Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Delokadoj en proksimecon al Centra Eŭropo

La ekonomia germana Sankta Imperio

Jen bela romano, bela historio: konsiderata en la jaro 1999 kiel “la malsanulo de la eŭro-zono” (The Economist, 3-an de junio 1999), Germanujo laŭdire mirakle resaniĝis danke al la leĝoj de provizoreco de la salajruloj (Hartz-leĝoj) deciditaj inter 2003 kaj 205. Tiuj reformoj laŭdire sole restarigis la konkurenckapablon de la entrepreno, vigligis la eksterlandajn vendojn de Mercedes — kaj konvinkis s-ron Emmanuel Macron apliki tiun recepton en Francujo. Fatala eraro. “Por kompreni la sukceson de Germanujo kiel monda eksportisto, klarigas la historiisto pri ekonomio Stephen Gross, necesas rigardi trans ĝiajn limojn. Ĉar tiu modelo baziĝas en decida parto sur la disvolvo de komerca reto kun la landoj de la centra kaj orienta Eŭropo.”* Pli pli precize sur malegalecaj ekonomiaj interŝanĝoj starigitaj kun Pollando, Ĉeĥujo, Hungarujo kaj Slovakujo, kvaropo nomata “Viŝegrad-grupo”. De antaŭ kvarona jarcento la riĉa Germanujo efektive praktikas kun siaj najbaroj tion, kion Usono starigis kun siaj fabrikoj instalitaj en Meksiko: la delokadon en proksimeco.

* Stephen Gross, “The German economy and East-Central Europe”, German Politics and Society, vol. 31, nr-o 108, Novjorko, aŭtune de 2013.

La privilegiaj ekonomiaj interŝanĝoj inter Germanujo kaj la centra Eŭropo, solide starigitaj inter la 2-a regno de Bismarko fine de la 19-a jarcento, do ne estas novaj. Limigitaj de la malvarma milito, ili en la 1970-aj jaroj revigliĝis en la 1970-aj jaroj en la formo de industriaj, teĥnologiaj kaj bankaj partnerecoj favore al la Ostpolitik [politiko de pozitivaj rilatoj kun la orientaj — socialismaj — landoj] (1969-1974) lanĉita de la socialdemokrata kanceliero Willy Brandt. La falo de la berlina muro sonorigis la manĝhoron de la rabobestoj. Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj la germanaj multnaciaj konzernoj avidis la ŝtatajn entreprenojn, privatigatajn en etoso de industria apokalipso. Dum la refunkciigo de la ĉeĥoslovaka aŭtomobilfabriko Škoda fare de Volkswagen en la jaro 1991 ĉeestas en la mensoj, la kapitalista najbaro uzis la ekzistantajn instalaĵojn unue kiel platformojn de vicentrepreno.

Por fari tion, ĝi profitis malnovan meĥanismon de delokado same diskretan kiel nekonatan: la interŝanĝon de pasiva perfektigo (IPP). Tiu proceduro, laŭleĝigita en la eŭropa juro en 1986, permesas la portempan eksportadon de intera varo aŭ de anstataŭaj pecoj) al nemembra lando, kie ĝi estos transformata, formata — do perfektigata — antaŭ ol esti reimportata en sia originan landon ĝuante partan aŭ tutan liberigon el doganaĵoj.* Post la disfalo de la orienta bloko la etendiĝo de la importkvotoj el centreŭropaj landoj malfermis al la germana mastraro ĝojigajn perspektivojn. Ĉu viclaborigi la ĥromadon de kranoj aŭ poluradon de bankuvoj al superkvalifikitaj, sed sub-postulemaj ĉeĥoslovakaj laboristoj? Ĉu konfidi teksaĵon al la lertaj fingroj de polinoj pagataj per zlotoj kaj rericevi vestaĵojn vendatajn sub nomo de berlina marko? Ĉu senŝeligi marfruktojn en la najbara lando? Tio eblas ekde la 1990-aj jaroj, kvazaŭ la limoj de la Unio estus jam nuligitaj.

* Kp la dosieron kunordigitan de Wladimir Andreff, “Union européenne: sous-traiter en Europe de l’Est”, Revue d’études comparatives Est-Ouest, vol. 32, n-o 2, Parizo, 2001.

“La interŝanĝo de pasiva perfektigo estas la eŭropa versio de la usona dispono, kiu malfermis la vojon al disvolvado de la maquiladora en la limregiono inter Meksiko kaj Usono”*, klarigas la ekonomikisto Julie Pellegrin. Pli ol iu ajn alia membrolando Germanujo profitis tiun viclaboron de prilaborado, precipe en la teksaĵa, en la elektronika kaj aŭtomobila branĉoj: en 1996 la rejnlandaj societoj reimportis dudek-sep-oble (en valoro) pli da produktoj perfektigitaj en Pollando Ĉeĥujo, Hungarujo aŭ Slovakujo ol la francaj entreprenoj. En tiu jaro la interŝanĝo de pasiva perfektigo ampleksis 13 elcentojn de la eksportoj de la Viŝegrad-grupo al la Unio kaj 16 elcentojn de la germanaj importoj el tiu zono. Kelkaj sektoroj enprofundiĝas en tio: 86,1 elcentoj de la germanaj teksaĵaj kaj vestaĵaj importoj el Pollando sekvas tiun reĝimon. En malpli ol jardeko, konstatas Julie Pellegrin, “la entreprenoj de la landoj de centra kaj orienta Eŭropo troviĝas integritaj en produktad-ĉenoj regataj precipe de germanaj societoj”. Tiu kontrolado de nacioj, kiuj hieraŭ estis ankoraŭ ankritaj oriente en la Konsilantaro pri reciproka ekonomia helpo, gvidata de Moskvo (Comecon, 1949-1991) estis des pli rapida, ke la glorado de la “liberigita konsumanto” per aliro al okcidentaj produktoj portempe kompensis la konfuzegon de la laboristo submetita al viclaboro de tiuj samaj produktoj.

* Julie Pellegrin, “German production networks in Central/Eastern Europe: between dependency and globalisation”, Wissenschaftszentrum Berlin für Sozialforschung, 1999, el kiu la nombroj de tiu ĉi paragrafo estas prenitaj.

Tiom, kiom la interkonsentoj pri liberkomerco forigas la doganaĵojn, en la dua duono de la 1990-aj jaroj, la interŝanĝo de pasiva perfektigo perdas sian utilon profite al rektaj investoj eksterlanden (RIE). La multnaciaj entreprenoj ne plu kontentiĝas per delokado de malgranda segmento de sia produktado, sed nun financas konstruadon de fabrikoj tie, kie la laboro kostas malpli. De 1991 ĝis 1999 la fluo de germanaj RIE al la orienteŭropaj landoj dudek-tri-obliĝis.* Komence de la nulaj jaroj Germanujo sole faris du trionojn de la RIE faritaj n la landoj de la viŝegrada grupo kaj etendas sian kapitalisman regadon en Slovenujo, Kroatujo kaj Rumanujo. La fabrikoj de aŭtomobilaj ekipaĵoj (Bosch, Draexlmaier, Continental, Benteler), de plastaĵformado, de elektroniko, kreskas funge. Ĉar, de Varsovio ĝis Budapeŝto, la mezaj salajroj estas dekono de tiuj praktikataj en Berlino de 1990; kvarono en 2010.

* Fabienne Boudier-Bensebaa kaj Horst Brezinski, “La sous-traitance de façonnage entre l’Allemagne et les pays est-européens”, Revue d’études comparatives Est-Ouest, v.c.

Tamen la laboristo profitis la solidan sistemon de profesia kaj teĥnika instruado valida en la oriento. Multe pli kvalifikitaj ol iliaj aziaj kolegoj, ili estas krome pli proksimaj: dum necesas kvar semajnojn por kestego de Ŝanghajo ĝis Roterdamo, kvin horoj sufiĉas al ŝarĝaŭto ŝarĝita per pecoj fabrikitaj en la laborejoj de Mladá Boleslav, nordoriente de Prago, por atingi la sidejon de Volkswagen en Volfsburgo. Tiel Germanujo, ĉe la jarmilŝanĝiĝo, fariĝis la unua komerca partnero por Pollando, Ĉeĥujo, Slovakujo, Hungarujo. Tiuj por Berlino estas postregiono kun 60 milionoj da loĝantoj transformita en platformon de delokita produktado. Kompreneble, ankaŭ italoj, francoj kaj britoj profitas tiun malsimetrian komercon. Sed en malpli granda skalo. La sukceso de la aŭtomobiloj Audi kaj Mercedes ĉe la superaj ĉinaj klasoj eble estus malpli granda, se ilia prezo ne inkludus la malaltajn polajn kaj hungarajn salajrojn.

Kiam en 2004 okazis la larĝiĝo de la Unio al la landoj de Centreŭropo, por kiu Germanujo senlace agadis, la anekso de la regiono al la rejna industria spaco estis jam tre progresinta. Ĝi eĉ fortiĝis ekde 2009, kiam la germana aŭtomobil-industrio grandigis siajn delokadojn al la landoj de la viŝegrada grupo por restarigi siajn profitojn eroziitajn de la financa krizo. “Jen paradokso de la historio, rimarkigas la esploristo Vladimir Handl, ke ĝuste la eŭropa integriĝo — projekto celanta regi la germanan ekonomian giganton de la tempo post la malvarma milito — ŝovis Germanujon en la rolon de hegemono.”*

* Vladimir Handl, “The Visegrád Four and German hegemony in the euro zone”, Visegrádexperts.eu, 2014.

La ombro, kiun ĝia potenco ĵetas sur la mapon de la kontinento, desegnas industrian Sanktan Imperion, kies centro aĉetas la pli aŭ malpli kvalifikitan laboron de siaj provincoj. En la nordokcidento Nederlando (precipa loĝistika platformo de la rejnlanda industrio), Belgujo kaj Danujo havas tiun grandan najbaron kiel unuan komercan eksportejon; sed iliaj industrioj kun granda aldonvaloro kaj iliaj evoluintaj ŝtatoj garantias al ili relativan aŭtonomecon. Same ankaŭ Aŭstrujo, sude, same integrita en la germanaj produktoĉenoj kaj interesoj, tamen havas siajn proprajn plejbonaĵojn, nome en la servoj kaj asekuroj. Sed oriente, en suba, se ne kolonia pozicio, la polaj, ĉeĥaj, slovakaj, hungaraj, rumanaj kaj eĉ bulgaraj industrioj dependas de sia unua kaj ĉefa kliento: Berlino.

Sen tiu Ĉinujo antaŭ la pordo, germanaj industriistoj kaj gvidantoj havintus la plej grandajn malfacilojn meti la salajrulojn sub la reĝimon de la Hartz-leĝo. Ĉar oni pli facile imagas esti anstataŭota en sia posteno de la ĉelima ĉeĥo ol de malproksima vjetnamo, la proksimaj delokadoj faras tiun potencan efikon de disciplinado priskribata de grupo de ekonomikistoj ne suspekteblaj je maldekstrismo “La novaj eblecoj deloki la produktadon eksterlanden kaj tamen resti proksime modifis la fortrilaton inter la germanaj salajruloj kaj mastraro. Sindikatoj kaj/aŭ entrepren-konsilistaroj estis devigataj akcepti esceptajn malobservojn de sektoraj interkonsentoj, kio ofte sekvigis malaltigon de la salajroj de la laboristoj.” La reprezentantoj de la salajruloj “komprenis, ke ili devis fari koncedojn”.* Rezulto: la kontraŭstaro al la leĝoj de fleksigo de dungo estis malfirma. La salajroj falis. Marcel Fratzscher, direktoro de la Germana Instituto pri Ekonomia Esplorado, konstatis en 2017, ke “por homoj malforte kvalifikitaj la horkvoto pasis de 12 eŭroj al 9 eŭroj post 1990” (Financial Times, 12-an de junio 2017).

* Christian Dustmann, Bernd Fitzenberger, Uta Schönberg kaj Alexandra Spitz-Oener, “From sick man of Europe to economic superstar: Germany’s resurgent economy”, Journal of Economic Perspectives, vol. 28, n-ro 1, Nashville, vintro 2014.

La instalado de ekonomia postkorto estis ĉiurilate bona afero por la germanaj industriistoj. Ĉar signifa parto de la eŭropaj fondusoj destinitaj al la novaj membrolando falis kvazaŭ magie sur Berlinon. “Germanujo estis kun distanco la plej granda profitanto de la investoj faritaj en la viŝegradaj landoj por la politiko de kunteniĝo de la Unio, klarigas la pola ekonomikisto Konrad Poplawski. Tiuj sumoj kreis kromajn eksportojn al tiuj landoj en la alteco de 30 miliardoj da eŭroj en la periodo 2004-2015. La profito estis ne nur rekta — la subskribitaj kontraktoj —, sed ankaŭ malrektaj: grava parto de la fondusoj estis dediĉita al infrastrukturoj, kio faciligis la transportadon de la varoj inter Germanujo kaj la centra kaj orienta Eŭropo. Decida punkto por la germanaj aŭtomobil-entreprenoj, kiuj bezonis bonan transportreton por konstrui modernajn instalaĵojn ĉe siaj orientaj najbaroj”.*

* Konrad Poplawski, “The role of central Europe in the German economy. The political consequences”, Centro de orientaj studoj, Varsovio, junio 2016.

Por la viŝegradaj landoj la bilanco montriĝas pli kontrasteca. Unuflanke la germanaj investoj renovigis la industrian bazon, sekvigis masivan transigon de teĥnologio, altigis la produktivon kaj la salajrojn, kreis multajn laborlokojn, kelkfoje kvalifikitajn, tiom ke tio alarmis la mastraron, kiu nun timas mankon de laboristoj. Sed tiu rilato enfermas la regionon en ekonomion de viclaboro kaj de subordiĝo: la industria instrumento apartenas al la okcidenteŭropa kapitalo, precipe germana.

Tiu fremdiĝo fariĝis videbla fine de junio 2017, kiam striko eksplodis por la unua fojo post 1992 en giganta fabriko de Volkswagen en Bratislavo.*. La slovaka registaro tiam subtenis la postulon de 16-elcenta salajr-altigo. “Kial entrepreno, kiu fabrikas unu el la plej luksaj kaj plej altkvalitaj veturiloj, kun alta laborproduktivo, devas pagi al siaj slovakaj laboristoj la duonon aŭ trionon de tio, kion ĝi pagas al la samaj laboristoj en Okcidenteŭropo?”, demandis sin la ĉefministro Robert Fico, socialdemokrato, kiu regas kun la naciistoj.* Monaton antaŭe lia ĉeĥa kolego Bohuslav Sobotka avertis la eksterlandajn investistojn per preskaŭ samaj vortoj.* Eliri el la rolo de muntejo, disvolvi suverenajn produktojn por la granda eŭropa merkato: je la ekonomia flanko de la eŭropa kontraŭprojekto, aŭtoritateca kaj konservativa, disvolvita de la gvidantoj de Viŝegrado.* Sen tio, eĉ se la lokaj salajroj ege altiĝus, tiu relativa prospero povus favori nur la aĉetadon ... de germanaj veturiloj.

* Vd Philippe Descamps, “Victoire ouvrière chez Volkswagen”, Le Monde diplomatique, septembro de 2017.
* Citita de Financial Times, Londono, 27-an de junio 2017.
* Ladka Mortkowitz Bauerova, “Czech leader vows more pressure on foreign investors over wages”, Bloomberg, Novjorko, 18-an de aprilo 2017.
* Vd “De Varsovio ĝis Vaŝingtono, inversa majo de 1968”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2018.

Pierre RIMBERT.