Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La dek du venkoj de la prezidanto Maduro

En tiu ĉi heroa jaro de kruelaj kaj senfinaj atakoj, la ĉavismo pruvis sian potencon kaj kapablon kreski.

Unue endas memori, ke la prezidanto Nicolás Maduro estas la plej maljuste ĉirkaŭbarita, kalumniita kaj atakita ŝtatestro en la historio de Venezuelo, multe pli ofte atakita ol la komandanto Hugo Chávez, fondinto de la bolivarista revolucio ... Iel ajn forigi Nicolás Maduro el la palaco Miraflores estis kaj estas la malsana celo de la interna malprogresema opozicio kaj de ties internaciaj potencaj aliancanoj, el kiuj la usona registaro estas la unua.

Jam en la komenco de la jaro 2017 ekis la atakoj kontraŭ la prezidanto. La unua atako venis el la Parlamento, kie dominas la kontraŭrevolucio, kiu la 9-an de januaro decidis “ignori” la prezidanton. Ĝi akuzis Nicolás Maduro pri “forlaso de sia posteno”. Tio estas malvera kaj absurda.

Reage al tiu intenco je konstitucia puĉo — inspirita de la parlamenta puĉo, kiu faligis Dilma Rousseff en Brazilo, en 2016 — la Supera Tribunalo (ST) intervenis por indiki, ke surbaze de la Konstitucio la Parlamento ne rajtas forigi ŝtatestron rekte elektitan de la popolo.

La prezidanto reagis per organizado, la 14-an de januaro, de amasaj manovroj civil-militistaj tiel nomataj “Ekzerco de kompleta kontraŭimperiisma agado Zamora 2000”. Oni mobilizis ĉirkaŭ 600.000 homojn: militistojn, soldatojn kaj membrojn de la sociaj movadoj. Tiel li impone pruvis la unuecon de la armitaj fortoj, la registaro, Unueca Socialisma Partio de Venezuelo (USPV) kaj la popolo. Tiu estis la unua venko en 2017.

Kuraĝigite de la elekto de Donald Trump — kandidato de la dominanta dekstrularo, kaj kiu ekregis la 20-an de januaro en Usono — la venezuela opozicio klopodis timigi la registaron de Maduro per granda marŝado en Karakaso la 23-an de januaro — en tioma tago de 1958 falis la diktatoro Marcos Pérez Jiménez. Sed ankaŭ tio estis doloriga malvenko, ĉar interalie la prezidanto Maduro organizis en tiu sama tago la publikan translokiĝon al la Venezuela Panteono, de la kadavro-restaĵoj de Fabricio Ojeda, revolucia gvidinto de la forpelo de Pérez Jiménez. Al la prezidanta alvoko pozitive respondis centmiloj da karakasanoj, kiuj plenigis la ĉefurbajn avenuojn. Oni povis klare konstati, ke la popola ĉavistaro dominas en la stratoj, dum la opozicio elmontris siajn disdividojn kaj ekstreman malfortecon. Tiu estis la dua venko de la prezidanto Maduro.

Iom poste okazis la interveno de la ST, kiu konfirmis la pozicion de “malakceptemo” de la Parlamento, en 2016. Oni certe memoras, ke okaze de la leĝaj elektoj la 6-an de decembro 2015 oni priraportis fraŭdojn en la gubernio Amazonas. La pruvoj estis sonregistraĵoj, laŭ kiuj la loka guberniestrino per monkvantoj instigis la elektantojn voĉdoni por la opoziciaj kandidatoj. Sekve, la ST senrajtigis tiujn deputitojn. Tamen la Parlamento insistis validigi ilin. La oficialigo de tiuj tri suplementaj parlamentanoj estus doninta al la opozicio absolutan plimulton (du trionojn el la deputitaro), povon nuligi parlamentajn leĝojn kaj limigi la agadon de la prezidanto mem.

La polemikoj inter parlamento kaj supera tribunalo estas relative oftaj en ĉiuj grandaj demokratioj. En Eŭropo, ekzemple, okaze de konstitucia konflikto inter potenculoj la Supera Tribunalo kutime alprenas taskojn de la Parlamento. En Usono, eĉ prezidanto tiom nekomprenebla kiom Donald Trump devis akcepti la lastajn decidojn de la Supera Kortumo.

Tamen, en Karakaso la kontraŭrevolucio uzis tiun debaton por relanĉi internacian kampanjon por supozigi “malĉeeston de demokratio en Venezuelo”. Kun la kompliceco de la nova usona registaro la opozicio faris grandegan operacion por gazetare tutmonde ataki Nicolás Maduro instigante la ĉefajn komunikilojn: de CNN kaj Fox News ĝis la londona BBC kaj la ĉefaj amaskomunikiloj de Latinameriko kaj Karibio. La opozicio instigis ankaŭ la plej influajn tutmondajn taggazetojn — subtenilojn de la komunika konservema hegemonio — kaj la sociajn retojn.

Samtempe, la venezuela dekstrularo manovris kun la celo internaciigi la internan konflikton metante ĝin en la kadron de la Organizaĵo de Amerikaj Landoj (OAL), kiu laŭ Che Guevara* estas “ministraro de usonaj kolonioj”. Sekvante sloganojn de la nova registaro de Donald Trump, kaj kun la helpo de pluraj konservemaj reĝimoj de Latinameriko, Luis Almagro — ĝenerala sekretario de la OAL — tiam akceptis la mizeran taskon estri tiun manovron postulante apliki kontraŭ Venezuelo la Demokratian Ĉarton.

* Ernesto Guevara de la Serna (1928-1967), argentina revolucia batalanto internacie konata kiel Che Guevara. -ndlt

Tamen, Karakaso tuj reagis kaj atingis la diplomatian solidarecon de la plimulto el la latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj. Malgraŭ la malhonestaj ruzaĵoj kaj la falsaj argumentoj de la ĝenerala sekretario de la OAL, Venezuelo neniam estis senvalorigita. Ĝi nekontesteble venkis. La malamikoj de la Bolivarista Revolucio — inter ili troviĝas Vaŝingtono — sin frakasis kontraŭ la firma strategio elpensita de la prezidanto Maduro kaj bazita sur la realo, la politika honesteco kaj la etiko. Fine, en aprilo Karakaso rezignis la membrecon en la OAL akuzante tiun organizaĵon pri “entrudaj agadoj kontraŭ la suvereneco de Venezuelo”. En tiu komplika internacia etoso Nicolás Maduro, kun imagkapablo kaj kuraĝo, atingis sian trian grandan venkon en 2017.

La streĉo kreskis en Karakaso la 29-an de marto, kiam la Konstitucia Oficejo de la ST deklaris, ke “dum ekzistos la situacio de rifuzemo kaj nevalideco de la parlamentaj agadoj, tiu ĉi Konstitucia Oficejo garantios, ke la parlamentajn taskojn rekte plenumos tiu ĉi Oficejo aŭ la de ĝi taskita instanco, por respektigi la rajtostaton”.

Antaŭe, la ST jam indikis, ke ne ekzistis parlamenta imuneco de la deputitoj, ĉar ĝi “validas nur dum la plenumo de iliaj funkcioj”, kaj la Parlamento troviĝis en situacio de “rifuzo”.

La kontraŭĉavista opozicio tre koleris. Kun la helpo — unu plian fojon — de la internaciaj konservemaj fortoj ĝi iniciatis ribelincitan kontraŭrevolucian planon. Tiam komenciĝis la longa kaj tragika “krizo de la guarimbas“. Dum kvar monatoj — de aprilo ĝis julio — la kontraŭrevolucio lanĉis la plej frenezan kaj brutalan atakon kontraŭ la bolivarista registaro. Pagite — per dolaroj — de la internacia dekstrularo la kontraŭĉavistaj fortoj — gvidataj de Unue Justeco kaj Popola Volo, organizaĵoj de la ekstremdekstrularo — ne hezitis dungi salajratajn militistojn, teroristojn, membrojn de la organizita krimularo kaj spertulojn pri psikologia milito kaj “demokratia” propagando, por apliki nekutimajn taktikojn kun la celo faligi Nicolás Maduro.

Kun granda emo al perforto la “guarimberas” hordoj atakis la venezuelan demokration. Ili atakis, bruligis kaj detruis hospitalojn, malsanulejojn, infanvartejojn, lernejojn, institutojn, gravedulinejojn, stokejojn de nutraĵoj kaj medikamentoj, registarajn oficejojn, centojn da privataj entreprenoj, metrostaciojn, busstaciojn, publikajn konstruojn ... dum multobliĝis la barikadoj en la burĝaj urbaj spacoj de ili regataj.

Ĵetante dekojn da kokteloj molotov la violentuloj atakis ĉefe la policon. Kvin policanoj estis pafmurditaj. Aliflanke, multaj “guarimberos” elmontris sian teruran sovaĝecon metante ŝtalkablojn sur la stratoj por senkapigi motorciklistojn ... aŭ bruligante — plenplenaj je malamo kaj rasismo — dudek naŭ vivantajn junajn ĉavistojn, el kiuj mortis naŭ. Rezulto: cent dudek unu murditoj, miloj da vunditoj, kaj perdoj de milionoj da dolaroj.

Dum tiuj kvar monatoj da kontraŭrevolucia frenezeco la opozicio faris alvokojn ataki militistajn bazojn, kaj ĝi instigis la armitajn fortojn agadi kontraŭ la leĝa registaro kaj ataki la prezidantan palacon. La ekstrema dekstrularo per ĉiuj rimedoj klopodis estigi intercivitanan militon, rompi la civil-militistan unuecon kaj detrui la venezuelan demokration.

Samtempe, en la internacia spaco daŭris la freneza gazetara kampanjo prezenti bruligantojn de hospitaloj, murdantojn de senkulpuloj, detruantojn de lernejoj kaj bruligantojn de vivantaj homoj, kiel “heroojn de la libereco”. Tiu estis la renversita mondo; tiu de la “falsaj veroj” kaj de la “alternativaj faktoj” ...

Ne estis facile rezisti al tiom da teroro, tiom da atakoj, kaj daŭrigi la ordigitan publikan staton laŭ vidpunkto de demokratia aŭtoritateco, de proporcio kaj respekto de la homaj rajtoj. Laŭ la konstitucio kaj la leĝo la prezidanto Nicolás Maduro tion atingis. Li sukcesis trovi ion ŝajne maleblan: la elirejon de la labirinto de perforto; per genia ideo, kiun neniu atendis. Tiu ideo delokis kaj konfuzis la opozicion: reveni al la origina konstitucia povo.

La preteksto pri terorismo “guarimbero” bazis sin, fakte, sur la malakordo inter du leĝoj: tiu de la Supera Tribunalo kaj tiu de la Parlamento. Neniu el ambaŭ volis rezigni. Kiel solvi la problemon? Surbaze de la artikoloj 347, 348 kaj 349 de la ĉavista konstitucio, la prezidanto Maduro decidis funkciigi konstitucian popolan procezon. Tiu estis la nura maniero, per politika dialogo kaj parolo, interkonsenti kun la opozicio. Tiu estis ankaŭ la nura maniero mildigi la historian konflikton, por elpensi solvojn al la problemoj de la lando. La 1-an de majo ekzistis ĉiuj cirkonstancoj. Tiutage la prezidanto anoncis, ke la elekto de la delegitoj al la Konstitucia Asembleo okazos la 30-an de julio. Tiu estis la nura eblo por la paco.

Tamen, konfirmante sian politikan mallertecon la opozicio ne akceptis la amikecan proponon. Kun aplaŭdoj de la monda gazetaro — kiel parto de la kruela kaj malmilda kampanjo kontraŭ la bolivarista revolucio — la opoziciaj partioj interkonsente decidis ne partopreni ... sed saboti la elektojn, bari la voĉdonadon, almeti barilojn, bruligi balotilujojn kaj minaci tiujn, kiuj volis voĉdoni.

Ili malsukcesis. Ili estis nekapablaj malebligi, ke la 30-an de julio la homoj amase voĉdonis por la demokratio, kontraŭ la perforto kaj la teroro. Pli ol ok milionoj kaj duono da civitanoj voĉdonis. Ili venkis super ĉiuj obstakloj alfrontante pagitajn militistojn kaj “guarimberos”, trairante barilojn sur la stratoj, trairante akvofluojn kaj riverojn, farante ĉion eblan por plenumi sian civitan, politikan, etikan kaj moralan devon ... Ili superis ĉiujn minacojn enlandajn kaj eksterajn.

Malmultaj atendis tiun grandan popolan mobilizon, tiun kunvenon de voĉdonantoj kaj la grandan elektan sukceson. La sekvintan tagon, kiel antaŭanoncis la prezidanto, la “guarimbas” disiĝis. La perforto malaperis. La paco denove dominis. Kun subtilo, pacienco, kuraĝo kaj firmeco, kaj kun detale elpensita strategia saĝeco la prezidanto Maduro sukcesis venki la “guarimbas” kaj fiaskigi la evidentan klopodon pri puĉo. Li firme staris kontraŭ la minacoj, kaj tion li faris sen ŝanĝi la esencon de sia politiko. Tiu estis lia plej impona venko en la jaro 2017.

“La konstitucia procezo — komentis Nicolás Maduro — signifis, sendube, la estiĝon de paca etoso ebliganta antaŭenpuŝi la politikan agadon de la bolivarista revolucio”. Tiu agado estis favora al tio, kion multaj kredis neebla: du aliaj grandaj kaj gravaj elektaj venkoj. Unu estis tiu de la guberniestroj de la ŝtatoj, la 15-an de oktobro, kiuj okupis 19 el 23 estraj postenoj, inter kiuj troviĝis tiuj de Miranda kaj Lara, kies sociala politiko estis preskaŭ mortinta sub la regado de la opozicio. Alia estis la venko en Zulia, strategia ŝtato kun multnombra loĝantaro kaj havanta gravajn petrolajn kaj gasajn rezervojn.

Aliflanke, la bolivarista revolucio venkis en la distriktaj elektoj de la 10-a de decembro, ĉar ĝi okupis 308 el 335 urbestraj postenoj (93% de la distriktoj) ... La ĉavistaro venkis en 22 (el 24) ĉefurboj inkluzive de Karakaso. Sed la kontraŭrevolucio konfirmis sian malpopularecon per granda perdo de pli ol 2 100 000 voĉoj ...

Elmontrante al la mondo la viglecon de sia demokratia sistemo Venezuelo estis la nura lando organizinta, en 2017, tri grandajn tutlandajn elektojn. En ĉiuj venkis la ĉavistaro. La dekstrularo, male, estante en ĥaoso pro tiom da sinsekvaj malvenkoj, estis batita, malunuiĝinta, svenema ... Ĝiaj gvidantoj estis malŝatataj. Ĝiaj sekvantoj estis konfuzitaj. Tamen, ĝi plu havis la helpon de siaj internaciaj protektantoj, ĉefe de la plej atakema: la nova usona prezidanto Donald Trump.

En 2017 — per daŭra validigo de la prezidanta ordono de la 8-a de marto 2015, subskribita de Barack Obama, kaj per kiu Venezuelo estis deklarita “nekutima kaj eksterordinara minaco al la sekureco de Usono” — Donald Trump aplikis plurajn punojn kontraŭ la bolivarista revolucio.

La 11-an de aŭgusto li minacis Venezuelon. Alparolante artikolistojn en sia golfludejo en Nov-Ĵerzejo, Trump diris: “Ni havas plurajn eblojn kontraŭ Venezuelo, inkluzive militon, se necese.” La 25-an de aŭgusto, kadre de la financa embargo kontraŭ tiu lando, Trump malpermesis, ke “iu ajn homo, institucio, entrepreno aŭ asocio leĝe establiĝinta aŭ aganta en Usono, negocu per novaj obligacioj emisiitaj de iu ajn venezuela ŝtata instanco (obligacioj de la respubliko emisiitaj de la venezuela centra banko aŭ la ŝtata entrepreno Pdvsa)”.

Tiuj punoj celas, ke Venezuelo estu nepagipova (rilate al la ekstera ŝuldo), ĉar la ŝtato kaj Pdvsa ne povos aliri la merkatojn en rilatoj kun Usono, kaj do, ne povos tie oferti obligaciojn nek akiri valutojn.

Lawrence Eagleburger, eksa Ŝtat-Sekretario de la prezidanto George W. Bush, antaŭe publike agnoskis, en intervjuo kun Fox News, ke la ekonomia milito kontraŭ Venezuelo estis preparita en Vaŝingtono: “Ni devas utiligi la ekonomiajn ilojn — asertis la eksa sekretario — por malbonigi la venezuelan ekonomion, kaj tiel atingi, ke la influo de la ĉavistoj en la lando kaj en la regiono fiaskos (...). Ĉio, kion ni povos fari por meti en krizon la venezuelan ekonomion, estos bone farita.” La nuna sekretario de la Trezorejo, Steven Mnuchin, oficiale konfirmis, ke la novaj punoj celas “sufoki Venezuelon”. Kontraŭ tiuj malrespektemaj diroj, Nicolás Maduro deklaris, ke la krizo “neniam estiĝos”. Unue, ĉar Venezuelo estas tiu sudamerika lando, kiu pli multe pagis sian ŝuldon. En la lastaj kvar jaroj Karakaso pagis ĉirkaŭ 74 mil milionojn da dolaroj. Due, ĉar la bolivarista registaro “ĉiam aplikos klaran strategion” cele al realĝustigo kaj rearanĝo de la ekstera ŝuldo. La prezidanto klarigis, ke la malamikoj de la ĉavistoj celas ekonomie izoli la bolivaristan revolucion, ĝis al ĝi mankos ebloj pri kredito. Tio celas iom post iom dronigi ĝin. Ili volas estigi timojn ĉe la privataj investantoj, por ke ili ne aĉetu obligaciojn, ne partoprenu en la realĝustigon de la ŝuldo kaj krome ne okazos investoj. Nicolás Maduro klarigis, ke krom embargo Venezuelo alfrontas “veran” persekutadon, kie partoprenas ankaŭ landoj kiel Kanado kaj tiuj de la Eŭropa Unio. Tio estas aktiva persekutado kontraŭ la komercado, la bankkontoj kaj la financa movado.

Tamen, la ŝtatestro scipovis eviti tiujn atakojn. Unu plian fojon li surprizis siajn malamikojn anoncante, la 3-an de novembro, la kreadon de Komisiono por firmigi la repagon kaj restrukturadon de la ekstera ŝuldo, kun la celo superi la financajn atakojn. “Ni faros kompletan reformon de la eksteraj pagoj por atingi ekvilibron — li deklaris. Ni rompos ĉiujn internaciajn skemojn.” Tiel okazis. Kelkajn tagojn poste, kontraŭstarante la ekonomian embargon, kaj kiel unu maniero alproksimiĝi al la realĝustigo kaj rearanĝo prezentita de la prezidanto, tenistoj de la venezuela ŝuldo alvenis al Karakaso por kunsidi kun la bolivarista registaro. Ili venis el Usono, Panamo, Unuiĝinta Reĝlando, Portugalio, Kolombio, Ĉilio, Argentino, Japanio kaj Germanio. Tio estis nedubinda venko de la prezidanto Maduro.

Ĉi tie endas precizigi, ke la konflikto de kvara grado kontraŭ la bolivarista revolucio havas plurajn agadkampojn kaj inkluzivas kvar samtempajn kaj daŭrajn militojn: 1) ribelan militon elpensitan de spertuloj pri malstabiligo, saboto kaj psikologio de homamasoj, kun utiligo de salajrataj soldatoj, sinsekvaj eksplodoj de krimaj “guarimbas” kaj teroristaĵoj kontraŭ kazernoj, militistaj rimedoj kaj tutlandaj strukturoj (elektra reto, petrolrafinejoj, akvoservoj, ktp); 2) gazetara agado, per gazetoj, radio, televido kaj la sociaj retoj fariĝintaj novaj konkerarmeoj per planita utiligo de reklamado celanta regi la mensojn kaj allogi la korojn; 3) diplomatia milito kun atakoj en kelkaj internaciaj forumoj, ĉefe en la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, kaj atakoj de la landoj apartenantaj al la tiel nomata “grupo de Lima”, kun kiuj regule kuniĝas Usono, Kanado kaj Eŭropa Unio; kaj 4) ekonomia milito kun akaparado kaj malprovizo de nutraĵoj kaj medikamentoj, manipulado de la kurzo fare de kontraŭleĝaj oficejoj, kreita inflacio, banka blokado kaj distordo de la lando-risko.

Rilate al lando-risko oni ne devas forgesi, ke en la lastaj kvar jaroj, kiel estis dirite, Karakaso plenumis senescepte ĉiujn siajn promesojn por pago de la ŝuldo, kun pli ol 74 miliardoj da dolaroj. Tio devis draste malgrandigi la lando-riskon, ĉar pruntedoni al Venezuelo ne estas risko: ĝi regule pagas ĉiujn siajn ŝuldojn. Tamen, la lando-risko daŭre kreskas. Nuntempe, laŭ la banko JP Morgan ĝia lando-risko havas 4.820 punktojn, do, ĝi estas okoble pli granda ol tiu de Ĉilio, kies proporcio ŝuldo/MEP estas egala al tiu de Venezuelo. Tiel oni multe tre pagigas Karakason, ĉar ĝi demokratie elektis socialistan politikan sistemon.

Rilate al la banka embargo, en 2017 kaj ĉefe post la punoj faritaj de Donald Trump, multiĝis la ununombraj nuligoj de kontraktoj. En julio, ekzemple, la pagagentejo Delaware raportis, ke ĝia filio — la PNC Bank de Usono — ne akceptis monon el Pdvsa. En aŭgusto, Novo Banco de Portugal sciigis Karakason pri la neeblo operacii per dolaro pro la blokado fare de la perantaj usonaj bankoj. Poste, ankaŭ ne Bank of China Frankfurt, aliancano de Karakaso, povis pagi 15 milionojn da dolaroj ŝuldatajn de Venezuelo al la kanada minentrepreno Gold Reserve ... En novembro, pli ol 39 milionoj da dolaroj — pro pago de 23 aĉetoperacioj de nutraĵoj okaze de Kristnasko — estis redonitaj al Karakaso, ĉar la perantaj bankoj de la provizantoj ne akceptis monon de Venezuelo.

Aliflanke, komence de septembro estis konate, ke la financentrepreno Euroclear, filio de la usona banko JP Morgan, blokadis pagon de 1.200 milionoj da dolaroj faritan de la bolivarista registaro por aĉeti medikamentojn kaj nutraĵojn. Tio malpermesis akiri 300.000 dozojn de insulino ... Samtempe, kolombia laboratorio apartenanta al la sveda grupo BSN Medical rifuzis akcepti de Venezuelo la pagon de ŝarĝo da primaquina [primakina] — medikamento por traktado de malario.

La celoj de tiuj blokadoj estas malebligi, ke la bolivarista registaro utiligos siajn rimedojn por akiri la nutraĵojn kaj medikamentojn bezonatajn de la popolo. Tio celas instigi la homojn plendi, kaj malstabiligi la sansistemon metante en danĝeron la vivon de miloj da malsanuloj.

Ĉi-okaze, danke al siaj internaciaj rilatoj la prezidanto realigis en novembro la urĝan enlandigon de gravaj ŝarĝoj da insulino venintaj el Hindujo. Centoj da malsanuloj en vivodanĝero povis savi sian vivon, kio sendube estis nova venko de Nicolás Maduro.

Por rompi la ekonomian embargon la prezidanto anoncis en novembro plian iniciaton: kreadon de la cifereca mono petro. Tiu anonco entuziasmigis la investantojn de cifereca mono, metis Venezuelon en la avangardon de la teĥnologio kaj la tutmonda financo, kaj estigis grandajn perspektivojn des pli, ke la prezo de la petro ne estos ligata al la kaprico kaj spekulacio de la merkatoj, sed al la internacia valoro de realaj aktivoj kiel oro, gaso, diamanto kaj petrolo. Tiel, Venezuelo faris grandegan paŝon por havigi al si revolucian financorimedon, kiun neniu ekstera potenco povos puni, kaj ankaŭ ne povos bojkoti la alvenon de kapitalo. En tiu senco, la petro estas plia klara venko de la prezidanto Maduro.

Endas aldoni, ke en tiuj bataloj — malgraŭ la kompleta rompiĝo de la modelo de petroldependeco — la prezidanto zorgis precize pri tio, ke la bolivarista socialismo ne haltos, kaj ke al neniu mankos lernejo, laboro, domo, kuracista atento, enspezoj, nutraĵoj ... La revolucia registaro ne ĉesigis la monsubtenadon de gravaj publikaj konstruoj, kaj ankaŭ ne la konstruadon de loĝejoj: en 2017 estis donitaj pli ol 570 mil domojn ... La Tasko En la Kvartalo plu plenumiĝis, kaj ankaŭ ĉiuj socialaj taskoj. Potenciĝis la Plano Semado. Vastiĝis la Tasko Suverena Disponigo. Multobliĝis la Foiroj de la Suverena Kamparo ... Oni multe penadis, kaj meze de tiom da turmentoj la prezidanto Maduro faris la socialan miraklon savi la landon. La kontraŭrevolucio ne povis haltigi la marŝon de la socialismo.

En tiuj cirkonstancoj la Lokaj Komitatoj de Disponigo kaj Produktado (LKDP) — centralizita modelo de rekta distribuado — daŭre progresis en la tuta lando, kaj ili atingas jam kvar milionojn da venezuelanoj el la popolaj sektoroj, kiujn oni protektas kontraŭ la malprovizo estigita de la ekonomia milito.

Krome, la prezidanto Maduro faris en 2017 novajn socialajn iniciatojn. La plej impona estis tiu de la Identokarto de la Patrujo, nova identodokumento permesanta koni per la kodsistemo QR [kuo-ro] la sociekonomian staton de la civitanoj. Ĝi ebligas la aliron de la malriĉuloj al la socialaj helpoj de la socialistaj taskoj. Fine de decembro 2017, 16 milionoj kaj duono da civitanoj registriĝis en la Identokarto de la Patrujo.

La prezidanto instigis ankaŭ la kreadon de la movado Ni estas Venezuelo, kun la celo rapidigi la procezon de socialaj helpoj. La ducent mil brigadanoj de Ni estas Venezuelo estis taskitaj identigi, en ĉiu domo, la bezonojn de la registritaj familioj. Poste, ili liveras la helpon al la familioj laŭ la veraj bezonoj. Aliaj gravaj celoj de la movado Ni estas Venezuelo estas garantii la pension al ĉiuj emeritoj en la tuta lando, kiel promesis Nicolás Maduro.

La prezidanto proponis ankaŭ la planon Junulara Chamba por la junuloj inter 15 kaj 35 jaroj, kun la celo laborigi ilin en postenoj ligataj al la iniciato Identokarto de la Patrujo, en la movado Ni estas Venezuelo. La plano celas senlaborajn universitatanojn, junulojn sen lerneja ligo, ne edziniĝintajn patrinojn kun granda familio, kaj junajn surstratemulojn. Oni konsideras, ke tiu ĉi nova Plano kreos ĉirkaŭ 800 mil postenojn. Ĉi tiuj socialaj progresoj estis, sendube, kelkaj el la plej gravaj venkoj de la prezidanto Maduro en 2017.

Okazis venkoj ankaŭ en la kampo de ekstera politiko, kiel la eksterordinara internacia turneo de la prezidanto en oktobro, tra Belorusio, Alĝerio, Rusio kaj Turkio, kiu finiĝis per gravaj duopaj interkonsentoj celantaj venki kontraŭ la ekonomia kaj socia milito. Menciendas ankaŭ la senhaltaj dialogoj de la prezidanto kun la petrolproduktantoj (membroj kaj ne-membroj de la Organizaĵo de Petrol-Produktantoj), kiuj ebligis en 2017 eksterordinaran kreskon de la prezoj de la petrolbarelo je pli ol 23%!

Substrekindas la granda agado kontraŭ la koruptado, komenciĝinta finfine en novembro per la anonco de pluraj dekoj da eksterordinaraj arestoj de estraranoj el Pdvsa kaj Citgo, inkluzive de altranguloj. Nenio simila okazis en cent jaroj da venezuela petrolindustria historio. Tiu ĉi venko de la prezidanto Maduro estis sendube la plej prikomentita fine de 2017.

Fine, endas diri, ke detrui la figuron de Nicolás Maduro estas la ĉefa celo de la mondaj kampanjoj instigataj de la grandaj komunik-korporacioj. Oni ne forgesu la daŭran ciferecan militon en la Interreto faritan per multaj retejoj kaj sociaj retoj kiel Facebook, Twitter, WhatsApp, Youtube, Instagram, ktp. Ĉi tiuj armiloj de amasa manipulado klopodas malprestiĝigi la prezidanton kaj falsigi la venezuelan realon. Ili nevidebligas la realan subtenon al la prezidanto fare de vastaj sektoroj de la loĝantaro, kaj kaŝas la perfortaĵojn de la opozicio. La celo estas politika: malfortigi la bolivaristan Venezuelon, kiu estas kerna rolanto de la mondo-sistemo, ne nur pro ĝiaj multaj riĉaĵoj, sed ĉefe pro ĝia revolucia kaj sociala modelo. Certe ankaŭ pro ĝia geopolitika graveco, ĉar ĝi estas kontraŭimperiisma potenco kun regiona influo.

Ĝis nun ĉiuj planoj por faligi Nicolás Maduro malsukcesis. Li mem asertis: “La imperiismo ne povis faligi nin, kaj ankaŭ ne povos venki la bolivaristan revolucion en iu ajn kampo.” Male, la prezidanto potenciĝis en 2017.

Tio ebligis al li repreni la strategian iniciaton por pacigi la landon. Kun zorgoj pri la defendo de la grandaj landaj interesoj, kaj kun principoj de honesteco kaj respektemo Nicolás Maduro proponis al la opozicio kune kunsidi por interkonsenti kaj repreni la dialogon, ĉi-foje en la neŭtrala Sandomingo, surbaze de reciproka respektemo. La celo estas restarigi daŭran enlandan intertraktadon kiel demokratian metodon por defendi la superan intereson de la lando, kaj por mildigi la konflikton, kiu nature venas el la politikaj kontraŭdiroj aperantaj en revolucio. Tia alproksimiĝo al la paco estis eble la plej ŝatata prezidanta venko.

En tiu ĉi glora jaro de multaj kaj kruelaj atakoj la ĉavistoj pruvis sian potencon kaj kapablon kreski. Ili sukcesis grandigi sian bazon kreskigante siajn politikajn kaj sociajn fortojn favore al la revolucio. Tie ili estas pli firmaj ol iam ajn. Tio signifas kontenton kaj luman esperon por la tuta Latinameriko. La malamikoj malkontentas, ĉar la prezidanto Nicolás Maduro konfirmis — per siaj dek du brilaj venkoj en 2017 —, ke li plu estas, kiel diras liaj admirantoj, “nedetruebla”.

Ignacio Ramonet

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/20...