Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Entuziasmo de scienculoj, malaprobo de loĝantaroj

Ĉina hipokriteco pri Genetike Modifitaj Organismoj (GMO)

Je la unua fojo, rizo genetike modifita fare de sciencaj esploristoj en Wuhan, (Ĉinujo), estis validigita de usonaj instancoj pri kontrolo de nutraĵoj kaj medikamentoj, la 11-an de januaro. Ĝi tamen ne povas esti produktata sur la ĉina teritorio. Jen la paradokso de Pekino, kiu kuraĝigas esploradon sed oficiale limigas la kultivadon, fronte al oponema loĝantaro.

MAJO 2017. Necesis helpo de taksiisto kaj tutan matenon trairante la kurbajn vojojn de Shoushan por fine malkovri la prov-bazon de kultivado de genetike modifita rizo. En tiu urbeto, kie loĝas dek ses mil homoj, situanta en montaro kovrita de subtropika abunda vegetaĵaro je dudek kilometroj de la urbo Fuzhou, ĉefurbo de Fujian-provinco (sudorienta Ĉinujo), neniu el la demanditaj loĝantoj konas la esprimon “genetike modifita organismo” (GMO)

Tamen, funde de sakstrato, sur plene malfermita pordeto kaj sen ia ajn kontrolo, kuŝas plato mencianta: “Nacia bazo de mezaj testoj kaj industriigo de genetike modifita rizo”. De 2009, danke al la ses milionoj da juanoj (769 000 eŭroj) da investo fare de la centra registaro kaj al la kvar milionoj da juanoj (512 000 eŭroj) da loka financado, tiu 17-mu-vasta (= 11,33 hektaroj) tereno estas administrata de la Akademio de agrokulturo de la provinco, kunlabore kun la pekina teamo de la esploristo Zha Zhen, unu el la “papoj” de la GMO-esplorado en Ĉinujo. Sub ok grandaj vitrodomoj, meze de ordinara rizkampo, kreskas miloj da genetitke modifitaj plantetoj, en cento da cementaj kuvoj. Ĉe ĉiu kuvo, enpikita etikedo precizigas plantodaton kaj nomon de la teamo prizorganta ĝin.

Rivelado de fama televid-elsendo

LA EKZISTO de tiu genetike modifita rizo estis erare rivelata per komuniko de la provinco-gvidantoj, la 26-an de novembro 2010. Subskribita de la nutraĵ-buroo, la servo de nutraĵa sekureco, la administrejo de agrokulturo kaj tiu de komerco kaj industrio, kaj titolita “Informado pri intensigo de kontrolo kaj administrado de la genetike modifita rizo”, ĝi malpermesis ĝian vendadon sur la bazaroj de Fujian. Eĉ se la komuniko restis nur kelkajn tagojn sur la retejo de la registaro, la dubo pri la ekzisto de la kreskaĵo estis ja forigita.

Ĉinujo estis inter pioniroj por ellaborado de GMO. Ĝi eĉ produktis, en 1988, tabak-plantaĵojn rezistantajn al virusoj*. Sed ĝi hodiaŭ permesas komercocelan kultivadon de nur du genetike modifitaj organismoj: kotono kaj papajo. Multfoje, la ministrejo pri agrokulturo publike asertis, ke estas neniu alia. Tamen unua granda skandalo ekaperis en julio 2014 en Wuhan, ĉefurbo de Hubei, centra provinco. Danke al “Xinwen diaocha”, fama enketo-elsendo de la centra Televido de Ĉinujo (CCTV), la debato pri GMO-kultivaĵoj akiris naciskalan gravecon. La ĵurnalistoj elmontris, ke tri el la kvin rizosaketoj, kiujn ili aĉetis en superbazaro de la urbo enhavas rizon Bt 63, kies genetika kodo estis modifita por produkti toksinon — Cry 1 Ac — kapablan elradikigi la piralojn, kiuj damaĝas la plantojn. Ĝin enkondukis la teamo de Zhang Qifa, de la ĉina Akademio pri sciencoj, profesoro ĉe la agrokultura universitato Huazhong, en Wuhan, kaj respondeculo de la esplor-programo pri la genetike modifita rizo.

* Vd. Zhang Tao kaj Zhou Shundong, “L’impact économique et social de l’utilisation d’organismes génétiquement modifiés en Chine”, Perspectives chinoises, Hongkong, marto-aprilo 2003.

Tiu elsendo efikis kvazaŭ bombo en la lando, kvankam la informo estis, kiel ofte okazas, importita el eksterlando, kie ĝi estis konata de dek jaroj. Ja, en decembro 2004, Zhang Qifa konfirmis al la usona magazino Newsweek, ke semo-entrepreno de Wuhan vendas semojn de genetike modifita rizo. Li precizigis, ke ilia kulturo etendiĝas sur pli ol 100 hektaroj.*.

* Craig Simons, “Of rice and men”, Newsweek, Nov-Jorko, 20-a de decembro 2004.

Greenpeace-Ĉinujo tiam kondukis surloke enketon dum du monatoj. Laŭ ĝia raporto “La kontraŭleĝaj genetike modifitaj rizoj poluas la ĉinan rizon”, publikigita en aprilo 2005, 950 ĝis 1 200 tunoj da genetike modifita rizo jam cirkulis sur la bazaroj de Hubei-provinco. La kulturitaj areoj atingis tiam inter 1333 kaj 1666 hektaroj. Greenpeace avertis pri la riskoj je plietendiĝo de tiuj kulturoj. En lando, kie la neregistaraj organizoj (NRO) estas strikte kontrolataj de la regantoj*, Greenpeace estas kvazaŭ la sola, kiu havas la rimedojn por enketi surloke. Ĉiu el ĝiaj raportoj estas amplekse citita de la ĉina gazetaro, malgraŭ ke ĝi estas tre kontrolata — kio pruvas, ke tiu demando dividas la naciajn gvidantojn.

* Vd. Guillaume Pitron, “En Chine, la ligne rouge du virage vert”, Le Monde diplomatique, julio 2017.

Kvin jarojn poste, raportaĵo de la pekina magazino China News Weekly reprenis la enketadon kaj montris, ke la plantado okazis grandskale en Hubei-provinco. Malgraŭ foresto de permeso, “la kultivado de genetike modifita rizo por surmarketigo estas efektiva realo”, konstatis la semajngazeto. Nova raporto de Greenpeace en 2010 notis, ke tiu rizo estis vendata (kaj ankaŭ derivitaj objektoj) en tri aliaj sud-orientaj provincoj de Ĉinujo (Guangdong, Fujian, Hunan). Du jarojn poste, Jiang Goaming, ĉefesploristo ĉe la botanika Instituto de la ĉina Akademio de sciencoj opiniis sur sia blogo, ke en alia provinco de sudoriento, Zhejiang-provinco, ok milionoj kaj duono da loĝantoj jam manĝis genetike modifitan rizon, sen scii tion.

La ministrejo pri agrokulturo ne respondis al niaj petoj. Ĝi nur publike ripetas, ke “Ne ekzistas senpermesa kultivado de GMO”. Oni tamen povas trovi tian rizon ekster la landlimoj. Laŭ la Servo pri sano kaj nutraĵ-sekureco de la Eŭropa Komisiono, inter 2006 kaj 2013, la Komisiono lanĉis 197 avertojn pri produktoj entenantaj nemenciitajn GMO-jn, venintaj el Ĉinujo kaj Hong-Kongo, inter kiuj 194 koncernis rizon. De 2014 ĝis 2016 (lastaj konataj statistikoj), la nombro de avertoj malkreskis: dek naŭ pri rizo kaj unu pri papajo.

Komence de 2016, post okmonata enketo en Liaoning-provinco (Nordoriento), unu el la strategiaj cerealaj regionoj de la lando, Greenpeace ĵetis alian bombon: el sep provekzempleroj kolektitaj sur la bazaro de maizo-semoj, ses estis genetike modifitaj. En la kampoj, inter la elprenoj, kiujn la organizaĵo faris laŭ hazarda maniero en kvin distriktoj, 93% estis GMO. Tiuj devenis de la usona Monsanto, de la svisa Syngenta,(aĉetita de la ĉina kemia konglomerato ChemChina en 2017) kaj usonaj semvendistoj Pioneer Hi-Bred kaj Dow Chemical. “Neniu el tiuj genetike modifitaj maizoj ricevis permeson en Ĉinujo por komerca kultivado”, substrekas Greenpeace-Ĉinujo en raporto publikigita sur ties retejo. La regantoj asertas ke tio estas izolita kazo.

La apuda provinco Heilongjiang, fama pro la alta kvalito de siaj cerealaj kultivaĵoj, ne estas domaĝata. La ekonomika ĵurnalo de Pekino, Zhong-guo Jingying Bao asertis tion: “Kamparanoj de Heilongjiang kultivas genetike modifitan sojon [kiun oni trovis en la rikoltoj en 2013 kaj 2014] La deveno de la semoj estas mistero.” Sama mistero ekzistas je tri mil kilometroj okcidente, en la aŭtonoma regiono Xinjiang. En majo 2016, la agrokultura administracio de Fuhai-distrikto, en la Altay-prefektejo, detruis kontraŭleĝan maizo-agron 133 hektarojn vastan. Tamen, la koncernita agrokulturisto, s-ro Liu Yongjun, ĵuris al la ĵurnalisto de la magazino Caixin, ke li estas senkulpa. “La problemo venas de la semo-kompanio. Mi tute ne estis informita”, li asertis.

Oficiale, ekzistas kvin etapoj por povi kultivi GMO: esploroj en laboratorio; meza testado dum unu ĝis du jaroj en duonfermita loko, kaj la areo ne povas esti pli ol 0,2 hektaro; primedia testo post kultivado en la naturo sur areo limigita je 2 hektaroj kaj por unu ĝis du jaroj; antaŭ-surmerkatiga testado, dum unu ĝis du jaroj; permeso pere de patento de “biosekureco”. Pekino atribuis nur sep patentojn de biosekureco: por tomato, petunio, pimento, rizo, maizo, papajo kaj kotono. Nur tiuj du lastaj ricevis permeson esti kultivataj kaj surmerkatigataj.

“La ĉina registaro estas postulema nur surpapere. En la realo, estas problemoj”, singarde reagas s-ino Li Yifang, respondeculino de la programo agrokulturo kaj nutrado sine de Greenpeace-Ĉinujo. Laŭ Xue Dayuan, profesoro ĉe la Instituto de vivo-sciencoj kaj de hommedio de la Minzu-universitato de Pekino, “tiuj genetike modifitaj semoj devenas de ĉinaj esploristoj”, kiuj importas aŭ kreas ilin. Li ankoraŭ memoras pri la konfisko de rizagro, kies kultivado ne estis permesita en 2005: oficiale pli ol 666 hektaroj estis detruitaj laŭ ordono de la agrokultura administracio de Hubei. “Reale, nur 6,66 hektaroj, li taksas, Kiu, en Ĉinujo, pretas detrui 666 hektarojn da kulturoj?” Des pli, ke “kelkaj esploristoj deziras ĝuste kapti la okazon por antaŭenigi la frukton de siaj esploroj kaj testi ties produktojn”.

Laŭ ĵurnalisto de Kantono, kiu realigis serion de raportaĵoj pri la temo kaj kiu deziras resti anonima, “la celo [de kelkaj esploristoj] estas atingi situacion de ne returnebla faro”. Nuntempe, nek la semoproduktistoj, nek la semvendistoj, nek la esplor-teamoj, nek la kamparanoj agnoskas sian respondecon en la kontraŭleĝa cirkulado de tiuj semoj.

Studaĵoj influitaj de la semo-produktistoj

CELE konvinki oponeman loĝantaron, kelkaj esploristoj starigas kontraŭfajrojn. En majo kaj junio 2013, gustumadoj de genetike modifita rizo okazis en dudeko da urboj; miloj da homoj tion partoprenis. Tiujn eventojn parte organizis la agrokultura Universitato Huazhong, ne sen instigi iom da malfido. “Kial la profesoro Zhang Qifa montris al ni tiun gustumado-scenon? Preter la celo de priscienca edukado de la loĝantaro, kiaj kromceloj kaŝiĝas?”, sin demandas la kantona ĵurnalisto. Respondo verŝajne estas en la fakto, ke la profesoro gvidis redaktadon de malferma letero subskribita de sesdek unu akademianoj postulanta, ke “industriigo de kultivado de la genetike modifita rizo ne estu prokrastita; la malo estus malutila al la lando*.

* Nanfang Dushi Bao, Kantono, 20-a de oktobro 2013.

En Francujo, teamo de la nacia Instituto pri agronomia esploro (INRA) demonstris, ke proksimeco inter esploristoj kaj la semo-industrio ne restas senefika: “Ĉi tiuj interes-konfliktoj havas evidentan influon al la konkludoj de la publikaĵoj. Kiam ekzistas interes-konflikto, la konkludoj havas 49% da ŝancoj esti pli favoraj al la semoindustrio*.” Tio nature veras pri Ĉinujo, kie la rilatoj inter sciencistoj kaj semo-produktistoj ŝajnas tre implikitaj. Tiel, la 2-an de decembro 2004, la akcioj de la semo-kompanio LeFeng kreskegas en la borso kiam ĝi anoncas en komuniko, ke ĝi “decidis fondi bioteknologian kompanion kun la grupo Fengle, la Instituto de genetiko kaj disvolvo-biologio de la ĉina Akademio de agrokulturaj sciencoj de la provinco Fujian, por esplorado kaj disvolvado de novaj subspecioj de hibrida genetike modifita rizo rezistanta al insektoj”. La valoro de tiu kompanio estis 30 millionoj da juanoj (3,8 milionoj da eŭroj); ambaŭ institutoj posedis respektive 18% kaj 17%, kaj kundividis sian talenton kaj famecon*. Su Jun, esploristino pri GMO en la Akademio de agrokulturaj sciencoj de Fujian, asertas hodiaŭ ke ŝia instituto ne plu posedas akciojn de tiu bioteknologia kompanio de almenaŭ tri jaroj.

* Thomas Guillemaud, Éric Lombaert kaj Denis Bourguet, “Conflicts of interest in GM Bt crop efficacy and durability studies”, PLOS One, 15-a de decembro 2016, http://journals.plos.org
* Nanfang Zhoumo, Kantono, 9-a de decembro 2014.

Zhang Qifa, la figuro de la ĉinaj GMO, siaflanke ne estas domaĝita de suspektoj pri interes-konfliktoj. Membro de la ĉina Akademio de sciencoj kaj responsulo de la esplorado pri la rizo Bt-63, li ankaŭ estras la takso-komitaton de la Monsanto-studstipendio*. Li ankaŭ estis ĝenerala direktoro de la kompanio Keni, en Wuhan, specialiĝinta pri genetike modifita rizo, fondita en februaro 2001 kaj likvidita kvar jarojn poste.

* Kreita la 13-an de februaro 2009, la Monsanto-studstipendio estas ĉiujare atribuata al dudek kvin studentoj de la agrokultura Universitato Huazhong. Ĝi estas 160 000 dolaroj por kvin jaroj.
La registaro masive investas

PLI ĜENERALE, du trionoj de la membroj (inter kvindek ok kaj sepdek kvin laŭ la sesioj) de la komitato, kiu atribuas la patenton de biosekureco estas esploristoj specialistoj pri GMO. Pluraj el ili posedas patenton aŭ atendas la ekzamenadon de sia peto ricevi ĝin, eĉ se ili ne tion deklaras publike; malmultaj havas kiel esplorfakon hommedion aŭ nutran sekurecon. Jia Shirong estas perfekta ekzemplo de tio: esploristo ĉe la Instituto pri bioteknologio de la ĉina Akademio de agrokulturaj sciencoj, scienca responsulo kaj direktoro de semo-kompanio en Shenzhen, li ĉeestis kiel membro de la unua ĝis la tria sesio de la sekurec-komitato de 2002 ĝis 2013. “Ĉu la takso de la komitato estas vere justa?”, sin demandas Xue Dayuan.

Krom tiuj malklaraj ligoj inter la scienculoj kaj la kompanioj, la manko de profesia moralo de kelkaj esploristoj timigas. En 2008, en Hunan-provinco, grupo de dudek kvin infanoj de 6 ĝis 8 jaraĝaj estis uzataj kiel kobajoj por “ora rizo”, genetike modifita rizo por pliigi ties enhavon en beta-karoteno. De la 20-a de majo ĝis la 23-a de junio, ili manĝis 60 gramojn da ĝi ĉiutage senscie de ili aŭ iliaj gepatroj. Tiu studo gvidita de Tang Guangwen, profesorino pri biologio, responsulino de la Laboratorio pri sano kaj sekureco de la Tufts-universitato, en Usono, kaj subtenita de la usona ministrejo pri agrokulturo, estigis nacian skandalon en Ĉinujo kiam la afero estis rivelata kvar jarojn poste*.

* The Beijing News, 7-a de decembro 2012.

Ofte, la ĉinaj respondeculoj substrekas la dilemon de la lando, kiu posedas 7% de la agroj de la planedo sed devas nutri preskaŭ 20% de la tutmonda loĝantaro. En 2006 la mez- kaj long-daŭra nacia Plano por disvolvado de scienco kaj teknologio (2006 ĝis 2020) klasigis la esploron pri genetike modifitaj specioj je la sama prioritata rango kiel la disvolvado de naftokampoj kaj gasokampoj, aŭ la projekto de granda aviadilo en la aerspaca programo. Du jarojn poste, la centra registaro antaŭvidas investi 20 miliardojn da juanoj (2,56 miliardoj da eŭroj) en la esplorado pri la GMO-j de nun ĝis 2020.

Ŝajnas tute logike al la ministrejo pri agrokulturo, ke Ĉinujo, granda agrokultura produktanto, akiros lokon en la teknologioj de genetikaj modifoj. La ministro Han Changfu eĉ deklaris, okaze de gazetar-konferenco en Pekino, la 6-an de marto 2014, ke li manĝas “nutraĵojn baze de krudmaterialoj genetike modifitaj, kiel ekzemple sojo-oleon”. Sed, fronte al la ĝenerala kreskanta suspektemo de la loĝantaro, en lando kiu spertis sinsekvon de nutraĵ-skandaloj, kie la regantaro perdis iom post iom ĉiun krediton rilate al la nutrosekureco, la sinteno de la registaro restas hezita. Tiel, en 2014, la prezidanto Xi Jinping koncedis, ke la GMO-j, kiel “nova teknologio”, “estigas en la socio debatojn kaj dubojn; tio estas normala. Ni devas esti aŭdacaj en la esplorado, sed singardaj en la surmerkatigo”. Kaj li precizigas: “Ni ne povas lasi la eksterlandajn kompaniojn domini la merkaton*.”

* Chuin-Wei Yap,“Xi’s remarks on GMO signal caution”, China real time report, 9-a de okctobro 2014, https://blogs.wsj.com
Pli ol 70% da oponantoj

DE TIAM, la tendaro de la oponantoj, jam en malfavora situacio, ŝajnas eĉ pli malfortigita . Cui Yongyuan, eksa fama prezentisto de CCTV-televidĉeno, fariĝis figuro de la kontraŭ-GMO-aktivismo. Membro de la politika konsultiĝa Konferenco de la ĉina popolo, kiu kunvenas unufoje jare por “konsili” la registaron, li ne disponas pri armiloj pli efikaj ol la aliaj. “La unuan fojon, la regantoj ŝajnigis pristudi mian proponon pri la GMO-demando, sed la sekvajn fojojn, ili plene ignoris ĝin”, li bedaŭras. Sur Weibo, la plej influa socia reto de la lando, li proponis pli efikigi la kontrolojn, kaj krei etikedsistemon kaj sistemon de sendependa takso de la nutraĵ-sekureco. La propono eĉ malaperis el lia konto.

Pli ol 70% de la ĉinoj klare atestas pri sia malinklino al GMO, laŭ la Blanka libro “Analizo kaj prospektivo de la ĉina socio en 2017”, kiu publikigas opinienketon kondukatan de la ĉina Akademio de sciencoj kaj teknologio por disvolvado kaj la Ĵurnalo de la sciencoj kaj de la teknologio*. Kaj, se kredi la Internacian Servon por la akiro de agrokulturaj bioteknologiaj aplikaĵoj (ISAAA), la areo de la genetike modifitaj kultivaĵoj malkreskas: 2,8 milionoj da hektaroj en 2016 — la oka rango en la mondo — tio estas 900 000 hektaroj malpli ene de unu jaro. Fine de 2016, la provinca leĝdona Asembleo de Heilongjiang, tritiko-rezervejo de la lando, promulgis leĝon malpermesantan kultivadon de GMO sur ĝia teritorio. Klara respondo al la enketo lanĉita en dek tri urboj de la loka registaro, kiu montris, ke pli ol 90% de la enketitoj oponas al tiuj produktoj...

* En Francujo, el dek pridemanditaj personoj, ok deklaras sin kontraŭaj, laŭ IFOP-opinienketo — Dimanche Ouest-France, 27-a de septembro 2013.

Ekstera premo ludas ne neglekteblan rolon. Okaze de la Forumo pri la daŭrigebla produktado en Ameriko kaj pri la komerco kun Ĉinujo, organizita la 28-an de marto 2017 de la internacia Unio de la sojo-kulturistoj, s-ro Pedro Manuel Vignau, prezidanto de kamparana asocio, konfesis: “Se bioteknologio ne povas ricevi permeson en Ĉinujo en oportuna momento, ni ne povos kultivi tiun genetike modifitan sojon en Argentino*.” En Fuzhou, en la ejoj de la Akademio de agrokulturaj sciencoj de Fujian, la esploristino Su Jun kalkulas kun la tempo: “Kiam Usono permesos surmerkatigon de genetike modifita tritiko, aŭ se grava natura katastrofo, kiel sekeco, okazas, la genetike modifita rizo estos surmerkatigita en Ĉinujo.” En 2016, jam, Ĉinujo importis 83,91 milionojn da tunoj da sojo, precipe genetike modifita.

* Caixin, Pekino, 29-a de marto 2017.

ZHANG ZHULIN