Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La “utilaj idiotoj” de la Pentagono

En Vaŝingtono demokratoj kaj respublikanoj unuanimas almenaŭ kiam temas pri batalado kontraŭ Ruslando. Laŭ ili, s-ro Vladimir Putin dubas pri la decidemo de Usono defendi siajn aliancanojn kaj li volas protekti sian aŭtoritatecan reĝimon kontraŭ demokratia kaj liberala kontaĝo. Li do decidis agresi la Okcidenton. Kaj do, por garantii la pacon kaj la demokration, la usona armeo kaj la parlamentanoj de la du partioj decidis kontraŭataki ...

La usona armeo, tutunue. Respondante al komando de la Blanka Domo, la Pentagono ĵus finfaris studaĵon, kiu proponas pli larĝaniman uzadon de la atomarmiloj.* Ĉar tiuj aktuale estas tro detruaj por ke ilia uzado estu imagebla, kaj ili do ne ludas sian rolon de malinstigo, estus oportuna pli etigi ilin por ke oni povu uzi ilin kontraŭ pli etendita gamo da minacoj. Inkluzive de “neatomaj”: detruado de komunikaj retoj, “atakoj ĥemiaj, biologiaj, kibernetikaj” ktp.

* Ashley Feinberg, “Exclusive: here is a draft of Trump’s nuclear review. He wants a lot more nukes”, 11-an de januaro 2018,.

En 2016, malmulte konanta la bazojn mem de la malinstigo, la kandidato Donald Trump ŝajnas esti demandinta al unu el siaj konsilistoj: “Por kio havi atomarmilojn, se ni ne uzas ilin?”* La pentagona dokumento respondas siamaniere. Fronte al “geopolitikaj ambicioj” de Ruslando (sed ankaŭ de Ĉinujo), al la deziro de Moskvo “perforte modifi la mapon de Eŭropo” kaj “dubindigi la internacian ordon post la malvarma milito” Usono devas senprokraste komenci “la modernigon de siaj atomaj fortoj”. Por resti “la fidelaj gardistoj de la libereco”. Tiu demokratia altruismo ne havas prezon, aŭ pli ĝuste jes: triobligon de la usona armea buĝeto dediĉita al atomarmiloj.

* Matthew J. Belvedere, [“Trump asks why US can’t use nukes: MSNBC”, 3-an de aŭgusto 2016, [www.cnbc.com].

Tia geopolitika alarmismo en la servo de nova vetarmado vekus pli da kontraŭstaro en Usono, se, ekde antaŭ jaro, tiuj, kiuj estas konsiderataj kiel la usona maldekstro, ne obstine prezentus s-ron Trump kiel marioneton de Moskvo.* Tiom, ke ĝi devigis lin liveri armilojn al Ukrainujo (lia demokrata antaŭulo rifuzis tion) kaj akrigi la sankciojn kontraŭ Ruslando. La vicprezidinto Joseph Biden ĵus ĝojis pri tio en artikolo, kies titolo tuj malkaŝas ĝian subtilecon: “Defendi la demokration kontraŭ ĝiaj malamikoj: kiel rezisti al Kremlo.”*

* Vd “Donald Trump superŝutita de la kontraŭrusa partio”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2017.
* Foreign Affairs, Novjorko, januaro-februaro 2018.

Samtempe la demokrataj senatanoj de la komisiono pri eksterlandaj aferoj publikigis raporton, kiu analizas “la malsimetrian atakon de Putin kontraŭ la demokratio en Ruslando kaj en Eŭropo”. Eĉ pli indigna kiel kutime, la stelula ĵurnalistino Rachel Maddow, proparolanto de la kontraŭ-Trump-a “rezistado” en la televido NBC, tuj reeĥis: “Nia prezidanto ne nur faris nenion por estingi tiun incendion, sed li observis la grandiĝon de la flamoj!” Ŝi povas esti trankvila: la Pentagono scios atenti pri tio.

Serge HALIMI.