Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Cifereca socialismo

Ĉu la feino, okupiĝanta pri la komenco de la jaro 2018, fumis sian magian bastoneton? La 13-an de januaro The Economist, oficiala organo de la liberkomerco, maltrankviliĝis pri la sorto de la “cifereca proletaro”; du semajnojn poste Le Point dediĉis dosieron al la urĝo “repreni la kontrolon” de niaj personaj datumoj, tiuj informoj, kiujn ĉiu interreta krozanto lasas al la gigantoj de Silikon-Valo, kiuj siavice transformas ilin en altajn profitojn. “Kaj ĉu Facebook kaj Google ne pagu al ni por la datumoj, kiujn ni liveras al ili?”, demandis tiu magazino normale pli mobilizita kontraŭ altigo de la minimuma salajro (la 15-an de januaro). “Uzantoj de sociaj retoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!”, mallonge poste postulis la Financial Times (la 6-an de februaro), kio instigis la adeptojn de Facebook adopti la sloganon “Nenian publikigon sen pago!” Samtage Gaspard Koenig, gvidanto de la pensfabriko Generacio libera kaj plurloka kronikisto, Jaron Lanier, kalifornia entrepren-ĉefo kaj eseisto kaj s-ino Laurence Parisot, gvidintino de la franca mastraro, subskribis en Le Monde alvokon titolitan: “Niaj “personaj donitaĵoj” apartenas al ni: ni monigu ilin!” “Ni pledas por starigi trezoron de personaj datumoj”, klarigis ili. Kiel proprietuloj de niaj informoj, ni decidus al kiu ilin vendi. “La rajtoj de proprieto estas unu el la esencaj instrumentoj de tiu humanismo 2.0”, konkludis niaj novaj Piko dela Mirandola.

LETERO DE LEGANTOJ AL FEINO

Formulta de Jaron Lanier en 2013, la projekto pagi por la nevidebla laboro de la interretaj krozantoj je ege etaj sumoj prezentiĝas kiel subfosa. En la realo ĝi celas transformi la uzantojn de Interreto en individuajn makleristojn de siaj propraj datumoj — en entreprenistojn de si mem. “Jen ideo, kiu prenas la kapitalismon pli serioze ol iam ajn antaŭe”, precizigas Lanier* Ĉar la personaj datumoj nun servas por nutri la maŝinojn, kiuj anstataŭas homojn, aldonas li en lastatempa artikolo*, ŝajnas esti eĉ pli urĝe konsideri ilin kiel laboron. Kaj do krei ciferecajn labormerkatojn por ke ĉiu povu vendi sian nematerian laboron.

* Jaron Lanier, Who Owns the Future?, Allan Lane, Londono, 2013.
* Imanol Arrieta Ibarra, Leonard Goff, Diego Jiménez Hernández, Jaron Lanier kaj E. Glen Weyl, “Should we treat data as labor? Moving beyond ‘free’”, American Economic Associaton Papers & Proceedings, vol. 1, n-ro 1, Pittsbugh, aperonta en majo de 2018, http://papers.ssrn.com.

Tiu metodo sendube ebligus reekvilibrigi konkurencon taŭzitan de la kaliforniaj oligopoloj. Sed ĝi daŭrigus fundamentan dividon: la grandaj entreprenoj posedas la produktadrimedojn kaj la laboristoj vendas al ili sian laboron. La logiko postulas tute alian modelon. La personaj datumoj, individue prenite, havas apenaŭ ian utilon. Ĝuste ilia kunmeto kaj ilia statistika prilaborado faras ilin valoraj. Ilia valorigo baziĝas sur ilia kolektiveco. Anstataŭ starigi la individuan proprieton de la datumoj estus pli racie sociigi tiun resurson. Metita en la servon de la kolektiveco, ĝi kontribuus al plibonigo de la sano, de la transportoj, de la edukado, de la distribuado, al malaltigo de la energi-elspezoj.* Malantaŭ la ekstravagancoj de la Novjara Feino, Gaspard Koenig, s-ino Parisotkaj iliaj amikoj volas torpedi ĝuste tiun projekton.

* Vd “Données personnelles, une affaire politique”, Le Monde diplomatique, septembro de 2016.

Pierre RIMBERT.