Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Simbolo de biologia diverseco en la destino de besto

Kion abeloj flustras en homajn orelojn

Abeloj ne malaperas ĉie en la terglobo, kaj ilia formorto ne nepre minacas ĉian agrikulturon. Definitive ĉesigi ĉi tiujn alarmismajn kredojn, aliflanke, devus ebligi pli bonan komprenon pri tio, kio estas rivelata de la senprecedencaj perdoj kiujn abelistoj spertas en iuj mondopartoj, kaj pri la gravaj danĝeroj prezentataj de la profundaj ŝanĝiĝoj en agrikulturaj sistemoj.

Kun la unuaj sunbrilaj tagoj antaŭ printempo, ekaperas mielabeloj (Apis mellifera). Malsama ol aliaj societemaj kaj solecaj abeloj, ĉi tiu specio, indiĝeno de vastega regiono ampleksanta Eŭropon, Proksiman Orienton kaj Afrikon, estas malsovaĝigita ĉie en la planedo, kun multaj lokaj varioj. Kunpremataj en grapoloj, la abeloj pasigis la plej malvarmajn monatojn en siaj abelujoj, vivtenante sin nur per siaj rezervoj el mielo. Nun, venis la tempo kiam la abelisto faras siajn unuajn vizitojn ... kaj propraokule vidas la amasmortojn.

Kiam mi komencis, mi perdis 5% en la vintro. Hodiaŭ, la perdoj estas 30%!” diris Bernard Tiron kiu estas laborinta 35 jarojn en la valo Valgaudemar (Haute-Alpes). Ekde la 1980aj jaroj, la mortado de abeloj eksplodis en plimulto de la mezvarmaj regionoj de la mondo: Eŭropo, Japanio, Sudameriko, Nordameriko. Iu kanada aŭtoro, ekzemple, skribis pri sia lando tiel ĉi: “La nunaj indicoj ĉirkaŭ 25% estas eksterordinaraj, kaj ili estus katastrofaj laŭ ekonomia vidpunkto se ili persistus mezlongatempe*.” “Konsidere la kondiĉojn hodiaŭ, mi ne okupiĝus pri abelkulturo” diris s-ro Tiron, specifante la aperantajn malfacilaĵojn kiujn li vidas: “Jam ne estas floroj en la paŝtejoj, ni falĉas antaŭ ol la floroj ekfloras por povi havi du rikoltojn da fojno kaj doni al la bovinoj verdan paŝtaĵon tiel, ke ili donu la maksimuman kvanton da lakto. Heĝoj ankaŭ malaperas.” S-ro Tiron diris, ke io misas en la kampoj kie la abeloj kolektas nektaron. “La varioj de kolzaj semoj kaj sunfloroj, kiujn oni kultivas hodiaŭ, donas malpli da nektaro. Antaŭe, lavendo floris dum tri aŭ kvar semajnoj, sed nun nur ok tagojn. La rikoltado de floroj komencis pli frue, kaj ne ĉiuj rikoltaĵoj estis rikoltitaj en la sama mallonga periodo. La floroj estis tonditaj permane per serpo kaj la abeloj havis tempon por kolekti nektaron kaj plu flugi antaŭe de la rikoltantoj. Sed hodiaŭ, la maŝinoj ensuĉas la florojn kune kun la abelojn!” Io ankaŭ misas ĉe la abeloj. “La kolonioj estas pli malgrandaj kaj la reĝinoj ne vivas tiel longe kiel antaŭe. Iam, mi havis abelujojn kiuj produktis dum tri aŭ kvar jaroj sinsekve kun la sama reĝino. Nun, la reĝino vivas maksimume du jarojn.

* Jean-Pierre Rogel, “La Crise des abeilles. Une agriculture sous influence”, Multimondes, Montrealo, 2017.

Multaj estas la kialoj de ĉi tiu regreso, sed ĉiuj rilatas al la kreskanta premo aplikata al la ekologia sistemo por komercaj celoj. Unu kialo estas la parazita akaro Varroa kiu estas infestinta la plimulton de kolonioj. Ĝi reproduktiĝas interne de la ovoloj, larvoj kaj nimfoj, sin nutrante per la hemolimfo (“sango”) de la nematuraj abeloj. Ĉi tiu ektoparazito devenas de Azio kaj estis transigita al eŭropaj mielabeloj kiam tiuj enkondukiĝis en Orientan Azion en la 1950aj jaroj. De tie ĝi rapide disvastiĝis laŭ tutmondaj komercaj itineroj. En lastaj jaroj, alia predanto, la azia krabro, alvenis en Eŭropo per tiuj samaj itineroj kaj ĝenas abelistojn.

Aldone al ĉi tiuj sekvoj de tutmondiĝo, estas la efikoj de pesticidoj. La longa lukto por la agnosko de la kancerogenaj proprecoj de tabako montras kiel peza povas esti la ŝarĝo de la pruvo, interalie sur sciencistoj, kiam produkto estas merkatumata laŭ grandega skalo de transnaciaj firmaoj. Sed esploroj rivelas la efikojn de neonikotinoidaj pesticidoj. Unu lastatempa esploro sugestas, ke ili triobligas la mortadon de sovaĝaj abeloj*; alia ligas malpliigon ĉe mielabelaj kolonioj al malpliiĝo de la vivipovo de la spermo de burdoj*.

* Ben A. Woodcock kaj aliaj, ‘Impact of neonicotinoid use on long-term population changes in wild bees in England’, Nature Communications, la 16a de aŭgusto 2016, www.nature.com
* Jeffery S. Pettis kaj aliaj, “Colony failure linked to low sperm viability in honey bee (Apis mellifera) queens and an exploration of potential causative factors”, Plos One, la 10a de februaro 2016, http://journals.plos.org
Kie aĉeti koloniojn kaj reĝinojn?

La nombro de abelujoj malkreskis je duono en Usono kaj je triono en Eŭropo ekde la 1960aj jaroj. Kaj kvankam la nombroj estas stabiliĝintaj je proksimume 17 milionoj en Eŭropo kaj 2,6 milionoj en Usono en la lasta jardeko, la nombro de abelistoj ankoraŭ falas*. Sekve, komercaj abelejoj hodiaŭ havas pli da abelujoj kaj pli altajn elspezojn, kaj devas labori pli forte. La reproduktiĝo havas la prioritaton super la produktado de mielo, kaj ofte devigas abelistojn aĉeti koloniojn de specialistaj bredistoj. Italio fariĝis ĉefa provizanto de abeloj en Eŭropo; Nov-Zelando eksportas ilin aviadile al Kanado (35 tunoj en 2015)*. Abelistoj devas ankaŭ bredi reĝinojn, aŭ aĉeti ilin de profesiaj bredistoj, por anstataŭi reĝinojn en malproduktivaj abelujoj kaj pli rapidigi la produktadon de kolonioj.

* Dennis van Engelsdorp kaj aliaj, ‘A survey of honey bee colony losses in the United States, fall 2008 to spring 2009’, Journal of Apicultural Research, vol. 49, n°1, 2010.
* New Zealand Government. ‘Ministry for Primary Industries 2015 apiculture monitoring programme’ (PDF), Velingtono, januaro 2016.

Krom en kelkaj izolitaj lokoj, la abelkulturo jam ne estas parto de ekonomio de rikoltado, sed delonge estas parto de procedo de ekspluato kaj transformo de la naturmedio. Karl von Frisch, kiu deĉifris la lingvon de abeloj, skribis en 1963 ke “Abelistoj kutimas preni tiom da mielo el siaj kolonioj, ke la rezervoj, kiujn ili lasas al la abeloj, ne plu sufiĉas por la vintro. Ili tial donas al ĉiu kolonio inter du kaj kvin kilogramojn da sukero en la aŭtuno, en la formo de frukta suko. Tio perfekte taŭgas al la abeloj, kaj estas tre avantaĝa por la abelisto ĉar mielo estas multe pli valora ol la prezo de sukero*.” Estas debato pri la meritoj de la nutrado de abeloj per sukero kiel rekomendis von Frisch, kaj kvankam kelkaj abelistoj provas minimumigi ĝin, por la plimulto la ĉefa afero estas trovi la plej bonan aŭ plej malkaran fruktan sukon. Por kontraŭbatali akarojn Varroa, abelujoj ankaŭ devas esti traktitaj unu-du fojojn ĉiujare per sintezaj akaricidoj kiel amitraz, oksalata acido, formiata acido, kaj vegetaĵaj esencoj.

* Karl von Frisch, ‘Vie et mœurs des abeilles’, Albin Michel, Parizo, 1969.

En Eŭropo kaj Nordameriko, la abelkulturo fariĝas ĉiam malpli kromagado kaj ĉiam pli plentempa okupo, kun la ekonomia dependeco necesigata de tio. Abelistoj alfrontas la samajn elektojn kaj problemojn kiel aliaj agrikulturistoj: produktorimedoj*, starigokostoj, prevento de malsanoj, metodoj de produktado, enspezo ktp. Ili estas en taŭga pozicio por observi la malutilajn efikojn de iuj praktikoj uzataj de iliaj agrikulturaj kolegoj, sed ili estas submetataj al similaj limigoj kaj uzas la samajn tutmondajn komercajn itinerojn. Ekzemple, nutraĵsekura plasto komencas anstataŭi importitan lignon en abelkulturaj materialoj; sukero plejparte venas el Brazilo; kaj la samaj grandegaj kemifabrikoj en Ĉinio produktas amitraz, uzata por batali kontraŭ la akaroj Varroa, kaj imidacloprid, neonikotinoida pesticido kontraŭ kiu oni petas malpermeson pro la bonfarto de la abeloj.

* Ekipaĵoj, sterkoj, pesticidoj, irigacio, paŝtaĵoj ... — ml.

La plimulto de abelistoj en la mezvarmaj regionoj havas pli-malpli la samajn malfacilaĵojn. Intertempe, tamen, la situacio estas malsama aliloke, precipe en Aŭstralio, kie eŭropaj mielabeloj estas enkondukitaj. Tie, Varroa ne infestis la abelujojn danke al striktaj doganaj kontroloj pri plantaĵoj kaj bestoproduktoj, kaj aŭstraliaj abeloj ankaŭ havas multe da spaco, ĉi tial abelistoj ne raportis eksterordinarajn perdojn. Kolonioj estas revenintaj al la sovaĝejoj kaj multobliĝis tiom, ke en iuj lokoj oni ilin konsideras invada specio. En iuj protektitaj lokoj, programo de eliminado celas limigi ilian konkuron kun indiĝenaj specioj per ilia elekto de nestejoj.

Tutmonde, la nombro de abelujoj pli ol duobliĝis en la lastaj 50 jaroj, kaj nun estas 83 milionoj, kompare kun 49 milionoj en 1961*. Kvankam la detruo de sovaĝejoj ne malrapidiĝas, en subsahara Afriko kaj tropika Ameriko la intensa industria agrikulturo ankoraŭ ne tiel grandege disvastiĝis, malutile al naturaj habitatoj, kiel en mezvarmaj regionoj. Cetere, afrikaj varioj de mielabeloj estas pli harditaj kontraŭ la akaroj Varroa, kaj povas migri kiam ilia naturmedio fariĝas malfavora. Unu afrika vario (Apis mellifera scutelatta) estis hazarde enkondukita en tropikan Amerikon kie ĝi fartas tiel bone kiel en sia hejmregiono, anstataŭante la eŭropajn variojn enkondukitajn dum la koloniisma epoko.

* Simon G. Potts kaj aliaj, ‘Declines of managed honey bees and beekeepers in Europe’, Journal of Apicultural Research, vol. 49, no 1, 2010.

En ĉi tiuj regionoj ankaŭ estas sovaĝaj kolonioj. En Sud-Afriko, ekzemple, en loko malpli taŭga por mielabeloj ol estas eŭropaj arbaroj, kaj kie abelkulturo mankas, oni trovis densecojn de inter 12,4 kaj 17,6 kolonioj por unu kvadrata kilometro. La sama enketo montris ke Germanio, kie abelkulturo estas disvastiĝinta, havas densecon inter 2,4 kaj 3,2 kolonioj por unu kvadrata kilometro, kiu respondas al la denseco de kolonioj mastrumataj de abelistoj* kaj la ordinara denseco en Eŭropo*. Male, en iuj partoj de Usono, precipe Kalifornio, sovaĝaj kolonioj preskaŭ malaperis*. Verŝajne, la solaj mielabeloj supervivantaj tie fariĝis plene malsovaĝigitaj kaj tute dependas de homa subteno. Ilia malapero kiel sovaĝaj specioj en granda parto de la mezvarmaj regionoj, kaj ilia transformo en farmbestojn ne povantajn supervivi sen homoj, sciigas multon pri la perdo de biologia diverseco pro la kresko kaj la industriigo de intensa agrikulturo. Ĝi montras tion, kio povus iam okazi en tropikaj regionoj kie la detruo de sovaĝejoj daŭras senprecedence rapide.

* Robin F. A. Moritz kaj aliaj, ‘The size of wild honey bee populations (Apis mellifera) and its implications for the conservation of honey bees’, Journal of Insect Conservation, vol. 11, no 4, decembro 2007.
* Rodolfo Jaffé kaj aliaj, ‘Estimating the density of honey bee colonies across their natural range to fill the gap in pollinator decline censuses’, Conservation Biology, vol. 24, no 2, aprilo 2010.
* Bernhard Kraus et Robert E. Page Jr, ‘Effect of Varroa jacobsoni on feral Apis mellifera in California’, Environmental Entomology, vol. 24, no 6, decembro 1995.