociitaj al eksterlandaj investistoj, en la sektoroj petrolkemio, infrastrukturoj aŭ agrokulturo. La ege moderna sidejo de Heirs Holdings situas en la eleganta kvartalo Ikoyi, rande de la laguno proksima al Lagos, urbego kun dudek-miliona loĝantaro. Ja tie s-ro Elumelu, filo de modesta niĝeria restoraciestrino, kaj dudek-sesa riĉaĵo de la kontinento, akceptas siajn invitatojn. Domego ekipita de vastaj vitraĵoj, ĉirkaŭata de ĝardenoj kaj fontanoj, kun naĝejo por la kunlaborantoj. La salajruloj disponas pri modernegaj komputiloj, televidekranoj kaj senstreĉiĝo-alkovoj. En sia privata spaco, kie tronas fotoj lin montrantaj flanke de papo Johan-Paŭlo la dua aŭ de s-ro Barack Obama, vestita per marblua kompleto kaj senriproĉa blanka ĉemizo, la miliardulo estas cirkaŭata de poliglotaj asistantinoj edukitaj en Londono, Toronto aŭ Nov-Jorko. “Afriko surprizos vin, li ekparolas al ni. Finita la kontinento de malespero, malsategoj kaj aidoso! Ni ja gajnas monon, sed ni antaŭ ĉio estas afrikanoj, kaj nia ambicio estas kolektive sukcesi, kiel afrikanoj, reduktante la malegalecojn ankoraŭ tro grandajn en niaj landoj.”

Tiu kristano el etno Ibo debutis en financo kaj, iĝinte tridektrijara, fariĝas en la 1990-aj jaroj, la plej juna ĉefo de la Standard Trust Bank, kiun li levas ĝis la nivelo de la kvin unuaj niĝeriaj establoj. Dek jarojn poste, lia kariero ekflugas danke al la aĉeto de la UBA. Kvankam iuj murmuras, ke li ŝuldas sian sukceson al siaj politikaj rilatoj, neniu skandalo ĝis nun makulis lian bildon.

Oni ŝuldas al li la esprimon “afrikapitalismo”, lanĉitan en manifesto en 2010. De tiam, la formulo nutras liajn internaciajn prelegojn. “Estas ekonomia kaj socia filozofio, en kiu sukceso baziĝas sur du aksoj: engaĝiĝo de la privata sektoro kaj filantropio”, klarigas al ni s-ro Elumelu. Kio pri la recepto? “Necesas samtempe antaŭenigi novigon kaj kreadon de entreprenoj je kiu ajn kosto, kaj memori, ke ne estos disvolviĝo se la riĉuloj ne redonos parton de tio, kion ili bonŝance ricevis.” Jen etika varianto de la liberala teorio de “disfluado”, laŭ kiu la enspezoj de la plej riĉaj irigacias la tutan socion. Kaj ne gravas se la plej granda parto de la kapitalismaj ekonomioj, en Eŭropo, Azio aŭ Usono sin apogis sur fortikaj strategiistaj ŝtatoj...

En 2010, la niĝeria miliardulo kreas privatan fondaĵon portantan lian nomon, kies celo estas financado de novigaj entreprenoj sur la kontinento. Dotita per cent milionoj da dolaroj ene de dek jaroj, ĝi ĉiujare rekompencas mil afrikajn kreintojn de ekfirmaoj en tiel variaj sektoroj kiel sano, edukado, agrokulturo aŭ servoj. Kvankam la lastaj laŭreatoj estis ĉefe kenjanoj kaj niĝerianoj, ankaŭ junaj senegalanoj, burkinanoj aŭ marokanoj ricevis premiojn. Konvinkita liberalulo, heroo de tiu Afriko, kiu, laŭ li, “devas nun antaŭeniri per propraj fortoj kaj riĉaĵoj, sen tiu internacia kuratoreco, privata aŭ publika, kiu ĝis nun riglis ĝin”, s-ro Elumelu pravigas la karitatan agadon de la novaj afrikaj magnatoj: “Oni luktas por sukcesi, kaj, kiam la celo estas atingita, oni rigardas ĉirkaŭ sin kaj oni decidas disdonadi.”

Ĉu estas diferenco kun la anglosaksa modelo de filantropio, kun ĝiaj privataj entreprenoj kaj riĉaĵoj, kiuj, pro zorgo pri sia bildo aŭ por tiri profiton el gravaj fiskaj avantaĝoj*, kreis fondaĵojn? “La bildo samas, sendube, koncedas s-ro Elumelu. Sed la afrika filantropio, kiun mi antaŭenigas iras pli malproksimen. En Afriko, la ŝtatoj ne kapablas plenumi ĉiujn kondiĉojn de ekonomia kaj homa disvolvado, kiel okazas en Okcidento. Precipe, daŭrigas la negocisto, ni ne praktikas karitaton. Ne forgesu nian afrikan proverbon: ‘Ne donu fiŝon al tiu kiu malsatas, instruu al li fiŝkapti’.” Ĉu vere temas pri aŭtenta afrika proverbo? Iuj diras ĝin ĉina... La referenco resendas al la movado de pragmatisma filantropio naskita en Usono komence de la 1990-aj jaroj, sub la prezidanteco de s-ro William Clinton, kaj kiu kritikas la ‘neefikecon’ de la socialaj helpoj. Adoptante tiun tipe liberalisman rezonadon, s-ro Elumelu volonte rekonas, ke ankaŭ en Afriko, malgraŭ la kundividaj tradicioj, individualismo antaŭeniris. “Ĉi tie same kiel aliloke, tre riĉaj negocistoj — kaj ankaŭ multaj politikaj gvidantoj — zorgas nur pri sia potenco kaj siaj privilegioj. Tion pruvas la nepotismo kaj korupto, kiuj putrigas nian landon. Tiuj plagoj ne estas nur en okcidento.”

* Cf. Nicolas Devoux, Les Oubliés du rêve américain. Philanthropie, État et pauvreté urbaine aux États-Unis, Presses universitaires de France, Parizo, 2015.

La sudafrikano Patrice Motsepe, 55-jara, fondinto de la giganta mineja African Rainbow Minerals (ARM), konstruis en kelkaj jaroj la okan riĉaĵon de Afriko. Nigra kaj riĉa en lando kie la riĉaĵoj plejmulte restas en la posedo de Blankuloj, li ekis sian karieron en afrika advokat-kabineto, kie li fakiĝis pri minejo-juro. Fine de la 1990-aj jaroj, li akiras orminejojn kiam la kurzo de la metalo estis malkreskanta. Sed en 2002, kun la subskribo de la ĉarto de la Black Economic Empowement (BEE), lia socia altiĝo konfirmiĝas. Intertraktita inter la grandaj minejaj grupoj kaj la registaro el la Afrika Nacia Kongreso (ANK), tiu teksto planas la transdonon de 26% de la sektoro al nigrulaj investantoj, ene de dek jaroj. Ligita al la ANK — kvankam malpli ol aliaj miliarduloj de la sudafrika “black business”-, s-ro Motsepe konstruas sian imperion. Tamen, kvankam la minejoj estas politika simbolo de la nova divido inter investantoj blankaj kaj nigraj en Sud-Afriko, ilia renta karaktero alportas malmultajn perspektivojn de disvolvado al la lando.

Ĉu reala konscio aŭ efemera oportunismo?

Komence de 2013, la miliardulo donacas al la fondaĵo, kiu portas lian nomon, la duonon de sia fortuno, taksita je 2,9 miliardoj da dolaroj. Li tiel fariĝas la unua afrikano loĝanta sur la kontinento, kiu respondas al la “Giving Pledge”, tiu alvoko lanĉita de s-roj Warren Buffett kaj Bill Gates por ke la plej riĉaj kundividu (iomete) sian riĉaĵon. La mono de s-ro Motsepe ne transiros — kiel ofte okazas — tra usonaj fondaĵoj, frandemaj pri tiaj partnerecoj. Li elektis la apogon de afrika administra konsilantaro kun famuloj el religiaj rondoj (li studis en sud-afrika katolika privata lernejo) kaj asociaj rondoj. Ilia misio estas: “Konduki kaj subteni projektojn destinatajn al la plej malriĉaj.”

En la ĉirkaŭurbo de Kaburbo, for de la getourboj (Townships), kiuj limas la nordan periferion de la urbo, s-ro Luvuyo Rani, apenaŭ 40-jara, bone integris tiun filozofion. Helpata de la Motsepe-Fondaĵo, tiu eksinstruisto pri informadiko, kreis sian propran entreprenon, la Silulo Ulutho Technologies en 2004 kaj specialiĝis pri trejnado de la nigrula komunumo je la novaj teknikaroj. S-ro Rani instalis sian oficejon en modesta domo situanta en unu el la kvartaloj, kie provas prosperi la nigra sudafrika mezklaso depost la fino de la apartisma reĝimo, en 1991. “En la getourbo, li klarigas, antaŭ ol krei entreprenojn aŭ ekfirmaojn, la fratoj devas familiariĝi kun la modernaj teknikaroj. Poste, ĉiu estos ekipita por senhezite antaŭeniri.”

Silulo Ulutho Technologies disponas pri kvardek centroj en la provinco Kaburbo. Ĉiujare oni formas tie pli ol mil homojn, vera sukceso, pro kio s-ro Rani ricevis en 2016 la premion “sociala entreprenisto”, aljuĝita de la svisa fondaĵo Schwab. “Laŭ mi Patrice Motsepe enkorpigas formon de kapitalismo konscia pri la socia respondeco de la plej riĉaj. Kelkaj afrikaj milionuloj prifajfas tion, sed aliaj, kies riĉiĝo estas ankoraŭ freŝdata kaj kiuj devenas de popolaj familioj, estas pri tio sentemaj.”, klarigas s-ro Rani. En Afriko kiel aliloke, restas la demando: ĉu reala konscio, aŭ elmontrado kaj efemera oportunismo?

La etiopa eksa maratona ĉampiono konstruis imperion

Konata pro siaj mortigaj malsategoj, Etiopujo ankaŭ estas gloro de la nova afrika kapitalismo. Laŭ la klasifiko de la jaro 2015 de la instituto New World Wealth, la lando enhavas 2 700 milionulojn, nombro kiu pli ol duobliĝis de 2007. En kvartalo Bole, sur la akso iranta al la nova internacia flughaveno de Adis-Abebo, staras turoj el malhela vitraĵo. De dek jaroj, la lokaj riĉuloj instalis tie la sidejojn en la tute novaj ejoj de siaj entreprenoj kaj bankoj. Rande de la avenuo Afrika, konstruaĵo portas la nomon de atleto, kies gloro konatiĝis tra la mondo: la maratona kuristo Hailé Gébrésélassié, ricevinto de du oraj medaloj ĉe la olimpiko kaj okfoje mond-ĉampiono sur 1 500 m, 3 000 m kaj 10 000 metroj.

De kiam li forlasis la internaciajn konkursojn, la “dio de stadionoj” sin lanĉis en negocon. Naskita en provinco Arsi, ene de dekinfana kamparana familio, la eksa atleto nun posedas plurajn domegojn, inter kiuj kvar hoteloj, kaj li estras profitdonan negocon pri aŭtoj kaj kafo-plantejon. Lia imperio enhavas pli ol du mil salajrulojn. Kun helbruna haŭto kaj afabla rideto, la vizaĝo de la maratonisto restis sama. Sed, de kiam li estas plurmilionulo, lia vivo ŝanĝiĝis. “La negoco igas rigardi alimaniere la mondon, li konfesas. Kunvenoj de administra konsilantaro, vizitoj de laborejoj, kunvenoj kun miaj teamoj, ĉio rapidegas. Precipe, mi nun havas ambicion por mia lando. Gvidata honeste, la negoco povas transformi la ĉiutagan vivon de homoj.” Honestecon videble tre alte taksas la eksa stelulo, konsciante, ke multaj tute alimaniere kondutas. En Etiopujo same kiel aliloke sur la kontinento, la skandaloj rivelantaj interes-koluziojn inter negocistoj kaj politikaj kadruloj estas multnombraj, eĉ se ĉie la “bona gvidado” estas afiŝata kiel prioritato de la publikaj politikoj. Ankaŭ s-ro Gébrésélassié havas projekton de fondaĵo, kies statutoj pretas. Celoj: edukado de la infanoj en lia lando. “Mi delonge komencis disdoni ĉirkaŭ mi, en mia familio kaj mia naskiĝ-vilaĝo. Estas etika devo en Afriko. Oni ja diras ĉe ni: “Necesas tuta vilaĝo por kreskigi infanon”.” Kaj kiom da urboj kaj vilaĝoj necesas por sukcesigi milionulon...

Ebur-Bordo estas la sola francparolanta lando klasifikita en la studaĵo de la New World Wealth. Ne malpli ol 2 300 milionuloj en 2015 kaj perspektivo ke estos duoble en 2024. Piede de la Altebenaĵo, rande de la laguno Ebrié, la negoc-kvartalo ilustras la metamorfozon de Abiĝano. Dekstre, konstruata apartamentaro: la hotelo Noom, luksa establo el nova generacio, enhavanta 257 ĉambrojn kaj naĝejon kun ‘elbordiĝo’ ĉe la pinto de la konstruaĵo. Sur la fasado etendiĝas la tre laŭmoda frapfrazo de la ebur-bordaj domvendistoj: “Bonvenon ĉe la afrika kaj nuntempa altkvalita gastamo. Afrik-kunfanda gastronomia kuirarto” — specialaĵo de la afrikaj majstro-kuiristoj bazita sur miksado de rafinitaj pladoj kaj lokaj saporoj.

Maldekstre, ankaŭ rande de la laguno, ŝovelmaŝinoj traboras la grundon. Ankaŭ tie grandaj paneloj laŭdas ‘faraonan’ projekton: la “golfeto de Cocody 2020”. Purigado de akvo, nova ponto, paradizo-plaĝoj, futuristaj loĝejaroj kun haveno, jaĥto-klubo kaj promen- velboatoj. Kaj ĉi tiu reklama frapfrazo: “Nova ponto al emerĝado”... Suma kosto de la laboroj: inter 150 kaj 300 milionoj da eŭroj. Ĉe la kvina etaĝo de la ĉielarka konstruaĵo, s-ro Alain Kouadio ne kaŝas sian fierecon antaŭ tiu montrofenestro de la nacia vigleco. Ĉirkaŭ kvindek-jara, tiu eksa vicprezidanto de la ĝenerala konfederacio de la entreprenoj de Ebur-Bordo estas ankaŭ la fondinto de la familia grupo Kaidan (telefonio, nemoveblaĵoj, invest-fondusoj): 350 salajruloj kaj jara vendosumo je 45 milionoj da eŭroj. Por tiu milionulo edukita en Kanado, la “afrikapitalismo” estas unue la produkto de la angloparolantaj landoj. “En tiuj ŝtatoj, la britoj estis venintaj por komerci. La administracioj estis malfortaj kaj la politikaj reĝimoj nestabilaj. La lokuloj devis do uzi elturniĝemon en komerco kaj negoco. Tiu tradicio naskis la nuntempajn negocistojn, sorbigitajn de la kulturo de privata entrepreneco, detaligas s-ro Kouadio. Ĉe ni en francparolanta Afriko, la francoj konstruis tre fortajn administraciojn. Ili kutimigis nin pensi la karieron en la ŝtata funkciularo. Nur freŝdate, meze de la 1990-aj jaroj, mia generacio komencis rezoni laŭ la okcidentaj kriterioj de privata entrepreno kaj individua iniciato.” Kaj pri filantropio, s-ro Kouadio ironias pri ĝi: “Ĉu vi konas multajn francajn negocistojn, kiuj agaj kiel filantropoj laŭ la usona maniero? Tiel estas do ĉe ni. Sed movado ekiĝas, ankaŭ ĉi tie.”

Sama diskurso aŭdiĝas ĉe la sidejo de unu el la gloroj de la ebur-borda ekonomio, la Nouvelle Société interafricaine d’assurance (NSIA). Tiu entrepreno estis fondita en 1995 de s-ro Jean Kacou Diagou, klasifikita en 2015 inter la dudek kvin plej grandaj riĉaĵoj en francparolanta Afriko fare de la magazino Forbes. Lia filino Janine, kvardek-kvarjara, estras ĉi tiun grupon instalitan en dek du landoj kaj kiu havas pli ol du mil salajrulojn. Edukita en Dakaro, poste en Parizo kaj Londono (pri financa inĝenierado), tiu negocistino klarigas al ni, ke “la kontinento estis prirabita dum jarcentoj, kaj metita sub kuratoreco de la ekskoloniintoj ekde la 1960-aj jaroj. Hodiaŭ ni opinias, ke la afrikanoj povas esti la agantoj kaj la profitantoj de la nova kresko-ciklo*. Ĉu do Afriko estas portanto de kapitalismo kun homa vizaĝo? “Ni ne ŝajnigu nin anĝeloj, tuj respondas s-ino Diagou. Negoco restos ĉiam negoco. Kaj por sukcesi la afrikanoj devos ja hardiĝi sur ĉi tiu kampo. Ni nur opinias, ke “afrikapitalismo” havos propran modelon kaj ne estos miraklo pri malegalecoj. Sed estas granda probablo, ke ni havos pli bonajn rezultojn rilate disvolvadon ol tiujn de la kvar lastaj jarcentoj.”

* Vd. Manière de voir, n-ro 143, “Afrique. Enfer et eldorado”, oktobro-novembro 2015, disponebla sur http://boutique.monde-diplomatique.fr

S-ino Diagou ekrigardas la kovrilpaĝon de la magazino Forbes Africa, kiu pendas enkadrigita sur la blanka muro de ŝia vasta oficejo. La vizaĝo de ŝia patro, 70-jara, fiere aperas. “Ni ne akceptos ke tiuj riĉaĵoj denove elglitu de ni. La ekonomiaj partnerecoj, kiujn ni validigas, estas intertraktitaj de egalulo al egalulo kun la eŭropanoj aŭ la ĉinoj. Mi persone ankoraŭ akceptas kelkajn kompromisojn, sed mi certas ke mia filo ilin rifuzos.” Vestita per tradicia robo, la administranto-heredantino paŭzas, kaj daŭrigas. “Formo de tutafrika identeco emerĝis. Necesis tempo, sed, de la 2000-aj jaroj, la afrikanoj konvinkiĝis, ke kresko estas endogena je nia kontinento. Tiu ekkonsciiĝo kondukas nin privilegii transajn partnerecojn. Antaŭ kelkaj jaroj, ni ankoraŭ ne sukcesis komerci kun Niĝerio, ekzemple. Nun ni havas tie filion.”

La diskreta maŭritania milionulo Mohamed Ould Bouamatou konfirmas la ambiciojn de la “afrikapitalismo”. “La komerco-tradicioj estas tre malnovaj en Afriko. Nuntempe, kompreneble, aliaj sektoroj elmergiĝis, kiel telefonio, financo, infrastrukturoj aŭ energio, klarigas tiu 64-jara negocisto. Pro evidentaj historiaj kialoj, la afrikaj investistoj manifestas tre fortan ekonomian patriotismon. Ĉi tiu sento povas konduki al ambicio, kiu transiras la demandojn pri persona profito. La ekonomia potenco tiam retrovas sencon kaj fariĝas maniero labori por la disvolviĝo de popoloj kaj por la lukto kontraŭ la malegalecoj.” Naskita en maŭra tribo, el komercistaj gepatroj, s-ro Bouamatou debutis kiel instruisto de baz-lernejo en la 1970-aj jaroj, antaŭ ol sin lanĉi en import-eksportado. Li hodiaŭ posedas multajn nemoveblaĵojn kaj sociajn partojn en la Mattel-kompanio, unu el la gravaj maŭritaniaj operaciantoj pri telefonio, sed ankaŭ en la granda banka kompanio, kiun li mem kreis — la Générale de Banque de Mauritanie (GBM)-, entreprenon importantan aŭtomobilojn, kaj plurajn cementajn entreprenojn.

Prosperi sen preterrajtoj kaj sen flatado

Vestita per blanka senmakula ĝelabo, kun poŝtelefono apud sia mano, la islama milionulo kreis en 2015 la Fondaĵon por egaleco de ŝancoj en Afriko, deklaritan en Belgujo. Ĝi financas programojn por helpo al edukado, sano kaj respekto de homrajtoj. Alia misio skribita en la statutoj de lia fondaĵo estas “Firmigi jur-ŝtaton kaj demokration” en la kontinento.“Tio, kion deziras nun la afrikanoj, estas povi komerci kaj prosperi same kiel la aliaj, sen preterrajtoj kaj sen flatemoj antaŭ tiu aŭ tiu politika sistemo. Tiuj preterrajtoj, kiuj datumas de la kolonia epoko, pludaŭris kaj eĉ plifortiĝis ĉar ili estas praktikataj de la afrikanoj mem. Kelkaj landoj el la kontinento ŝajnas nun esti koloniataj fare de la niaj, tio estas ili estas gvidataj de grupoj, kiuj rigardas la politikan potencon kiel manieron riĉigi sin aŭ sian klanon, kaj nin konkurencas.”. Tio estas rekta aludo al la afrikaj politikaj gvidantoj, kiuj uzas la ŝtaton por alproprigi al si gravajn partojn de la nacia ekonomio. Sed ĉu ne veras ankaŭ la inverso? Ĉu la disigo inter privata kaj publika estas vere klara en Afriko? Se kredi la adeptojn de la “afrikapitalismo”, la privata sektoro enhavas virtan mekanikon kontraŭata de la “hipopotamoj” de la politikaj sferoj... Sed kiel vere konstruiĝis ĉi tiuj junaj riĉaĵoj? Ĉu oni imagas, en tiuj landoj, akiri telefoni-licencon, krei bankon aŭ aĉeti partojn en minejoj kaj hidrokarbonaj kompanioj sen havi ligilojn kun la plej altaj aŭtoritatuloj de la ŝtato?

“Bona gvidado” kaj lukto kontraŭ korupto estas precize la temoj, kiujn elektis antaŭenigi s-ro Mo Ibrahim. Tiu sudana miliardulo instalis sian fondaĵon en Londono en 2006. Nun sepdek-jaraĝa, li laboris por British Telecom antaŭ ol krei Celtel, tiun giganton de la afrika telefonio, venditan en 2005 kun dudek kvar milionoj da abonantoj en dek kvar afrikaj landoj. La fondaĵo, kiu portas lian nomon ĉiujare aljuĝas la premion de la plej bona gvidado en Afriko. Tiu rekompenco, 5 milionoj da dolaroj disdonitaj ene de dek jaroj, kaj 200 000-dolara premio ĉiujare ĝismorte, estas aljuĝata al afrika eksŝtatestro, kiu “plibonigis la sekurecon, la sanon, la edukadon kaj disvolviĝon de la ekonomiaj kaj politikaj rajtoj en sia lando”.

Kvankam la plej granda parto de la “afrikapitalistoj” afektas resti malproksime de la politika scenejo — elektita prezidanto de Benino en 2016, s-ro Patrice Talon estas escepto-, s-ro Ibrahim decidis, ke li fronte atakos la devojiĝojn. “Tiel longe kiel estos korupto kaj regantoj kiuj alkroĉiĝas al la regpotenco, li klarigas, ne estos demokratio nek redisdono de la riĉaĵoj, kaj niaj landoj ne povos antaŭenpaŝi.” Amaskomunikile kaj amase diskonigata, ĉu tiu premio estas ŝirmita kontraŭ la logiko de kompliceco? Nur tio estas certa: de dek jaroj, nur kvar afrikaj politikaj gvidantoj estis taksitaj indaj ricevi la premion“plej bona gvidado”...

Enketo de Olivier PIOT