Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kia socialismo post la fratoj Castro?

Kubo deziras la merkaton ... sen kapitalismo

Prezidanto Raúl Castro anoncis ke li demisios en 2018. Lia antaŭvidebla anstataŭulo, la unua vicprezidanto Miguel Díaz-Canel, naskiĝis unu jaron post la alveno de la gerilanoj en Havano en 1959. Tia transdono de la potenco konsistigus malgrandan revolucion sekve de alia: tiu, kiun s-ro Castro provis antaŭenpuŝi cele al “ĝisdatigo” de la kuba ekonomia modelo.

Kadukaj usonaj aŭtoj, distavoliĝantaj fasadoj, eksmoda estetiko: por plimulto de observantoj, la ĉiutaga vivo de Kubo reflektas la postiĝintecon de la politika retoriko de la lando, komunista insulo fiksita en la pasinteco. Tempaltempe, la odoro de tineglobetoj cedas la lokon al tiu, de varma vakso: prezidanto Raúl Castro, nun 86-jaraĝa, malofte faras paroladon sen unue blovestingi kelkajn kandelojn.

En aprilo 2016 li festis “la 55an datrevenon de la Proklamo de la Socialisma Karaktero de la Kuba Revolucio”, ĉe la malfermo de la 7a Kongreso de la Komunista Partio de Kubo (PCC). Antaŭ tio, okazis la “161a naskiĝdatreveno de nia nacia heroo José Martí”, dum la inaŭguro de la haveno de Mariel je la 27a de januaro 2014, kaj la “55a datreveno de la triumfo de la revolucio”, dum la fermo de la 8a leĝfara sesio de la Nacia Asembleo en Decembro 2013.

La vizaĝoj de la herooj de la Sierra Maestra ŝajnas esti ĉie, de la Placo de la Revolucio en Havano ĝis la masivaj reklamtabuloj sur la vojo antaŭ Cienfuegos, sed ilia rolo eble ne tiom estas elvoki foran pasintecon kiom konkretigi la estantecon. Ĉar Kubo estas fiksita, ne en la pasinteco, sed en la estanteco de revolucio kiu luktas por supervivi.

Preskaŭ sesdek jarojn post ilia “triumfo”, kion la barbuloj de Fidel Castro estus pensintaj pri la vojo kiun laŭiris la lando por kiu ili oferis siajn vivojn? Ĉu “Che” Guevara rekonus sian adoptitan hejmlandon? Se jes, ĉu li estus surprizita de la daŭra lukto aŭ de la ŝanĝiĝoj? Ne estas klara respondo. Mi vizitis Kubon en 2011; ses jarojn poste, mi apenaŭ rekonis ĝin.

La Muzeo de la Revolucio, en la eksa palaco de la prezidanto en Havano, rakontas la historion de la gerilo kaj ĝiaj multaj flugoj kaj faloj: la atako kontraŭ la kazerno ĉe Moncada en julio 1953; la vojaĝo de la jakto Granma en novembro 1956; kaj la triumfa eniro de Fidel Castro en Havanon en januaro 1959*. Meze de la rakontoj pri epopeaj bataloj kaj la subbrulantaj konfliktoj de la malvarma milito, nur unu ĉambro estas dediĉita al ekonomiaj kaj sociaj aferoj. Sed ĝi estas renovigata: oni invitas al vizitantoj rapide trapasi ĝin.

* Por kompleta kronologio, vidu ‘Cuba. Ouragan sur le siècle’, Manière de voir, n-ro 155, 8,50 eŭroj, en gazetbudoj.

Por pli proksimiĝi al unu el la paneloj alligitaj kliniĝinte al muro, la vizitanto bezonas la konsenton de asistanto kiu estas abrupte elrevigita de ĉi tiu impertinenteco. Ĝi montras la frontpaĝon de Granma, la oficiala ĵurnalo de la CCP, je la 16a de marto 1968. “Ni desinfektos la atmosferon, ni purigos ĉion, ni kreos verajn laboristaranojn” klarigis Fidel Castro per majuskloj. Sube, la ĵurnalo detalas la aranĝojn de la granda “revolucia ofensivo” ĵus anoncita de la gvidanto: “La aŭtoritatuloj ŝtatigas ĉiujn privatajn komercajn entreprenojn kiuj restas en la lando. (...) Ne nur ĉiuj privataj drinkejoj estas eksproprietigitaj, sed ĉiuj drinkejoj — interalie tiuj de la Ŝtato — estas fermitaj.” “Ni devas instrui al la popolo, ke la sola maniero per kiu ili povas havigi al si la varojn kiujn ili bezonas, kiu povas ilin riĉigi, estas ilia laboro, ilia ŝvito, iliaj penoj,” Castro findiris.

Tuj proksime al la malantaŭa korto de la muzeo, kie, en aprilo, varmotrafitaj turistoj rigardas restaĵojn de la gerilo, la personaro de la restoracio Chachachá svingetiĝas laŭ la ritmo de reludversio de Material Girl de Madonna: “Ĉar ni vivas en mondo materialisma / Kaj mi estas fraŭlino materialisma”. Ĉi tiu privata restoracio, aŭ paladar, malfermiĝis antaŭ proksimume dek ok monatoj. Dekduo da dungitoj servas pladojn kiuj ĝojigus la plej delikatajn palatojn: filet mignon de porkaĵo farĉita per ŝinko Serrano (ĉirkaŭ 14 eŭroj), freŝa fiŝaĵo kradrostita kun ajlo (ĉirkaŭ 13 eŭroj), omaraĵo kuirita sur kuirplato (ĉirkaŭ 19 eŭroj). Ĉi tie, la valuto de la prezoj estas la konvertebla peso (tiel nomata CUC-o), antaŭe rezervita por la turisma sektoro sed nun uzata de ĉiuj. Kune kun ĉi tiu “forta” valuto kun kurzo fiksita laŭ tiu de la dolaro, alia valuto cirkulas: la tradicia peso, kun valoro dudekkvinoble malpli ol tiu de la CUC-o. Trinketi mojito en Chachachá kostas 5 CUC-ojn (ĉirkaŭ 4,50 eŭrojn); la kuba minimuma salajro monata estas 225 pesoj (ĉirkaŭ 8 eŭroj).

Nur estis proksimume 100 paladares en Havano en 2010; hodiaŭ, estas pli ol du mil. “Almenaŭ dekduo probable havas vendosumon de pli ol miliono da dolaroj”, certigis al ni iu, kiu tre bone konas la hotelan sektoron kaj kiu, kiel multaj el niaj intervjuitoj, ŝajne rigardas diskretecon kiel antaŭkondiĉon por diskuto*.

* Ni tial ne donas la familiajn nomojn ĉi tie. La antaŭnomoj estas ŝanĝitaj.
La reguloj estas striktaj, sed la popolanoj estas fleksiĝemaj

La klarigo de ĉi tiu retroirigo troviĝas en la “ĝisdatigo de la kuba socialismo”, sinsekvo de reformoj lanĉitaj de Raúl Castro post kiam li enoficiĝis kiel prezidanto (provizore en 2006, konstante post la elektado de 2008), procedo konfirmita de la Kongreso en 2011*. Kvankam li proklamas ke li sekvas la paŝojn de sia pliaĝa frato, la ŝtatestro klopodis por pliigi la nombron de cuentapropistas (sendependaj laboristoj), kiuj nun estas invitataj partopreni la solenan majtagan paradon. Ĉi tiuj memdungitoj povas praktiki unu el 201 sankciitajn — plejparte manlaborajn — profesiojn: agordisto de muzikiloj, brikmasonisto, luigisto de vesperaj vestoj, klaŭno, stratvendisto de agrikulturaj produktoj, promenigisto de hundoj, restoraciisto ... Fidel Castro deziris disbati la privatan sektoron. Hodiaŭ, male, la nombro de sendependaj laboristoj estas kreskinta de ĉirkaŭ 150 000 en 2010 al pli ol duonmiliono en 2016, kaj la privata sektoro (sendependaj laboristoj kaj kooperativoj) nun konsistigas 30% de la laborantaro (proksimume kvin milionoj da homoj entute).

* Vidu Renaud Lambert, ‘Kiel kubanoj vivas’, Le Monde diplomatique, aprilo 2011. http://eo.mondediplo.com/article172...

La urbocentroj zumas per agado ĝis nun malofta. Havano nun havas siajn unuajn (malgrandajn) ŝtopiĝojn, precipe sur la Malecón, sia fama marborda avenuo. For de la ĉefurbo, la trafiko foje estas same malfacila. La ĉefstrato de Cárdenas, pli orienten, similas abelujon kie biciklotaksioj kaj ĉaroj interbatalas por la strioj de bitumo kiuj serpentumas inter la vojkavoj. En Trinidad, sur la karibia marbordo, la nombro de restoracioj naŭobliĝis de post 2010. Senescepte, ĉiu teretaĝo en la urbocentro proponas ion por vendi: memoraĵoj el ledo kaj ligno, brelokoj, statuoj de indianoj (!), preskaŭ identaj pentraĵoj ... Kaj, ĉiam, la portreto de Che: sur tasoj, kaskedoj, t-ĉemizoj, cindrujoj. “Kun Raúl, la lando pli ŝanĝiĝis ol en kvindek jaroj da revolucio”, unuvoĉe deklaris niaj intervjuitoj. Ĉar la “ĝisdatigo” ne limiĝas al cuentapropistas.

Sur la arboj kiuj viciĝas laŭlonge de la Paseo del Prado, ombra bulvardo en la centro de la ĉefurbo, afiŝetoj allogas la okulon: “Vendota, du-etaĝa domo, neloĝata: 25 000 dolaroj por enloĝiĝi”, “Kapitalista apartamento vendota, centro de Havano, 18 000 dolaroj”. Ekde 2011, kubanoj estas permesataj aĉeti kaj vendi hejmojn, interalie “kapitalistajn”, tio estas, domojn konstruitajn antaŭ la revolucio (“garantio de kvalito”, oni diris al ni). Jam antaŭ 2011, oni diskrete praktikis la profesiojn kiuj nun estas licencitaj, kaj — ĝuste same — la merkato de nemoveblaĵoj ne simple ekaperis. Ĝi nun estas laŭleĝa kaj reguligata: sole loĝantoj de Kubo povas ricevi ateston de proprieteco. Sed en Kubo, kvankam la reguloj povas esti striktaj, la popolanoj estas fleksiĝemaj.

Kie mi povas trovi makleriston pri nemoveblaĵoj?” mi demandis, alpaŝante al grupeto ariĝinta ĉirkaŭ arbo en la printempa varmo. “Tio estas mia fako”, fraŭlino respondis, donante al ni sian karton: ŝia profesio estas numero 148 en la listo de tiuj lastatempe sankciitaj. En malgrandan lernejan kajeron kun falditaj paĝanguloj, ŝi skribaĉis proponojn por aĉetoj kaj vendoj de tiuj, kiuj venis konsulti ŝin en ĉi tiu dimanĉa posttagmezo. Ŝi ne miris pro tio, ke fremdulo volis aĉeti nemoveblaĵon. Ŝi ankaŭ havis solvon de la obstrukco kiun li renkontos: “Vi edziĝos al kubanino, jen ĉio!” La kosto de la interkonsento? “Ĉirkaŭ 2 500 dolaroj.” Por validigi la proprietecon de la nemoveblaĵo, la unuiĝo devos daŭri kvin jarojn. “Sed”, diris nia makleristo, “la fraŭlino, kiun mi enkondukos al vi, estos tiel bela ke vi ne volos forlasi ŝin.

Ĉirkaŭ 2 500 dolaroj? Ŝi moketis vin” diris Fernando, artisto, kun profunda rido kiu skuis lian ventron. “Plimulto edziniĝus senpage! Ĉu vi scias kiom da mono oni povas gajni per duobla nacieco?” En oktobro 2012, Havano nuligis vojaĝrestriktojn por siaj eksterlandaj civitanoj*. Nun, kubanoj kun duobla nacieco ne bezonas vizojn por viziti Francion, ekzemple, kaj reveni al la insulo kun sakoj plenplenaj de hejmaj varoj kiujn ili revendas kontraŭ altaj prezoj en sia hejmlando. “Multaj gajnas la vivtenon nur tiel,” Fernando diris al ni. “Kaj tre komforte, parenteze.

* Krom por iuj profesioj konsiderataj kiel aparte gravaj, ekzemple kuracistoj.

Post la diplomatia repaciĝo inter Vaŝingtono kaj Havano iniciatita de Raúl Castro kaj Barack Obama ekde 2015*, okazis kapturna sinsekvo de “historiaj unuaaĵoj”: la unua koncerto de The Rolling Stones; la unua filmado de holivuda filmo grandbuĝeta (Fast & Furious 8); la konstruo de la unua “kvinstela plus” hotelo; la unua modparado (organizita de Chanel kaj Karl Lagerfeld); la unua rezervo de ĉambro farita per la retejo de Airbnb, kiu nun funkcias sur la insulo; la unua albordiĝo de usona turisma krozŝipo de post 1959 ... En 1961, la revoluciuloj forpelis la invadon de solduloj financataj de Vaŝingtono en la Golfeto de Porkoj. En 2017, la revuo How to Spend It konkludis, ke la “grandega jaro 2016” sendis mesaĝon: “La invado de la gringos oficiale komenciĝis”*.

* Vidu Patrick Howlett-Martin, ‘Dégel sous les tropiques entre Washington et La Havane’, Le Monde diplomatique, novembro 2014.
* Lydia Bell, ‘Cuba’s Travel Revolution’, How to Spend It, Londono, la 10a de januaro, 2017.
Bonvenon al la Free Market Havana Tour

Pasintjare, kvar milionoj da turistoj vizitis Kubon, rekordo kiu vicigas la sektoron kiel la duan plej grandan fonton de fremdaj valutoj (malantaŭ la vendo de servoj, precipe tiuj de kuracistoj, kaj monsendaĵoj). Kvankam la ekonomia agado jam estas kreskinta je inter 5% kaj 10% dum dudek jaroj, la jaro 2016 registris eksplodon de la nombro de alvenintoj el Usono: 615 000 (286 000 el ili ne estis kubaj usonanoj, kresko de 74% kompare kun 2015). En 2017, povus esti ke okazos malpliiĝo: prezidanto Donald Trump promesis reekzameni kelkajn el la iniciatoj de siaj antaŭuloj por malfermi Kubon, kaj Uragano Irma ruinigis parton de la infrastrukturo de la norda marbordo en septembro. Sed kiel longe turistoj sin deturnos de la plezuroj kiujn la insulo promesas al ili?

La kvalito de via kuba sperto estas de la plej alta nivelo,” diris fakulo de la industrio al reportero de How to Spend It. Ĉar nenio pli plaĉas al la perceptema turisto ol miksi paradizajn plaĝojn kaj kulturan enhavon. Kaj, en ĉi tiu kampo, la revolucio estas klopodinta por ĝojigi siajn estontajn gastojn: “Se vi interesiĝas pri la afrikaj kulturo kaj historio, vi povas renkonti respektatan historiiston, eminentan reprezentanton de la mondo de hiphopo aŭ aktivulon pri la afero de nigraj virinoj en la laboristaj kvartaloj. (...) Iuj usonaj fakuloj eĉ konsideras aranĝi originalajn eventojn LGBT-ajn [lesbaninajn, gejajn, ambaŭseksemajn kaj transgenrulajn], kiel ĉefmanĝon kun la unua transgenrula membro de la Asembleo.” La vojaĝagentejo OnCuba Travel anoncas la baldaŭan lanĉon de la Free Market Havana Tour, ĉiĉeronata vizito al ĉio, kion la urbo enhavas honore al la Dio Merkato (diversaj ekzemploj de la eltrovemo starigitaj en la “spirito de entreprenemo”, luksaj butikoj, servocentroj por firmaoj ...).

Kelkajn monatojn antaŭ la Kongreso de 2011, José Azel, esploristo ĉe la Universitato de Miamo, havis dubojn pri la reformoj anoncitaj de Raúl Castro: “Klare, malmulto ŝanĝiĝos*. Hodiaŭ, oni emas opinii alie. Kaj tamen ...

* José Azel, ‘So Much for Cuban Economic Reform’, The Wall Street Journal, Nov-Jorko, la 10a de januaro 2011.

Raúl faris multajn aferojn, sed post kiam Obama vizitis en marto 2016, ni vidas la malon de tio, kion ĉiuj atendis: kiel frostigon de la procezo de repaciĝo ambaŭflanke de la Florida Markolo.” Onidire, la ekonomikisto, kiu akceptis nin, havis influon ĉe la prezidanto en 2011; iuj eĉ prezentas lin kiel unu el la inspirintoj de la ekonomia malfermiteco. Kvin jarojn poste, la Universitato de Havano elpelis Omar Everleny Pérez el sia Centro por la Esploro de la Kuba Ekonomio pro tio, ke li tro interparolis kun fremdaj ĵurnalistoj. Antaŭ ĉio, lia elpelo ilustras la ĵus trovitan kapaciton de oponantoj de la reformoj de Raúl Castro — ene de la ŝtata aparato — malhelpi liajn planojn. Ĉar la situacio ĝenerale plimalboniĝis.

“Obama estus devinta iri pluen”, diris Perez. “Ju pli ni estus antaŭenirinta, des pli estus malfacile por Trump returniĝi.” Kvankam la alveno de la novjorka miliardulo en la Blanka Domo ne antaŭsignas ekonomian haŭson por Kubo, malfacilaĵoj amasiĝis ĉehejme eĉ antaŭ uragano Irma, precipe en la ekonomia kampo. En 2016, la lando spertis recesion (-0,9%), la unuan post la “speciala periodo en tempo de paco” kiu sekvis la disfalon de la soveta bloko kaj kiu ekkaŭzis malkreskon de 35% de la malneta interna produkto inter 1991 kaj 1994. “Ĉi tiu estas la historio de morto aŭgurita: ni estus devinta suspekti ke nia dependeco je Venezuelo havus sekvojn se problemoj okazus tie.”

“Ĉi tie ni militas kontraŭ riĉeco!”

Dum falantaj petrolprezoj kaj senfina politika krizo, la ekonomia kresko de Venezuelo regresis kvinone en 2016, kaj inflacio superis 700%. Antaŭe, Karakaso vendis al Kubon cent mil barelojn da subvenciita petrolo tage; en 2016, ĉi tiuj liveraĵoj estis reduktitaj je 40%. Estas tial necese konservi energion: kelkaj ŝtataj oficejoj fermiĝas pli frue kaj malfermas la fenestrojn anstataŭ ŝalti la klimatizilon, stratlampoj (ankoraŭ) estas eĉ pli maloftaj. “Ĉiuj neesencaj elspezoj devas ĉesi”, avertis Raúl Castro en julio 2016. Des pli, ĉar la sola sektoro de la ekonomio kiu kreskas — turismo — estas karakterizata de sia voremo je energio: kompreneble, vi povas paroli al “aktivulo por la afero de nigrulinoj en laboristaj kvartaloj”, sed sole kun la kondiĉo ke la diskuto okazu sub la brizo de elektra ventolilo kaj estu akompanata de freŝa mojito!

Venezuelo ankaŭ estas la ĉefa celloko de servoj eksportataj de Havano, precipe ĝiaj kuracistoj (tridek mil en 2016). La ekonomikisto Carmelo Mesa-Lago kalkulis ke “la porcio de la ekonomio [de Kubo] ligita al komerco kun Venezuelo” estis ĉirkaŭ 21% de la malneta enlanda produkto kuba en 2010*. Laŭ aliaj taksoj, la cifero nun estas 25%. Malgraŭ tio, ke Brazilo akceptas iom pli ol 4 000 kubajn kuracistojn, la diversigo de la ‘merkata malfermeco’ ŝajne estos malfacilega. Neniun surprizis tio, ke la venezuela opozicio deklaris, ke ĝi intencas interrompi rilatojn kun la insulo, mallaŭdante prezidanton Nicolás Maduro kiel marioneton de Havano.

* Carmelo Mesa-Lago, “La reforma de la economía cubana: secuencia y ritmo”, Estudios de politica exterior n-ro 161, Madrido, septembro-oktobro 2014.

Ĉion ĉi ni sciis”, diris Perez. “Ĉi tiu estas unu el la kialoj pro kiuj reformo estis bezonata. Sed Raúl haltis duonvoje. Por ke ili montriĝu sukcesaj, la unuaj iniciatoj, kiujn li lanĉis, bezonis pluajn. Sed ne: Ni procedas popece kaj novaj problemoj aperas.” Kiel la nesufiĉoj, kaj la fenomenoj de la monopoligo.

Kvankam oni povas laŭleĝe malfermi restoracion aŭ vendi picojn sur la strato, la Ŝtato ne havas specifan provizoĉenon por la restoracia sektoro. Tial la paladares sifonas al si butikojn kaj merkatojn. La sekvoj de ĉi tia streĉo estas konataj: pli altaj prezoj, kiuj devigas al iuj kubanoj striktigi (eĉ pli) siajn zonojn; spekulacio, ĉar nun oni gajnas pli da mono per la vendo de ovoj ol per laboro kiel instruisto; kaj nesufiĉoj, kiel en aŭgusto 2014 kaj aprilo 2016, kiam fariĝis malfacile trovi bieron sur la insulo.

La telefono de s-ro Pérez jam estas sonorinta tri fojojn. Fine, la ekonomikisto respondas. La konversacio estas mallonga. Li remetas la telefonon, skuas la kapon, kun ĉagrenita aspekto. “Mi laboras kun talentega juna viro. Ni interkonsentas pri la templimoj por la laboro kiun li devas fari, kaj ĉiufoje estas same: li ne faris ĝin. Lia afero estas ekonometriko, sed por vivteni sin li luigas ĉambrojn al turistoj. Mi do provas redirekti lin al lia tasko, certigi ke li ne forlasos la ekonomion. Sed, regule, li telefonas al mi: ‘Pardonon, jen, mi aranĝis ke du usonanoj venu hodiaŭ vespere. Ĉu mi povas havi ekstran tempon?’ Tio ĉagrenas min, sed mi ridas. Por la lando, tio estas grandega perdo.

En Kubo, neniu imagus sin vivteni sole per sia salajro. Kvankam la prezoj ĉe la paladar Chachachá estas adaptitaj por turistoj, la mojito ankoraŭ kostas 1 CUC-on en la malriĉaj kvartaloj de Havano, aŭ unu naŭono de la monata minimuma salajro. Ĉiu do devas vivteni sin senhelpe, elpensante multegajn planojn*, aŭ sin okupi pri pli profitodonaj agadoj: nenombreblaj estas la diplomiĝintaj inĝenieroj kiuj kelneras aŭ kiuj elmigris, dum la lando dediĉas proksimume 25% de sia buĝeto al edukado.

* Vidu ‘Kiel kubanoj vivas’, verko citita.

Pliigi salajrojn estas unu el la prioritatoj anoncitaj de la prezidanto. Ŝveligi salajrojn sen pliigi la produktadon de varoj kaj servoj, tamen, akcelus inflacion. Cetere, Kubo havas unikan koktelon da socialaj servoj indaj je la plej evoluintaj landoj, kune kun la produktivo de evolulando. Akceli produktivon por “savi” socialajn servojn — la projekto anoncita de Raúl Castro — necesigas redukti la nombrojn de la ŝtata laborforto kaj inviti al kubanoj transiĝi al la privata sektoro. Sed iuj gvidantoj de la CCP identigas tiun sektoron kiel unu el la ĝismortaj malamikoj de la revolucio.

La ĉefa problemo estas la ideologia rigideco de iuj en la registaro”, fine diris Perez. “La lando estas en recesio, sed ilia ĉefa zorgo estas tio, ke iuj povas riĉigi sin. Kiel la ekonomikisto Pedro Monreal diras, kvankam plimulto de landoj militas kontraŭ malriĉeco, Kubo militas kontraŭ riĉeco!” La dokumento pri proponitaj politikoj de la Kongreso de 2016, la lineamientos, estas relative rigorisma kompare kun la antaŭa. “En la novaj formoj de neŝtata administrado, la koncentriĝo de havaĵoj fare de juraj aŭ naturaj personoj ne estos permesita”, proklamis la dokumento de 2011. La plej nova iras pluen, malpermesante ankaŭ la “koncentriĝon de riĉeco”. Dum la eksterordinara seanco de la Nacia Asembleo de junio 2017, dediĉita al la diskuto pri ĉi tiuj lineamientos, la plej diskutita temo nedisputeble estis la “minaco” de la amasigo de riĉeco.

Sed ĉu ĉi tio nur estas manifestiĝo de la monolita naturo de la kuba ideologio? De la sankcio de salajroj bazitaj sur produktivo al la kresko de la sumoj kiujn kubaj usonanoj povas sendi al siaj familianoj, la nuna periodo kaŭzas kreskon de malegalecoj kiun la prezidanto akceptas. Propramaniere, Raúl Castro tiel reformulis la norman esprimon de la socialisma teorio: dum parolado al la CCP en aprilo 2016, “De ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ siaj bezonoj” fariĝis “De ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ sia laboro”. Sed, ĉu en Kubo ĉu aliloke, la laboro ne klarigas ĉion. Inter 70% kaj 80% de la cuentapropistas estas lanĉintaj siajn entreprenojn pere de monsendaĵoj de siaj ekzilitaj parencoj en Miamo. Ĝenerale ili estas el bonhavaj familioj, maltrankvilaj pri la socialisma projekto. Tiom, ke la nove aperantaj etskalaj dungantoj venas el la elementoj de la loĝantaro kiuj plej malamikas al la politika projekto de la revolucio. Nigraj kubanoj preskaŭ tute mankas ĉe ili.

Estis malgrandaj kaj mezgrandaj komercaj entreprenoj ĉi tie ĝis la revolucia ofensivo de la 13a de marto 1968”, memoris Rafael Hernández, redaktoro de la revuo Temas kiu lastatempe dediĉis numeron al la demando pri malegalecoj. “Inter la 1a de januaro 1959 kaj tiu dato, neniu — nek Fidel nek Che — elpensis nomi la privatan sektoron ”burĝa klaso“, fremda por la revolucio. Tio, kion Raúl faris, estis reaserti la ideon ke la privata sektoro ne estas maligna ĉelo de kapitalismo kiu penetris la kuban socion. Post kiam li laŭleĝigis ĝin, li certigis ke la privata komerco fariĝis rajtigita.

Malgraŭ tio, en kunteksto en kiu la teknikaj kaj sciencaj kompetentecoj de kubanoj ne estas respektataj, ili devas alfronti al la fakto, ke la leĝo de la merkato estas nedisputeble pli brutala. “Ĉu la ĉefo laboras ĉi tie?” La kelnerino ĉe ĉi tiu granda paladar en Trinidad respondas al nia demando per rido. “Ho ne! La ĉefo ne estas ĉi tie, li ripozas, kaj des pli bone, ĉar kiam li venas, estas nur por disdoni ordonojn.” “Kio estas via malfermhoraro?” La fraŭlino levas la okulojn ĉielen. “Ĉu la privata sektoro observas la leĝojn dum ĝi disvolviĝas, precipe la laborleĝon?” plu diris Hernández. “Tio estas problemo. Se oni demandas al laboranto en paladar, tre povas esti ke ŝi respondos ke la ĉefo petas al ŝi labori pli ol ok horojn, ke la regulo de egala salajro por egala laboro ne estas observata, ke la estro ne ŝatas dungi nigrulojn, ktp.” Kio do estas la solvo? “Observigi nian laborkodon, sed sen sufoki la privatan sektoron per troa reguligo. Kiel oni faras en Francio, ekzemple!

Privata sektoro sen politika potenco

Konsentite, sed kiam la privata sektoro kreskas, ĝi fine fariĝas potenco kiu malfermas la pordojn al la politika mondo. En Francio, ekzemple, la vidpunkto de la ŝtato pri la demando, kio konsistigas “ĉagrenan reguligon”, pli similas tiun de la dungantoj ol tiun de la laborsindikatoj. “Ankaŭ ni kundividas ĉi tiun zorgon”, agnoskis Hernandez. “Sed la cirkonstancoj en Kubo estas tute aliaj. Nuntempe, mi ne kredas ke estas ununura membro de la privata sektoro kiu kapablas influi la politikajn aŭtoritatulojn. Tio ne, tamen, signifas ke ĉi tio ne estos problemo estonte.

Estas du kontraŭdiraj manieroj vidi aferojn en Kubo. Javier, la inĝeniero pri atoma fiziko kaj taksiisto, resumis la unuan jene: “Hieraŭ, estis Sovetunio kiu financis niajn socialismajn atingojn. Hodiaŭ, estas turistoj kaj etskalaj entreprenistoj: tial ni bezonas iomete pli da merkato por savi nian revolucion.” Ĉi tiu vidpunkto, subtenata ankaŭ de Raúl Castro, estas kontraŭata de alia, kiu estas kundividata kaj de la pli ortodoksaj membroj de la CCP kaj de kubanoj kiuj kontraŭas al Castro. Laŭ ili, la ĉefa efiko de la enkonduko de dozo da kapitalismo ne estos la firmigo de kuba socialismo, sed la malo. Parolante al aŭskultantaro el entreprenestroj kiuj deziras investi je Kubo, s-ino Maria Contreras-Sweet, reprezentanto de la registaro de prezidanto Obama, ignoris diplomatiajn subtilaĵojn: “Tio, kion vi devas eksporti, estas usonaj valoroj kaj la signifo de kapitalismo.*”.

* Lucie Robequain, ‘Comment l’Amérique compte envahir Cuba’, Les Échos, Parizo, la 5a de majo 2015.

Kio, do, estus la pozicio de la herooj de la Sierra Maestra: ortodokseco aŭ reformo? Eble ili juĝus la demandon vana, memorante, kiel la ĵurnalisto Fernando Ravsberg, ke “en Kubo, sovetieca socialismo neniam estas projekto politika: ĝi estis rimedo por savi la revolucion kiun oni konceptis antaŭ ĉio kiel projekton de nacia sendependeco. Sub ĉi tiuj kondiĉoj, kun aŭ sen socialismo, la lukto daŭras.