Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

200 000 jam mortintaj en Usono

Superdozoj per preskriboj

Ili pli mortigas ol aŭtoakcidentoj kaj pafiloj. Ruiniginte la nigrulajn enklavojn en la 1990aj jaroj, opiaĵoj nun ekstermas loĝdomajn antaŭurbojn kaj la malsuperajn mezklasanojn de Usono. Ĉi tiu epidemio de superdozoj estas senprecedenca plurmaniere: laŭ ĝia amplekso, laŭ la nombro de ĝiaj viktimoj kaj laŭ la fakto, ke ĝi komenciĝis kiam la konsumantoj dependiĝis de sendolorigaĵoj preskribitaj de iliaj kuracistoj.

Estas dekoj da manieroj morti, sed ĉe la kadavrejo de kantono Lorain, en antaŭurba distrikto de Ohio, estas kvin: “natura morto, hommortigo, suicido, akcidento, nedeterminita kaŭzo.” Superdozojn oni rigardas kiel akcidentojn. Ĉi tie, ili triobliĝis en kvar jaroj, atingante 132 mortojn en 2016. “Dozoj da miksitaj drogoj kaŭzas 95% de mortoj” diris jurmedicinisto Stephen Evans, kiu foje klasifikas superdozon kiel suicidon, kiam la dozoj estas aparte potencaj. “Sed aliaj subdistriktoj ilin klasifikas kiel hommortigojn kiam vendistoj vendas pulvoron miksitan kun fentanilo, narkotiko centoble pli forta ol heroino. Droguloj kredas ke ili injektas heroinon al si, sed fakte la mezuro estas centoble pli forta”. En 2017, la plej maljuna viktimo en la kantono estis 75-jaraĝulo kiu dividis la injektilon kun sia nepo.

Kantono Lorain, kun loĝantaro de proksimume 300 000, situas apud Cleveland sur la suda marbordo de Lago Erie. Ju pli ĝi etendiĝas suden, des pli la antaŭurba kantono fariĝas kampareca. Kiam la nombro de drogrilataj mortoj pliiĝis unuafoje en 2012, la polico komence suspektis ke la drogoj estis fuŝmiksitaj, sed toksologia analizo refutis tion. Simple, la nombro de konsumantoj de intravejnaj opioidoj estis kreskinta. Drogumado jam ne estis limigita al malriĉaj kvartaloj kaj nigrulaj enklavoj en Cleveland kaj Cincinnati, sed tiam trafis la urbetojn de la blankulaj mezklasanoj.

Kun pli ol 4 000 mortoj pro superdozoj en 2016 (kreskintaj de 296 en 2003), Ohio havas pli da drogrilataj mortoj ol iu ajn usona ŝtato krom Okcidenta Virginio. En 2015, blankuloj konsistigis 89% de viktimoj, kaj nigruloj kaj hispanidoj (16,5% de la loĝantaro de la ŝtato) konsistigis nur 10%*. La 500 policistoj de kantono Lorain kaj aliaj sukuristoj nun kunportas Narcan, antidoto kontraŭ superdozoj. “Ni estas pioniroj en ĉi tiu fako” diris vicŝerifo Dennis Cavanaugh, kiu taksas ke 350 vivoj estas savitaj ekde la enkonduko de la antidoto en 2013. Naze enfluigita al viktimoj kun spirhalto, la medikamento ankaŭ estas distribuata senpage en superbazaroj tiel, ke iu ajn povas revivigi viktimon.

* ’Opioid overdose deaths by race/ethnicity’, The Henry J. Kaiser Family Foundation, Menlo Park (Kalifornio), www.kff.org

La tut-usona epidemio de superdozoj kontribuis al la regreso de vivdaŭroj en 2016, duan jaron sinsekve*. Kun preskaŭ 65 000 mortoj en 2016, “pli ol la totala nombro de usonaj soldatoj kiuj mortis en Vjetnamio” laŭ d-ro Evans, derivaĵoj el opio pli mortigas ol aŭtoakcidentoj (37 000 mortoj) kaj pafiloj (38 000). En komparo, 243 homoj mortis pro superdozoj en Francio en 2014, 2 655 en Britio en la sama jaro, kaj 1 226 en Germanio en 2015*. Prezidanto Donald Trump, kiu, dum sia kampanjo, promesis ekagi, reliefigis ĉi tiun problemo kiel simbolon de la suferado de kamparaj usonanoj kaj deklaris “sanitaran krizostaton” en oktobro. Sed sur la tereno, oni reagis al ĉi tiuj vortoj per ŝultrolevo. “La usona kaso por sanitaraj krizoj havas rezervon de USD 57 000” suspirante diris Thomas Stuber kiu estras The LCADA Way, lokan reton de kuracejoj kaj rehabilitejoj por droguloj. “Tiom da mono eĉ ne sufiĉus por nia kantono. Sed por la tuta lando ...”. Li preferus deklaron de “tutlanda krizostato”, kiel kiam uragano trafas.

* Ĝi pasis de 78 jaroj kaj 9 monatoj en 2014 al 78 jaroj kaj 7 monatoj en 2016. Kp. ‘Soaring overdose deaths cut US life expectancy for a second consecutive year, CDC says’, Los Angeles Times, la 20a de décembro 2017.
* Laŭ la lastaj oficialaj ciferoj publikigitaj de la kontrolejoj pri drogoj kaj drogdependeco de Francio kaj Eŭropo.

En januaro 2018, kantono Lorain eĉ ne havis rehabilitejon indan je tiu nomo. Por trovi tion, estis necese iri al Cleveland aŭ Columbus, la ĉefurbo de la ŝtato. “Ni nur povas ilin kuraci kiel eksterajn pacientojn” lamentis s-ro Stuber. Pacientoj pasigas unu tagon en lia kuracejo en Elyria. “Oni donas medikamenton al ili por mildigi iliajn simptomojn de abstino kaj iliajn naŭzon kaj kramfojn. Tio ne forigas la simptomojn, la paciento ankoraŭ sentas sin malsana, sed la medikamento igas ilian kondiĉon pli eltenebla. Je la dua tago, ni komencas ilian konsiladon.

Vicŝerifo Cavanaugh respondecas pri la kontraŭdroga taĉmento kiu havas 15 policistojn. Laŭ li, inter 80% kaj 90% de la krimoj de la kantono estas ligitaj al “la ŝakrado de drogoj aŭ al krimoj faritaj por pagi la koston de drogoj”. En la tribunaloj, la situacio fariĝis tiel kriza ke, antaŭ tri jaroj, loka distrikta juĝisto petis permeson de la Supera Kortumo de Ohio por krei specialan tribunalon por droguloj. Hodiaŭ, mardon matene fine de novembro, du tagojn antaŭ la ferio Thanksgiving, la proksimume 30 junaj plenkreskuloj sidas en ĉambro 702a de la kriminala tribunalo de Elyria, renomita “drogtribunalo”. Estas preskaŭ egalaj nombroj de viroj kaj virinoj kaj ili bone konas unu la alian pro interkonatiĝoj ĉe ĉi tiu ĉiusemajna renkontiĝo.

La drogulo estas la knabo kiu falĉas la gazonon

Jen la vizaĝo de ĉi tiu epidemio kiun la nacia gazetaro, en sia klopodo trovi superlativojn, karakterizas kiel la plej gravan en la homa historio: la vizaĝo de blankulo, antaŭurba aŭ kampara, kiu havas domon kaj familion. La stereotipa drogulo ne estas rokenrola stelulo aŭ malriĉa nigrulo el Harlemo, kiel dum la ondo da opiaĵoj de la 1970aj jaroj. La morto trafas kaj urban kaj kamparan Usonon, la Usonon kun garaĝo kaj, foje, du aŭtoj. La drogulo estas la filo de najbaro, la knabo kiu falĉas la gazonon por poŝmono, aŭ la kuraĝigistino de la mezlerneja piedpilka teamo. La konsumo de heroino estas eksplodinta en ĉiuj sociaj klasoj, sed la plej granda pliiĝo (77% inter 2002 kaj 2013) estas en familioj de malsuperaj mezklasanoj kun enspezoj inter 20 000 kaj 50 000 dolaroj jare (inter 16 000 kaj 40 000 eŭroj)*.

*Today’s heroin epidemic infographics”, Centers for Disease Control and Prevention, Atlanta, www.cdc.gov

Post kiam ili estas en la manoj de la justico, la kontuzitaj gejunuloj de kantono Lorain drivas de rehabilitejoj por droguloj al prizonoj. La aranĝo, kiun juĝisto John Miraldi proponas al ili, estas simpla: se ili ĉesos konsumi drogojn, la juĝistaro forviŝos iliajn deliktojn. Ili evitos malliberigon kaj rekomencos normalan vivon. Ili ankaŭ eskapos la rusan ruleton de kontrabandaj opiaĵoj kaj la eblecon ke ili aperos en la kadavrejo de d-ro Evans. Klare, tio ŝajnas esti la plej racia elekto. Sed la dependeco de opioidoj kreas sian propran logikon. “La konsumanto laŭvorte ne povas funkcii sen sia dozo. La simptomoj de la abstino estas tre severaj” diris Stuber kiu, post 38-jara sperto, montras profundan pesimismon. Li vidas gravedulinojn kiuj ĉesas abstini kaj revenas al konsumado: “La drogo tute ekregas la personon, la strukturo de la cerbo ŝanĝiĝas”. La novaj drogoj ŝajne estas pli fortaj ol tiuj de la pasinteco. Por eskapi el ilia kapto, oni bezonas superhoman volon, kaj “oni neniam vere resaniĝas” diris Ed Barrett, eksa drogulo kaj ĉefo de la Primary Purpose Center, rehabilitejo en Elyria. “Temas pri dependeco dumviva.

En la tribunalo, juĝisto Miraldi adaptas sian manieron al la ĉeestantaj gejunuloj, kaj evitas juĝistajn lingvaĵojn, sed adoptas patrecan tonon. “La ferio Thanksgiving venas, miaj amikoj. Mi scias ke ĉi tiu estas malfacila momento. Eble vi iros al festo, eble viaj parencoj drinkas aŭ konsumas drogojn. Estos malfacile. Gardu vin.” Zorganto nomumita de la tribunalo havas la taskon asisti la gejunulojn en ilia rehabilitado, precipe kiam ili serĉas laborpostenon. La unuaj paŝoj estas atenteme kontrolataj, kun urintestoj kaj devigaj ĉiutagaj kontrolvokoj. Jen severa, jen kunsentema, juĝisto Miraldi emfazas la sukcesojn de ĉiu partoprenanto, kaj poste minacas per rea malliberigo “tiujn, kiuj ne aperas kiam alvokite aŭ kiuj diluas siajn urinspecimenojn.” “Mi malaligis du personojn de la programo. Unu, gravedulino, preskaŭ mortis pasintsemajne pro superdozo. Pri la alia, dungito de la tribunalo preskaŭ batfaligis ŝin en urbocentra aŭtoparkejo. Ŝi estis injektanta drogojn jam de multaj tagoj kaj preskaŭ ĵetis sin sub la radojn de la aŭto. Ŝi estis reenprizonigita dum ses monatoj.” Post ĉi tiu averta ĝisdatigo, s-ro Miraldi invitis ĉiun partoprenanton alpaŝi, dum aplaŭdo, por personecigita diplomo. “Meghan estas pura dum 31 tagoj. Ŝi estas en fazo dua de la programo kaj estas akceptita de rehabilitejo. Brave!” Embarasiĝinte, ridetante aŭ petoleme, la gejunuloj alpaŝas unu post la alia. La abstino similas piediri sur streĉita ŝnuro: lastan junion, la loka gazetaro raportis ke unu partoprenanto prenis superdozon meze de seanco.

Estas preskaŭ neeble forlasi drogojn senhelpe. Oni devas ne esti lasita sola dum almenaŭ 100 tagoj kaj oni devas tute ŝanĝi siajn kutimojn, “turni la dorson al via malnova vivo kaj forlasi viajn malnovajn amikojn” diris f-ino Meghan Kaple, la junulino kiu estas “pura” jam dum 31 tagoj kaj kiu prezentis sin al la polico antaŭ tri semajnoj, “tedita de drogoj, tedita de ĉio”. Ŝi nun estas pensionano en porvirina rehabilitejo kie, malkiel sia antaŭa ĉiutaga rutino, ŝi sekvas striktan reĝimon: “Ellitiĝo je tagiĝo, jogo, grupa terapio. Telefono malpermesata.” Ŝi fariĝis drogulo antaŭ 11 jaroj “post kiam mia familia kuracisto preskribis sendolorigaĵojn por dorsdoloro”.

Kuracisto ofte preskribas la unuan dozon

Same kiel f-ino Kaple, la plimulto de viktimoj ne eltrovis opiaĵojn pere de injekto, sed per preskribo. La epidemio komenciĝis en kuracejoj, kamuflita malantaŭ la plej bonaj intencoj: kuraci la doloron de pacientoj, preskribante al ili fortegajn sendolorigaĵojn. “Tre malmultaj droguloj komencis rekte kun heroino” konfirmis Thomas Stuber. “Ofte, estis kuracisto kiu preskribis la unuan dozon, pro ia ajn negrava doloro. Pacientoj fariĝas dependaj de drogoj kaj nur tiam ekkonsumas heroinon.” En antaŭaj epidemioj de superdozoj, en la jaroj 1970aj kaj 1990aj, proksimume 80% de la konsumantoj de malmildaj drogoj estis viroj. En la nuna krizo, la nombroj de viroj kaj virinoj estas preskaŭ egalaj. Knabo aŭ knabino, “ĉiuj iras al la kuracejo. Ĉar la dependeco komenciĝas per vizito al la familia kuracisto, la dentisto, sporta kuracisto. Ni kuracas multajn virinojn kiuj ludis sportojn en mezlernejoj kaj universitatoj.

Ĉi tiu skatolo de Pandora estis malfermita antaŭ dudek jaroj fare de kelkaj farmaciaj firmaoj en Usono kaj, precipe, Purdue Pharma kaj ĝia stelo, la pilolo OxyContin, kiu estis la kaŭzo de la katastrofo laŭ ĉiuj profesiuloj intervjuitaj por ĉi tiu artikolo. Klasifikita kiel unu el la plej fortaj opioidaj sendolorigaĵoj (nivelo 3a) aprobita de la Monda Organizo pri Sano, Oxycontin konsistas el oksikodono, sinteza derivaĵo el opio. Unue, ĝi estis rezervita por morte malsanaj kanceruloj kaj por severa postoperacia doloro, tre limigita merkato. Por etendi ĝin, la firmao lanĉis tutfortan premkampanjon en 1995: ĝi celis tute ŝanĝi la sintenon pri la rilato inter la paciento kaj ties suferado — oni deklaris la doloron, senkonsidere pri ĝia intenseco, la nova malamiko de la kuracistaro. Esploroj financitaj de Purdue Pharma rekomendis ke kuracistoj rigardu la doloron kiel “kvina parametro de vivanto” — kune kun korritmo, korpa temperaturo, sangopremo kaj spirado.

En majo 1996, la Usona Administracio pri Nutraĵoj kaj Medikamentoj (FDA) donis al Purdue la permeson lanĉi OxyContin sur la merkaton. La firmao deplojis armeon de pli ol 700 vendistoj por rekomendi la medikamenton al la kuracistoj de Usono. Ĝi eldonis videojn, broŝurojn kaj kantojn laŭdantajn la miraklan resanigilon, kaj presis 34 000 kuponojn ofertantajn senpagajn preskribojn. En 1996, vendoj de OxyContin gajnis 45 milionojn da usonaj dolaroj. Kvar jarojn poste, la enspezoj atingis pli ol USD 1 miliardon kaj superis la enspezojn el Viagra. De la supro ĝis la fundo, de oficialuloj en Vaŝingtono ĝis lokaj kuracejoj, ĉiuj protektiloj estis preterpasitaj.

Kiam “Oxy” fariĝis valuto de interŝanĝo

La duobla kariero de d-ro Evans — li estis urĝeja kuracisto antaŭ ol li fariĝis advokato — donas al li historian perspektivon pri la fenomeno. “Kiam mi diplomiĝis ĉe fakultato de medicino en la fruaj 1980aj jaroj, kuracistaj konsultejoj ne donis sendolorigaĵojn kiel OxyContin kiel mildigilojn de doloro. En la malfruaj 1990aj jaroj, ni komencis preskribi narkotikojn por la eltiro de saĝodentoj kaj por distordiĝintaj maleoloj. Negravaj doloroj rajtigis vin ricevi OxyContin aŭ Percocet.” Usonaj pacientoj rapide ekhavis tolerecon al ĉi tiuj fortaj drogoj. D-ro Evans parolas pri freneza epoko en kiu ĉiaj personoj “kun etaj furunkoj” kuris en la urĝejon por postuli pilolojn kvazaŭ ili estis sukeraĵoj. “Se ni ne donis al ili unu Percocet, ili minacis denunci nin! Ili ŝajnigis sin malsanaj. Iuj eĉ tratranĉis siajn vejnojn por havi pilolojn. Inter la ordonoj de publikaj aŭtoritatuloj, la postuloj de pacientoj kaj la politiko ĉe kuracejoj de ”klienta kontento“, la premo venis de ĉiuj flankoj”. D-ro Evans, kiu tiutempe preskribis vastajn kvantojn de opiaĵoj por sankrizoj, nun kalkulas la mortintojn. Ekde 1999, 200 000 usonanoj estas mortintaj pro superdozoj de OxyContin kaj ekvivalentaj medikamentoj.

En la 2000-aj jaroj, OxyContin profunde kaj rimarkinde enradikiĝis en Ohio. En kelkaj urboj, ekonomie stagnaj pro fermoj de fabrikoj, la komercado per ĉi tiu drogo nelonge revivigis la urbocentrajn kvartalojn, danke al la multiĝo de distribuejoj. Ĝeneraliĝis fraŭdoj rilate al sociala helpo. Malriĉaj loĝantoj kun sanasekuro provizis sin per senpagaj piloloj el ŝajnigaj sankonsultejoj, la tiel nomitaj “muelejoj de piloloj”, kaj poste ilin revendis en la nigra merkato, tiel riĉigante komplicajn kuracistojn per la mono de impostpagantoj. En kelkaj urboj en suda Ohio, kiel Portsmouth, “Oxy” fariĝis komuna valuto de interŝanĝo: kontraŭ unu tablojdo oni povis ricevi ĉiajn varojn de sia najbaro*.

* Sam Quinones, ‘Dreamland: The True Tale of America’s Opiate Epidemic’, Bloomsbury Publishing, Londono — Novjorko, 2015.

La nombro de preskriboj por opioidoj atingis absurdajn altojn. En 2012, kuracistoj en Ohio preskribis 793 milionojn da dozoj, aŭ 68 piloloj por ĉiu loĝanto*. Por pliigi vendojn, Purdue Pharma agis kiel kartelo, identigante la plej senŝirmajn regionojn de la lando kie koncentriĝas senlaboraj manlaboristoj, laborakcidentoj kaj malriĉeco. Aldone al la preskriboj de honestaj kuracistoj, kiu ne sciis la dependigan potencialon de la produkto, likoj de internaj dokumentoj rivelis ke la firmao intence instigis la starigon de ŝajnigaj sankonsultejoj, marionetaj institucioj kiuj sole celis vendi OxyContin .

* ’Opioids prescribed to Ohio patients decrease by 162 million doses since 2012’, Board of Pharmacy, Ŝtato Ohio, la 25a de januaro 2017.

La aŭtoritatuloj malrapide reagis ĉar la malsuperaj mezklasanoj el blankuloj, la unuaj viktimoj de la fenomeno, ne estis inter la prioritatoj de politikaj gvidantoj. Kiam la registaro fine ekkonsciis pri la problemo kaj komencis serĉi falsajn preskribojn, multaj homoj, kiuj ne plu povis akiri siajn kutimajn pilolojn, jam estis irintaj al la strato por kontentigi sian dependecon. “Post kiam la pacientoj estas dependigitaj kaj iliaj preskriboj eksvalidiĝas, ili devas trovi sian dozon aliloke” diris d-ro Evans. “Percocet en la nigra merkato kostas 50 dolarojn por unu pilolo. Saketo da heroino kostas 5 aŭ 10 dolarojn, pli malkare ol ses ladskatoloj da biero. Jen kiel ni konvertis tutan loĝantaron al heroino.’’”

Poentoj de lojaleco por konsumantoj de heroino

La transiro de la konsumo de medikamentoj al heroino estis farita laŭpaŝe kaj ŝtele. Meksikaj heroinŝakristoj — ofte el Xalisco, kie papavoj estas kutivataj — investis en ĉi tiu grandega kampara merkato, modernigis siajn vendoteknikojn, kaj agis multe pli diskrete ol drogŝakristoj en urbegoj. Malgraŭ forta konkurenco, kiu klarigas la malaltan podetalan prezon de heroino, kamparaj ŝakristoj malofte uzas pafilojn por reguligi la kontojn aŭ defendi sian teritorion. Oni mendas la pulvoron per SMS kaj ĝin liveras aŭto de la ŝakristoj kiuj adoptis la koncepton de “klienta kontento” kaj disdonas nomkartojn kaj poentojn de lojaleco. “En la komencaj tagoj, eble vi devas eniri la fifamajn kvartalojn de la urbo. Sed post kiam vi faris konektojn, kaj vi estas bona kliento, similas mendi picon” klarigis s-ro Barrett. Se la konsumanto provas forlasi heroinon kaj ne plu mendas, la ŝakristo sendas tekstmesaĝon al li aŭ telefonas al la hejmo por oferti kelkajn dozojn.

Ekde la enkonduko de OxyContin, sinsekvaj ondoj da drogoj amasiĝas kiel sedimento sur la marbordoj de Lago Erie sen tio, ke unu tute forviŝas la alian. Aldone al preskribitaj piloloj kiel OxyContin, kaj poste al heroino, nun estas aliaj sintezaj substancoj kun terura forto. La aŭtoritatuloj alfrontas monstron kun multaj kapoj, el kiuj ankoraŭ neniu estas dehakita.

En sia aflikto, la publiko reagas laŭ du manieroj. “Unu duono estas trafita de la efikoj de la drogdependeco de amato” diris Stuber. “Ili komprenas ke dependeco estas malsano kaj deziras solvon. La alia duono kredas ke droguloj ne havas senkulpigon. Kondiĉe, ke ili ne vidis sian propran filon kuŝantan sur la tapiŝo en sia ĉambro, ili rigardas tion kiel problemon de aliuloj”. Ĉe kontraŭdrogaj kunsidoj en lokaj komunumoj, profesiuloj ofte aŭdas alvokojn por la ekzekuto de drogŝakristoj. “Sed la unua ŝakristo estas la familia kuracisto, aŭ la medicinŝranko de la gepatroj” respondas d-ro Evans. “Okdek procentoj de niaj infanoj fariĝas droguloj post kiam ili trovas preskribon por panjo aŭ paĉjo ... Vi havas 15 jarojn, viaj amikoj venas por tranokti, vi ŝtelas unu Percocet. Ĉu ni do ekzekutu panjon kaj paĉjon?”