Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Militaj sukcesoj kaj sociaj ŝanĝiĝoj

Irano reinventas sin, kiel regionan potencon

En la malvarma milito, kiu kontraŭstarigas ĝin al Saud-Arabio, Irano povas apogi sin sur aro de ŝijaistaj aŭ ŝijasimilaj malplimultoj. La Islama Respubliko oportune subtenis ilin, aparte por kontraŭbatali ĝihadistojn en Sirio kaj Irako. Sed la fonto de la rivaleco inter la du Golfaj potencoj ja aperas pli politika ol etna aŭ religia.

Per la interveno de gardistoj de la revolucio (Pasdaran) en Sirio kaj Irako, Irano unuafoje dum sia moderna historio, venkis batalon ekstere de siaj landlimoj. La 21-an de novembro 2017, prezidanto Hasan Rohani proklamis la finon de la Organizo de Islama Ŝtato (OIŜ), dum generalo Ghasem Soleimani, ĉefkomandanto de la specialaj militfortoj Al-Qods, laŭdis tiun “decidigan venkon”. Tiu sukceso kontraŭ la ĝihadistoj rilatas al la reapero de Irano sur la internacia scenejo, post la diplomata venko de Irano per subskribo la 14-an de julio 2015 kun ses grandaj potencoj de interkonsento pri nukleaĵoj, ebliganta, ke la lando eliru el sia diplomata kaj komerca izoleco.

Fakte, la Islama Respubliko ne multe eltiras profiton el tiuj venkoj. Ĝi trovas sin akuzata pri hegemonia ambicio, dum la Usona registaro de S-ro Donald Trump, fakte rifuzante ĉesigi la ekonomiajn punojn, malhelpas la tiom esperitan ekonomian renoviĝon. Evidente, post preskaŭ kvar jardekoj de apartigo, barado, internacia embargo kaj militminacoj, Irano tute ne estas agnoskita, kiel “normala” regiona potenco. La lando alkutimiĝis vivi izolita, “rezisti al fremda atako” kaj resti for el la tutmondiĝo.

Islamo atingita de naciismo

Multaj komentistoj provas klarigi tiun izolecon per pasinteco foje fora, elvokante la Akemenidan imperion de la 5-a jarcento AK, la Persan kulturon aŭ la ŝijaismon kaj ĝian ekleziularon. Tro ofte ili neglektas la profundajn ŝanĝiĝojn de la socio kaj de la politika vivo, kiuj okazis de post la revolucio de 1979. Naciismo, islamismo, malfermeco: tiuj komponaĵoj senĉese evoluis, interbatalis, kombiniĝis. Neniu el ili povas malaperi, kaj taŭga ekvilibro inter ili vivigas la politikan vivon.

Malgraŭ oponado de la religiuloj, la nacia sento, kiu kulminis dum la reĝado de Reza Pahlavi (1925-1941) kaj laŭdegis la antaŭislaman pasintecon, kaj dum la naciigo de la petrolo en 1953, neniam malfortiĝis. Ekzistas interkonsento pri la ideo de bela eterna Irano, de la lando de Arjoj — Iranzamin — kiu sciis, kiel konservi sian identecon, se ne sian sendependecon, rezistinte al invadoj de Grekoj, Araboj, Turkoj kaj Mongoloj aŭ al minacoj de la imperioj Otomana, Rusa kaj Brita*. Paradokse la Islama respubliko tute alprenis tiun heredaĵon. Ĝi pli fortigis centran ŝtaton* tuj dum la unuaj jaroj de la revolucio, kiam ĝi batalis kontraŭ tri aliancintaj fortoj: Irako, la petrolmonarkioj kaj la okcidentaj landoj.

* Vidu: Xavier de Planhol, Les Nations du Prophète. Manuel géographique de politique musulmane, Fayard, Parizo, 1993.
* “Nationalism and the Islamic Republic of Iran”, en Meir Litvak (sub la direkto de), Constructing Nationalism in Iran: From the Qajars to the Islamic Republic. Routledge, Abingdon, 2017.

La Iraka atako de septembro 1980 sigelis la kombinaĵon de naciismo kaj islamismo. La universalema ambicio de la islama revolucio rapide estis preterita de la neceso defendi la landlimojn. La gardistoj de la revolucio kaj la milicanoj (bassiĝi) iĝis herooj de la patrujo. La venko de Ĥoramŝahr kaj la repreno de tiu urbo la 22-an de majo 1982, markas liberigon de la nacia teritorio, kaj ne venkon de la politika islamo, pri kiu ĝi eĉ signifas unuan cedon. La forto de la politika potenco de la ŝijaisma ekleziularo kaj de la superega gvidanto restas reala, sed ĝi baziĝas sur la eblo mobilizi milionojn da eksbatalantoj, kiuj defendis samtempe Iranon kaj la junan islaman respublikon.

La Irana naciismo kultivas senton de rezisto, sed ne tiun de konkero. Dum sia longa historio Irano estis ofte invadita. Kaj de post ĝia kreiĝo kiel moderna ŝtato en la 16-a jarcento, ĝi malvenkis militojn kontraŭ siaj najbaroj kaj perdis teritoriojn. Ĝi nur sukcesis en kelkaj ekspedicioj, kelkaj razioj, ekzemple kontraŭ Delhio en 1739 aŭ Tbiliso en 1795. Ĉar ĝi estas samtempe Irana kaj ŝijaisma, ĉirkaŭita de Turkoj aŭ Araboj, sunaaj aŭ kristanaj, la Persa reĝlando ne provis konkeri eksterajn teritoriojn, sed nur volis gardi influon en la bufrozonoj, kiuj ĉirkaŭas la Iranan altebenaĵon: orienta bordo de Tigriso, Transkaŭkazio, Kaspia maro, Turkmena stepo, provincoj de Herat kaj Helmand en Afganio, kaj kompreneble Persa-Araba golfo.

Post la dua mondmilito la ĉefa celo de la armeo de la ŝaho estis kontraŭstari hipotezan Sovetan atakon. La milita politiko de la Islama respubliko sekvas tiun defendan strategion, pro neceso — la embargo pri armiloj mankigas ĉiajn modernajn armilojn — sed precipe pro nacia tradicio. La militfortoj, planitaj por nesimetria milito defenda, ne havas kapablon longdaŭre ekspedicii eksteren. Irano do estas naciisma sed ne imperiisma, tio tamen necesigas havi efikajn defendrimedojn.

La eksbatalantoj de la milito kontraŭ Irako, kiuj nun havas la potencon kaj regas la administraciojn, prizorgas la memoron pri la milito de urboj, pri la damaĝoj faritaj de la Irakaj misiloj en urbaj centroj. Tial ili prioritatigas la produktadon de tiaj balistikaj iloj, des malpli diskuteblan, ke la najbaraj landoj havas multe pli potencan armilaron, liveritan de la okcidentaj landoj. La nacia interkonsento pri tiu afero estas eĉ pli forta ol tiu pri nukleaĵoj.

Malgraŭ neakordoj pri la neceso havi la atomarmilon, la popolo akordiĝis por opinii, ke la lando mem havas rajton por decidi pri ĝi. La elekto de diplomatio por solvi la krizon pri nukleaĵoj, sukcese plivastigis la efikokampon de la rezistosento. Irano ja fieras, ke ĝi devigis la grandajn potencojn intertrakti kun ĝi egalrange kaj pri gravega afero. De tiam, la regantoj senĉese reasertas sian respekton de la internaciaj leĝoj kaj serĉas subtenon de Eŭropa Unio, Rusio kaj Ĉinio por kontraŭekvilibrigi la politikan ŝanĝiĝon de Usono.

Delongeco de la Libanaj rilatoj

La ĉefa kontraŭulo de la nova malferma politiko, ĉiam estas tiu malnova naciismo, kiu preferigas malvenkon, “martiriĝon” kaj memfermiĝon ol venkon, kiu bezonus rilaton kun aliaj mondoj. Sed la timo de malordoj kaj militoj, kiuj ruinigas la najbarajn landojn, same kiel la memoro de la dramoj dum la revolucio, favoras la stabilecon de la sistemo. De post sia elektiĝo en 2013, S-ro Rohani korpigas tiun moderecan spiriton, kiu ebligas konservi balotan ludon, ja limigitan, sed realan, kaj la institucian superecon de la ekleziularo*.

* Vidu Philippe Descamp kaj Cécile Marin, “Une mollahrchie constitutionnelle”, Le Monde diplomatique, majo 2016.

La moderna Irana ŝtato estis fondita en la 16-a jarcento ĉirkaŭ ŝijaismo de la turklingva dinastio de Safavidoj, sed islamo iĝis marĝena politika elemento en la Irano de la dinastio Pahlavi. Difininte sin , kiel “islaman”, la juna respubliko religis sin al heredaĵo, kiu faciligis unuiĝon kontraŭ la ŝaho. Kvankam la ekleziularo kaj ajatolo Ruhollah Ĥomejni kaptis la revolucian procezon por sia profito, ili devis konsideri la malplimultecon de la Iranaj ŝijaistoj en sunaisma oceano asertante la unuecon de la “umma”, la komunumo de la kredantoj, por ne bloki la universalemajn ambiciojn de la revolucio. La radikala kontraŭstaro al Israelo rolis tuj kiel grava rimedo por esti akceptita en la islama mondo.

Fakte, nenio el tio funkciis. Por defendi la ŝtaton kaj rezisti la Irakan invadon, la Islama respubliko rapide devis reiri al sia identeco samtempa Irana kaj ŝijaista por trovi aliancanojn en insularo de disaj teritorioj, loĝataj de malplimultoj etnaj kaj religiaj. Armenoj, perslingvaj Taĝikoj en Afganio kaj eĉ Kurdoj en Irako kontraŭstarantaj la baathistan reĝimon de Bagdado en la jaroj 1970-aj estis partoj de tiu insularo, kies plimulto estas ŝijaismaj malplimultoj, foje heterodoksaj, disiĝintaj en la sunaisma mondo Araba aŭ Turka. Tiu geografio insulara malebligas ian ajn teritorian kontinuecon, kaj submetas al risko de ĉirkaŭiĝo.

La Libana Hizbolaho ja estas la pej bela ornamaĵo de tiu ŝijaisma insularo. De pluraj jarcentoj, la ŝijaisma Libana malplimulto havas fortajn rilatojn kun Irano*. La polico de la ŝaho, SAVAK, jam estis tre aktiva en Bejruto dum la jaroj 1970-aj por subteni la ŝijaisman partion Amal, kaj precipe por kontroli la Libanajn ekleziulojn, kiel ajatolon Mussa Sadr, kiu rilatis kun Ĥomejni. Tiuj Libanaj rilatoj estis tuj uzitaj de la Islama respubliko por frapi, per ostaĝprenoj kaj atencoj, la landojn kiuj subtenis Irakon, kiel Francion kaj Usonon. La Israela invado de Libano en julio 1982 okazis precize kiam Irano, venkinta sur la Iraka fronto, postulis, vane, de Unuiĝintaj Nacioj, ke ili agnosku, ke Bagdado estis la atakinto. Ĝi estis decidiga por inklinigi Iranon al plifortigo de siaj pozicioj en Libano, pro la evidenta antaŭvido de plilongigo de la Irak-Irana milito.

* Houchang Chehabi kaj Hassan Mneimneh (sub la direkto de), Distant Relations: Iran and Libanon in the last 500 years, I.B.Tauris, Londono, 2006.

Hizbolaho estis tiam kreita por estigi stabilan aliancanon kun tri roloj: kiel grava politika aganto en Araba lando, kiel armea forto kapabla agi militiste aŭ nekonvencie, kaj kiel pintbatalanto de la rifuzofronto kontraŭ Israelo. La sukceso de tiu strategio nete aperas per la fino de la Israela okupado de la suda Libano en majo 2000, la partopreno de Hizbolaho al la Libana registaro ekde 2005 kaj ĝia centra rolo en la Siria milito, flanke de Iranaj specialaj militfortoj kaj ŝijaismaj milicoj, kiel subteno de S-ro Baŝar Al-Assad. Tiu sukceso fakte restas la sola akirita de Irano, kiu malfacile fideligas siajn subtenojn en la aliaj komunumoj de la ŝijaisma insularo.

La ŝijaistoj de Kuvajto, de Saud-Arabio aŭ de Barejno havas tradicion fortan kaj malnovan pri nacia politika oponado, ekzemple reprezentata de la subtenantoj de la Kuvajta ajatolo Muhamad Al-Ŝirazi. Sed, kvankam ili profitis de la subteno de la revolucia Irano, ili rapide distanciĝis el la Irana ŝtato, kies trudemo malfortigis ilian konstruon de unuiĝinta nacia oponantaro*. En Afganio, Irano delonge subtenas la Hazarajn ŝijaistojn, donante instruadon religian aŭ militistan kaj homhelpon, en daŭre nestabila situacio. Sed tiu tre malmulteca popolo estas nur marĝena aliancano. Ĝi devas apogi sin ankaŭ sur la Taĝikaj perslingvaj sunaistoj por kontraŭstari la influon de la talibanoj. La Afganaj, kaj ankaŭ Pakistanaj, ŝijaistoj tamen donis multajn milicanojn en Sirio, la sumo de la fremdaj militfortoj atingas ĉirkaŭ dek mil homoj, inter ili du aŭ tri mil Irananoj, venantaj ĉefe de la militforto Al-Qods. En Jemeno, la ŝijaisma heterodoksa malplimulto Zajdita havis neniun rilaton kun la dekduisma Irana ŝijaismo, sed la huthista ribelo, kiu unuigas ilin kontraŭ la Saudaj interesoj donacis al Irano okazon por kontraŭi la politikon de Riado en Sirio.

* Laurence Louër, Sunnites et chiites. Histoire politique d’une discorde, Seuil, Parizo, 2017.

La rilatoj kun Irako havas alian esencon kaj estas ja pli kompleksaj. La grandaj religiaj lernejoj kaj sanktaj lokoj de ŝijaismo troviĝas en la Irakaj urboj Nadĵaf kaj Kerbala, ne en la Iranaj Qom aŭ Maŝhad. Tiu rivaleco inter la Persa kaj Araba ŝijaismoj estas intensigita de la opozicio inter la ŝtatoj Irana kaj Iraka, kaj precipe de la kontraŭstaro de ajatolo Ali Al-Sistani, tre influa en Irako, al la Irana doktrino de superega gvidanto (doktrino pri velayat-e faqih), kiu donas al la ekleziularo precipecan rolon.

La faligo de Saddam Hussein fare de la Usonanoj en 2003, ebligis al Teherano la konstruon de bonaj sed tiklaj najbaraj rilatoj: subteno al la nova registaro el la ŝijaisma plimulto, intensaj komercaj rilatoj, flegado de potenca rilataro kaj milicoj. Ofte trudema, tiu Irana ĉeesto alfrontas ĉiam fortan Irakan naciismon, heredanton de jarcento de sendependeco kaj de baath-centralismo kaj plifortigitan de okjara milito (1980-1988), kiu fortikigis la landlimon inter la malnovaj imperioj Otomana kaj Safavida.

Ribelo de la nova meza klaso

S-ro Haidar Al-Abadi, la Iraka ĉefministro, ŝatas la disvolviĝon de ekonomiaj rilatoj kun Teherano kaj la subtenon de la militfortoj Al-Qods kaj de la ŝijaismaj milicoj subtenataj aŭ regataj de Irano por batali kontraŭ OIŜ. Sed de nun li provas montri pli grandan sendependecon ol sia antaŭulo. La liberigo de Mosulo estis unue farita de la ora divizio de la Iraka armeo, lasinte nur etan rolon al la militfortoj regataj de Teherano. La Iranaj realpolitiko kaj unuaeco de ĝia nacia defendo devigas singardemon al li. Li havas neniun elekton krom plifortigi sian influon laŭlonge de la landlima bufrozono, de Basrah ĝis Kurdio, en la ŝijaismaj sanktaj urboj, samtempe provanta plifortigi unuiĝintan kaj stabilan Irakan ŝtaton.

En Sirio preskaŭ ne estas loĝantoj vere ŝijaistaj. La alavitoj estis oficiale konsideritaj kiel ŝijaistoj en la epoko de la prezidanto Hafez Al-Assad (1971-2000) por plifortigi aliancon inter Damasko kaj Teherano. La Siria prezidanto estis, post Jasser Arafat, la unua ŝtatestro, kiu iris en Iranon post la venko de la Islama respubliko celante ĉesigi la izolecon de sia lando. Poste, tiu alianco daŭris dum ĉiuj regionaj militoj, kaj precipe en la batalo kontraŭ la ĝihadistoj. Irano timis venkon de ĉi lastaj en Damasko, kaj sekve en Bagdado, tio, kio estus kreinta ĉe ĝia landlimo vastegan teritorion sub la rekta superregado de Saud-Arabio kaj la petrolaj reĝlandoj.

La rilatoj kun la ŝijaisma insularo graviĝas en situacio de intensiĝinta rivaleco kun Saud-Arabio, malkvieta pro la Irana pliinfluo. Irano profitis, sen peti tion, el la Usona intervena politiko en tiu regiono, renverso de la Afganaj talibanoj en 2001 kaj faligo de Saddam Hussein en 2003, kaj el ĝihadistaj malsukcesoj. Laŭ la Iranaj okuloj, Riado simbolas la arogantecon de monarkiaj reĝimoj, kiuj profitis el la izoligo de Irano de post 1979 por konstrui ekonomian, komunikilan kaj politikan imperion trudante siajn vidpunktojn en la tuta regiono kun la subteno de la okcidentaj ŝtatoj. La konflikto kun Saud-Arabio kaj la batalo kontraŭ la takfiri (“ekskomunikistoj”) estigas larĝan interkonsenton, ne por subteni la reĝimon de S-ro Al-Assad, sed por eviti la ĉirkaŭigon fare de la Saudanoj, per subteno en Damasko de registaro amika, sendependa kaj stabila. La venko kontraŭ la “kalifejo”, eĉ se ĝi devigas maldaŭran kompromison kun malfidinda reĝimo, estas vidata de Teherano, kiel prava reago al fremda atako, simila al tiu de 1980.

Nova generacio de gardistoj de la revolucio kaj milicanoj, venkintoj en milito aktiva kaj ne nur defenda, ŝajnas formiĝi. La ŝijaisma insularo, nova ilo por eksterlanda politiko, maltrankviligas la najbarajn landojn, sed ankaŭ la Irananojn subtenantajn la striktan naciisman tradicion, kaj precipe la subtenantojn de malfermeco, kiuj timas plifortigon de la islama komponaĵo de la sistemo. Ĝi ankaŭ maltrankviligas la eksbatalantojn de la Irak-Irana milito, kaj la revoluciistojn de 1979, kiuj vidas rivalojn stariĝantajn.

Nuntempe oni konstatas, ke la sociigo de la virinoj, la pligraviĝo de la junaj generacioj kaj la progresoj de instruado profunde transformis Iranon, kiu paradokse iĝis unu el la plej sekularaj landoj de la regiono. Kvankam la institucia islamo restas tre videbla kaj subpremanta, ĝi de nun devas respondi al postuloj de socio, en kiu moderneco ne plu estas la privilegio de okcidentema malplimulto*. Post la sperto de politika islamo, Irano volas senkrize eliri el tiu revolucia utopio, kiam pluraj el siaj najbaroj, precipe post la “Arabaj printempoj”, provas trovi en variaĵoj de ĉi lasta solvon por siaj problemoj.

* Amélie Myriam Chelly, Iran, autopsie du chiisme politique, Cerf, Parizo, 2017.

La originaleco de la Irana cirkonstanco troviĝas en la ekzisto de grava meza klaso, diversa, kiun la Islama respubliko plifortigis ofte kontraŭvole. Granda parto de la loĝantaro, forlasita dum la epoko de la ŝaho, vidis sian situacion pliboniĝi. La milito Irak-Irana akcelis la socian plialtiĝon en la urbetoj de urbegaj ĉirkaŭurboj kaj kamparoj mobilizante milionojn da homoj: armeaj kadruloj, gardistoj de la revolucio kaj ĉefe simplaj bassiĝi. Ĉiuj tiuj veteranoj poste profitis el avantaĝoj financaj, sociaj aŭ politikaj, kiuj enirigis ilin en la novan mezan klason, eĉ en la elitularon, danke al precipe publika instruado kaj demokratigo de la supera instruado. Dum ĝi restas ligita al la islama reĝimo, de kiu ĝi venas, tiu nova meza klaso komencis malkovri, kaj ŝati, la eksteran mondon.

La tumultoj de januaro 2018 en la urbetoj videbligis tiun loĝantaron dumlonge kaŝitan de la ekskluziva atento de la grandaj okcidentaj amaskomunikiloj al la “okcidentiĝintaj” burĝoj, malmultaj, de la grandaj urboj, kiuj ribelis en 2009 kontraŭ la balotfraŭdo. En 2018 la ribelo mobilizis la profundan Iranon. La eksbatalantoj de la Irak-Irana milito havas nun pli ol sesdek jarojn. Ili ne oponas la malfermiĝon, sed, kiel diris la superega gvidanto Ali Ĥamejni post akcepto de la interkonsento pri nukleaĵoj, ili volas daŭre rezisti al ia malfermiĝo, kiun ili ne regas, kaj riskigas perdigi potencon al ili. Iliaj infanoj restas integritaj en la kulturo de la Islama respubliko, kaj eltenas ĝian socian kontrolon, ja pli fortan en la malgrandaj kaj mezaj urboj ol en la grandaj. Amase instruitaj, ili estas ankaŭ la plej multnombra generacio de la lando, tiu de aĝoj 25 ĝis 40. Ili konas la eksteran mondon pli bone ol siaj gepatroj, kaj aŭdacas postuli pli da socia kaj ekonomia justeco. Ili komencas kontesti la potencularon, la metodojn kaj koruptadon de tiuj, kiuj regas la landon, sed al kiuj ili estas ligitaj... Por ili, la demando ne estas ŝanĝi la reĝimon, ambicio por nun neimagebla manke de alia solvo, sed unue akiri pliboniĝon de siaj vivkondiĉoj.

La evidenta neceso de pli rapida ekonomia disvolviĝo renkontas du obstaklojn. La unua, kiu malebligas ĉian ajn internacian malfermiĝon, estas la manko de profunda reformo de la financaj kaj bankaj strukturoj, kaj precipe la graveco de koruptita ekonomia elito. Tiu problemo dumlonge ŝajnis nesolvebla por S-ro Rohani, kiu devis kontentiĝi nur trovante ekvilibron inter la ekzistantaj fortoj kaj kontentigi la konservativulojn por protekti la interkonsenton pri nukleaĵoj, esperante ekonomian disvolviĝon per la ĉeso de la ekonomiaj punoj. Sed la protestoj de la novaj meza kaj popola klasoj ŝanĝas la fortekvilibron, starigante akran debaton inter tiuj, kiuj ĉiam volas rezisti al ŝanĝoj, kaj tiuj, kiuj opinias preferinde fari cedojn por konservi la regpotencon.

La alia obstaklo al malfermiĝo estas Usona. Certe, S-ro Trump ne formale neniigis la interkonsenton pri nukleaĵoj, li eĉ ĵus, januarmeze, plidaŭrigis ĝin, sed anoncante, ke tio estas la lasta fojo. La Usona Kongreso ĉefe daŭrigis kaj plifortigis aliajn punojn, neagnoskitajn de UN nek de Eŭropa Unio, pravigitajn de la situacio pri homaj rajtoj kaj “terorismo” (tio estas subteno al Hizbolaho). Spite al internaciaj leĝoj, Usono malpermesas al Eŭropaj kompanioj, kiuj havas interesojn en Usono, investi en Irano aŭ komerci kun ĝi. Tiel ili malebligas veran disvolviĝon de komercaj rilatoj kun Okcidento kaj ardigas la popolan malpaciencon. La Usonaj punoj estante precipe motivitaj de la subteno al Hizbolaho kaj malamikeco al Israelo, multaj voĉoj, ĉefe en la generacioj, kiuj ne konis la revolucion kaj la militon, petas, ke tiu politiko apogita sur la ŝijaisma insularo malfortiĝu. Tamen ekzistas neniu institucia forto nek respondeculo por porti tian ŝanĝon.

Movo al malfermiĝo

Kiel antaŭvidis Olivier Roy*, islamo estis iom post iom margênigita de politiko. La Irananoj restas fidelaj al sia fido, sed ili iĝis respublikanoj. Nova komuna akordiĝo favora al malfermiĝo de la lando okazas nun inter la diversaj komponaĵoj de la meza klaso, inkluzive kaj eĉ precipe de tiuj, kiuj respektas la heredaĵon de la revolucio, de la rezistado dum la milito kaj de islamo.

* Olivier Roy, L’Échec de l’islam politique, Seuil, 2015 (1-a eldono en 1992).

Vidi la nunan Iranon nur per ĝia komponaĵo de ŝijaismo kaj aktivismo korpigita en Hizbolaho estus eraro. Tio estus ignori la sociajn kaj politikajn ŝanĝojn de la lastaj kvardek jaroj. La Islama respubliko iĝas unuaranga aktoro en la proksim-orienta scenejo kaj distaŭzas la regionan ordon. Sed ĉu la nuna forto de la lando venas de ĝia alloga kapableco, sociigo de la virinoj, ebleco de ekonomia disvolviĝo aŭ de influo de ĝiaj artistoj kaj filmistoj? La Irana ŝtato ja restas despota, kaj la internaj politikaj bataloj ankoraŭ ne finiĝis, sed la defio de la lukto kontraŭ ĝihadismo devigas, ke oni metu la realaĵojn kaj dinamikojn antaŭ la mitojn. La eksporto de la islama revolucio, kiu enhavis ambiciojn pri sendependo, libero kaj respubliko, estis barita en la jaroj 1980-aj. Sed la nuna dinamiko por internacia malfermiĝo donas novan vivon al ĝiaj frapfrazoj, precipe inter Kabulo kaj Bejruto, en tiu “respublikaro” meze de kiuj, Irano, sen eĉ retroiri ĝis la Abasida epoko, ĉiam havis influon. Kompense, inter Omano kaj Jordanio regas monarkioj, kiujn Irano neniam influis. Post rezistado por aserti sian islaman kaj nacian identecon, kaj la organizado de sia regiona influrilataro, la lando kaj pli precize ĝiaj loĝantoj provas aserti sian originalecon, kiel ekonomia, industria, kultura potenco.

Ja en la maniero reguli politikan kaj socian vivon, pli ol en oponado inter Araboj kaj Persoj, aŭ inter sunaistoj kaj ŝijaistoj, troviĝas la koro de la rivaleco inter Irano kaj Saud-Arabio. Por eviti militistan pliakriĝon, oni pli kaj pli parolas, precipe en Parizo, pri serĉo de neagresa pakto, simila al la interkonsento de Helsinko en 1975 inter la Okcidentanoj kaj la Sovetanoj. Ĉar tiuj du stariĝantaj potencoj, kiujn ĉio kontraŭstarigas, estas ankaŭ la solaj kapablaj trudi minimuman sekurecon en la regiono, ne nur por certigi eksportadon de petrolo kaj gaso el la Persa-Araba golfo, sed ankaŭ por respondi al la esperoj de ĝiaj socioj.

Bernard HOURCADE