Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Mallarĝa vojo por sennukleiĝo de Koreio

La politiko de sunradio

S-ro Donald Trump anoncis la 24-an de majo al S-ro Kim Jong-un la nuligon de la Uson-Nord-Koreia renkontiĝo planita por la 12-a de junio. Trans la retorikaj ruzoj celantaj akiri cedojn de la alia parto, ambaŭ malkonsentas pri la metodo por sennukleigi la duoninsulon. La Sud-Korea prezidanto Mun Ĝae-in, siaparte, ne ŝparas klopodojn por atingi pactraktaton.

En la tuta mondo oni imagis lin, kiel diktatoron teruran, stultan kaj malafablan, li montriĝis ridetema, afabla kaj malfermita. Per kelkaj tagoj la estro de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pasis de la statuso de “Little Rocket Man” (“rakedvireto”), laŭ la malĝentila esprimo de la Usona prezidanto Donald Trump, al tiu de respondecema ŝtatestro, samnivela al sia Sud-Korea kolego. La plaĉofensivo de S-ro Kim Ĝong-un trapasanta la demarkacian linion manenmane kun S-ro Mun Ĝae-in, ŝercante kaj ridante, estis plena sukceso. Ĉe parto de la Sud-Korea elito, oni preskaŭ atingas Kim-manion, kaj la norda estro ne plu estas konsiderata kiel pario, tio, kio tamen estas preferinda por komenci traktadojn.

Depost la vintraj olimpiaj ludoj de Pjongĉang en februaro 2018, la diplomata danco plirapidiĝis: post tiu renkontiĝo sur la 38-a paralelo en Panmunĝom, historia pintkunveno, nun nuligita, devos okazi inter la Nord-Korea kaj Usona estroj en Singapuro la 12-an de junio.

Por trafe taksi la vastecon de la renverso, oni devas memorigi, ke antaŭ malpli ol unu jaro S-ro Kim lanĉis siajn misilojn al Pacifiko kaj testis siajn nukleajn armilojn, dum la Usona prezidanto bombadis lin per venĝemaj pepmesaĝoj, kaj la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj pligravigis siajn punojn. Kiel klarigi tian renverson?

Nesurprize, S-ro Trump kaj liaj partianoj vidas en tio la sukceson de siaj dikmuskolaj metodoj (inkluzive pepmesaĝadon) kaj la pruvon de la taŭgeco de sia favora frapfrazo: trudi “pacon per forto”. Laŭ ili, nur la minacoj de fajrodiluvo sur Nord-Koreio cedigis la mastron de Pjongjango. Tiu fabelo estas plaĉa, sed se ĝi estus vera, jam delonge la dinastio Kim estus obeiĝinta. Male: la unua pafo de Nord-Korea misilo en 1993 okazis post la Usona rifuzo diskuti kun la avo, Kim Il-sung. La decido de prezidanto George W. Bush malaltigi Nork-Koreion al la statuso de “fripona ŝtato” kaj plifortigi ties embargon en 2002-2003 pelis la patron, Kim Ĝong-il al plifortigo de sia nuklea programo.

La filo akcelis la kuradon, dum en Seulo la konservativaj regantoj (S-ro I Mjung-bak, kaj poste S-ino Bak Geun-hje nun enprizonigita pro koruptado) fermis ĉiujn pordojn kun la aprobo de la Usona prezidanto Barack Obama, kiu igis la rezignon pri nukleaj armiloj antaŭkondiĉo. Tion oni malprave nomis la “strategia pacienco” de la Usona administracio. Kiel klarigas la Sud-Korea eksministro pri reunuiĝo Ĝong Se-hjon, “tio ne estis iu politiko. Oni ne povis esperi, ke Nord-Koreio bonvole forlasu la atoman armilon sen ia ajn kompenso”. Kaj li pludiras: “Ironie, tio donis al ĝi la tempon por kompletigi sian nuklean teknologion.”*

* Lee Jeong-ho kaj Minnie Chan, “Korea summit could help clarify denuclearisation process ahead of Kim-Trump talks, says South’s ex-unification minister”, South China Morning Post, Hongkongo, 25-a de aprilo 2018.

Pli ol la minacoj, ja la ĉeso de tiu strategio de “ĉio aŭ nenio” venigis la Nord-Korean estron al tablo por traktado. Kvankam kutime ludanta militiremulon, S-ro Trump, ja feliĉa kontraŭi la politikon de sia antaŭulo, ne malŝatas paŝetan politikon. “Ĉiu paŝo gravas”, asertas lia Ŝtatsekretario Michael Pompeo. “La celo restas sama: senarmiĝo kompleta, kontrolebla, neinversigebla. Tio estas la celo de nia administracio”*, la celo, ne antaŭkondiĉo. Li precizigas, iom emfazante, ke temas pri “senprecedenca okazo por ŝanĝi la fluon de historio”. Evidente, eĉ se oni povas bedaŭri tion, tiu (esperita) renverso ne estus ebla sen la nuklea armilo de Pjongjango.

* Interparolo en la televidkanalo American Broadcasting Company (ABC) News, 29-a de aprilo 2018.

Ĉiel, la ideo enskribi sian nomon en la historion diferenciĝinte de S-ro Obama, verŝajne tre motivis la kompletan turnon de S-ro Trump. Des pli, ke li ja esperas rapide akiri la detruon de la balistikaj misiloj kapablaj atingi la usonan teritorion: “Ni havas la devon komenci diskutojn por provi pacan solvon, kiu certigos, ke la Usonanoj ne plu estas en danĝero”, cetere klarigis S-ro Pompeo*.

* Hamish MacDonald, “A bad deal with North Korea is not an option, Pompeo says”, 2-a de majo 2018, www.nknews.org

Sen subtaksi la gravecon de ebla renkonto inter la estroj Nord-Korea kaj Usona, kiu estus la unua depost 1953, la ŝanĝo de sinteno ambaŭflanke de Pacifiko devenas antaŭ ĉio de la persistemo de la Sud-Korea prezidanto. Ĉi lasta la pasintan someron estis admonita en pepmesaĝo de S-ro Trump: “Strategio por paciĝo irigas nenien” (3-a de septembro 2017)*. Jam la antaŭan printempon, dum la prezidanteca balotkampanjo, kiu sekvis la “revolucion de kandeloj”, tiuj gigantaj manifestacioj, kiuj atingis la eksigon de S-ino Bak*, S-ro Mun devontigis sin por favori reokazon de interkorea dialogo. Ne estas tro diri, ke li devis superi multajn obstaklojn.

* Legu: Martine Bulard, “Senkondiĉe trakti kun Pjongjango”, Le Monde diplomatique, oktobro 2017.
* Legu: Sung Ilkwon, “Revolucio de kandeloj en Seulo”, Le Monde diplomatique, januaro 2017.

Unu monaton post sia enposteniĝo, li klare anoncas: “Ni firme intencas komenci senkondiĉan diskuton, se Nord-Koreio ĉesigas siajn provokojn*.” Vane. Li pli longe repekas la 6-an de julio, dum prelego en Berlino. La Germana ĉefurbo, disdividita dum la malvarma milito, ne estis hazarde elektita: dek sep jarojn antaŭe, Kim Dae-ĝung, prezidanto de 1998 ĝis 2003, tie difinis la “Berlinan doktrinon”, kiu rezultigis historian manpremon kun la Nord-Korea landestro, Kim Ĝong-il, en junio 2000, inaŭgurante jardekon da diskutoj kaj interŝanĝoj. Sed tiu politiko de sunradio (sunshine policy) koliziis kun Usona malcedemo, antaŭ ol sveni per la reveno al regado de konservativuloj en Seulo en 2008*.

* JH Ahn, “Following in Kim Dae-jun’s footsteps? Moon’s june 15 speech, in summary”, 16-a de junio 2017, www.nknews.org
* Vidu: Philippe Pons, Corée du Nord. Un état-guérilla en mutation, Gallimard, kolekto “La suite des temps”, Parizo, 2016.

Apuda kunlaboranto de du eksaj demokrataj prezidantoj, Kim Dae-ĝung kaj No Mu-hjong, S-ro Mun reprenis la torĉon en Berlino, du tagojn post nova Nord-Korea misilpafo. Li diras, ke li volas “komenci aŭdacan vojaĝon celantan starigi en la Korea duoninsulo pacreĝimon, kun ĉefa rolo por la Korea registaro”. Precize elektitaj vortoj: “vojaĝo” supozas plurajn etapojn kaj sendependeco el Vaŝingtono. Kaj li precizigas: “Ni ne deziras frakasiĝon de Nord-Koreio, kaj ni ne laboros por ia ajn reunuiĝo per ensorbo de la Nordo en la Sudo.”*. Jen io por trankviligi samtempe Pjongjangon kaj sian propran loĝantaron, ne favoran al kunfandiĝo, kiu estus tre multekosta.

* “Parolado de prezidanto Mun ĉe la fondaĵo Körber”, Berlino, 6-a de julio 2017, http://overseas.mofa.go.kr
Malantaŭ la butonmilito

Kompreneble la Sud-Korea prezidanto konas la decidigan pezon de Usono, al kiu li cedis pri la instalaĵo de la misilsistemo THAAD (Terminal High Altitude Area Defense), kiun li estis blokinta unu monaton pli frue. Tamen, li timas mistempajn intervenojn, kiel tiuj, kiuj malsukcesigis la malfermiĝon de la jaroj 2000-aj. Li ja bone memoras tion, ĉar li okupis plurajn funkciojn en la teamo de prezidanto No kaj partoprenis la traktadon kun la Nordo. Sen atendi permeson, li invitas KDPR-on partopreni la vintrajn olimpiajn ludojn.

Tamen, li substrekas en Berlino, “necesas esti duopo por danci tangon”. Nenio estus ebla, sen la metamorfozo de S-ro Kim Ĝong-un. Certe tiu lasta, en siaj bondeziroj por la jaro 2018, kiel kutime eldiris akregan kritikon kontraŭ Usono: “La nuklea butono ĉiam estas apud mia mano sur mia skribotablo”, deklaro, kiu instigis la nun mondfaman pepmesaĝon de S-ro Trump: “Ankaŭ mi havas nuklean butonon, kaj ĝi estas ja pli granda kaj pli potenca ol lia” (3-a de januaro 2018).

Sed malantaŭ tiu butonmilito aperas ŝanĝo. S-ro Kim Ĵong-un ne plu kvalifikas Korean Respublikon kiel “marioneton” en la manoj de Vaŝingtono, kaj, precipe, li anoncas: “2017 estis jaro de granda venko, jaro en kiu ni metis nedetrueblan markŝtonon*”, indikante, ke lia lando havas nuklean armilon, kaj povas nun roli kiel grandulo. Kaj li akceptas la inviton por la olimpiaj ludoj kaj sendas delegitaron estratan de lia pliaĝa fratino S-ino Kim Sul-song. La 27-an de aprilo, li trapasas la demarkacian linion, ankaŭ konscia pri sia rango en la mondo: “Nova historio komenciĝas hodiaŭ, periodo de paco”, li skribas sur la ora libro de la Domo de paco. Sekve, li pompe anoncas la detruon de la ejo de Punggye-ri, kie okazis ses nukleaj provoj ekde 2006, kaj kiu malaperas la 24-an de majo sub okuloj de fremdaj ĵurnalistoj. Internaciaj fakuloj ne estas invititaj, kaj tio malebligas kontroli la realecon de tio, kio okazis en tiu tunelo.

* Vidu: Park Jong-hee, “Six things you should know about Kim Jong Un’s 2018 new year address”, East Asia Institute, 7-a de februaro 2018.

Estas nun certege, ke KDPR ne plu bezonas subterajn provadojn kaj majstras tiun teknologion*. La mastro de Pjongjango povas do esperi trakti samrange kun Usono, granda revo de la dinastio Kim, kaj iri al dua apogo de sia politiko, ekonomia progreso, por ke “la popolo neniam plu bezonu plistreĉi sian zonon”, tiel, kiel li promesis, kiam li enposteniĝis. Por nun, ĉiuj sekvas lin, inkluzive la armeon, kiun S-ro Kim “reenirigis en siajn barakojn”, laŭ la esprimo de unu el la plej grandaj francaj fakuloj pri Koreio, Patrick Maurus. Sub la reĝimo de Kim Ĝong-il ĝi estis ĉieestanta. Kaj pri la nova riĉohava klaso, kiu jam profitis la mildiĝon de la ekonomia politiko*, ĝi certe puŝis al tiu strategia ŝanĝo, tute ne volanta estontan refermiĝon pro embargo.

* Vidu: Sipri Yearbook 2017: Armaments, Disarmament and International Security, Internacia instituto por esploro pri paco de Stokholmo (Sipri), 2018.
* Legu Patrick Maurus, “En Nord-Koreio la ekonomio antaŭas la politikon Aŭ: La drako Nord-Koreio vekiĝas”, kaj Martine Bulard, “Voyage sous bonne garde en Corée du Nord”, Le Monde diplomatique, respektive februaro 2014 kaj aŭgusto 2015.

La vojo al paco tamen aperas plena de obstakloj. Ĉiuj akordiĝas por sennukleigo de la duoninsulon, sed neniu el la partioj akordiĝas pri ĝia enhavo. Unue la Usonanoj inter si mem. S-ro Pompeo kredas je la subskribo de pactraktato anstataŭ la militpaŭzo efektiva de 1953, kaj je “reala ŝanco por sennukleigo” danke al “konkretaj agoj de Nord-Koreio”, kiuj povas esperigi partan ĉeson de la embargo*. Sed la konsilisto por nacia sekureco, John Bolton, kiun la prezidanto ankaŭ aŭskultas, prefere imagas “scenaron kiel en Libio”, reference al la eksprezidinto Muammar Ĥadafi, kiu, en 2003, rezignis pri ĉia nuklea kaj kemia armilaro. La destino de ĉilasta, pelita el regado kaj mortigita ok jarojn poste, ne inklinigas S-ron Kim eniri tiun vojon, kvankam, male al Libia estro, li mem havas la teknologion, kiu ebligus lin, se necesus, reveni en la atomkuradon. Kompreneble ambaŭ Usonaj traktantoj tamen akordiĝas pri la fina celo: Nord-Koreio purigita el ĉiuj nukleaj bomboj, ĉiuj misiloj kaj ĉiuj kemiarmiloj.

* Yi Yong-in, “Pompeo and Bolton offer different stances regarding North Korea’s denuclearization”, The Hankyoreh, Seulo, 1-a de majo 2018.

Temas pri senarmigi nur KDPR-on, dum Pjongjango, same kiel Seulo, parolas pri sennukleiĝo de la tuta duoninsulo. La komuna deklaro adoptita en Panmunĝom klare precizigas: “Sudo kaj Nordo konfirmas sian komunan celon, tio estas trafi duoninsulon armile sennuklean”... kaj do sen Usona nuklea protektilo. La akordo ankoraŭ ne estas farita, ĉar oni ne vidas, kiel Pjongjango povus rezigni pri nukleaj armiloj. Ĝi konsideras ilin, kiel sian vivasekuron, fronte al Sud-Koreio, kiu havas la sesan armeon en la mondo, kaj povas kalkuli kun la helpo de 28 500 Usonaj soldatoj surloke instalitaj kun siaj plej modernaj armiloj*.

* Vidu: Rémy Hémez, “Corée du Sud: une puissance militaire entravée”, Monde chinois, n°53, Parizo, aprilo 2018.

La vidpunkto de Pjongjango baziĝas prefere sur aro de “progresivaj kaj sinkronaj decidoj”. La Nordaj cedoj, dismuntado de instalaĵoj, akcepto de internacia kontrolado, ktp, estus sekvataj de cedoj Usonaj kaj Sud-Koreaj: subskribo de formala pactraktato, normaligo de la rilatoj kun Usono, ĉesado de la punoj, malkresko kaj poste forigo de la militistaj ekzercoj komunaj de Usono kaj Sud-Koreio. Tio estas preskaŭ la pozicio de Seulo.

Ne intencanta rompi sian historian aliancon kun Vaŝingtono, la Sud-Korea prezidanto esperas bremsi la trudvoleman impetecon de la Usonaj traktantoj apogante sin sur... Pekino. Ano de la prezidanta sekretariaro opiniis ja rememoriginde, ke “La rolo de Ĉinio por starigi pacon en la duoninsulo estas fundamenta*. Precizigo des pli utila, ke la komunikilo de Panmunĝom menciis, ke la intertraktado por atingi pactraktaton okazos triope, ambaŭ Koreioj kaj Usono, aŭ kvarope, kun Ĉinio “. Malprecizeco volita, oni diras en Seulo, de la ”porusonaj de Pjongjango“, kiuj esperas (iomete) emancipiĝi el la Ĉina ekonomia kuratoreco vetante sur Vaŝingtono, same kiel iliaj prauloj vetis foje sur Rusio, foje sur Ĉinio, tiam malamikaj fratoj, por gardi sian sendependecon. Jen almenaŭ unu interkonsentita punkto kun la Usonaj regantoj, kiuj provas bremsi la Ĉinan potencon en tiu regiono. Pekino, alarmita, rememorigis en frapa ĉefartikolo de la tre oficiala Global Times, ke: ”Ĉinio estas nemalhavebla por sennukleigo de la duoninsulo*. S-ro Kim mem iris por trankviligi S-ron Xi Jinping, kelkajn tagojn poste.

* Ock Hyun-ju, “Complex calculation over signing peace treaty”, The Korea Herald, Seulo, 2-a de majo 2018.
* “China’s role indispensable in resolving North Korea nuclear crisis”, Global Times, Pekino, 14-a de majo 2018.

Pri Prezidanto Mun, li atendas de Ĉinio ne nur politikan subtenon, sed ankaŭ monan helpon. Ambaŭ landoj jam interkonsentis por disvolvi relvojon inter Seulo kaj la Ĉina haveno Dandong, trairantan Pjongjangon kaj Sinuiju, Nord-Korean havenurbon trans la rivero Jalu. Serĉanta novajn ekonomiajn kreskilojn kreontajn laborpostenojn (la junula senlaboreco superas 11,5%) la Sud-Korea prezidanto vetas sur tio, kion li nomas “nova ekonomia zono de la duoninsulo”. Ĉi lasta inkluzivas same energiajn esplorojn en la orienta maro (kie laŭdire estas petrolo) kiel projektojn pri grandaj infrastrukturoj kaj vastajn turismajn zonojn ambaŭflanke de la landlimo.

Enlande, S-ro Mun plifortigis sian pozicion. Tuj antaŭ la olimpiaj ludoj, 70% el la pridemanditaj Sud-Koreoj esprimis malkontenton pro la starigo de komuna virina teamo por glacihokeo, kiun li trudis. Tuj post la pintkunveno de Panmunĝom, 78,3% aprobis lian agon, kaj 64,7% deklaris fidi Nord-Koreion por konservi pacon, kontraŭ nur 14,7% antaŭ ĝia malfermo*.

* Opiniaj esploroj faritaj de Realmeter kaj publikigitaj de la informagentejo Yonhap, Seulo, 30-a de aprilo kaj 3-a de majo 2018.

Ĉu ili estas tro optimismaj, kiel opinias iuj Sud-Koreaj fakuloj? Ne certas, ke eventuala renkonto inter S-ro Trump kaj S-ro Kim malfermos vojon al veraj intertraktadoj kies agendo estos ĉiel malfacile ellaborebla.

SUNG Il-kwon kaj Martine BULARD