Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Jerusalemo, la fundamenta eraro de la usona prezidanto

Kvindek jaroj da senpuneco

La 4-an de julio 1967, la ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) adoptas rezolucion (2253) kiu malvalidigas “la decidojn faritajn de Israelo por modifi la statuson de Jerusalemo”. Ĝi reasertas ĉi tiun pozicion la 14-an de julio kun la rezolucio 2254. Siaflanke, la sekurec-Konsilio de la UN plurfoje esprimis sin pri tiu temo. La 21-an de majo 1968, la rezolucio 252 “konsideras, ke ĉiuj leĝaj kaj administraj decidoj faritaj de Israelo, inkluzive de la eksproprietigo de teroj kaj senmoveblaĵoj, kiuj celas modifi la juran statuson de Jerusalemo estas nevalidaj kaj ne povas modifi tiun statuson”. Pozicio ripetata per la rezolucioj 267 (3- a de julio 1969), 271 (15-a de septembro 1969) kaj 298 (25-a de septembro 1971). La 1-an de marto 1980, la rezolucio 465 “konsideras, ke ĉiuj decidoj faritaj de Israelo por modifi la fizikan karakteron, la demografian enhavon, la institucian strukturon aŭ la statuson de la palestinaj teritorioj kaj de la aliaj arabaj teritorioj okupitaj de 1967, inkluzive de Jerusalemo, aŭ de ĉiu parto de tiuj ĉi, havas neniun juran validecon, kaj ke la politiko kaj la praktikoj de Israelo, kiuj konsistas instali anojn de ties loĝantaro kaj novajn enmigrantojn en tiujn teritoriojn konsistigas evidentan perforton de la Ĝeneva Konvencio [de la 12-a de aŭgusto 1949] rilata al la protekto de civilaj personoj dum milito (...)”.

La 30-an de junio 1980, la sekurec-Konsilantaro reasertas en sia rezolucio 476 “la nepran neceson ĉesigi la pludaŭrantan okupadon de la arabaj teritorioj okupataj de Israelo de 1967, inkluzive de Jerusalemo” kaj juĝas, ke “ĉiuj decidoj, kiuj modifis la geografian, demografian kaj historian karakteron, kaj la statuson de la sankta urbo Jerusalemo, estas nulaj kaj ne ekzistantaj (...)”. La 20-an de aŭgusto 1980, la rezolucio 478 “decidas ne rekoni la ‘fundamentan leĝon’ kaj la aliajn agojn de Israelo, kiuj, pro tiu leĝo, celas modifi la karakteron kaj la statuson de Jerusalemo kaj petas (...) al la ŝtatoj, kiuj establis diplomatiajn misiojn en Jerusalemo retiri tiujn misiojn el la sankta urbo”.

Fine, la 23-an de decembro 2016, la sekurec-Konsilio “reasertas, ke la kreo, fare de Israelo, de loĝ-kolonioj en la palestina teritorio okupata de 1967, inkluzive de orienta Jerusalemo, havas neniun juran bazon kaj konsistigas evidentan perfortadon de internacia juro kaj plej gravan obstaklon por la realigo de la du-ŝtata solvo kaj la establo de ĝenerala, justa kaj daŭrigebla paco”.

Akram BELKAÏD