Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Majo, oceano da espero

EN LA VIVO de popolo tiu momento estas valorega. La kovrilo de la sociaj leĝoj leviĝas. Subite la rezignacio, la kutimoj estas pripensataj kaj pridubataj. La “riverego da grizaj urboj sen espero de oceano”* renkontas aliajn, heliĝas; kaj ĉiuj atingas la maron. La “kial ne?” anstataŭas la “estas tiel!”. Kontaĝaj ribelaj movadoj — antaŭ kvindek jaroj oni ankoraŭ ne parolis pri “konverĝo de la bataloj” — memorigas, ke la historio ankoraŭ ne finiĝis, ke la reformoj kaj revolucioj, kiuj formis ĝin, ofte volis aboli la devon obei kaj subiĝi.

* René Crevel, Détours, La Nouvelle Revue Française, Parizo, 1924.

En Majo de 1968 la ĝeneralan provludon ne sekvis premiero. Ribela movado markita de unu el la plej grandaj laboristaj strikoj de la homaro eĉ makulis la postajn, ĉar ĝiaj en la komunikiloj plej prezentataj reprezentantoj estis samtempe tiuj, kiuj estis plej devojiĝintaj. Jacques Sauvageot, la tiama studenta gvidanto, kiu en la lastjara oktobro mortis, estis male unu el la plej helaj vizaĝoj de la movado de Majo, kaj sekve ne uzebla por fremdaj celoj. Li vidis en la movado de Majo 68 la “produkton de kolektivoj agantaj laŭ principo, kiu transiris la individuecojn.”* Li memorigis, ke la tiamaj ribeluloj pensis pri forigo de la kapitalismo, demando kiun, je lia bedaŭro, “nun nur malmultaj homoj levas”. Liaj kamaradoj kaj li rifuzis “modernecon” bazitan sur raciigo de la laboro anstataŭ sur ĝia disdivido aŭ sur tiu de la riĉaĵoj. La tutmondigo, kiun ili aspiris, celis la “necesan disvolvadon de la internacia solidareco”, ne la ĉiam pli rapidan cirkuladon de varoj. Fine, en Majo 68 ili batalis kontraŭ potenco, kiu jam tiam volis “fari la universitaton profitiga entrepreno”.*

* “Mémoire combattante: quelques écrits de Jacques Sauvageot”, Contretemps, n-ro 37, Parizo, aprilo 2018.
* Laŭ la vortoj de la rektoro Jean Capelle analizante registaran planon de 1966 pri la sistemo de supera instruado.

Tiaj memorigoj relativigas la novan dominantan retorikon, laŭ kiu ĉiuj politikaj alfrontiĝoj estu vidataj kiel kontraueco inter kultura progresismo en la koloroj de Majo 68 — kiun enkarnigus s-ro Emmanuel Macron, s-ino Angela Merkel aŭ s-ro Justin Trudeau — kaj “malliberala demokratio” laŭ la hungara maniero. Ĉar, trans iliaj malsamaj trajtoj, la plurismo de la malfermitaj socioj kaj la naciisma aŭtoritateco havas la saman celon daŭrigi la ekonomian sistemon kaj la rilatojn de dominado, kiujn ĝi implicas.* Prezenti la francan prezidanton kiel internacian simbolon de demokratia modereco kontraŭ la “ekstremoj”, tamen estas aparta paradokso en momento, kiam li alfrontas la sindikatojn, endanĝerigas la azilrajton kaj ŝajnas havi la ĉefan ambicion ke “junaj francoj deziru fariĝi miliarduloj”.

* Vd Pierre Rimbert, “De Varsovio al Vaŝingtono, inversita Majo 68”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2018.

S-ro Macron volis memorigi la Majon 68. Tia festo havus sencon, sed kontraŭ la “malnova mondo”, kiun li reprezentas; tiu kiu, kvindek jarojn poste, ankoraŭ memoras sian timon kaj volas kompletigi sian venĝon.

Serge HALIMI.