Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La dua armena printempo

Tridek jarojn poste

Post tri semajnoj da manifestacioj pacaj kaj de civila malobeo, juna deputito de la opozicio fariĝis la ĉefministro de Armenujo, la 8-an de majo 2018. Urba loĝantaro, kreema kaj plurlingva, sukcesis faligi rigidan potencon, tipan por la postsovetia spaco, en movado kiu memorigas pli la luktadon por sendependeco ol la “kolorajn revoluciojn”.

KUN kamuflostila T-ĉemizo, ĉapo kun larĝa rando kaj tenduma dorsosako, s-ro Nikol Paŝinian estas sperta marŝisto. Kun sal-pipra barbo, rompita voĉo, tiu duaranga deputito, kiu reprezentas mutan opozicion, montriĝis talenta oratoro, kapabla redoni guston de la politiko al armena junularo, kiu revis jam nur pri ekzilo. Kiam li foriris de Gumri, la 31-an de marto 2018, li kunigis nur dekon da adeptoj en tiu norda urbo, viktima de la tertremo de 1988 kaj de la senindustriigo. Sed lia slogano “Mergir Sergin” (“Rifuzu Serĝon”) plene trafis: s-ro Serĝo Sarkissian, prezidanto de la respubliko jam dum dek jaroj, provas alkroĉi sin je la potenco per konstitucia ĵonglaĵo, kiu faras lin ĉefministro kun fortigitaj prerogativoj. Kelkajn semajnojn kaj 250 kilometrojn poste, kiam la marŝantoj alvenas ĉe la pordoj de Erevanano, ili estis pluraj dekmiloj, kiuj diris al li: “For!”

En lando de iomete malpli ol tri milionoj da loĝantoj oni taksas ke proksimume ĉiu kvina homo partoprenis en tiu rivereto kiu fariĝis rivero kaj poste riverego. La 23-an de aprilo ili estis almenaŭ 150 000 nur en la ĉefurbo, Erevano, kiuj atingis la liberigon de s-ro Paŝinian, mallonge arestita de la polico. “Nikol Paŝinian pravis. Kaj mi, mi trompiĝis” fine koncedis s-ro Sarkissian klinante sin kaj la saman vesperon demisiis, nur ses tagojn post sia enposteniĝo. Tagon antaŭe, malverŝajna renkontiĝo kunigis la du virojn antaŭ la filmiloj kaj malkaŝis la amplekson de la generacia kolizio.

Tiu mobiliziĝo kaj tiu renverso de la historio memorigas la grandajn ekologiistajn kaj naciistajn manifestaciojn de 1987 kaj 1988 en Erevano, kiuj antaŭprezentis la disfalon de Sovetunio. La eta sudkaŭkaza respubliko fine akiris sian suverenecon ekde aŭgusto de 1991, plurajn monatojn antaŭ ol tiu estis koncedita al la aliaj respublikoj de la USSR. Kiel notas la etnologo Levon Abrahamian, kun tridek jaroj da distanco oni retrovas la saman festan, artan dimension, kaj tiu sparko eliris de manpleno da preskaŭ ne konataj intelektuloj kaj aktivuloj. S-ro Paŝinian tiutempe estis nur 13-jara. Kun li, la idoj de la “1988-a generacio” hodiaŭ manifestacias kaj postulas raporton al siaj gepatroj, kiuj batalis por la sendependeco, poste dum la Karabaĥ-milito (1991-19949 por elŝiri el Azerbajĝano tiun malnovan aŭtonoman respublikon plejmulte loĝatan de armenoj.*

* Vd Philippe Descamps, “État de guerre permanent dans le Haut-Karabakh”, Le Monde diplomatique, decembro 2012.

Kvankam ĝi kaŭzis fieron same en Armenujo kiel en la diasporo, tiu milito — venka surloke, sed sen diplomatia solvo — ruinigis la landon kaj metis ĝin en tiklan geopolitikan situacion. Ĝi estis submetita al duobla blokado, turka kaj azera, kaj fariĝis dependa de siaj aliancanoj: Ruslando por sia sekureco kaj Irano por sia provizado, precipe per gaso. La ĉefaj agantoj de la milito fariĝis regantaj, ne nur en la eta memproklamita respubliko, sed ankaŭ en Erevano. Tiel, s-ro Robert Koĉarian, prezidanto de la respubliko Alta-Karabaĥo de 1994 ĝis 1998, fariĝis ĉefministro en 1997 kaj poste prezidanto de la Respubliko Armenujo de 1998 ĝis 2008. Antaŭ ol fariĝi lia posteulo, s-ro Sarkissian estis lia ĉefo de ĉefstabo, poste lia defend-ministro. Ambaŭ naskiĝis en Stepanakert/Ĥankendi, la ĉefurbo de Alta-Karabaĥo, kaj komencis sian politikan karieron en la Komunista Partio, tempe de la USSR. Post forigi el la potenco la homojn de la sendependeco, inter alie la prezidanton Levon Ter-Petrossian, la Karabaĥuloj, la “karabagis”, starigis rigidan politikan sistemon, kiu daŭris dudek jarojn, kaj apogis sin sur tri pilierojn: regadon de la elektoj, kontrolon de la aferoj kaj bonajn rilatojn kun Ruslando.

Sekreta interkonsentoj de oligarĥoj

KONCERNE la elektojn, Armenujo brile ilustras la koncepton de “administraj resursoj”, tiel priskribitan de la venecia komisiono de la Eŭropa Konsilantaro: “La administraj resursoj estas la homajn, financaj, materiaj resursoj, per naturaĵoj kaj aliaj nemateriaj resursoj, pri kiuj disponas la kandidatoj kun finiĝanta mandato kaj la funkciuloj ĉe la elektoj, danke al la kontrolado, kiun ili praktikas al la personaro, la financoj, al la atribuaĵoj en la publika sektoro, al la aliro al la publikaj ekipaĵoj, kiun ili ĝuas, kaj al la prestiĝo aŭ publika videblo, kiun donas al ili la statuso de delegito aŭ de funkciulo.”* Kvankam la regulaj manifestacioj vespere de la rezultoj estis vanaj antaŭ la printempo de 2018, ili tamen ritmis la civitanan vivon jam dum du jardekoj kaj ebligis al s-ro Paŝinian aperi kvazaŭ savonta heroo.

* “Rapport sur l’abus de ressources administratives pendant les processus électoraux” [“Raporto pri misuzo de administraj resursoj dum elektaj procezoj“], Commission européenne pour la démocratie par le droit (commission de Venise) [Eŭropa Komisiono por la demokratio pere de juro (komisiono de Venecio)], Konsilantaro de Eŭropo, Strasburgo, 20-an de decembro 2013.

En la jaro 1998 li estis ĉefredaktisto de la gazeto Oraguir (“Ĵurnalo”). Poste li fariĝis tiu de Hajkakan Jamanak (“La Armena Tempo”), proksima al la opozicio de s-ro Koĉarian. Konscia pri la limoj de sia agado kiel ĵurnalisto, li ekagis en politiko kaj en 2006 fondis la Ajlentrank (“Alternativo”), movadon de la civila socio. Li uzis ĝin kiel saltotabulon por prezenti sin por la parlament-elektoj de majo 2017 en listo proksima de la iama Armena Nacia Movado (ANM), en la potenco inter 1990 kaj 1998). Kiam s-ro Ter-Petrossian kontestis la venkon de s-ro Sarkissian en la prezidant-elekto de 2008, s-ro Paŝinian animis la manifestaciojn en Erevano. Post la deklaro de la urĝostato li pasis en kaŝitecon. Li estis serĉata dum pli ol jaro, kaj poste li mem liveris sin al la justico kaj estis malliberigita ĝis en 2011.

La Respublikana Partio de Armenujo (HHK), membro de la Eŭropa Popola Partio, apogo de la sistemo, postulis ultranaciisman kaj konservativan ideologon, kiun ĝi ĉerpis el la verkoj de la naciista batalanto arekin Nĝeh (1886-1955), apostolo de la “rasa religio (cerakron). La HHK iom post iom akiris la ĉefajn levilojn de la potenco. Neniu direktoro de lernejo aŭ vilaĝestro troviĝis ekster ĝia klientaro de 140 000 membroj. La ĉiuflanka pragmatismo de tiu partio, kiu dominas la parlamenton, perfekte adaptiĝas al la rilatoj de interdependeco teksitaj inter etaj aŭ altaj funkciuloj kaj potencaj aferistoj.

Ekonomie la mandatoj de s-roj Koĉarian kaj Sarkissan estis stampitaj de pli rapidaj privatigoj komencitaj sub la prezidanteco de s-ro Ter-Petrossian. La koncedoj al la rusaj aŭ armenaj privataj interesoj servis kiel invest-politiko kaj kondukis al forvendado de la riĉaĵoj, speciale minejaj, kaj oferis la medion. Kvardeko de oligarĥoj, inter ili pluraj deputitoj, regas la esencon de la industriaj, komercaj kaj bankaj aktivecoj. En 2016 Armenujo okupis la malmulte enviindan 113-an lokon de la korupto-percepta indekso de Transparency International, dum la organizaĵo Freedom House, kiu studas la naciojn en transformiĝo, rangigis ĝin en la kategorion de “duon-solidiĝintaj aŭtoritataj reĝimoj”.* Tiu kaptado de la resursoj sekvigas kreskon de la malegalecoj. Spite al la kresko reakirita dum la lasta jardeko, preskaŭ triono de la loĝantaro vivas ankoraŭ sub la sojlo de malriĉeco dum la kvoto de senlaboreco atingis 18 elcentojn en 2016.*

* Rapport2018 sur les nations en transition, [www.freedomhouse.org].
* Statistika komitato de la respubliko Armenujo, [http://armstatbank.am].

Sekvo: la elirado elsangigis la landon kaj samtempe servis kiel valvo al la politika malkontento. Oni taksas, ke preskaŭ triono de la loĝantaro forlasis la landon. Armenujo havas hodiaŭ minimume 650 000 loĝantojn malpli ol fine de la sovetia epoko.* La transigaj pagoj, senditaj de la elmigrintoj el Ruslando aŭ el la Okcidento, estis preskaŭ 20 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP) en 2013, kaj ankoraŭ 13 elcentoj en 2016.* Ili servas tre multe al investoj, sed multe al konsumado de importitaj produktoj, pri kiuj la oligarĥoj regas la distribuadon. Tiu demografia malvigliĝo kreskigas ankaŭ la minacon por la sekureco de la lando, dum Azerbajĝano registras 3,5-oble pli da naskoj jare kaj estas dotita de milita buĝeto preskaŭ trioble pli alta.*

* Armenujo havis 3,6 milionojn da registritaj loĝantoj en 1992, kontraŭ 2,9 en 2017, laŭ la oficialaj statistikoj, verŝajne tre optimismaj.
* “Migrant remittance inflows” kaj ĝeneralaj donitaĵoj pri Armenujo, Monda Banko, Vaŝingtono, DC.
* Tiu buĝeto altas je 1 529 milionoj da dolaroj, kontraŭ 444 de Armenujo en 2017. “Military expenditure by country”, Internacia Instituto de Esplorado pri la paco, de Stokholmo (SIPRI), 2018.

La konflikto de Karabaĥo fine metis Armenujon en densan dependecon de Ruslando. La du landoj, strategiaj aliancanoj kadre de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco (OTKS), havas komunan sistemon de aera defendo. Pro la traktatoj subskribitaj en 1992 kaj poste en 1995, rusaj soldatoj protektas ankaŭ la armenan-turkan landlimon kaj en Gumri disponas pri bazo de 3 000 homoj, kies luado estis daŭrigata ĝis la jaro 2044. Kremlo regas la enŝlimiĝon de la diplomatia procezo, kiu fakte agnoskas la ĝisnunan staton: nek milito nek paco. Kiel centra aganto de la Minska Grupo, fondita en 1992 (kun Usono kaj Francujo), Moskvo konservas premilon armante Erevanon aŭ Bakuon laŭ siaj momentaj intencoj aŭ interesoj. La ĵusa proksimiĝo inter Moskvo kaj Ankaro timigis ĉe la armenoj novajn premojn por redoni la okupatajn azerajn teritoriojn. Armilvendoj al Azerbajĝano estis perceptataj de granda parto de la armena opinio, tradicie rusamika, kiel perfido post la ofensivo ĉe la frontlinio, kiu kostis la vivon al 94 armenaj soldatoj en aprilo de 2016. Sed en oktobro de 2017 la armena registaro anoncis, ke Moskvo donos al ĝi novan krediton de proksimume 100 milionoj da dolaroj por financi la aĉeton de rusaj armiloj je amikeca prezo ...

La strategia dependeco duoblĝas per ekonomia dependeco, ĉar la rusaj interesoj akaparis la ŝlosilajn sektorojn de la armena ekonomio: atomenergia, gasa, elektra, transporta ktp. Ruslando kontribuas je 39,5 elcentoj al la eksterlandaj rektaj investoj en la lando, kaj pluraj armenaj oligarĥoj estas ligitaj kun siaj rusaj kolegoj. Kiam li estis deputito de la opozicio, s-ro Paŝinian ne hezitis kritiki la aliĝon al la Eŭrop-Azia Ekonomia Unio, en 2013, gvidata de Moskvo, en la momento, kiam lia lando, same kiel Ukrainujo, pretiĝis por aliĝi al la orienta partnereco de la Eŭropa Unio.

Kanaligi la energion de la junularo

KIAM LA aprilaj manifestacioj ampleksiĝis, Kremlo elektis prudenton. Kiel fortan signalon, la rusaj gvidantoj kredis pli la raportojn de siaj diplomatoj ol la avertojn de la senditoj de la armena potenco al Moskvo por prezenti la okazantajn eventojn kiel ripetadon de la “koloraj revolucioj”, tiuj strataj movadoj, kiuj en la 2000-aj jaroj kondukis al reĝimoj malamikaj kontraŭ la rusaj interesoj en Ukrainujo, en Kartvelujo kaj en Kirgizujo.

Dum Erevano kaj la precipaj urboj de la lando partoprenis en la movado, la sudo de la lando, pli regata de la HHK, kaj antaŭ ĉio Karabaĥo, ne moviĝis. La gvidantoj de la HHK, ludante per la sentebla kordo kaj gurdante la neceson de nacia kunteniĝo, ne ĉesis anonci proksiman atakon de la azeroj. Sed tiu birdotimigilo efikis pli en la diasporo ol en la armena loĝantaro, dolore spertinta la korupto-skandalojn, kiuj subfosas la defendon. S-ro Paŝinian, konscia pri la graveco de la afero, volis pruvi, ke li mastras tiun dosieron kaj faris sian unuan vojaĝon kiel ĉefministro al Ŝuiĉi / Ŝuĉa, por la datreveno de la konkero de tiu urbo, la 9-an de majo 1992, kiu signifis decidan turniĝon de la milito.

La armena civila socio solidiĝis tra sinsekvaj tavoloj, kaj en ĉiu kontesta moviĝo gajnis da matureco: elektoj de 2008, kontraŭstaro al la urbaj aranĝadoj en Erevano en 2011, al la altigo de la bus-tarifoj en 2013, al la altigo de tiuj de elektro en 2015, ktp. S-ro Paŝinian sciis uzi siaprofite la energion kaj la mobiliziĝon de la junaj studentoj kaj aktivuloj, kaj ilian regadon de la sociaj retoj. La movado de 2018 eĉ ricevis sian muzikgrupon kun la kanzono Kajlum em (“Mi marŝas”), prezentata de la rok-kantisto Hajk Stver, kies paroloj estis verkitaj de s-ro Paŝinian mem.

Li, kiu neniam faris vere ion alian ol ĵurnalismon kaj strat-politikon, tamen devos kunlabori kun parlamento, kiu estas ankoraŭ dominata de la HHK, malmulte urĝata elmeti siajn seĝojn al risko kaj modifi la elekto-leĝon. Li devos ankaŭ intertrakti kun kelkaj el siaj novaj aliancanoj, ekz-e la oligarĥon Gagik Carukian, gvidanto de Prospera Armenujo (konservativa) la dua plej granda partio en la parlamento. Eĉ pli komplekse: li devos starigi disigon de la potencoj, certigi renovigon de la generacioj kaj trovi daŭreman solvon por Karabaĥo.

En la ekstera politiko la realpolitiko jam trudiĝas. Hieraŭ kritika al la aliĝo de lia lando al la Eŭrop-Azia Ekonomia Unio, la eksa deputito de la opozicio vestis sian novan kostumon de ĉefministro por kuniĝi en Soĉio, la 14-an de majo, la ŝtatestrojn de tiu organizaĵo, kiuj plej varme akceptis lin. La konsisto de la nova transira registaro, karakterizata de sia juneco kaj sia sensperteco, eble malcertigas ankaŭ liajn ŝancojn atingi konvinkajn rezultojn. Se li ne volas per reveno al la nemoviĝo de la 1988-a generacio elrevigi tiujn, kiuj portis lin en la potencon, la nova ĉefministro devos tre rapide avanci ĉe tri frontoj: organizado de travideblaj elektoj, batalo kontraŭ la prebendoj kaj starigo de pli ekvilibra partnereco kun Ruslando.

Tigran YEGAVIAN.