Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Meksiko la tento de esperoj

La kandidato López Obrador kontraŭ “La mafio en la potenco”

La 1-an de julio la meksikanoj elektos 500 deputitojn, 128 senatanojn, 9 guberniestrojn kaj novan prezidanton. Favorata en la enketoj, la kandidato de la maldekstro Andrés Manuel López Obrador proponas moderan respondon al la eksplodema koktelo, kiu detruadas la landon: perforto, korupto kaj mizero. Sed ĉu la elito — kies ekonomia, politika kaj mafia partoj nun kunfandiĝis — akceptos la demokratian ludon?

JEN TELEVIDA scenejo kiel aliaj. Simile kiel okazis alie en la mondo, meksikaj ĵurnalistoj kunvenigis por debato la kandidatojn por la prezidant-elektoj de la lando. La kostumoj, la hartonda fasono, la zorge trejnitaj ridetoj, nenio distingas la scenon de ĝiaj paraleloj franca, germana aŭ usona. Ĝis kiam iu el la pretendantoj komencas serĉesplori malantaŭ sia pupitro. Kiam li restariĝas, s-ro José Antonio Meade, kandidato de la Institucia Revolucia Partio (PRI, dekstra), li montras afiŝon, apenaŭ legeblan, kiun li prezentas al la filmilo: plena de sagoj kaj de nomoj, la dokumento devas montri la kontraŭleĝan riĉiĝon de tiu, kiu ĵus alparolis lin, s-ro Ricardo Anaya Cortés, kandidato de koalicio gvidata de la Partio de nacia agado (PAN, dekstra) kaj de la Partio de Demokratia Revolucio (PRD, centro maldekstra). Sen demeti sian eternan rideton, tiu ĉi siavice plonĝas en siajn dosierojn kaj poste svingas faskon da tajpita paperoj: ili laŭ li, pruvas la fraŭdajn manovrojn gvidatajn de tiu homo kiu ĵus akuzis lin. La kvin kandidatoj, kunigitaj en la bildo, baldaŭ ĵetiĝadas malantaŭ siaj pupitroj, foliumas en diversajn slipojn, postulas la parolon ... Dum la tuta elsendo la akuzoj de malversacioj svarmas de unu flanko de la scenejo al la alia, sen iam ajn perpleksigi la celatojn. La ĉefa temo, pri kiu la kandidatoj volis debati tiun 22-an de aprilo 2018? La disponoj, kiujn ili farus, se ili estus en la potenco, por batali kontraŭ la korupto ...

Subaĉetoj por havi fluan akvon

En la menso de siaj politikaj gvidantoj Meksiko similas al giganta piñata, tiu figuro el kartono ornamita per bombonoj kaj per ludiloj, kiun la infanoj per bastonbatoj malplenigas dum siaj naskiĝtagaj festoj. Al piñata, kiun ĉiu elekto denove farĉas. Dum la mandato de la aktuala prezidanto Enrique Peña Nieto (PRI), svarmo da skandaloj kondukis dek ses guberniestrojn (aŭ eksguberniestrojn) antaŭ la tribunalojn, kaj kelkfoje malantaŭ la kradojn. Unu el ili, s-ro Javier Duarte, distingiĝis per tio, ke li deturnis pli ol 3 miliardojn da dolaroj, kiam li mallonge estis en la pinto de la subŝtato Veracruz. La korupto, kiam ĝi atingas tiom da nuloj, jam delonge ĉesis esti ŝatokupo por senskrupulaj politikaj gvidantoj: ĝi leviĝis al rango de plentempa ekonomia aktiveco. En 2015 la Monda Banko taksis ĝian kontribuon al la malneta enlanda produkto (MEP) je 9 elcentoj*, do pli ol tiun de la turismo.

* Sergio Meana, “Corrupción representa 9% del PIB: Banco mundial”, El Financiero, Meksikurbo, 5-an de novembro 2015.

Por iuj, la situacio havas avantaĝojn. Post dorloti la hispanan societon Iberdrola (specialiĝinta pri gas-ekspluatado) kiam li prezidantiĝis, s-ro Felipe Calderón (2006-2012) nun ĝuas la dikajn tapiŝojn de sia kontrol-konsilantaro. Plimulto el la deputitoj de la meksika parlamento, en zorgo pro enketo pri koruptaĵoj ligitaj kun la brazila konstru-entrepreno Odebrecht* Ĉe la entreprenoj, pli ol triono deklaras, ke ili devis pagi subaĉetojn por akiri publikan kontrakton, kaj 36,7 elcentoj por simplan konekton al la urba akvotubo (kontraŭ respektive 15,8 kaj 8,5 elcentoj mezume en Latinameriko kaj Karibio).* Iuj malplenigas la piñata, aliaj plenigas ĝin ...

* Vd Anne Vigna, “En Brazilo, la disbranĉiĝoj de la skandalo Odebrecht”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2017], lastan marton voĉdonis kontraŭ jura persekutado de altaj funkciuloj kulpaj pro persona riĉiĝo. Pli lastatempe la elekto-tribunalo akceptis la kandidatiĝon por la prezidant-elekto de la guberniestro de la subŝtato Nuevo León, s-ro Jaime Heliodoro Rodríguez Calderón, kvankam 58 elcentoj de la subskriboj necesaj por validigi lian kandidatiĝon estis juĝataj fraŭdaj. “La regularo precizigas, ke necesas sufiĉa nombro de subskriboj, pravigis unu el la juĝistoj. Ĝi ne diras, ke la subskriboj devas esti validaj” (El País, 12-an de aprilo 2018).
* Sondaĵo de “Business environment in Mexico“, Enterprise Surveys, Monda Banko, Vaŝingtono, DC, 2010.

Tia kunteksto sendube avancigas la kandidaton Andrés Manuel López Obrador, nomata “AMLO”, en la sondaĵoj.*. De ĉiam tiu homo famiĝis pro sia batalo kontraŭ la mafio, kiu alproprigis Meksikon al si” — titolo de iu el liaj multnombraj libroj, publikigita en2010. Tiu konstanteco fine konvinkis la homojn, ke ĝi estas konvinko.

* 41,2 elcentoj de voĉdon-intencoj, kontraŭu 28,2 elcentoj por s-ro Anaya kaj 21,9 elcentoj por s-ro Meade, laŭ sondaĵo de El País, Madrido, la 31-an de marto 2018.

Sed ĉu la meksikanoj vere decidas pri sia sorto? “Ĉiufoje, kiam li prezentis sin, “AMLO” estis en la pinto de la sondaĵoj, memorigas la historiisto Massimo Modonesi. Kaj tamen la kandidato de la sistemo ĉiam venkis.” Kaj tio eĉ multe antaŭ la unua kandidatiĝo de s-ro López Obrador.

1988: la ĝenulo nomiĝas Cuauhtémoc Cárdenas. Disidento interne de la reganta partio, li rifuzas ties dekstran orientiĝon. En la vespero de la voĉdonado, dum li estis ĉe la pinto de la voĉoj, la nombrad-sistemo “paneis”. Kiam fine la rezultoj anonciĝis, lia kontraŭulo Carlos Salinas de Gortari troviĝas ĉe la pinto. 1994: la kandidato de la PRI Luís Donaldo Colosio Murrieta minacis rompi kun la linio de sia antaŭulo. Li murdiĝis. 2000: ĉi-foje la institucia normaleco ne estis rompita. La “demokratia transigo”, kiun la potenco celebris post sepdek-unu jaroj da absoluta regado de la PRI, interŝanĝis reprezentanton de la sistemo kontraŭ ĝia politika samulo, membro de la PAN: la eksan gvidanton de Coca-Cola Vicente Fox. 2006: jam en sia unua elektokampanjo s-ro López Obrador proponis forlasi la novliberalismon, en kiu Meksiko estis engaĝita. Masiva fraŭdo forprenis al li la venkon. 2012: “AMLO” provis sian ŝancon denove. La manovroj de la PRI (kaj la subteno de la grandaj komunikiloj) portas s-ron Peña Nieto en la prezidejon.

S-ro López Obrador ne ignoras tiun kuntekston. “Por ŝanĝi la aferojn ekzistas nur du opcioj: armita batalo aŭ la elekta vojo, deklaris li dum televid-elsendo de la gazetara grupo Milenio, la 21-an de marto 2018. Mi pesas, ke eblas transformi Meksikon en paca maniero. [... Kaj do, kvankam la ĵetkuboj estas falsitaj, mi lanĉas min en la elekto-batalon. Tio ne estas kontraŭdiro, sed tio okazas, ĉar mi ne havas alian elekton. [...] Kelkfoje tio estas pli malfacila ol la armita vojo. Ĉar oni frapiĝas kontraŭ la ŝtato; ŝtato kontraŭdemokratia kaj aŭtoritata. Mi faras al mi nenian iluzion, jam suferis elektan fraŭdon. Sed mi ne rezignas pri la espero.”

Ĉu maloptimismo de la racio kaj optimismo de la volo? “Meksiko trairas ekstreme perfortan krizon, analizas la socisciencisto Mateo Crossa. Tiu situacio tuŝas evidente la plej malriĉajn loĝantarojn. Sed ĝi fine tuŝas ankaŭ la burĝaron. Tiu disŝiras sin. Por la unua fojo ĝi prezentas multajn kandidatojn, kio utilas por “AMLO”.” Nek la PAN nek la PRI sukcesis unuiĝi. En la unua la kandidateco de s-ro Anaya ne konvinkis la proksimulojn de la prezidinto Calderón, kies edzino, s-ino Margarita Ester Zavala Gómez del Campo, prezentis sin kiel sendependulo, antaŭ ol rezigni la 16-an de majo. En la PRI la nomumo de s-ro Meade fare de la aktuala prezidanto Peña Nieto — senkreditigita kaj suspekta je kontraŭleĝa riĉiĝo — kaŭzis fuĝon de kadruloj al la Movado de Nacia Regenerado (Morena, maldekstra), la partio de s-ro López Obrador.

“Se ili ĉantaĝas vin, senproprietigu ilin!”

SPITE AL tiuj malkonsentoj (kaj interŝanĝoj de afablaĵoj dum la aprila debato), interkonsento inter la PRI kaj la PAN ne estas tute ekskludita. Sed Crossa nomas duan faktoron, kiu povas ludi favore al s-ro López Obrador. “Neniam la lando suferis je tiom da diskredito de la politika klaso, de la korupto. La aktuala situacio ne povas daŭri. Nu, “AMLO” disponas pri io, kion la elito avidas: la legitimecon.” En diskuto publikigita la 27-an de marto s-ro Valeriano Suárez, vicprezidanto de Coparmex, iu el la precipaj mastraj organizaĵoj, ne diris ion alian: “Estas vere, ke la ekzemplo de prezidanto decidinta montri sin ne koruptebla estus ideala por impulsi la transformadon de la sistemo, kiu regas nian politikan mondon kaj ĝiajn dependaĵojn de la privata sektoro” (El Sol de México).

De tie ĝis subteni maldekstran politikan gvidanton estas paŝo, kiun parto de la elektantoj rifuzas fari. Ŝajnas, ke s-ro López Obrador donis al si la mision kuraĝigi ĝin fari tiun paŝon, per multigo de siaj promesoj de modereco. Lia preferata slogano? “Amon kaj pacon”, tiu, kiun ankaŭ s-ro Luiz Inácio Lula da Silva uzis por trankviligi la brazilajn elitojn en la jaro 2002. “Pro la graveco de la situacio, la profundo de la krizo, ni planas ian batalhalton, [...] por fari tiel, ke la aferoj restu funkcianta”, klarigis li du la elsendo organizita de Milenio. Tio kaŭzis entuziasman reagon de la ĉefartikolisto Jesús Silva-Herzog Márquez: “Mi havas la senton, ke vi alprenas plene, kaj kun ia fiero, tendencon malkaŝe konservativan.”

Kvankam li estas la sola kandidato, kiu elvokas la nutraĵan suverenecon de la lando, kiu volas pritrakti la sociajn radikojn de la perforto, kiu denuncas la malaltajn salajrojn, kiu promesas plibonigi la aliron al la universitato, “AMLO” trankviligis la konservativajn partojn de la socio per sia alianco kun la Partido Encuentro Social (PES, dekstra) evangelia kaj kontraŭa al abortigo* — same kiel granda parto de la loĝantaro kaj la plej multaj politikaj partioj. Li kaĵolis la armeon promesante ne tuŝi la leĝon de interna sekureco, voĉdonitan en decembro 2017, kiu permesas la ĉeeston de armeanoj sur la stratoj kaj larĝigas iliajn prerogativojn tiom, ke ĝi maltrankviligis la Unuiĝintan Naciaron* kaj organizaĵojn, kiuj defendas la homrajtojn.* Lia programo cetere delogis ankaŭ kelkajn partojn de la privata sektoro, kiuj nun pensas, kun la Financal Times, ke s-ro López Obrador “ne estos tiom danĝera, kiom multaj imagas” (24-an de januaro 2018).

* La leĝoj varias de unu subŝtato al alia en la federacio: kelkaj permesas ĝin, ofte kun kondiĉoj; aliaj severe punas ĝin.
* Unuiĝinta Naciaro: esprimo por “Unuiĝintaj Nacioj”, kiun mi uzas kelkfoje, ĉar ĝi estas nete pli Esperanteca kaj ĉefe pli ĝusta ol tiu ĉi. -vl
* Paulina Villegas, “Missing Mexicans’ case shines light on military’s role in drug war”, The New York Times, 30-an de aprilo 2018.

La malamikeco tamen restas viva inter la mastraro, kiu ne kutimas ke oni incitas ĝin. “Kvankam tio povas ŝajni paradoksa, Morena estas la plej bona opcio por la entreprenistoj”, penas certigi s-ro Martí Batres, unu el la gvidantoj de la partio, antaŭ ol nomi la programon: “Ĉesigi la trudakirojn kaj la subaĉetojn, kiuj malutilas al la aferoj”, “ne altigi la impostojn”, “konservi la makroekonomiajn ekvilibrojn” kaj “krei liberkomercajn zonojn por faciligi la privatajn investojn kun impostaj avantaĝoj” (El Universal, 6-an de marto 2017). “Neniajn konfiskadojn, neniajn senproprietigojn, neniajn ŝtatigojn. Nenian korupton. Nenian problemon.”, resumis la kandidato antaŭ la bankistoj de la lando kunvenintaj por sia jara konferenco.* S-ro López Obrador restas tamen tro maldekstra por multaj entrepren-ĉefoj, kiuj provas diskreditigi lin komparante lin kun alia “popolisto”: la usona prezidanto Donald Trump, kiun la meksikanoj abomenas.

* Citita de Jude Webber, en “Mexico leftiest AMLO vows no nationalisation, no expropriations”, Financial Times, Londono, 9-an de marto 2018.

Inversa riproĉo ĉe la alia flanko de la politika ŝaktabulo “Morena, la dekstro vestita maldekstre”, resumas karikaturo, kiu cirkulas en la sociaj retoj. Iuj sendube preferintus ke enpotenciĝu nova Hugo Chávez. Evidente s-ro López Obrador ne estas la tiama socialista gvidanto. Sed la Meksiko de 2018 ankaŭ ne similas al la Venezuelo de la mezo de la 2000-aj jaroj, kiam la prezoj de la krudmaterialoj flugis alten. En la potenco “AMLO” devos stiri malfortiĝintan ŝtaton. Milicoj kaj karteloj kontestas al li la monopolon de legitima perforto en certaj regionoj. La armeo kaj la informservo de lia potenca norda najbaro kadrigas, financas kaj kelkfoje vart-akompanas liajn proprajn sekureco-servojn. La administraj, elektaj kaj impostaj institucioj suferas maloftegan miskrediton. Kaj, ekde la 1980-aj jaroj, la ekonomio estis alistrukturita kun la sola celo liveri malmulte kostan laboristaron al la usonaj transnaciaj konzernoj. Kun aŭ sen Chávez, la agospaco montriĝas limigita ...

“Imagu, ke ni gajnis, ekkriis la romanverkisto Paco Ignacio Taibo la 2-a al membroj de Morena, kies ano li estas. La Kongreso estos kontraŭ ni, ĉar ni disponos tie pri grupo de malplimulto, 35 elcentoj maksimume. La plimulto de la guberniestroj? Homoj de la PRI kaj de la PAN, aŭ, eĉ pli malbone, de la PRD. [...] Do, jen: Andrés Manuel estas en Los Pinos [rezidejo de la ŝtatestro], en la tago post sia enpotenciĝo. Li akceptas komisionon de grandaj mastroj, kiu diras al li: “Atentu, Andrés, ĉar se vi daŭrigas tiel, ni delokos niajn entreprenojn al Kostariko.” [...] En tiu tago, en tiu horo, ni devas esti du aŭ tri milionoj sur la strato kaj diri: “Se ili ĉantaĝas vin, Andrés, senproprietigu ilin. Ili forpafu sin!” [...] La premo estas giganta, kiun tiuj homoj povas fari al gvidanto, kiom ajn radikala, kompetenta kaj honesta li estas. Necesas socia movado, kiu puŝas al ŝanĝo.”*

* “Deben expropiarse las empresas que no cooperen con AMLO [“Oni devas senproprietigi la entreprenojn, kiuj ne kunlaboras kun AMLO”]: Paco Ignacio Taibo II”, 28-an de aprilo 2018, www.sdpnoticias.com.

Renaud LAMBERT.