Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Religiaj militoj

Francujo ĵus spertis momenton de komunikila kaj politika frenezo. Ĉiuj elementoj ĉeestas por estigi pliajn tiajn okazaĵojn: eksceso de komentoj kaŭzataj de karikatureca gazetaro; idela rolo de Tvito [Twitter], kiam oni reagas antaŭ ol pripensi kaj estigas incendion; perfekta brulaĵo de temoj ligitaj al religio por ke la fajro etendiĝu; demagogio de diskreditita politikisto, krome eksa ĉefministro, kiu esperas, ke bruligita arbaro favoros lian resurekton. Kun, por kroni ĉion, regulo nun elprovita: ĉiuj temoj, eĉ tiu de seksa incitado de usonaj virinoj, pli aŭ malpli rapide alvenas ĉe la demando de islamanoj en la respubliko.

Tiu ĝranda ĝeno ne estas de hieraŭ. La 4-an de oktobro 1989, monaton antaŭ la falo de la berlina muro, la islamo instaliĝis kiel perioda temo de publika alfrontiĝo kun la “afero de la kaptukoj”. Senĉesaj kaj stimulataj de la multiĝo de privataj televidoj avidaj je varbado, tiaj polemikoj tamen povis esti asimilataj al la tutmonda, kaj ja reala, etendiĝo de konservativa politika islamo tiam potence helpata de Usono kaj de Saud-Arabujo, tiom ke dum la tuta periodo de batalo kontraŭ la sovetianoj en Afganujo (1979-1989) la okcidenta gazetaro kaj ĝiaj komunikilaj intelektuloj ĝoje aplaŭdis la ĝihadon. Kaj elvokis la religian punrestadon de la afganoj kiel preskaŭ simpatian kulturan ekzotismon.*

* Vd Denis Souchon, “Quand les djihadistes étaient nos amis” [“Kiam la ĝihadistoj estis niaj amikoj”], Le Monde diplomatique, februaro2016.

La pugnobatalo inter Edwy Plenel kaj Riss, du direktoroj de publiado, kies pozicioj kongruas pri tre multaj temoj kaj kiuj, ekzemple, favoris la elekton de la nuna prezidanto de la respubliko, eklipsas tiun ĉe ĝeneralan kuntekston sen iel ajn klarigi ĝin. Profitante la memcentrisman impulsecon de la unua, tiom ofendita de karikaturo (maljusta) ke li deduktis el tio “militon al la islamanoj” kaj komparis sian tragedion al tiuj de la famaj rezistantoj persekutataj de la nazioj, la dua akuzis lin esti farinta “alvokon al murdo” kiu “jam absolvas tiujn, kiuj mortigos nin morgaŭ”.* Permesebla flanke de ĵurnalisto, de kiu antaŭ du jaroj multaj kamaradoj sub liaj okuloj estis murdataj, tiu lasta eksceso — la esprimo “milito al la islamanoj” de Plenel estis evidente metafora — estis pravigita kaj tuj disvastigita de multaj unuarangaj ĉefartikolistoj, kiuj siavice havis nenian personan tragedion kiel senkulpiĝon. Troviĝis eĉ prizidanto de kontraŭrasisma asocio, kiu konfidis al la Figaro, kiel riproĉo al la direktoro de Mediapart: “Se ne estos plu juda infano en la publikaj lernejoj de [la departemento] Seine-Saint-Denis, tio estos la konsekvenco de la islama maldekstrismo.”* ...

* Riss, “Jamais” [“Neniam!”], Charlie Hebdo, Parizo, 15-an de novembro 2017.
* Mario Stasi, prezidanto de la Licra, “Edwy Plenel a tort sur toute la ligne” [“Edwin Plenel malpravas pri ĉio ĉi”], Le Figaro, Parizo, 16-an de novembro 2017.

En Francujo la religiaj militoj ne ĉiam restis metaforaj. Ĉu gazetaro jam larĝe diskreditita ne havus ion pli bonan por fari ol prepari la sekvan?

Serge HALIMI.