Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kio estas Ĉavismo?

Ĉu necesas demandi sin, kio estas ĉavismo’ kiam de antaŭ pluraj jardekoj ĝi estas ĉiutage praktikata en Venezuelo ...? La respondo estas: jes. Ĉar — kvankam la ĉavismo de antaŭ pli ol kvin jaroj estas praktikata, kaj tion oni faras kiel kutimon — alvenas la momento, kiam de la praktiko ni devas transiri al la teorio. Transiri al la teorio — en scienc-politiko — supozigas, ke surbaze de konkreta sperto, per analizado, ni estos kapabla dedukti la objektivan ekvacion, kiu faros universala tiun praktikadon, por ĝin elpreni el, ĉi tie kaj nun’ kaj fari tiun sperton ebla, ĉie kaj ĉiam’. Sen teorio ĉiu praktiko — ĉefe en la politika kampo — fariĝas folklora ... antaŭ ol malaperi. Krome, ni tenu en konsidero, ke la ĉavismo ne ellernita de ni estos ellernita de aliaj kontraŭ ni. Kio, do, estas ĉavismo?

Ĉavismo estas la interkruciĝo de pluraj vojoj malfermitaj de la liberigantoj, kaj la renkontiĝo de pluraj iniciatoj — faritaj de multaj revantoj pri sociaj pliboniĝoj —, kiuj interkruciĝas en kerna punkto: la pensado de Hugo Chávez.

Kiel ĉiuj revolucioj, la Bolivarista Revolucio estas arĥitekturaĵo, kie kuniĝas pluraj gravaj diversaj fortoj, kiuj unuiĝinte konsistigas politikan dinamikon radikale novan.

Kiam Hugo Chávez prezidantiĝis — en 1999 — li ne havis grandan partion; li gvidis tre diversecan popolan movadon, kiu inkluzivis militistojn, eksbatalantojn kaj tre malsimilajn maldekstrularojn. Li sukcesis havigi al si la popolan subtenon per diskurso pri refondiĝo: la refondiĝo de Venezuelo, kiu estas la bazo mem de la ĉavismo. Ĉar en la kerno de la ĉavista filozofio ni trovas la renovigon de la koncepto nacio, kaj la restariĝo kaj defendo de la nacia fiereco.

Chávez inventis por Venezuelo kaj Latinameriko tion, kion ni povas nomi “politikon de liberiĝo”, samkiel ni diras, ke ekzistas “teologio de la liberiĝo”. La popolo, la malriĉuloj, la senpotenculoj estis prioritatoj. Kun eksterordinara kapablo pri politika pedagogio Chávez instigis amasan politikigon de la popolo, kaj li konceptigis politikon de liberiĝo de la popolo, kie la popolo, kun politika konscienco, estas aŭtoro de sia propra destino.

Elmontrante eksterordinaran talenton kaj gvidate de tre klera politika sento Chávez intuiciis, ke la epoko permesis iri novajn vojojn. Li ja sukcesis ellabori kaj transdoni al la seniluziiĝinta venezuela popolo novan proponon pri espero.

Tiusence, la ĉavismo estas procezo, kiu klarigas al la venezuelanoj kio ili estas, al kio ili povas aspiri kaj kiuj estas iliaj rajtoj. Tio estas nova klarigo, kiu respondas malnovajn demandojn: Kio estas la venezuela socio? Kiuj estas ĝiaj problemoj? Kiuj estas la viktimoj? Kiuj estas la kulpuloj? Kiuj estas la solvoj? Tiu nova pensado estis prezentita, tagon post tago, diskurson post diskurso, kun granda komunika efikeco, de Hugo Chávez, kiu fariĝis intelekta kaj alloga referenco.

Do, ĉavismo estas nova latinamerika politika vojo, kiu estas libera de la eterna eŭropa koncepta kuratoreco. Politiko, kiu por la unua fojo estas originala, estas bazo, fonto kaj ne spegulo aŭ kopio de tio farita en aliaj kontinentoj, en aliaj kulturoj.

Tiusence, ĉavismo estas ankaŭ revolucia eblo. Ĝi estas la plej nova kaj kuraĝa projekto ekzistanta en Venezuelo de la tempo de Bolívar. Ĝi estas la nura projekto de paco, progreso, justeco kaj prospero por la venezuela popolo de 1810.

Kion signifas esti ĉavisto? Esti ĉavisto signifas esti bolivaristo, kiel eblo je vivo, ĉar tio signifas esti kontraŭimperiisma, kontraŭkoloniisma kaj vere venezuelano. Tio signifas ankaŭ esti zamorano kaj esti robinsonano. Do, tio signifas alproksimiĝi al la politika pensado de la fondintoj de la respubliko, ĉar la “Arbo de la Tri Radikoj” estas ĉefa ĉavisma koncepto, kiun Chávez difinis jene: “Unue estas la bolivarista radiko pro la diro de Simón Bolívar pri egaleco kaj libereco, kaj pro lia geopolitika vidpunkto pri la integriĝo de Latinameriko; due, la zamora radiko, pro Ezequiel Zamora, la generalo de la suverena popolo kaj de la unuiĝo civil-militista; kaj fine la radiko robinsona pro Simón Rodríguez, la instruisto de Bolívar, la “Robinsono”, la saĝulo de la popola edukado, kaj denove la libereco kaj la egaleco”. Kvankam al tiuj tri radikoj Chávez aldonis aliajn: ekzemple, Miranda kaj Sucre. Poste aliajn, kiel José Martí, Che Guevara kaj Fidel Castro ...

Sed esti ĉavisto signifas profunde esti ankaŭ kristano. La komandanto Chávez postlasis al ni la veran kristanismon kiel parton de nia vivo, de nia esenco kaj de niaj valoroj. Kunigante ĉion oni povas diri: mi estas ĉavisto, ĉar mi estas sendependisto, ĉar mi estas demokrato, patrioto, kristano, revoluciulo, kontraŭoligarka, kontraŭkapitalisma kaj kontraŭimperiisma homo. Tio estas vero, sed neniu el tiuj elementoj havas sencon se ni ne scias kiu donis ideologian kaj politikan koĥeron al la tuto de tiuj konceptoj: Hugo Chávez estas la aŭtoro de tiu revolucia sistemigo.

Pro tio, kiam ni diras “Mi estas ĉavisto” ni donas absolutan koherecon al kompleta projekto, al kompleta sistemo de ideoj, al kompleta politika programo, kiu estas la biblio de la estonteco de Venezuelo, estonteco de prospero, de paco, de socia justeco, de etiko, kaj ĉefe de socialismo kiel maniero vivi.

Esti ĉavisto signifas ankaŭ havi sintenon de bolivaristo, latinamerikano kaj revoluciulo, kiu estas la plej digna kaj alta karaktero en la homa skalo. Konsideri sin ĉavisto estas konsideri sin , socialisto de la 21-a jarcento’, tio estas, kristana socialisto, humaneca socialisto kaj demokrata socialisto. Tio estas konscie stari en Venezuelo kaj agadi, kiel aŭtenta internaciisto, en universala spaco.

Esti vera ĉavisto signifas estis integra, radikala bolivaristo, kaj voli, ke la ideoj de Simón Bolívar pluvivu en la estontaj jarcentoj. La nura maniero konsideri sin ĉavista aktivulo estas alpreni la revolucian projekton donitan al ni de la komandanto Chávez.

Hugo Chavez estis pragmata gvidanto, kiu scipovis adapti siajn agadmetodojn al la historiaj cirkonstancoj; kiu neniam forgesis la atingotajn celojn, kaj kiu ĉiam havis siajn principojn netuŝeblaj. Li konvinkiĝis, ke se Venezuelo povis pasintece fari heroaĵojn kaj esti unu el la ĉefaj nacioj en Latinameriko, tio okazis ĉar ĝi estis instigata de alta idearo al komuna destino. Male, Chávez sciis, ke la venezuelanoj daŭre havas la tenton reiri sur siajn kontraŭdirojn kaj internajn disdividojn (politikajn, sociajn, intelektajn), kio — laŭ la ĉavista vizio — metas ilin en konstantan riskon fali kaj ruli tra la tobogano de la malprogreso.

Sekve, por povi efike fordoni sin kaj loki sin kape de la latinamerikaj landoj Venezuelon devas unuecigi historia gvidanto kaj grandioza projekto, kaj ĝin strukturi (en efika ekvilibro de fortoj) politikaj, militistaj, ekonomiaj kaj sociaj institucioj firme evitigantaj la internajn batalojn.

Endas insisti pri la fakto, ke en la ĉavismo ekzistas patrujama filozofio de la humaneco, kiu heredis la kristanismon kaj la teologion de la liberiĝo. La ĉavista humaneco estas, samtempe, celo de la venezuela grandeco, ĉar la mesaĝo sendita de Venezuelo al la mondo estas profunde humaneca. Ĝi estas sekvo de socia politiko, kies unua celo estas unuecigi la nacion.

La ĉavismo havas diversajn flankojn: historian, filozofian kaj politikan. De ideologia vidpunkto la ĉavismo kunprenas kaj konceptigas, kiel estis dirite, la politikan agadon de Hugo Chávez kaj ankaŭ lian politikan pensadon, tio estas, la doktrinon deduktitan el liaj paroladoj kaj skribaĵoj.

La ĉavismon, estante politika aktivado, estas karakterizata de la jenaj grandaj linioj:

‣ suvereneco kaj nacia sendependeco; malakcepto de regado fare de iu ajn imperiisma superpotenco, precipe de Usono. Chávez diris: “Povas nek kompreni nek defendi la patrujon tiu, kiu ne scias, ke ĝia ĉefa malamiko estas la usona imperiismo”;
‣ malakcepto de iu ajn pretendema ekonomia kaj financa potenco (Internacia Mon-Fonduso, Monda Banko, Monda Komerc-Organizaĵo). La sendependecon oni defendas ne nur en la politika, sed ankaŭ en la ekonomiaj, geopolitikaj, kulturaj, diplomatiaj eĉ militistaj kampoj.
‣ fortaj ŝtataj institucioj, kiel tiuj de Va República estigitaj de la Konstitucia Ĉarto de 1999;
‣ potenca estraro kaj ia personigo de la politiko por opozicii la malpotencon de la reĝimo de partioj;
‣ potenca kaj stabila estraro, kiu donas kernan rolon al la prezidanto de la respubliko;
‣ rekta rilato inter la gvidanto-prezidanto kaj la popolo establita super la perantoj, danke al “inkluziva” konceptado de la demokratio, kun ofta aliro al referendumoj kaj elektoj, kaj al la interaktiva dialogo gvidanto-popolo per unika uzado de la amaskomunikiloj;
‣ civil-militista artikiĝo, kiun strukturas la prezidanto mem, kiu kunordigas la plej bonajn elementojn de la civilaj progresemaj movadoj kaj la patrujan inteligentecon de la militistaj aparataroj; la armitaj fortoj estas intime ligataj al la projekto de nacia progreso kadre de la civil-militista unuiĝo;
‣ la nacia sendependeco kaj la grandeco de Venezuelo;
‣ la nacia unuiĝo de ĉiuj venezuelanoj — preter la tradiciaj politikaj aŭ regionaj diferencoj, kiuj pasintece estis kaŭzo de disdivido kaj malprogreso — kun rektaj rilatoj inter gvidanto kaj popolo, kiuj estas solidigitaj de la socialaj politikoj de inkluziviĝo kaj justeco;
‣ prioritato de la politiko super aliaj konsideroj (ekonomiaj, administraj, teĥnikaj, burokrataj, ktp);
‣ respekto de la ŝtata aŭtoritato;
‣ profunda volo je sociala justeco;
‣ interveno de la ŝtato en la ekonomio;
‣ kontraŭkoloniismo kaj rajto je la memdecidemo de la popoloj;
‣ reaktiviĝo de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL), kaj kunordigado de la petrolpolitikoj de la produktantoj kaj eksportantoj;
‣ latinamerika integriĝo kiel daŭra horizonto kaj ideologia bezono, diktita de Simón Bolívar mem; kaj kreado de konkretaj organizaĵoj por la integriĝo (ALBA*, Unasur*, Celac*, Petrocaribe*, TeleSUR*);
‣ konceptado de plurflanka mondo sen hegemonioj, kio postulas nuligi la projekton de unuflanka imperia hegemonio por garantii la planedan pacon kaj la “ekvilibron de la universo”. Endas instigado al multcentra kaj plurflanka mondo. Chávez indikis tion kiel la kvaran grandan historian celon de la “Plano de la Patrujo”, kiu estis lia registara programo por la periodo 2013-2019;
‣ diplomatia rilato Sudo-Sudo kun multobliĝo de la ligoj kun la sudaj landoj per la movado de la ne-aliĝintaj landoj kaj de aliancoj kun egalrajteco de la flankoj: Sud-Ameriko / Afriko (SAA) kaj Sud-Ameriko / Arabaj Landoj (SAAL). Chávez subtenis ankaŭ la grupon BRICS (Brazilo, Rusujo, Hindujo, Ĉinujo kaj Sud-Afriko) kaj li proponis al si fari aliancon de Venezuelo kun tiu grupo por plifortigi multflankan mondon;
‣ nacia solidareco inter la civitanoj kaj la teritorioj, kaj latinamerika solidareco;
‣ respekto de la nacioj, kiuj estas kulturaj estaĵoj formitaj de la historio kaj bastionoj de la popoloj kontraŭ la imperiismoj;
‣ malakcepto de la doktrino de la ekonomia nov-liberalismo, kaj preferoj por ekonomio gvidata de la ŝtato cele al propravola kaj struktura progreso (kun ambiciaj publikaj projektoj, malprivatigo de la strategiaj sektoroj, suvereneco je nutraĵoj, ktp);
‣ konstrui “Ŝtaton de la taskoj” por pli rekte respondi la diversajn socialajn bezonojn de la popolo;
‣ evolui al venko super la kapitalismo (kiu estas ekspluatado de unu klaso fare de alia) kaj la difino de bolivarista kaj humanisma socialismo, en demokratio kaj libereco, kiu krom doni al la laboristoj progresintan socialan sekurecon donos ankaŭ povon al ili per alirebleco kaj al decidoj de la entrepreno kaj al ties utiloj.

* Bolivarista komerc-alternativo por Ameriko. -ndlt
* Unio de sud-amerikaj landoj. -ndlt
* Komunumo de latinamerikaj kaj karibaj landoj. -ndlt
* Alianc-organizaĵo pri petrolo inter kelkaj karibaj landoj kaj Venezuelo. -ndlt
* Libera kaj senkosta televidkanalo elsendanta el Karakaso, Venezuelo. -ndlt

Unu el la ĉefaj celoj de la ĉavismo estas reamikigi la venezuelanojn kun la patrujo, interfratigi ilin kaj konstrui ŝtaton kun pli granda suvereneco, pli granda administra efikeco, pli granda justeco kaj pli granda egaleco.

La ĉavismo kunigas virojn kaj virinojn de ĉiuj politikaj originoj ĉirkaŭ granda projekto de “potenco lando”, kaj ĉirkaŭ la volonteca agado de gvidanto. Por atingi la planitajn celojn la ĉavista metodo estas pragmatismo kaj malakcepto de la ideologiaj baroj. Ĝiaj du ĉefaj aksoj: interna unueco por subteni ambician patrujan kaj socialan projekton; kaj sendependeco kaj eksterigo de “Venezuelo potenco” en Latinameriko kaj en la mondo.

Ĉavismo estas, do, sistemo de pensado, de volo kaj de agado. Ĝi bazas sin sur la faktoj kaj la cirkonstancoj; ĝi ne agadas surbaze de dogmoj de doktrino aŭ ideologio. Volo kontraŭ la fatalismo; agado kontraŭ kvieteco, kontraŭ forlaso kaj rezigno.

Laŭ la sinteno de Chávez la unua afero estas Venezuelo. Lia politika agado konsistis en la kreado de kondiĉoj, por ke la patrujo kiel eble plej bone faros. Tion oni povas atingi nur se la venezuela popolo unueciĝas ĉirkaŭ projekto de sociala progreso difinita de alloga gvidanto, kiu kondukas ĝin al lia historia idearo.

Ĉavismo estas ne nur originala politika doktrino, sed travivita historio kaj pensado de eksterordinara homo, kiu markis la venezuelan socion eĉ en la plej profundaj strukturoj.

La ideologiaj bazoj de la ĉavista pensado estas pluraj radikoj interplektiĝantaj por formi novan progreseman venezuelan ideologion. Ĝin karakterizas la malĉeesto de dogmoj, por esti malsama disde tiuj malsukcesaj socialistaj eksperimentoj en Eŭropo, en la 20-a jarcento. Pro tio, por distingi ĝin disde la malakceptita ideologio de la laborista klaso en Pollando en 1980, aŭ disde tiu falinta kun la berlina muro en 1989, aŭ disde tiu, kiu mem eksplodis en 1991 kun la falo de Sovetunio, Chávez parolis pri “socialismo de la 21-a jarcento”. Temas pri socialismo — aperinta en Latinameriko —, kiu devas alĝustiĝi al nia tempo, kaj pro tio Chávez aldonis al ĝi ĉefe partoprenan demokration, virinan ĉeeston kaj ekologiisman senton.

Tiu “socialismo de la 21-a jarcento” estas konsiderata kongrua kun la privata proprieto, ĉar ĝi instigas aliajn socialistajn kaj solidarajn formojn de proprieto, kiel la kooperativon kaj la kundemarŝadon. Ĝi estas same kongrua kun la patrujamo kaj la ekonomia naciismo. Chávez ne hezitis malprivatigi la grandajn entreprenojn de strategiaj sektoroj posedataj de eksterlanda kapitalo, kaj la mastrumadon de tiuj ŝtatigitaj entreprenoj li metis sub la gvidadon de patrujamaj kaj kompetentaj venezuelanoj.

La “socialismo de la 21-a jarcento” estas kongrua ankaŭ kun la sociala kristanismo. Chávez alprenis por si la sloganon de la sandinistoj: “Kristanismo kaj revolucio: ne estas kontraŭdiro”, surbaze de la postulato pri tio, ke la veran identecon de la kristanismo donas la teologio de la liberiĝo. Ne senkiale Chávez asertis, ke Jesuo Kristo estis la unua socialisto de la moderna erao, kaj ke la “regno de Dio” devas esti konstruita ĉi tie en la Tero.

El tio oni konkludas, ke la ĉavismo emas nature havi, en Venezuelo, hegemonion, pro ĝia kapablo estri la intelekton kaj moralon de la socio kaj pro tio, ke ĝi permesis politikan resaniĝon de demokratio, kie nun partoprenas registaro, armita forto kaj popolo unuiĝintaj kadre de la ekspansio de la sociaj rajtoj kaj de la justa redistribuado de la landaj riĉaĵoj.

Ignacio Ramonet

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/20...