Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Eŭropaj piedmatoj

La petskriboj kaj signoj de korinklino de tri eŭropaj gvidantoj — s-ro Emmanuel Macron, s-ino Angela Merkel kaj s-ro Boris Johnson — kiuj kaĵolis s-ron Donald Trump, servis al nenio: la prezidanto de Usono rebatis per ilia humiligo. Li minacas ilin per komercaj kaj financaj reprezalioj, se ili ne rompas la kontrakton, kiun ĝi mem faris antaŭ tri jaroj kun Irano. Ĉar Usono radikale ŝanĝis sian pozicio pri la temo, ĝiaj aliancanoj devas adaptiĝi. En liaj okuloj Parizo, Londono kaj Berlino ne pezas multe, ĉiukaze multe malpli ol Riado aŭ Tel-Avivo.

“Al homo, kiu kondamnas sin mem, oni ĉiam emas bati por rompi en mil pecojn lian malmulte restantan dignon”, skribis Jean-Paul Sartre en Les Chemins de la liberté [La vojoj al libereco]. Lia observo validas ankaŭ pri ŝtatoj. Ekzemple tiu de la Eŭropa Unio. S-ro Macron proklamas sian rifuzon paroli “kun fusilo ĉe la tempio”, kaj s-ino Merkel bedaŭras, ke Vaŝingtono “eĉ pli malfaciligas la aferojn” en la Proksim-Oriento. Sed nek unu nek la alia ŝajnas preta rebati alie ol per lamentado. Kaj la grandaj eŭropaj entreprenoj komprenis, al kiu ili devas obei, kiam eĉ la sendo de retmesaĝo, kiu pasas tra usona servilo aŭ tra la valuto dolaro en transakcio kun Irano elmetas ilin al ekstremaj punoj (vidu la artikolon de Ibrahim Warde:).

Ekde la diktaĵo de s-ro Trump anonciĝis, Total — antaŭe la Franca Petrol-Kompanio — nuligis siajn projektojn de investo en la Islama Respubliko Irano. La prezidanto Macron tamen en la sama momento provis konservi la interkonsenton kun Teherano. Sed li precizigis: “Mi diras tion tre klare: ni ne sankcios nek kontraŭsankcios usonajn entreprenojn. [...] Kaj ni ne trudos al la [francaj] entreprenoj resti [en Irano]; jen la realo de la vivo de la aferoj. La prezidanto de la Franca Respubliko ne estas la prezidanto-ĝenerala direktoro de Total.”* Tiu, sekve, obeis al la ordonoj de la Blanka Domo.

* Gazetara konferenco, Sofio, 17-an de majo 2018.

Niaj eternaj preĝ-mueliloj konkludis el tiu epizodo, ke necesas pli da Eŭropo.* Sed ju pli tiu ampleksiĝas kaj instituciiĝas, ĝi malpli rezistas al la usonaj ordonoj. En 1980 naŭ membroj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo poziciiĝis pri la Proksim-Oriento insistis pri la rajto de naciaj aspiroj de la palestina popolo; la 14-an de majo ĉi-jare, male, kvar ŝtatoj de la Unio (Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Hungarujo kaj Rumanujo) estis reprezentataj ĉe la solena malfermo de la usona ambasadejo en Jerusalemo, en la momento, kiam la israelaj armitaj fortoj ekzekutis dekojn da civiluloj en Gazo. Eĉ pli: inter la dudek ok nunaj membroj de la Unio, dek unu invadis Irakon flanke de la usonaj trupoj.

* Tiun kredon la komentisto de France Inter Bernard Guetta gurdas ĉiumatene jam dum dudek jaroj, kia ajn estas la temo de lia kroniko ...

La Eŭropa Unio ne ĉesas akrigi siajn kriteriojn de aliĝo. Ĝi ĉiam forgesas unu, kiun s-ro Trump ĵus memorigis al ĝi: la neceson por siaj aliĝantoj esti sendependaj kaj suverenaj.

Serge HALIMI.