Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Egipta regado pli subprema ol iam ajn

Placo Tahrir, sep jarojn post la “revolucio”

Egiptoj estas invitataj voĉdoni la 26-an de marto por elekti sian prezidanton. La opozicio denuncas baloton, kies rezulto estas jam konata, ĉar neniu serioza kandidato estis rajtigita alfronti la prezidanton, marŝalo Abdel Fattah Al-Sissi. La voĉdonado okazas en kunteksto, kie la esperoj naskitaj de la ribelo de januaro 2011 jam forvaporiĝis, kaj kie la loĝantaro estas alfrontita al malboniĝo de sia ekonomia situacio kaj al la aŭtokrateco de la reĝimo.

Unu vesperon en decembro 2017. Sur la ebena korto de Mogamma-domego, grandega administra konstruaĵo de la 1950-aj jaroj konstruita de USSR laŭ subprema soveta stilo, grupo da junuloj trejniĝas pri rultabulo lanĉante defiojn unu al la aliaj, sub rigardo de du kvietaj policanoj. Diversaĝaj paroj sidantaj tie ĉie sur muretoj ĝuas la spektaklon. Ĉiuj ŝajnas indiferentaj pri la bruego de la veturiloj kaj la polvo, tiuj du plagoj de Kairo, kiun neniu revolucio provis venki. Kiom for ŝajnas la tempo kiam centmiloj da egiptoj, ŝultron kontraŭ ŝultro sur ĉi tiu vastega placo Tahrir, renversis velkintan reĝimon, kriante “Mubarak, for!” aŭ “’Aïch, horia, ‘adala edjtema ‘ia!” — (Pano, libereco, sociala justo!”.

Du jarojn kaj duonon post tiu “januara revolucio”, kiel ĝin nomas la egiptoj — sen eĉ mencii la tagon (la 25-an) nek la jaron (2011)-, sur tiu placo fariĝinta la neevitebla loko de la popola esprimiĝo, pli granda nombro da egiptoj postulis la foriron de la prezidanto demokrate elektita en junio 2012, s-ro Mohamed Morsi, membro de la organizaĵo Islama Frataro. Post puĉo dezirata de parto de la loĝantaro, la armeo reprenis la regpovon la 3-an de julio 2013*. La por-Morsi-rezistado organiziĝis; ĝi estis subpremita en sango kelkajn semajnojn poste: milo da mortintoj la 14-an de aŭgusto 2013 sur Rabia-placo en Kairo. Sekvis miloj da arestoj. Unu jaron poste, en majo 2014, la marŝalo Abdel Fattah Al-Sissi estis elektita prezidanto de la Respubliko kun 97% de la voĉoj. Kaj depost tiam kio okazas? Kiel oni vivas en Kairo?

* Vd. Alain Gresh, “En Egiptujo, la revolucio en la ombro de la armeo”, Le Monde diplomatique en esperanto, aŭgusto 2013.
La televid-ĉenoj en la mano de la reĝimo

Unuavide, ne pli malbone ol antaŭe. La popolaj kafejoj, kie oni venas por fumi nargileon dum horoj, spektante futbalon aŭ diskutante pri kio ajn kun ŝatataj homoj, ĉiam plenas. Tiuj, kiuj preferas trinki bieron, inoj kaj viroj miksitaj, renkontiĝas en trinkejoj situataj sur terasoj de la ĉirkaŭaj konstruaĵoj. Eblas iri al kinejo, ĉeesti koncertojn aŭ admiri artaĵojn de nuntempaj artistoj, ekzemple en la galerio Townhouse, belega ekspoziciejo instalita en eksa paperfabriko, cent metrojn for de Tahrir-placo. Kun bela subtera aŭtoparkejo kaj surface plantita vastega egipta flago, la placo mem ŝajnas ĉion fari por forgesi ke, antaŭe, la popolo tie postulis la kapon de du prezidantoj*. La najbaraj avenuoj montras ordon kaj purecon, kaj la ministrejo pri internaj aferoj, objekto de ĉiuj revoluciaj malamoj, singardeme translokiĝis al fora cirkaŭurbo. Escepte de kelkaj blue vestitaj agentoj pri cirkulado, kun sia monpuna foliaro enmane, ŝajnas, ke neniu polica ĉeesto videblas. Kaj tamen, en la lasta aŭtuno, Amnesty International priskribis en raporto danĝeran politikan klimaton. “Advokatoj, ĵurnalistoj, politikaj oponantoj, aktivuloj, defendantoj de la homrajtoj, neniu kritika voĉo povas eskapi el la masiva subpremo de la egiptaj aŭtoritatuloj, kiuj daŭre arestas, jure persekutas aŭ malliberigas homojn pro la nura paca uzo de sia rajto al esprimlibereco”, skribis la organizaĵo*.

* Post pluraj procesoj, s-ro Hosni Mubarak estis fine liberigita en marto 2017. S-ro Morsi, iam minacita pri mortopuno, estas nun en malliberejo por kvardek kvin jaroj.
* “Égypte: les voix critiques réduites au silence”, Amnesty International, Parizo 21-a de oktobro 2017.

S-ino Miran F., juna virino kiun ni renkontas kun ŝiaj amikoj proksime de Tahrir-placo, ne samopinias. “ĉu mi havas senton, ke mi vivas en diktaturo? Ne, vere ne!” Naskiĝinta antaŭ tridek jaroj en etburĝa familio de Kairo — patro inĝeniero kaj ĉehejma patrino-, ŝi “kompreneble” partoprenis la revolucion de 2011, kaj la popolajn manifestaciojn de 2013. “Mia patrino estas senkondiĉe por Sissi! Ŝi ŝategas lin! Mia patro estas pli kritikema, li opinias, ke li ne scipovas funkciigi la ekonomion, ke de lia enpoviĝo la vivkosto iĝis tro alta. Mi estas inter ili: mi ne ŝategas lin sed opinias, ke li heredis katastrofan ekonomian situacion kaj faras tion, kion li povas.” Sed la subpremado, tiom da homoj enkarcerigitaj, ĉu tio ne ŝokas ŝin? “Tamen jes, iomete, sed inter ili troviĝas ankaŭ teroristoj. Kaj mi opinias, ke Sissi estas konscia homo. Tuj kiam la situacio pliboniĝos kaj ebligos tion, li liberigos ilin.” Ĉiel ajn, s-ino F. kaj ŝiaj amikoj ne timas paroli pri politiko en kafejoj malfermitaj al la strato, kie, malgraŭ la konstanta bruo de veturiloj, la sidanto ĉe la apuda tablo povas ĉion aŭdi. “Eĉ sur Fejsbuko mi ne ĝenas min kritiki la registaron, eĉ la prezidanton! Kaj oni neniam min riproĉis.” Ŝia amiko Ahmed T. intervenas: “Ĉiel ajn, la vera demando ne estas libereco, sed mono. Kaj hodiaŭ, ĉiuj suferas pro la ekonomia krizo!” (Vidu art. “Eksterordinare multekosta fariĝis la vivo”).

Ekster la disaj pripensoj kolektitaj dum hazardaj renkontoj, kie la opinioj montriĝas tiel diversaj kiel en la familio de s-ino F., malfacilas scii kion pensas la egiptoj pri tiu reĝimo, kiu abrupte deadmonas ĉian kontestadon. “Homoj, kiuj nenion komprenas pri tio kion signifas la ŝtato, volas interveni kaj fari deklaraciojn.Tio estas neakceptebla”, tiel minacis en januaro s-ro Al-Sissi, adresante averton al opoziciaj famuloj kaj partioj, kiuj alvokis al bojkoto de la prezidanta elekto planita por la fino de marto. Ili kvalifikis tiun baloton “absurda komedio”, pro la arestado, pli malpli trudita retiriĝo aŭ malhelpo de multaj rivaloj de la prezidanto. “Ni prizorgas la stabilecon kaj sekurecon, sen tio, okazos disfalo daŭrigis s-ro Al-Sissi. Mi neniun minacas. Sed tio, kio okazis antaŭ sep jaroj ne ripetiĝos en Egiptujo.”

Unu afero certas: la politika klimato karakteriziĝas per reveno de armeanoj en ĉiuj ejoj de la regpovo, kaj aparte en ekonomio. “La armeo longtempe havis pozitivan bildon, memorigas la politikologo Tewfik Aclimandos, instruanto ĉe la Kairo-universitato. Prave aŭ ne, ĝi estis konsiderata malpli koruptita ol la polico, pli efika ol la civilaj administracioj, kaj ĝi ŝajnas veni el la popolo. En Egiptujo, ĉiu havas proksimulon aŭ konaton en la armeo.” Kaj rilate al scii, kion homoj pensas pri la prezidanto, “estas ĉiuokaze malpermesite konduki verajn opini-enketojn tiuteme”, daŭrigas la universitatulo. “Ni devas kontentiĝi pri indicoj de optimismo. Ekde tie, ŝajnas preskaŭ certe, ke la fervoro, kiu portis la prezidanton Al-Sissi ĉe la regado en 2013-2014, estas grandparte malaperinta, aparte post la atako de la rusa aviadilo, en 2015*. Sed ĝi ankoraŭ ĝuas solidan bazon.”

* La 31-an de oktobro 2015, eksplodo de rusa aviadilo en Sinajo, iom post ĝia ekflugo el la urbeto Ŝarm el Ŝejĥ, kaŭzis 224 mortintojn. Unua el longa serio, la atenco estis agnoskita kiel propra ago de islamista grupo ligita al la Organizaĵo de islama ŝtato (OIŜ).

Por pluteni sufiĉan proporcion de favoraj opinioj, la reĝimo disponas pri tre potenca ilo: regado de amaskomunikiloj, precipe la plej konsumata: televido*. Sub prezidanteco de s-ro Hosni Mubarak, kaj dum la jaroj, kiuj sekvis la revolucion, privataj ĉenoj estis aperintaj, kiuj proponis tre popularajn intervju-spektaklojn (talk show), kun veraj debatoj. Ĉio tio malaperis. Hodiaŭ ĉiujn ĉenojn posedas la reĝimo kaj ĝiaj amikoj. Same pri la skriba gazetaro, escepte eble de Al-Masri Al-Youm, taggazeto presita cent-dudekmil-ekzemplere — por loĝantaro kiu baldaŭ transpasos cent milionojn da homoj. “Veras, ke ni estas sendependaj, komentas Doaa Eladl, unu el la famaj karikaturistoj de la ĵurnalo, sed ekzistas limoj. Malbone difinitaj, cetere, kio eĉ pli komplikigas mian laboron. Kiu ajn temo povas kolerigi la reĝimon. Mi strebas necenzuri min, sed mi scias, ke mi faras tion.” Estas nepenseble, ekzemple, desegni la prezidanton. Inverse, en novembro 2017, ŝi publikigis desegnon de junaj egiptoj en prizono, en la momento kiam la prezidanto Al-Sissi inaŭguris en Ŝarm el Ŝejĥ la Mondan Forumon de la Junularo. “Mi havas pli profundan problemon, ŝi daŭrigas. Ekde kiam temo estas tro tikla, neniu ĵurnalo, eĉ ne la nia, parolos pri ĝi.”

* Vd. Aziz El Massassi, “La presse égyptienne mise au pas”, Le Monde diplomatique, novembro 2015.

Tiu cenzuro ebligis al la regantoj disŝuti en la mensojn timon de eksterlanda spionado. “Sur la televid-scenejoj, en la gazetaro, estas ĉiam reprezentanto de la reĝimo, por klarigi al ni, ke Usono kaj ĝiaj eŭropaj aliancanoj subtenis la egiptan civilan socion por renversi Mubarak, klarigas la verkisto Khaled Al-Khamissi, aŭtoro de fama novelaro, Taxi (2007), kaj de la romano L’Arche de Noé (2009)*. Aŭ ke uson-sionisma komploto celas doni parton de Sinajo al la Palestinanoj. Sed ke, bonŝance, la prezidanto Al-Sissi sukcesis malnodi tiujn komplotojn kaj savi Egiptujon!” Kaj tio funkcias. Sufiĉas foti tra la vitroj de buso por ke, post kelkaj momentoj, vojaĝanto ordonas al vi ĉesi “tuj”. Kial? “Temas pri nacia sekureco!”

* Ambaŭ en la franca ĉe Actes Sud, Arles, respektive 2009 kaj 2012.
La islama Frataro forviŝita el la politika pejzaĝo

En tiu kunteksto, la spaco de la rezistado estas ekstreme reduktita. Laŭ la egiptaj organizaĵoj por defendo de homrajtoj, estis “sesdek mil politikaj malliberuloj”, sed ili precizigas la neeblon havi fidindajn nombrojn. Multaj homoj estas arestitaj, kaj liberigitaj kontraŭ mongarantio. La plej multaj havas ligon kun la Frataro, aŭ estas nur suspektataj simpatii al ĝi. Aldoniĝas la aktivuloj el la revolucia tendaro. La egipta Komisiono por la rajtoj kaj liberecoj (ECRF) elvokas, siaflanke, kvardek truditajn malaperojn ĉiumonate. La Islama Frataro, kiu estis dum jardekoj la sola opozicia movado, estis laŭlitere forviŝita el la politika pejzaĝo, samtempe pro la suferita subpremado kaj pro la profundaj internaj konfliktoj. Plurmiloj da ili rifuĝis en Turkujo. “Kaj tiuj restintaj en Egiptujo, se ili ne estas en prizono, vivas fantoman vivon, precizigas la esploristino Fatiha Amal Abbassi, aŭtorino de tezo pri la frataro.Ili ŝanĝis sian vesto-kutimon, parolkutimon, kaj la “ousra”, tiu ĉiusemajna kunveno al kiu la membroj devige ĉeestis, estis suspendata. Multaj ankaŭ estas tiuj, kiuj tute malkonsentas kun la gvidantoj kaj distanciĝis de la organizaĵo.” Iuj verŝajne aliĝis al terorismaj organizoj, sed neniu enketo eblas pri tiu fenomeno, senhonte instrumentigita de la aŭtoritatuloj, laŭ kiuj ĉiu oponanto estas “teroristo”.

Kaj pri la aktivuloj de 2011, tiuj, kiuj estis la motoro de la revolucio — “grupo de kelkmil homoj je la komenco, laŭ la franc-egipta politikologo Youssef El Chazli, ĉirkaŭ kiuj grupiĝis pluraj dekmiloj da simpatiantoj, sen tamen krei organizaĵon nek partion”-, la plimulte ĉesis ĉian aktivadon. Kelkaj estas en karcero; aliaj elektis vivi eksterlande; multaj trairis malfacilan depriman periodon*. “Estas tre dolorige esti partopreninta en tiom grandega aĵo kiel revolucio, esti revinta ŝanĝi la vizaĝon de via lando, kaj troviĝi fine atestanto de via propra malvenko”, suspiras Mansoura Ez-Eldin, literatura ĵurnalisto ĉe la semajnulo Akhbar Al-Adab kaj aŭtorino de subtila romano pri la neceso de verkado, Le mont émeraude (2014)*. Ĉetabligita en La Chesa, “svisa kafejo” (kiel skribite sur la fasado) de la strato Adly, ne malproksime de la placo Tahrir kaj de ŝia ĵurnalo, ŝi daŭrigas: “Pri mi, mi pretervivis legante, verkante kaj koncentriĝante pri la etaj aferoj de mia vivo. Kun mia edzo kaj miaj infanoj, ni transloĝiĝis al New Cairo, apudurbo malproksima de ĉi tie. Tie, mi havas la impreson, ke mi vivas en alia spaco, malproksime de Tahrir.”

* Vd la filmon de Pauline Beugnies Rester vivants (2017, 110 minutoj), dokument-filmon, kiu priskribas portreton de kvar eks-manifestaciantoj de Tahrir-placo, kies viv-vojoj tre malsimilas.
* En la franca ĉe Actes Sud, 2017.
Ĉiu iom granda kunveno estas malpermesata

Kelkaj eksrevolucianoj plivivigas sian engaĝiĝon en neregistaraj organizoj (NRO) por defendo de homrajtoj. Tion faras s-ro Malek Adly, respondeculo pri la advokato-reto Egyptian Center for Economic and Social Rights (ECESR), kiu restadis kelkajn monatojn en malliberejo en 2016: “Nin incitadas la polico, plimulto el ni estas malpermesataj eliri la landon, ni havas pendantajn procesojn pro tio, ke ni ricevis eksterlandan monon aŭ ke ni “atencis al la ŝtata sekureco”, ni riskas dekojn da jaroj da mallibereco, sed ni daŭrigas! Ni daŭrigos, ĝis morto senecese!” Tiu malpermeso ricevi eksteran monon, kiun la aŭtoritatuloj pravigas pro la neceso lukti kontraŭ la “mano de eksterlando” estas vera maŝino por detrui aktivulajn organizaĵojn. Ĝi ankaŭ tuŝas la kulturan agadon. Ĉar la ministrejo pri kulturo donas neniun subvencion, tiuj strukturoj de jaroj kutimis funkcii danke al okcidentaj helpoj. Ili nun devas trovi aliajn ekonomiajn modelojn, aŭ malaperi. En majo 2017 nova leĝo pri la NRO estis promulgita, kiu riskas malaperigi la lastajn enkoraŭ aktivajn: krom la malpermeso ricevi monon el eksterlando, ĉiu organizaĵo devas nun prezenti novan peton pri registrado antaŭ komisiono kie oficas armeanoj.

S-ino Esraa Abdel Fattah, konata dum la revolucio kiel “The Facebook Girl”, atestas pri la sama seniluziiĝo: “Mi travivis la dek ok tagojn de 2011 [de la 25-a de januaro ĝis la 11-a de februaro, la tago de la retiriĝo de s-ro Mubarak] kiel belegan utopion. Sed ni estis stultuloj. Stultuloj pro kredi je la promesoj pri demokratio de Morsi, kaj poste je tiuj de Sissi. Kaj nun, la situacio estas eĉ pli malbona ol sub Mubarak. Kelkfoje, mi pensas ke estas neniu espero, ke Morsi poreterne restos. Sed se mi ĉesus aktivi, mi havus la senton perfidi ĉiujn, kiuj mortis aŭ estas enkarcerigitaj.”

Malgraŭ sia ŝajna plenpotenco — plene regataj amasinformiloj kaj neniigita opozicio-, la reĝimo de s-ro Al-Sissi ŝajnas profunde timi la popolon. “Kvazaŭ movata de la obseda angoro pri “nova Tahrir”, la regantaro faras sian eblon por teni eventualajn elanojn de la socio”, analizas Karima H., franca sociologo delonge instalita en Kairo, kiu postulas anonimecon “ĉar, en ĉi tiuj momentoj, oni prefere estu singardemaj” Ĉia manifestacio, ĉia iom grava kunveno estas malpermesata. Sub la preteksto de “terorisma danĝero”, kvar-metrojn-altaj betonaj kurbigitaj muroj estis konstruitaj ĉirkaŭ ĉiu ministrejo, kaj ĉirkaŭ la Centra Egipta Banko, kaj armitaj soldataroj protektas la enirejojn. Ĉiuvendrede, feritago dum kiu okazas kutime la grandaj manifestacioj, policanoj portantaj kaskon kaj botojn poziciiĝas antaŭ la sep avenuoj, kiuj kondukas al la Tahrir-placo, dum kontraŭribelaj kamionoj poziciiĝas en la ĉirkaŭaĵo, pretaj interveni. Ĉi tiujn du lastajn jarojn, nur du manifestacioj povis okazi, en aliaj lokoj de la urbo: unu kontraŭ la transdono al Sauda Arabujo de du neloĝataj insuletoj de la Ruĝa Maro, Tiran kaj Sanafir, en aprilo 2016*; la alia kontraŭ la decido de s-ro Donald Trump agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo, komence de decembo 2017. Decido kritikata de ĉiuj egiptoj, ĉiam tre tiklemaj rilate al la palestino-demando. Sed, fine de la manifestacio, kelkaj laŭte kriis: “Pano! Libereco! For la reĝimo!” La malordosemantoj estis tuj malliberigitaj. Komence de februaro dek sep homoj estis kondamnitaj je tutviva mallibero pro ilia ĉeesto en manifestacio en 2014 kontraŭ la kandidatiĝo de s-ro Al-Sissi por la prezidanta elekto.

* “Le pouvoir égyptien dans l’imbroglio de l’affaire des îles Tiran et Sanafir”, Orient XXI, 25-a de januaro 2017 (traduko de arablingva artikolo de Mada Masr, Kairo, 17-a de januaro 2017).
Multaj tabuoj en la publika debato estis rompitaj

En publikaj lokoj, eblas ja diskuti pri politiko kun siaj amikoj, kiel faras s-ino F. por ĉi tiu enketo, multaj intervjuoj estis kondukitaj sen problemo. Sed ekzistas limo, kiun oni ne transiru: alparoli nekonatojn kaj konduki ilin kritiki la reĝimon. Ni renkontas s-ron Mahmoud S. apud ĉe li, en Aïn Shams, unu el tiuj kvartaloj tretitaj de mizero kiel tiom da en tiu Kairo, kiu havas dudek milionojn da loĝantoj, je pli ol unu veturhoro for de placo Tahrir. “Mi ne povas malhelpi min paroli, estigi diskutojn en la kafejoj de mia kvartalo, klarigas tiu senlabora tridek-jarulo, kiu manifestaciis en 2011. La situacio estas tiom malbonaĉa. Ĉiu malsatas, estas neniu libereco. Sed, antaŭ tri tagoj, amikoj diris al mi ke civilvestitaj policanoj venis demandi pri mi. Mi havas amikon al kiu tio okazis; li nun estas en malliberejo. Jen averto, mi ĉesos paroli al kiu ajn.”

Pluteni la loĝantaron sub kontrolo per tiutipaj avertoj, tia estas la taktiko por malhelpi ĉiun provon de ribelado. La diskutoj restas liberaj, sed multaj el niaj intervjuitoj precizigis al ni: “Ĉi tiun frazon ne enskribu, se ne mi riskas enkarceriĝon!” En la universitata medio, la morto en obskuraj kondiĉoj, en januaro 2016, de la itala esploristo Giulio Regeni, post ties forrabado surstrate, ja ludis rolon de averto. Laŭ la Reuter-agentejo, la junulo estis arestita de civilvestitaj policanoj kaj kondukita en policejon de la ĉefurbo, antaŭ ol malaperi, kaj esti retrovita morta, kun torturita kaj kripligita korpo*. La egiptaj aŭtoritatuloj siaflanke proponis plurajn vojojn, aparte tiun de bandita forrabado, kiu malbone finiĝis, aŭ seksa krimo, kiuj neniun konvinkis*. Ĉu estas bedaŭrinda incidento aŭ mendita murdo, ni ĉiuj fariĝis tre singardemaj”, konfidas franca esploristo, devigita sekrete konduki siajn enketojn ĉe la loĝantaro.

*Exclusive: Egyptian police detained Italian student before his murder”, Reuters, 21-a de aprilo 2016.
* Hélène Sallon kaj Philippe Ridet, “L’Italie doute de la version égyptienne de la mort de l’étudiant Giulio Regeni”, Le Monde, 26-a de marto 2016.

Malgraŭ sia profunda senkuraĝiĝo fronte al subprema situacio, kiun ili unuanime taksas “pli malbona ol sub Mubarak”, ĉiuj eks-aktivuloj de la “revolucio de januaro” konfesas tamen, ke tiu ĉi lasis pozitivajn neforviŝeblajn spurojn en la socio. Por Ghada Abdel Aal, 39-jarulino, aŭtorino en 2008 de fama libro La ronde des prétendants*, “La revolucio ebligis rompi multajn tabuojn en la publika debato kaj en la konversacioj sur la sociaj retoj. Hodiaŭ, eblas paroli pri antaŭedziĝaj seksaj rilatoj, samseksemo, seksaj agresoj, kaj ankaŭ pridiskuti kelkajn religiajn principojn, kaj eĉ la diokredon mem. La registaro, kiu restas tre konservativa pri tiuj demandoj, daŭre punadas. Sed sine de la socio, la debato ekzistas.”

* Publikigita en la franca de Editions de l ‘Aube, Avinjono, 2013.
Homoj sentas sin malpli submetataj al la rigardo de aliuloj

Antaŭ tri jaroj, ŝi mem permesis al si agon, kiun ĝi igis publika ĉe siaj 180 000 abonantoj; ŝi forigis la hiĝabon, kiun ŝi sin devigis porti de infanaĝo “nur pro kialo de socia kutimo”. Laŭ la doktoro Georges Seif, kiu estis volontula kuracisto sur la placo Tahrir en 2011, “la homoj sentas sin malpli submetataj al la rigardo de la aliaj. Eĉ la bawab, speco de spion-domgardisto, kiu semas timegon en ĉiu domaro, perdis iomete da sia povo.” Antaŭ 2011, aldonas s-ino Sarah Mohamed, aktivulino de la unua horo, “kiam homoj vidis virinon fumantan en kafejo, ili aŭtomate ŝin konsideris aĉulino. Nun ne estas tiel”. Surstrate, aŭ en administracio, viktimoj de arbitreco de funkciulo aŭ eĉ de policano, kuraĝas hodiaŭ diri “ne”, kaj postuli respekton de siaj rajtoj. “Antaŭe, tio ne estis pensebla!”

Trans politiko kaj la diskuto pri la riglado de la prezidanta elekto, la entuziamo de la egiptoj baldaŭ manifestiĝos pri multe pli mobiliziga temo: post dudek ok jaroj da foresto en konkurado, Egiptujo estis kvalifikata por la Monda Pokalo de futbalo, kiu okazos en venonta junio en Rusujo. La reĝimo scias, ke tio deturnos la atenton de loĝantaro dum kelkaj semajnoj, sed li ankaŭ scias, ke bona trairo aŭ male humiliga malvenko, sufiĉus por ke la placo Tahrir denove pleniĝu. Kun ĉiuj implice verŝajnaj malordo-eksplodoj.

Pierre DAUM