Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Diserigita politika opozicio

La kongolanda Eklezio kontraŭ Kabila

De la 31-a de decembro 2017, manifestacioj de katolikaj aktivuloj multiĝas en Demokratia Respubliko Kongo. Ili postulas liberajn elektojn antaŭ la fino de 2018. La regantoj respondas perforte: almenaŭ dudeko da mortintoj (malfacilas nombri precize), arbitraj arestoj kaj profanitaj kultejoj.

KVANKAM lia mandato oficiale finiĝis la 19-an de decembro 2016, s-ro Joseph Kabila ankoraŭ prezidas la Demokratian Respublikon Kongo (DRK). Li jam dufoje prokrastis la baloton, spite al la interkonsento de la tago de Sankta Silvestro (la 31-a de decembro), en 2016, inter la registaro kaj la opozicio, kiu planis elektan kalendaron. La 4-an de oktobro 2016, la ŝtatestro pravigis la unuan prokraston ĉar dek milionoj da homoj — ĉefe junaj voĉdonantoj, tiel nomataj “novaj plenkreskuloj” — ne estis enskribitaj sur la listoj. La 7-an de julio 2017, la prezidanto de la Nacia Sendependa Elekta Komisiono (NSEK), s-ro Corneille Nangaa, fidelulo de s-ro Kabila, anoncis novan prokraston, argumentante, ke en pluraj provincoj, aparte en Kasajo, la sekurec-kondiĉoj ne estis sufiĉaj. La opozicio publike mallaŭdas manipuladon, memorigante ke la eksplodo de perforto en tiu regiono okazis sekve de la morto de la tradicia ĉefo Jean-Prince Mpandi, mortigita de la polico la 12-an de aŭgusto 2016.

Iniciate de la Kunordiga Laika Komitato (KLK), la mobilizado por organizado de elektoj disvolviĝas en la ĉefurbo Kinŝaso, sed ankaŭ en la provincoj, kiel ekzemple en Kisangani. Ĉi tiun 21-an de januaro 2018, la demonstraciantoj levas flagrubandojn sur kiuj legeblas: “Ni, laikaj fideluloj, postulas plenan aplikadon de la interkonsento de Sankta Silvestro 2016”, antaŭ ol esti dispelataj de la polico, kiu vundis plurajn membrojn de la paroĥo Sankta Spirito. La saman tagon, manifestacio planita en Lubumbaŝo estis nuligita pro la ĉeesto de multaj armitaj armeanoj, kiu, laŭ la regantoj, necesis por preventi “teroristan” komploton.

Post la mobilizado de asocioj kaj civitanoj organizata tra sociaj retoj dum la jaroj 2016 kaj 2017*, tiu de la katolikoj fariĝis la lasta ago de la kongolandanoj kontraŭ la obstino de la prezidanto pluteni sin kiel ŝtat-reganton. La katolika Eklezio, kiu rolis kiel mediacianto inter la reganta plimulto kaj la opozicio por intertrakti la interkonsenton de Sankta Silvestro, sentis sin trompita de la sinteno de s-ro Kabila. Ĝi transprenas la rolon de opozicio, kiu estis subfosita de internaj disdividoj, senkapigitan pro la morto, en februaro 2017, de sia ĉeffiguro, Etienne Tshisekedi, kaj kies lastaj operacioj “morta urbo” montriĝis malsukcesoj.

* Vd. Sabine Cessou, “Alt-riska transiro en Demokratia Respubliko Kongo”, Le Monde diplomatique en esperanto, decembro 2016.
Unue en la konservativa tendaro

LA ROLO de la katolika eklezio, kies fideluloj estas ĉirkaŭ la duono de la landa loĝantaro, klariĝas pro ĝia kapablo enkorpigi tra ĝiaj paroĥoj, ĝiaj bonfaraj asocioj, ĝiaj baz-komunumoj kaj ĝia laikula movado, unu el la lastaj institucioj al kiuj la loĝantaro fidas. La ligiteco al la regantoj de la eksa prezidanto de la Eklezio de Kristo en Kongolando, protestanto-devena, eĉ plifortigas tiun lokon: episkopo Pierre Marini Bodho konsentis sidi en la senato en la prezidanta tendaro, antaŭ ol esti forneita de parto de liaj paroĥanoj. Multaj protestantoj, kimbangistoj* aŭ anoj de la tendenco “Eklezioj de la vekiĝo” partoprenas en la surstrataj manifestacioj iniciatitaj de la katolikoj.

* Eklezio fondita en 1921 de Simon Kimbangu, enprizonigita de la belga kolonianto. Membro de la Ekumena Konsilio de la Eklezioj ĝis 2004, ĝi inkluzivas plurajn milionojn da adeptoj en DRK.

La Nacia Episkopa Konferenco de Kongolando (NEKK) kaj ĝia komisiono ‘Justo kaj paco’ publike mallaŭdas la rabadon de naturaj riĉaĵoj, la maljustajn minejajn kontraktojn, poluon. La episkopo de la episkopejo Kilwa-Kasenga, en Katango, monsinjoro Fulgence Muteba, publike mallaŭdas la kontraŭleĝan komercon de ruĝa ligno en kiu partoprenas membroj de la prezidanta familio. Li metas sian lukton sub la signo de la encikliko Laudato si’ (“Laŭdata estu”)*, en kiu Papo Francisko asertas: “Mistrakti la Teron egalas peki kontraŭ si mem .” La loĝistiko starigita de la NEKK okaze de la nombrado de la baloto de 2011 malkaŝis la amasan fraŭdon, kiu ebligis la reelekton de s-ro Kabila, reganta de 2001. Ĝi tiel atestis pri sendependo, kiu, tra la historio de la lando, ne ĉiam estis tiel elstara.

* Vd. Jean-Michel Dumay, “La papo kontraŭ la “sterko de la diablo””, Le Monde diplomatique en esperanto, septembro 2015.

Katolikismo eniris Kongolandon en 1548, kun portugalaj jezuitoj. Poste, la Eklezio konsistigis unu el la subtenkolonoj de la kolonia triunuo, kune kun la belga administracio kaj la ĉarto-kompanioj — privataj kompanioj, kiuj kolektas impostojn kaj posedas minejajn koncesiojn. Okaze de la sendependiĝo, ĝi ludas ĉefe konservativan rolon, ne favoran al Patrice Lumumba, kiu “pekis” helpvokante Moskvon okaze de la Katango-secesio. En 1985, la decido de Johano-Paŭlo la 2-a beatigi Marie-Clementine Anuarite Nengapeta, monahinon martire mortintan en 1964, kaptitan de lumumbistaj simba-ribeluloj, atestas pri la etoso de “malvarma milito”, kiu ankoraŭ ekzistas en parto de la katolika hierarkio en Kongolando.

Poste, iom post iom, la Eklezio baskulas en la opozicion al la ideologio de “aŭtenteco”, tute inventita de marŝalo Joseph Mobutu, prezidanto de la Respubliko de 1965 ĝis 1997. Tiu postulata reveno al la antaŭkoloniismaj radikoj kondukas aparte al la forigo de la kristanaj personaj nomoj el la ŝtataj registroj, komence de la 1970-aj jaroj. Tiam rapide okazas disiĝo inter la ŝtato kaj la katolikoj. Malgraŭ tio, la Eklezio de tio, kion oni tiam nomas Zairo, ne ĉiam estis obeema disĉiplo de Romo: ĝi postulis sian afrikan identecon sine de la universala Eklezio, ellaborante la zairan riton de la dancata meso, agnoskita de Romo en 1988, kaj diskonigante sian mesaĝon danke al la laikaj paroĥestroj “bakambi”.

Dum la diktaturo de Mobutu la fendo pliprofundiĝas. Spronata de la bazaj komunumoj, sentemaj al la teologio de liberiĝo, la hierarkio mem fine disvastigas la aspirojn al pli da libereco kaj socia justeco. Atestas pri tio Chemins de libération (Vojoj de liberiĝo), la libro de la ĉefepiskopo de Kananga, Martin-Léonard Bakole wa Ilunga, eldonita en 1978, tre kritika pri la Mobutu-reĝimo, la rolo de la Eklezio dum la kolonia periodo kaj la ekonomia modelo de la lando*. Alia grava figuro de tiu tendenco, abato José Mpundu, fondinto de la grupo Amos, kiu rekomendas neperforton responde al atencoj kontraŭ la homrajtoj kaj al neado de demokratio. Sed tiu evoluo estas nuancata: origina el la provinco Ekvadoro kaj katoliko (male al s-ro Kabila, kiu estas protestanto), Mobutu estas dum kelka tempo subtenata de la episkopoj de lia regiono*.

* Martin-Léonard Bakole wa Ilunga, Chemins de libération, Éditions de l’archidiocèse, Kananga, 1978
* Ignace Ndongala Maduku, Religion et politique en RD Congo. Marches des chrétiens et paroles des évêques catholiques sur les élections, Karthala, Parizo, 2016.

Finfine, la katolikaj episkopoj ja donas la lastan baton al lia reĝimo, per sia klarig-raporto de la 9-a de marto 1990. Tiu dokumento, kies publikigo aperas kvazaŭ majestatenco, proklamas, ke “la partio ne estas la nacio” kaj postulas, ke “ĉiuj laŭleĝaj rimedoj estu uzataj por eviti ke malplimulto aŭ grupo de civitanoj povus konfiski la regpotencon kaj trudi ĝin al la popolo por sia propra profito”. Unu monaton poste, Mobutu anoncas restarigon de plurpartiismo. La kardinalo de Kinŝaso Laurent Monsengwo prezidas la Suverenan Nacian Konferencon (1990-92), kiu celas kunigi la vivfortojn de la lando kaj organizi demokratigon. La provo trude fermi tiun instancon estigas la marŝon de la kristanoj de la 16-a de februaro 1992, kiu estas sange subpremata. Pro la indigna protesto, la registaro estas devigata remalfermi la konferencon. Kvin jarojn poste, la kruela subpremado, kiu kaŭzas inter dek sep (laŭ la regantoj) kaj kvardek naŭ (laŭ la NRO ‘Kuracistoj sen landlimo’) mortintojn inter la katolikaj aktivuloj, kontribuas al kreado de klimato favora al renverso de la reĝimo.

En la epoko de kadukiĝanta “mobutismo”, jam, la katolika Eklezio ne nur aŭdigas kritikan voĉon, kiu publike mallaŭdas “malutilajn ĉefojn”; ĝi ankaŭ estas la sola institucio ĉeestanta ĉie sur la nacia teritorio, kiu plenumas taskojn forlasitajn de la ŝtato sur la kampoj edukado, sano, kaj eĉ ŝparado, en lando kie la banka sistemo bankrotis.

Sekve de tiu surtera rolo, la NEKK malnodas la krizon estigitan de la rifuzo de s-ro Kabila forlasi la regpostenon. Ĉu la subpremado de la katolikaj manifestacioj anoncas la baldaŭan finon de la prezidanto? La indigno estigita de la profanado de kultejoj kaj arestado de infanaj messervantoj vekis tra la mondo solidarecon de la “internacia firmao” Vatikano] kaj de ties satelitoj. En la imago de la kongolandaj kaj alilokaj kristanoj, la ŝtatestro prenas la rolon de la reĝo Herodo, mortiginto de senpekuloj, kaj de Faraono, malhelpanta la elektitan popolon atingi la promesitan teron de demokratio. Kvankam eble karikaturaj, ĉi tiuj analogecoj, perceptataj de milionoj da homoj kiel realeco, fariĝas inspiraj fortoj kaj “faras” la politikon.

Krucmilito disvolviĝas en D.R. Kongo. Por la aktivuloj, akiri la foriron de s-ro Kabila ne plu estas nur civitana devo, sed ankaŭ religia postulo. En sia parolado de la 2-a de januaro, la kardinalo Monsengwo (nun 78-jara) estis akre kritika: “Estas tempo nun por ke la vero venku la sisteman mensogon, ke la malbonuloj foriru kaj ke regu paco kaj justeco en DRK.” Li ankaŭ forte kritikas tiujn, “kiuj piedpremas la religian liberecon de la popolo, religian liberecon, kiu estas la bazo de ĉiuj liberecoj”, kaj la “barbarecon” de la “pretende kuraĝaj uniforme vestitaj homoj”.

“Rezisto kaj persistemo”

EN LETERO adresita al la kongolanda klerikaro la 5-an de januaro, la argentinano Luis Mariano Montemayor, vatikana ambasadoro proksima al la papo, substrekas “la popularecon de la marŝo de la 31-a de decembro” kaj prognozas, “ke aliaj iniciatoj aperos en la venontaj monatoj”. Li invitas la prelatojn subteni la alvokojn al novaj marŝoj.

Tuj poste, la KLK alvokas “al rezisto kaj al persistemo”. La 8-an de januaro, La Bukavu-ĉefepiskopejo iniciatas preĝĉenon por organizado de libera kaj travidebla elekto. Ĉiuĵaŭde je la 21-a horo, tra la tuta lando, la paroĥestroj sonorigas la sonorilojn por postuli respekton de la interkonsento de Sankta Silvestro. La bazo de la protestado senĉese plilarĝiĝas. Dum la marŝo de la 31-a de decembro 2017, al la kristanoj aliĝis manifestaciantoj el aliaj religioj. Poste, tre konataj famuloj el tiuj rondoj publike engaĝiĝis, kiel ekzemple s-ro Simon Kimbangu Kiangani, nepo de la profeto fondinto de la kimbangista eklezio, kiu alvokas siajn samreligianojn marŝmanifestacii kun palmobranĉoj la 21-an de januaro. Kaj la ĉefo de la islama komunumo, ŝejko Ali Mwinyi M’Kuu, petas la regantojn respekti siajn promesojn kaj la Konstitucion.

La kongolanda eklezio, la plej prestiĝa sur la kontinento, tamen ne estas la sola en Afriko, kiu plenumas gravan politikan rolon. En Ruando, la spirita kaj surtera graveco de la katolika Eklezio estis konsiderinda antaŭ la genocido de la tucioj de 1994, kiun ĝi ne malhelpis pro la koluzio de la hierarkio kun la reĝimo de la prezidantoj Grégoire Kayibanda kaj Juvénal Habyarimana, heroldoj de la hutua superecisma ideologio. Atestis pri tio la aparteno ĝis 1990 de la ĉefepiskopo de Kigalo, monsinjoro Vincent Nsengiyumva, al la centra komitato de la unusola partio, kaj la partopreno de kelkaj pastroj en la amasmurdoj. En Burundo, la elpelo de misiistoj kaj persekutado de la ekleziaj komunumoj Imana sahwanya, kritikaj pri la diskriminacio kontraŭ la hutua plimulto fare de la reĝimo regata de tucioj, kreis kuntekston favoran al akceptado de la puĉo de majoro Pierre Buyoya, en 1987.

Tra la tuta kontinento, la katolika Eklezio kontribuis al emerĝo de la naciaj konferencoj, kiuj anoncis la finon de la unusolaj partioj. La unua konferenco, prezidata de monsinjoro Isidore de Souza, okazis en Benino en 1990. Poste, ilia rolo daŭris, en DRK, sed ankaŭ Burundo, kie, en septembro 2017, la episkopa konferenco alvokis la registaron restarigi dialogon kun la opozicio en ekzilo. En Burkina Faso, la kardinalo Philippe Ouedraogo alvokis en 2014 al la obeo al la konstitucio, kiu malpermesis al s-ro Blaise Compaoré, reganta de dudek sep jaroj, kandidati por nova mandato-periodo. En Senegalo, la kardinalo Théodore Adrien Sarr engaĝiĝis en la batalo por paco en Kazamanco, dum en Niĝerio en 2016, la kardinalo Anthony Olubunmi Okogie parolis pri la “malsato pri pano kaj bona regado” de la popolo. Tridek jarojn antaŭe, la dominikana Frato Albert Nolan estis je la origino, kun protestantaj pastoroj, de la “dokumento Kairos”, potenca teologia ilo por la lukto kontraŭ apartismo publikigita en 1985. Ĝi proklamis, same kiel faras nun la kongolandaj katolikoj, la profetan rolon de la evangelia mesaĝo kontraŭ la ekscesoj de Cezaro.

La potenco-elprovo, en kiun eniris la kongolanda katolika Eklezio fariĝas kontinenta simbolo. La 23-an de februaro 2018, du tagojn antaŭ la tria marŝo, la episkopoj de Madagaskaro, Burkina Faso kaj Niĝero esprimis sian solidarecon kun la NEKK.

François MISSER