Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La francaj socialistoj: “La malsukceso estas pro la aliaj ...”

ANTAŬ dek du jaroj, s-ro François Hollande, tiam unua sekretario de la Socialista Partio (SP), tiris la instruojn el la eliminado de s-ro Lionel Jospin en la unua baloto de la prezidant-elekto de 2002. Kaj li petegis ĉiujn elementojn maldekstrajn de la SP ke ili “ne lasu la socialdemokrataron sola kun ĝi mem”. Alie li timus, ke la “du riveroj” de la maldekstro, la lia kaj la pli radikala, “ne plu kuniĝos, eĉ ne okaze de elektaj kuniradoj”.* Jen li pensis ne malbone ... Dum kvin jaroj, s-ro Hollande, elektita prezidanto de la respubliko en 2012 pro la forta rifuzo vekita de lia antaŭulo, regis sola, kaj li disponis pri ĉiuj politikaj leviloj. Fine de sia mandato li tiom “elrevigis”, ke en aprilo de 2017 s-ro Benoît Hamon, la oficiala kandidato de lia partio, rikoltis — kun la apogo de la ekologiistoj — nur 6,3 elcentojn de la voĉoj. La plej multaj elektintoj de s-ro Hollande en 2012 efektive preferis ol lin aŭ s-ron Emmanuel Macron aŭ s-ron Jean-Luc Mélenchon.* De kvindek jaroj la distanco inter la “du riveroj” estis neniam tiel granda.

* Vd “Quand la gauche de gouvernement raconte son histoire”, Le Monde diplomatique, aprilo 2007.
* Laŭ Jérôme Fourquet, s-ro Hamon kunigis nur 16 elcentojn de la elektintoj de s-ro Hollande en la unua baloto de2012, s-ro Macron 48 elcentojn, s-ro Mélenchon 26 elcenton (Sur la gauche radicale: le vote Mélenchon”, Commentaire, Parizo, aŭtuno de 2017.)

Post kiam kelkaj el la precipaj agintoj de la pasinta kvinjara mandato prenis la plumon por doni “instruojn” sen atendi la kronikon — la eksa ĉefministro Bernard Cazeneuve* — aŭ por tiri ilin — la prezidinto Hollande* — oni povintus atendi de iliaj laboraĵoj kelkajn profundajn kritikojn. Oni serĉas ilin vane. En siaj memoraĵoj s-ro Cazeneuve liveras preskaŭ neniom el siaj “cent kvindek tagoj da streĉiteco en Matignon” krom sian observadon de la “impresaj rezultoj de la reĝmo” de s-ro Martin Schulz, tiam prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Aŭ la detalojn de siaj flarsentoj kiam, en arbaro, li flaras “la odorojn de malseka tero kiuj estas kvazaŭ promesoj por la junaj ŝosoj de la venonta printempo”. Nenia spuro en lia atestaĵo pri espero (krom botanika), pri granda ambicio, nek, envere, pri ia ajn projekto. S-ro Cazeneuve regas, jen ĉio. Li prezidas kunvenojn, solene malfermas lokalojn, elverŝas paroladojn. Kaj, kiam nenio funkcias, kio okazis ofte, li atribuas sian malpopularecon al la dividiteco de siaj “amikoj”, al iliaj “revarmigitaj malametoj”, al la “maldekstrismo” de la kritikemuloj de la SP.

* Bernard Cazeneuve, Chaque jour compte. Cent cinquante jours sous tension à Matignon, Stock, Parizo, 2017.
* François Hollande, Les Leçons du pouvoir [La instruoj de la potenco], Stock, 2018.

Tiutempe la socialistoj identigis sian malamikon ekster siaj rondoj. Maldekstre de ili, por esti preciza. Tiel, s-ro Cazeneuve konfidas al ni ke, dek unu tagojn antaŭ la unua baloto de la prezidant-elekto de 2017, “François Hollande montriĝis en zorgo pro la kresko en la sondaĵoj de Jean-Luc Mélenchon”. “Mi havas nenian malfacilaĵon por kompreni, ke necesas kontraŭbatali lin”, tiam opiniis lia ĉefministro, pri kiu oni povintus imagi, ke li prefere ĝoju pri la malkresko de la ekstrema maldekstro. En tiu reganta paro, la abomeno kontraŭ tio, kion li nomas “la radikala maldekstro”, tamen venkas super ĉio alia. Por la prezidinto, tiu maldekstro “forĝas nenian alternativan sistemon, havas nek kredindajn proponojn nek aliancanojn. Ĝi estas la revata kontraŭulo de la kapitalismo”.

Sed, ĉu oponi al la kapitalismo havas daŭre sencon, kiam oni estas socialdemokrato? Legi la verkojn de s-roj Hollande kaj Cazeneuve — aŭ tiun de s-ro Pierre Moscovici, kiu, dum la pasinta kvinjara mandato, estis antaŭ s-ro Macron ministro pri ekonomio* — forigas la plej etan dubon, almenaŭ pri tiu ĉi punkto. La tri aŭtoroj neniam vidas en la elekta — aŭ socia — rezulto la sankcion de sia aliĝo al la novliberalismo. Ili apenaŭ koncedas metodajn mallertecojn, ritmajn erarojn aŭ mankon de “pedagogio”. La bazaj argumentoj kontraŭ ilia “politiko de oferto” aŭ kontraŭ ilia submetiĝo al la preferoj de s-ino Angela Merkel estas traktataj per malestimo (“retoriko”, “sorĉkantoj”, “atakoj” anstataŭ esti diskutataj. S-ro Moscovici malkovras eĉ implicitan intelektan enfermitecon — ĉu sklerozon? — de siaj politikaj amikoj: “Iuj riproĉas al ni tion, sed ni havis eĉ ne tiun debaton [pri la prioritato atribuita al reduktado de la deficitoj], kaj tuj decidis por Eŭropo.” La afero afliktas lin, sed ne pro la kaŭzo, kiun oni povus imagi: “Neniu kreditas tion al ni, kaj tio estas maljustaĵo.” Certe terura maljustaĵo, ne esti “kreditita” pro strategia decido farita sen debato. Kaj kontraŭ la elektaj promesoj faritaj antaŭ la popolo.

* Pierre Moscovici, Dans ce clair-obscur surgissent les monstres. Choses vues au cœur du pouvoir, Plon, Parizo, 2018.

S-ro Hollande en sia parolado de Le Bourget (la 22-an de januaro 2012) efektive anoncis: “Koncerne Eŭropon, se la francoj donas la mandaton al mi, mia unua vojaĝo estos por renkonti la kancelierinon de Germanujo kaj por diri al ŝi, ke ni devas kune ŝanĝi la orientiĝon de Eŭropo al kresko kaj al komenco de grandaj laboroj.” Bilanco: nenia. En akuza libro lia eksa konsilisto, s-ro Aquilino Morelle, senvualigas pri tio, ke “jam en februaro 2012, tuj post sia parolado de Le Bourget, Hollande sendis, en la plej granda sekreto, Emmanuel Macron al Berlino por tie renkonti Nikolaus Meyer-Landrut, la konsiliston de s-ino Merkel pri eŭropaj aferoj kaj, tra lia perado, certigi al la kancelierino pri la realo de siaj intencoj.”* Ŝi havis plu nenian kialon por maltrankviliĝi.

* Aquilino Morelle, L’Abdication, Grasset, Parizo, 2017.

Nu, ankaŭ pri tio, s-ro Hollande bedaŭras nenion: “Ĝis tiam oni rifuĝis malantaŭ la ideo de “alia Eŭropo”, kiu kontentiĝos pri la kriterioj de la socialismo. Sed kun kiu konstrui ĝin? [...] Mia sperto konfirmis min en tiu certeco: jam ne estas tempo por revi pri nova Eŭropo. Necesas scii, ĉu foriri aŭ resti. Jam ne ekzistas duona dispono.” S-ro Moscovici, aktuala eŭropa komisaro pri ekonomiaj aferoj, apogas tiun teoriigon de la senpoveco: “Kun la risko elrevigi vin, mi ne volas luli neniun en iluzio [...]. La sociala Eŭropo — kroma marserpento — restos bela intenco tiom longe, kiom oni ne rompis kun la regulo de unuanimeco.” Sed, por tio, necesus ree intertrakti pri la traktatoj, opcio kiun li decide ekskludas ... Kaj tio ne estas la sola riglilo, aŭ la sola preteksto, kiu permesas fari nenion. “La dominado de la merkatoj kun kiu ni devis kompromisi”, por repreni la vortojn de la prezidinto, trovis ankaŭ insistajn perantojn en la centro de la ŝtat-aparato. La priskribo, glaciiga pro teruro, kiun s-ro Moscovici liveras pri la administracio, kiun li gvidis, ebligas kompreni tion. La eksministro detaligas la ĉiopovecon de la ministrejo pri ekonomio kaj pri financoj, ĝiajn “160.000 funkciulojn, pli ol kvinoble la personaro de la Eŭropa Komisiono, aŭ la ekvivalento de urbo kiel Nimo”, li tuj asertas (en stilo certe perfektigebla): “Tiu ĉi administracio estas la plej konvinkita ke Francujo havas plej multe por gajni per la eŭropa integriĝo.”

Tia konvinko estas akompanata de kelkaj aliaj, almenaŭ same problemecaj por eventuala registaro reale maldekstra: “La administracio de la financoj povas ŝajni aroganta, malmola, rigida, eĉ malamika al la progresemaj politikaj projektoj. Ĝia sponta inklino puŝas ĝin pli al la konservativismo. Tiel okazas pri la buĝetaj arbitracioj, kiuj tendencas celi prioritate ĉiujn publikajn politikojn kun sociala, media aŭ edukaj celoj, kaj pri multaj notoj de la Trezoro, kiuj ĉiam, nome de la postulo de struktur-reformoj, iras en la direkton de la ekonomia liberalismo kaj de la malreguligado.”

Ŝtato konfidita al tiaj manoj ne tendencas — tio kompreneblas — trudi la decidojn de la universala elekto al eksterlandaj grandaj industriistoj. Cetere, ĉu ĝi ankoraŭ havas la rimedojn por tio? La rakonto, per kiu s-ro Hollande senŝarĝigas sin ke li ne plenumis sian elekto-promeson remalfermi la lorenajn altfornojn fermitajn de Arcelor Mittal permesas dubi pri tio: “Mi taksas necesa starigi kun li [s-ro Lakshmi Mittal] rilaton de decidemo. Mi petas lin serĉi aĉetanton kaj, kaze de malsukceso, mi komprenigas, ke la ŝtato pretas ŝtatigi la aktivecojn de Florange, kaj tiel devigi s-ron Mittal seniĝi je ili. Per sia pie milda voĉo Lakshmi Mittal respondas, ke tiukaze ni devus ankaŭ akiri ĉiujn francajn laborejojn de la grupo, en kiuj estas dungitaj proksimume 20.000 salajruloj. Ĉar li iros eksterlanden.” La pia mildeco venkis super la “decidemo”: Florange ne estis ŝtatigita.

La epizodo pri la 75-elcenta imposto por altaj salajroj estas eĉ pli klariga. Komence de 2012, kiam lia kampanjo misglitis kaj li timas esti atingita de s-ro Mélenchon, s-ro Hollande decidis maldekstrigi sian linion. Por solidigi sian atakon al sia “vera kontraŭulo, la financo”, li akceptis la proponon de iu el liaj konsilistoj*, de escepta impostado de enspezoj pli altaj ol 1 miliono da eŭroj jare. S-ro Moscovici deĉifras la manovron: “François Hollande, kiel bona taktikisto, volis eviti, ke en 2012 okazu tio, kio okazis en 2017. Nome la kreskego de naciista maldekstro, kun popolismaj akcentoj.” Post sia elektiĝo li komencis realigi ideon, pri kiu li tamen antaŭsentis, “ke ĝi estas iom radioaktiva”. Kaj ĉi-foje ne s-ro Mittal, sed s-ro Bernard Arnault parolis minace. La homo plej riĉa de Francujo riproĉadmonis la novan ministron pri ekonomio. “La ĉefo de LVMH, rakontas s-ro Moscovici, diris al mi resume: “Se vi impostas 75-elcente ĉiujn enspezojn pli altajn ol 1 miliono da eŭroj, nu bone, mi delokos ĉiujn miajn kadrulojn. Ĉar se mi volas altiri kreantojn en Francujo, mi ne povas pagi al ili ĝustan salajron ĉe viaj 75 elcentoj. Ĉiuj foriros. Do, absolute necesas ke tiu dispono ne estu aplikata”. S-ro Moscovici komentas: “Ĉu rezigni pri tio laŭ ordono de Bernard Arnault? Nepensebla! Tio estis unu el la disponoj — ekzistis malmultaj — kiuj kreis elektroŝokon en la elektokampanjo, kaj ĝi certe estis necesa por ... gajni la elekton.” Ĉu nepensebla? Ne tute, ĉar la eksministro tuj aldonas: “Ni estis urĝataj por enterigi tiun elektisman trukon. Alivorte, ni ne koleris, kiam la Konstitucia Konsilantaro cenzuris ĝin.” La Eŭropa Komisiono, Germanujo, la ministrejo pri financoj, la Konstitucia Konsilantaro: ŝajnas, ke al la interesoj de la kapitalo neniam mankas potencaj advokatoj. Des pli certaj venki, ke fronte al ili socialistoj tenas sin en sia loko plene de pia mildeco ... S-ro Hollande titolis siajn memoraĵojn La instruoj de la potenco. Oni povas tiri de ĝi aliajn ol liajn.* En sia historio la socialistoj tre malofte tiom submetiĝis al la postuloj de la industriistoj kaj de la financo kiom dum la pasinta kvinjara mandato. Ili plenumis ruinigajn impost-malaltigojn profite al la entrepren-ĉefoj (“pakto de respondeco”); per “laborleĝo”, kiu maltrikis la rajtojn de la salajruloj. Neniu el tiuj du esencaj disponoj estis en la programo de la elektita kandidato. Malgraŭ tiuj surgenuiĝoj la superaj klasoj, kiujn la SP tiel volis delogi, adiaŭis ĝin profite al s-ro Macron, kiu siavice ne kaŝas sian ludon nek la klientaron al kiu li servas. Oni sentas, ke tia nedankemo terure frapas la socialistajn gvidantojn. “Mi ne memoras, post decidoj tamen eksterordinare favoraj, pri eĉ nur unu komunikaĵo, pri unu sola senrezerve pozitiva esprimo flanke de la MEDEF aŭ de la CGPME*, tiel lamentas s-ro Moscovici. “Tiu malamo de la ekonomiaj rondoj restis konstanta kaj senrezerva, dum la tuta kvinjara mandato. Tiuj rondoj neniam lasis ian ajn ŝancon al la nova registaro!”

* S-ro Aquilino Morelle, kiu cetere en sia verko konfirmas, ke ĝi estis inspirita al li de artikolo de Le Monde diplomatique pri limigo de la riĉaĵoj.
* Kp Quand la gauche essayait. Les leçons du pouvoir (1924, 1936, 1944, 1981) [Kiam la maldekstro provis. La instruoj de la potenco ...], Agone, Marsejlo, 2018 (1-a eld.: 2000).
* Du mastraj organizaĵoj, la Movado de la entreprenoj de Francujo kaj la Ĝenerala Konfederacio de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.

Kvankam tio certe ne estas la intenco de la aŭtoroj de tiuj ĉi verkoj, ili konfirmas al multaj legantoj la neceson identigi la verajn kontraŭulojn al maldekstra politiko. Ne por konvinki, sed por venki ilin.

Serge HALIMI.

“Armita per krajono kaj skrapgumo”

En siaj Memoraĵoj la prezidinto de Francujo, François Hollande, hezitintenca aŭ senpova pri la grandaj eŭropaj dosieroj, rakontas, kiam necesis redifini la francajn regionojn, kiel moŝtege li decidis.

“Mi aliras la ne eviteblajn konsultadojn, mi asocias la ĉefministron kaj la precipajn ministrojn al tiu laboro. Sed, fine de fino, mi devas mem fari la lastan arbitracion. Mi disvolvas la mapon de Francujo sur la grandan tablon de mia oficejo kaj, armita per krajono kaj per skrapgumo, post aŭdi la plej malsamajn opiniojn, mi proponas al la parlamento novajn administrajn limojn de la nacio. Bretonujo ne volis kunfandiĝi kun la Lando de Lŭaro, Langvedoko-Rusiljono rifuzis geedziĝi kun Midi-Pireneioj, Alzaco volis resti sola, Pikardujo preferis kuniĝi kun Nord-Pas-de-Calais. Mi konsideras kelkajn demandojn. Mi ne konsideras aliajn. La opozicio vipas “la arbitrecon”, la “obskuran logikon” de iuj kunigoj, la malmultigon de la respondecoj de la departemento, kaj la pridubigon de la komunumo. Sed tre rapide la debato ĉesas per si mem. [...] Tiel la plej granda teritoria reformo post la leĝoj de malcentralizo de 1982 estis decidita kaj realigita.”

François Hollande, Les Leçons du pouvoir [La instruoj de la potenco], Stock, Parizo, 2018.