Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Centjara konflikto

Ĵus aperis, en la franca, “Palestine. Un peuple, une colonisation” [Palestino. Popolo, koloniado]. Manière de voir, Le Monde diplomatique.

Ekde 1948 kaj la starigo de Israelo la palestinanoj neniam ĉesis batali por defendi sian teron kaj sian rajton vivi en sendependa kaj suverena ŝtato. Malgraŭ obstina rezistado, ilia nuntempa historio estas miksita kun longa listo da malvenkoj, da elreviĝoj, da subpremadoj kaj da kolektivaj punoj.

Post la fiasko de tiu “pacprocezo” naskita de la Oslaj Interkonsentoj de 1993 la israela dominado trudas ĉiutagan humiliĝon, al kiu aldoniĝas la rivalecoj kaj politikaj dividoj — ĉefe kiam la perforto, kelkfoje fratomurda, trudiĝas inter la du grandaj palestinaj partioj. La Palestina Instanco (en la naciaj lingvoj ofte nomata Palestina Aŭtoritato), gvidata de s-ro Maĥmud Abbas kaj kiu estas konsiderata kiel la proparolanto de la aspiroj de ĝia popolo, troviĝas en la granda kaj konstanta kontraŭeco inter la kondamno de la okupado kaj paciĝema sinteno, nome pri sekureco. La Hamaso, siaflanke en la potenco en Gazo dum jam deko da jaroj, intertempe perdis la spiron.

Tiu ĉi kajero de Manière de voir en unua parto revenas al la originoj de la israela-palestina konflikto kaj al la lastatempaj evoluoj. La dua parto vidigas la realojn de la kolonia okupado de la palestinaj teritorioj, dum la lasta okupiĝas pri la internaciaj implikiĝoj en alfrontiĝo, kiu ne ĉesas. Novaĵo en tiu ĉi numero estas grandformata afiŝa mapo, kiu ebligas kompreni la konflikton per la ĉiutagaj malfacilaĵoj de la palestinanoj libere cirkuli sur sia propra tereno. Tiu originala dokumento estis konceptita laŭ la lastaj disponeblaj donitaĵoj kaj atestoj kolektitaj surloke.