Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Latin-amerikaj mastroj prenas la regadon

En Latin-Ameriko la entreprenestroj kaperas la plej altajn ekzekutivajn funkciojn: prezidantecon en Peruo, Ĉilio, Paragvajo, Argentino... Esploro konfirmas la nunan egan superĉeeston de ekonomiaj elitoj ene de la leĝfara potenco.

En Peruo, S-ro Pedro Pablo Kuczynski, entreprenestro elektita kiel prezidanto en 2016 kaj devigita demisii pro skandalo pri koruptado, estis anstataŭigita la 23-an de marto 2018 de S-ro Martìn Alberto Vizcarra, ankaŭ entreprenestro. Sama scenaro antaŭ baldaŭ kvar jaroj en Panamo, kie la mastrego Juan Carlos Varela postiris la mastregon Ricardo Martinelli. Kaj post Meksikio, kie la loka estro de Coca-Cola, S-ro Vicente Fox prezidantis de 2000 ĝis 2006, jen Ĉilio, kiu reelektas la aferiston Sebastián Piñera, kiu jam havis la plej altan funkcion inter 2010 kaj 2014. Ĉu la prezidanto de Argentino? Aferisto, S-ro Mauricio Macri, elektita en 2015. Ĉu en Paragvajo? Alia, S-ro Horacio Cartes finas sian mandaton...

En Latin-Ameriko, la alveno de entreprenestroj al plej altaj ekzekutivaj funkcioj estas fenomeno tiel nova, kiel ofta. Dum la transiraj fazoj, kiuj sekvis la diktaturojn en la jaroj 1980-aj, la mastraro diskretiĝis pro sia subteno al la militistaj reĝimoj de la jaroj 1970-aj. Estis neutile, cetere, tro ekscitiĝi, ĉar la novalvenintaj demokratioj adoptis fundamentan principon: ne kontesti la merkatan ekonomion nek la superan intereson de la entreprenojn.

La dua ciklo de novliberalaj reformoj, dum la jaroj 1990-aj, faciligis la rekonkeron de la politika kampo fare de la privata sektoro, aparte per la alveno de entreprenestroj al gravaj postenoj de la publika administracio, eĉ foje per balotado. En iuj lokoj la mastraro sukcesis organizi intiman proksimiĝon kun gravaj personoj korpigantaj la dekstran Latin-Amerikan popolismon: ekzemple S-roj Alberto Fujimori en Peruo kaj Carlos Menem en Argentino.

De post la lastaj 1990-aj jaroj, tri faktoroj malfortigis la tradician ekonomian sektoron kaj devigis ĝin taktike retropaŝi: la krizoj, precipe tiuj de 1998 kaj 2001, la alfluo de fremdaj kapitaloj, ĉefe per privatigoj, kaj la alveno en regadon de progresistaj registaroj (Venezuelo, Brazilo, Argentino, Bolivio, Ekvadoro, ktp...). Sed la nuna situacio denove montriĝas favora al nova politika mastra ofensivo. La maldekstro svenemas, kiam ĝi ne perdas la regadon, dum la krizo emigas malkredindigi ĝian soci-ekonomian projekton. En tiu situacio, la entreprenestroj retrovas la vojon al politika agado, kiel en Brazilo, kie la federacio de industrioj de la ŝtato de Saõ Paulo, la plej granda mastra organizaĵo en la lando, rekte organizis mobilizadojn kontraŭ la prezidanto Dilma Roussef la tagon antaŭ ŝia parlamenta renverso, en 2016*

* Legu Laurent Delcourt, “Trompa printempo en Brazilo”, Le Monde diplomatique, majo 2016.

En tiaj cirkonstancoj, nia studteamo esploris celante precize mezuri la partoprenon de entreprenestroj en la leĝfara potenco de ok landoj (Argentino, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Meksikio, Peruo, Salvadoro kaj Urugvajo) dum la periodo 2010-2017*. Inter la 801 deputitoj de tiu landaro, ni identigis tiujn, kiuj jam estis estroj aŭ ĉefaj kadruloj de entreprenoj, grandaj landposedantoj aŭ komercistoj antaŭ esti elektitaj kiel deputitoj. Averaĝe, tio estis preskaŭ kvarono (23%) de ili, eĉ se la nombro varias de unu lando al alia, kun maksimumo 40% en Salvadoro kaj minimumo 13% en Argentino.

* Miguel Sema kaj Eduardo Bottinelli, “El poder fáctico de las elites empresariales en la politica latinoamericana”, Conseil latino-américain en sciences sociales (Clacso)-Oxfam, Bonaero, 2018. Cetere la esploro precizigas la influon de la privata sektoro sur la registaroj kaj la supraj ŝtatoficistoj.

Tiuj rezultoj konfirmas la ideon pri superĉeestado de la ekonomiaj elitoj ene de la leĝfara potenco en Latin-Ameriko, ĉar la entreprenestroj kaj similaj konsistigas nur 3,4% el la aktivaj loĝantoj de tiu regiono. Baze de la ekzistantaj studoj, la situacio estas eĉ pli karikatura en la senatoj, kiam la landoj havas: tiel ili konsistigas 30% de la membroj de la alta asembleo de Brazilo* kaj 20% de la Urugvaja Senato*.

* Paulo Roberto Neves Costa, Luiz Domingos Costa kaj Wellington Nunes, “Os Senadores-empresários: recrutamento, carreira e partidos politicos dos empresários no Senado brasileiro (1986-2010)”, Revista Brasileira de Ciéncia Politica, n°14, Braziljo, majo-aŭgusto 2014.
* Miguel Serna, Eduardo Bottinelli, “Los empresarios en la politica en Uruguay en tiempos de cambio (2000-2015)”, esploro prezentita dum la 16-aj tagoj de scienca esploro en la fakultato pri sociaj sciencoj de la Universitato de la Respubliko en Montevideo, en septembro 2017.
Procento de mastroj inter la elektitoj
  • Argentino: 13%
  • Urugvajo: 17%
  • Meksikio:21%
  • Peruo: 23%
  • Brazilo: 24%
  • Ĉilio: 24%
  • Kolombio: 26%
  • Salvadoro: 40%

Fonto: Miguel Serna kaj Eduardo Bottinelli, “El poder fáctico de las empresariales en la politica latinoamericana”, Clacso-Oxfam, Bonaero, 2018

Miguel SERNA