Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Permeso mortigi

La polico taksas ke la enketo daŭros “plurajn monatojn”, sed la brita ĉefministrino Theresa May jam identigis la kulpulon: la ordono mortigi s-ron Sergej Skripal venis el Kremlo. Por la ministro pri eksterlandaj aferoj Boris Johnson la “danĝera konduto de la prezidanto Vladimir Putin” efektive estas la “ruĝa fadeno”, kiu ligas la provon venene mortigi la eksan kolonelon de la rusaj sekretaj servoj, fuĝintan al Londono, kun la antaŭaj fiaĵoj de Kremlo: “la aneksado de Krimeo”, “la kibernetikaj atakoj en Ukrainujo”,“la pirata aliro al la germana parlamento Bundestag”, “la enmiksiĝo en plurajn eŭropajn elektojn”, “la indulgo por la hororaĵoj faritaj de Assad en Sirio”.* Resume: S-ro Putin kapablas tion, do la kulpulo estas li.

* Tribune publikigita de Le Parisien, 16-an de marto 2018.

Inter glaci-pikilo kaj teo kun polonio, inter Leo Trocko (murdita en Meksiko)* kaj Aleksandro Litvinenko (venenigita en Londono) la rusaj sekretaj sekureco-servoj tutcerte likvidis multajn opoziciulojn, kiuj vivis eksterlande. Aliaj registaroj uzis tute same abomenindajn praktikojn, sen ke la afero vekis saman diplomatian tumultbruegon. La “longa historio de murdoj ordonitaj de la ŝtato”, pri kiu hodiaŭ s-ro Johnson skandaliĝas, makulas kelkajn el la okcidentaj ĉefurboj (Parizon, Berlinon, Vaŝingtonon) kiuj, sekvantaj s-inon May, tuj fulmis kontraŭ Ruslando.

* Cetere, de Leo Trocko ekzistas pluraj verkoj en Esperanto (laŭ la vico de iliaj aperoj kaj ilia respektiva numero de MAS-libroj):

Israelo, male, montris la elstaran saĝon sindeteni, certe ĉar ĝi troviĝas en la unua vico de la landoj, kiuj “uzas tiajn operaciojn, kiujn ili kvalifikas “eksterteritoriaj eliminadoj””*. La listo de palestinanoj, interalie oficialaj reprezentantoj, eksterlande mortigitaj de ĝiaj sekretaj servoj, preskaŭ aperigus la rusojn kiel junajn diletantojn: almenaŭ ses nur en Parizo, sen ke apartaj sankcioj sekvis. Parizo, kie ankaŭ malaperis la maroka opoziciulo Medhi Ben Barka, kaj kie murdiĝis la sudafrikanino Dulce September, delegitino de la Afrika Nacia Kongreso (ANC), poste, pli lastatempe, tri kurdaj aktivuloj. En Vaŝingtono ĉilia eksministro de Salvador Allende, Orlando Letellier, estis tie mortigita de agentoj de Augusto Pinochet. Ronald Reagan tamen ne ĉesis alte laŭdi ties diktatorecon, kaj Margaret Thatcher ne hezitis en Londono trinki teon (sen polonio) kun la puĉista generalo nek donaci al li arĝentan teleraron Armada.

* Por uzi formulon de la esploristo Mathieu Boulègue, citita de L’Opinion, Parizo, la 13-an de marto 2018.

“Eksterteritoriaj eliminadoj” ankaŭ sufiĉe bone difinus la usonan praktikon eksterlande mortigi, per sepavoj*, supozatajn teroristojn. S-ro Barack Obama oficiale permesis pli ol 2300 tiajn murdojn dum sia prezidanteco. La tiama franca prezidanto François Hollande konfesis, ke li ordonis plurajn ekstertribunalajn ekzekutojn de “ŝtat-malamikoj” — proksimume unu ĉiumonate dum sia mandato. Tamen neniu el liaj politikaj amikoj demanditaj pri tiu temo dum la socialistaj praelektoj en januaro 2017 riproĉis lin pro tio.*

* Senpilotaj aviadiloj. -vl
* Débat télévisé, TF1, 12-an de januaro 2017.

“Jes, tio kelkfoje necesas”, eĉ klarigis s-ro François de Rugy, kiu poste fariĝis prezidanto de la Nacia Asembleo.

Serge HALIMI.