Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu la ideoj sufiĉas por ŝanĝi la mondon?

Kio la kulturbatalo ne estas

Dum la 1980-aj kaj 90-aj jaroj la ideo, ke ekzistas nenia solvo por anstataŭigi la merkat-demokratiojn, sekvigis ian fatalismon. Male, refortiĝo de la kontestada movado, observebla jam dum du jardekoj, emfazas la ideologiajn alfrontiĝojn. Tiom, ke ĝi kelkfoje atribuas al la batalo de la ideoj rolon kaj povon, kiujn ĝi ne posedas.

S-ino Najat Valland-Belkacem, post multaj aliaj, ripetas en artikolo aperinta en januaro de 2018: La Socialista Partio (PS) perdis la “kulturan batalon“ — tiu esprimo aperas trifoje.* Kiam s-ro François Hollande gajnis la prezidant-elekton de 2012, la PS havis tamen ĉiujn levilojn de la potenco: la prezidantecon, la registaron, la nacian asembleon kaj ankaŭ la senaton kaj dudek unu regionojn el dudek du. Ŝajnis, ke nenio povus malebligi la realigon de la maldekstra politiko, kiun s-ino Vallaud-Belkacem, en la registaro dum la tuta daŭro de la kvinjara prezidant-mandato, retrorigarde diras esti volinta. Sed la kontraŭaj ventoj ŝajne blovis tro forte. La “kultura batalo”, tiu mistera genio, kiu bridas la ardan volon de la sinsekvaj maldekstraj registaroj, estis perdita.

* Najat Vallaud-Belkacem, “Éloge de l’imperfection en politique ”, Le Nouveau Magazine littéraire, Parizo, januaro 2018.

Ene de la maldekstro — kun ĉiaj tendencoj — nun cirkulas nocioj, kiuj ŝajnas politike trafaj, sed kiuj montriĝas danĝeraj. Unu el ili estas la argumento de la 99 elcentoj.* La movado Occupy Wall Street, apogante sin sur statistikoj disvolvitaj de la ekonomikistoj Emmanuel Saez kaj Thomas Piketty, proponis la ideon ke la homaro estas dividita en du grupoj: la unua, la 1 elcento da plej riĉaj, akaparas la plejparton de la profitoj el la kresko; la alia, la ceteraj 99 elcentoj, suferas ĉiam pli kapturnajn malegalecojn. Tiu argumento montriĝis efika por iom da tempo, ĉar ĝi mobilizis en diversaj landoj. Sed la problemo rapide aperis: tiuj 99 elcentoj konsistas el ekstreme malsamaj elementoj. Tiu kategorio entenas same la loĝantojn de ladurboj de Delhio aŭ de Rio-de-Ĵanejro kiel la prosperajn loĝantojn de Neuilly-sur-Seine aŭ de Manhatano, al kiuj mankas nur iomete da riĉaĵo por ne esti inter la 1 elcento. Malfacilas imagi, ke tiuj loĝantaroj kuniĝas aŭ ke ili iun tagon fariĝos koheran politikan grupon.

* Vd Serge Halimi: La tromplogilo de la 99 elcentoj, Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2017.

La argumento de la “kulturbatalo” suferas analogan mison. Ĝi ne estas propradire malĝusta, sed ĝi kondukas al problemeca politika strategio. Oni renkontas ĝin ofte maldekstre, ĉe la PS, ĉe La ne submetita Francujo, sed ankaŭ dekstre, nome ĉe la tendencoj kiuj konsideras sin heredantoj de la “nova dekstro”. Ĝi devenas el tro urĝa legado de Antono Gramŝo* kaj de lia koncepto de hegemonio. La ideo estas simpla: La politiko lastanalize baziĝas sur la kulturo. Por praktiki politikon necesas unue, ke la terminaro kaj la “mondrigardo”, sur kiuj ĝi baziĝas, trudiĝis al la plej granda parto de la loĝantaro. Se la registaroj ne aplikas sian programon, tiam ne ĉar ili ne havas sufiĉe da kuraĝo kaj da ambicio, nek ĉar ili rifuzas defendi la interesojn de tiuj, kiuj elektis ilin, sed ĉar la politika etoso kontraŭstaras ĝian aplikadon. Necesas do modifi la etoson por igi la koncernatan politikon akceptebla.

* Antono Gramŝo, itale: Antonio Gramsci [antónjo Grámŝi] (1891-1937), en 1921 kunfondis kaj kungvidis la italan komunistan partion. Al la materiisma dialektiko li aldonis “filozofion de la praktiko”; lia koncepto pri “kultura hegemonio” kiel rimedo por potencakiro en kapitalisma socio havis aparte gravan eĥon. -vl

En la erao de Facebook kaj de Twitter oni povas kompreni la logon de tiu argumento. Aliĝante al ĝi, oni povas fari politikon komforte instalite en sia hejmo, antaŭ siaj ekrano kaj komputilo. Meti komenton en retejo aŭ skribi koleran tviton, tio fariĝas bonega politikaj agoj. Same kiel publikigi peticiojn aŭ venĝajn tekstojn en la kolumnoj de gazetoj kiuj perdas legantojn, kun la espero, ke tiuj tekstoj cirkulos tra la reto.

Identigi la portantojn de la ŝanĝo

La “KULTURBATALO” bone komprenis sian gravecon. Ĉinujo ekzemple hodiaŭ prenas sian soft power tre serioze. Ĉe tio temas pri koncepto ellaborita de la usona politik-sciencisto Joseph Nye, kiu konsilis plurajn demokratajn registarojn post Jimmy Carter. Laŭ Nye, en la 21-a jarcento la potenco de lando mezuriĝas malpli per sia hard power, do laŭ sia milita potenco, ol per sia kapablo influi sur la monda publika sfero, per tio ke ĝi donas pozitivan bildon pri si mem.

La ĉina registaro tiel organizas la agadon de netizens (kuntiraĵo de net kaj citizens), de la civitanoj kiuj intervenas en Interreto por defendi la interesojn de sia lando.* Kiel proponis la prezidanto Xi Jinping en parolado al la 19-a kongreso de la Ĉina Komunista Partio en oktobro de 2917, necesas “bone rakonti la rakonton de Ĉinujo kaj konstrui ĝian soft power” per disvastigado de “pozitiva energio” tra la reto. Certe, sed jen: malantaŭ la batalionoj da netizens troviĝas unu el la grandaj mondpotencoj. Ĉinujo okupas sian rangon en la internaciaj rilatoj ne pro sia soft power aŭ pro ia ajn “kulturbatalo”, sed pro sia ekonomia potenco, kiun ĝiaj gvidantoj klopodas por transformi en militan potencon.

* Kp Yuan Yang, “China’s Communist Party raises army of nationalist trolls”, Financial Times, Londono, 29-an de decembro 2017.

La esprimo “kulturbatalo” ŝuldas parton de sia sukceso al la hipotezo, laŭ kiu dum la lastaj jardekoj la dekstro trudis ideojn, naskis miksaĵon de ekonomia novliberalismo kaj de morala konservativismo, en kiu ni nun plene troviĝas.

Sed unue, la dekstro ne vere devis gajni la “kulurbatalon”, ĉar ĝiaj bazaj kategorioj, ekzemple la privata proprieto de la produktadrimedoj aŭ la merkatekonomio, ekde la mezo de la 1970-aj jaroj ne plu estis fundamente kontestataj. Eĉ la impreso, ke la tempo post la Majo 68 estis ora epoko por la maldekstro, eĉ ke ĝiaj ideoj estis hegemoniaj, devenas grandparte el retrorigarda iluzio: en Francujo la dekstrularo okupis la potencon seninterrompe dum tiu tuta periodo. La politikoj de alidistribuado kaj de agnosko de la rajtoj de la virinoj, kiujn ĝi koncedis, estis praktikataj malpli pro la rezulto de “batalo de ideoj” ol sub la premo de la orienta bloko kaj de la potencaj sociaj movadoj. financismigon Eĉ ne estas dirita, ke la rasismo, kies rekreskon oni kelkfoje prezentas kiel simptomon de“dekstriĝo” de la aktuala socio, pli graviĝis, kvankam ĝi ŝanĝis sian formon. La franca socio de la 1960-aj kaj 70-aj jaroj estis certe ne malpli rasisma ol la nuna.* Ekde la 1970-aj jaroj la kapitalismo suferis profundajn transformiĝojn: financigon, disfalon de la orienta bloko kaj enigon de tiu regiono en la mondan ekonomion, kapitalisman turniĝon en Ĉinujo, malindustriiĝon, krizon de la laborista movado, novliberalan konstruadon de Eŭropo ... En tiu ĉi kunteksto de krizo kaj de restrukturado de la sistemo la dekstrularo tenis sin preta por uzi la okazojn. Ĝi ne rezignis pri tio kaj ŝovis en la publikan debaton koherajn politikajn kaj ekonomiajn ideojn. Sed la nova novliberala hegemonio povis aperi nur post la strukturaj transformegoj, kiuj objektive malfortigis la fortojn de la progreso. Imagi, ke sufiĉas venki en la “batalo de la ideoj” por ke la sistemo ŝanĝiĝu, signifas elmeti sin al elreviĝoj.

* Kp ekz-e Yvan Gastaut, “La flambée raciste de 1973 en France”, Revue européenne des migrations internationales, vol. 9, n-ro 2, Poitiers, 1993. Vd ankaŭ Benoît Bréville, “Integrado, la granda obsedo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2018.

La argumento de la 99 elcentoj kaj tiu de la “kulturbatalo” apartenas al la sama koncepto de la socia mondo: tiu, kiu konsideras la socion kiel sennuancan enton, kiel fluan spacon, kiun oni povas influi en iu aŭ alia senco per tio ke oni cirkuligas retorikojn. La teorioj de Ernesto Laclau kaj de Chantal Mouffe, kiuj inspiris la movadon Podemos* kaj de La France insoumise estas ekzemploj de tiu koncepto.

* Vd Razmig Keucheyan kaj Renaud Lambert, “Kiel federi la disajn batalojn? Ernesto Laclau, inspiranto de Podemos”, Le Monde diplomatique, septembro 2915.

Proksimuloj de la movado gvidata de s-ro Jean-Luc Mélenchon komence de la jaro kreis televidan ĉenon nomatan Le Média kaj lanĉis lernejon por trejnado. Laŭ ĝiaj animantoj oni celas per tiuj novaj rimedoj fari la “kulturan batalon”, prepari la vojon por aliaj politikoj.* Per tio La France insoumise inspiriĝas — kaj samtempe aktualigas ilin — de socialdemokrataj kaj komunistaj institucioj: la laborista gazeto kaj la lernejo de kadruloj. Tiuj ebligis disvastigi koheran vidon al la mondo inter la membroj kaj en ilia sociala bazo.

* Kp Laure Beaudonnet, “Aude Lancelin, auteure de “La pensée en otage”: “Tout le circuit de l’information est pollué””, 20 Minutes, Parizo, 10-an de januaro 2018.

Tamen mankas esenca elemento: kiuj sociaj klasoj aŭ koalicia de klasoj estos la portantoj de la ŝanĝo? Al kiuj Le Média kaj la trejnad-lernejo unuavice direktiĝas? La komunistoj havis kiel bazon la laboristan klason kaj la aliancanajn klasojn, la kampularon kaj frakciojn dominatajn precipe de la mezaj klasoj. La “socia bloko” koncernata de la laborista gazeto kaj la lernejo de kadruloj estis tiu. Sed en la kazo de La France insoumise? “Mondrigardo” fariĝas politike efika nur se ĝi estas tiu de koalicio de klasoj, kiu kontraŭstaras al aliaj klasoj. Do necesas ankoraŭ imagi la konturojn de estonta socia bloko.

Male al tio, kion certaj interpretistoj igas lin diri, Gramŝo neniam volis fari la “kulturan batalon” la centro de la klasbatalo. Elvokante la evoluon de la siatempa marksismo, li asertas, ke “la plej lastatempa fazo de ĝia evoluo konsistas ĝuste en la postulo de la hegemonia momento kiel esenca elemento de ĝia ŝtatkoncepto kaj en la “valorigo” de la kultura fakto, de la kultura agado, de la neceso de kultura fronto apud la frontoj pure ekonomia kaj politika.”* Kunligi “kulturan fronton” kun la ekzistantaj ekonomia kaj politika frontoj, jen lia granda ideo.

* Kp Antonio Gramsci, Guerre de mouvement et guerre de position, textes choisis et présentés par Razmig Keucheyan, La Fabrique, Parizo, 2012.

Tio neniel signifas antaŭrangecon de la “kultura fronto” antaŭ la aliaj. Nek ke tiu fronto fariĝu la aparta tereno de la aktivuloj, kiuj agas en la sfero de la ideoj. Por Gramŝo la sindikatisto ofte troviĝas en la unua linio ĉe la “kultura fronto”. Per la bataloj, kiujn li organizas, li influas la fortrilatojn kaj tiel igas videbla la eblecon de alia mondo. Tio, kion Gramŝo nomas “kulturo”, senteble diferencas de tio, kion ni kutime komprenas sub tiu termino. La nocio “kultura hegemonio” ne signifas la senĉesan antaŭpreĝadon de intelektuloj aŭ de kontestmovadaj gvidantoj en la dominantaj komunikiloj, sed la kapablon de partio forĝi kaj gvidi larĝan socian blokon vekante la klaskonscion. Ne mankas ekzemploj, nek en lia epoko nek hodiaŭ.

En decembro de 2017 salajruloj de la entrepreno pri purigo Onet en la pariza regiono atingis gravan venkon.* Tiuj subkontraktuloj de la Ŝtata Fervojo (SNCF) taskitaj pri la pureco de la stacidomoj postulis aliĝon al la kolektiva konvencio pri fervoja loka varmovado de la SNCF, la retiron de klaŭzo pri moviĝo, kiu devigis ilin fari longajn veturadojn, altigon de la salajra kromaĵo por manĝo kaj oficialigon de sendokumentaj kolegoj. Fine de kvardek-kvin-taga striko ili ricevis kontentigon pri la esencaj partoj. Komence tia batalo ŝajnis des pli malverŝajna, ke ĝi estis farata de lastatempaj enmigrintoj, en entrepreno de subkontraktado kaj en sektoro, kie la interrompo de la laboro ne havas gravegan efikon al la irado de la socia vivo. Bloki petrolrafinejon signifas bloki la landon. Sed ĉesi purigi marĝenan stacidomon en la departemento Seine-Saint-Denis ...?

* Kp Cécile Manchette, “Onet. Victoire éclatante des grévistes du nettoyage des gares franciliennes” [“Onet. Brila venko de la strikantoj de purigado de la stacidomoj en la departemento Île de France”], Révolution permanente [Daŭrigata revolucio], 15-an de decembro 2017.

Kaj tamen, pro persistemo la strikantoj kaj iliaj sindikataj kolegoj gajnis. La strukturaj transformadoj de la kapitalismo ekde la 1970-aj jaroj ŝanĝis la laboristan klason. Tiu certe ne malaperis; ĝi fariĝis pli diversa sociale, etne kaj space. Fari la “batalon de la ideoj” signifas politikigi tiujn novajn popolajn klasojn, per bataloj analogaj al tiuj faritaj de la salajruloj de Onet. Ilia venko montras, ke tio, kio estas malverŝajna, tamen restas ebla. La “kultura fronto”, kunigita kun la ekonomia kaj la politika frontoj, jen precize estas tio. Ili eble ne scias tion, sed la strikintoj de Onet estas la veraj heredantoj de Gramŝo.

Razmig KEUCHEYAN.