Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Demografia ŝanĝego en Eŭropo

Longviveco, la limoj de espero

Ĉiam pli longa vivo: jen la promeso de la tri jardekoj post 1945, mezuro de la socia kaj medicina progreso atingita de post la Dua Mondmilito. La plilongigo de vivdaŭroj estas la fundamento de multaj politikoj, inter ili la plialtigo de la aĝo de emeritiĝo. Sed tio povus ŝanĝiĝi ...

En Francio, kiel en la plimulto de eŭropaj landoj, prognozistoj ĝenerale anoncas kontinuan plilongiĝon de mezaj vivdaŭroj ekde naskiĝo. Konsentite, ĉi tiu kresko povus esti pli malrapida ol en la lastaj jardekoj, sed ĝi povus estigi vivdaŭron de 93 jaroj por virinoj kaj 90 jaroj por viroj en 2070, laŭ la “centra hipotezo” de la Institut National de la Statistique et des Études Économiques*. Fari projekciojn estas riske*, konsiderante la multajn nesciatajn donitaĵojn, kiel la evoluo de la socia kaj ekologia kunteksto. En la pasinteco, ĉiam, kiam demografoj provis tion, ili erare prognozis kreskojn kiuj estis pli malaltaj ol la efektivaj. Hodiaŭ, ĉu ili ne povus trafi en la malan eraron?

*Projections de population à l’horizon 2070. Deux fois plus de personnes de 75 ans ou plus qu’en 2013”, Insee Première, no 1619, Institut national de la statistique et des études économiques (Insee), Parizo, novembro 2016. Krom se alie indikite, ĉiuj statistikoj en ĉi tiu artikolo venis el Insee.
* En ‘Espérance de vie, la fin des illusions’ (Terre Vivante, 2006)), ni antaŭvidis supran limon kaj poste malkreskon de la meza vivdaŭro tiel frue kiel 2013. Feliĉe, ĉi tiu dato estis erara.

Eĉ lastatempe, kelkaj regionoj de la mondo spertis periodojn kiam la meza vivdaŭro malkreskegis, ĝenerale nedaŭrajn kaj pro politikaj renversiĝoj aŭ malsanoj kiujn ni ne scipovas kontraŭbatali. Tio estis la kazo en Orienta Afriko kaj Sud-Afriko post la ekapero de Aidoso, sed ankaŭ por la popoloj en la landoj de la ekskomunisma bloko post la falo de la berlina muro en 1989. En Rusio, la meza vivdaŭro revenis al la nivelo de 1988 nur post 2013*. Ankoraŭ pli rivela estas la malkresko registrita en Usono en la du lastaj jaroj por kiuj ciferoj estas haveblaj (2015 kaj 2016) kaj post kvar jaroj da stagnado*. En Francio, ni jam vidas regreson. Post relative konstanta kresko de proksimume tri monatojn ĉiujare inter 1980 kaj 2010, la vivdaŭro mezume kreskis je nur unu monato ĉiun jaron. Ĝis 2014, ĝi stabiliĝis por virinoj kaj apenaŭ kreskis por viroj. Do al kiu direkto iros la vivdaŭro?

* Vidu Philippe Descamps, ‘Rusujo survoje al malkresko de sia loĝantaro’, Le Monde diplomatique, junio 2011.
* Vidu Maxime Robin, ‘Superdozoj per preskriboj’, Le Monde diplomatique, februaro 2018.

Ĉu la malkresko de mortado daŭros kaj, se jes, ĉu ĝi daŭros same rapide? Por la du ĉefaj mortokaŭzoj — kancero kaj kardiovaskula malsano — oni povas kredi, ke jes. La medicino ankoraŭ progresas kaj povas resanigi pli kaj pli da tiuj, kiuj estas trafitaj de ĉi tiuj malsanoj, aŭ plilongigi iliajn vivojn. Sed neniu povas antaŭjuĝi la progreson venontan, dum la nombro de pacientoj kreskas.

Kion pri malsanoj kiuj komencis disvolviĝi en la finaj jaroj de la 20a kaj la frua 21a jarcentoj — ne koincide, konsidere la radikalan ŝanĝon de vivmanieroj en kelkaj jardekoj? Tri ĉefaj faktoroj grave ŝanĝiĝis: la dieto malboniĝis, la nivelo de fizika agado malpliiĝis, kaj la elmetiĝo al kemiaj poluaĵoj kreskis. La negativa efiko de ĉi tiuj tri elementoj sur la sanon kutime manifestiĝas nur post kelkaj jardekoj, kio klarigas kial ĝi ankoraŭ ne estas kaŭzinta kreskon de mortado.

La manĝkutimoj de la francoj profunde modifiĝis dum la dua duono de la 20a jarcento. Ili ne nur manĝas pli, sed la proporcio de ĉiu speco de produkto konsumita multe ŝanĝiĝis. Inter 1960 kaj 2001, la plej gravaj ŝanĝiĝoj estis la konsiderinda kresko de prilaboritaj nutraĵoj (prilaboritaj kaj konservitaj legomoj +158%, prilaboritaj viandoj +98%, sukeraĵoj, kukaĵoj kaj dolĉaj trinkaĵoj +60%), malfavore al freŝaj nutraĵoj (freŝaj legomoj -36%, freŝaj fruktoj -21%, tradiciaj krudaj nutraĵoj -59%)*. La efiko de la kreskanta porcio de prilaboritaj kaj sukeraj nutraĵoj estas nedisputeble negativa. Ĝi estigas grandan malkreskon de la konsumado de sanigaj substancoj (vitaminoj, antioksidantoj) kaj kreskon de nedezirindaj substancoj (salo, sukero, saturitaj grasoj, konserviloj kaj ĉiaj almiksaĵoj). Lastatempa esploro, farita ĉe kohorto el pli ol 100 000 homoj, konkludis ke dek-procenta kresko de la konsumo de tre prilaboritaj nutraĵoj estigis dek-du-procentan kreskon de kanceroj*.

*La consommation alimentaire depuis quarante ans. De plus en plus de produits élaborés”, Insee Première, n-ro 846, majo 2002.
*Consumption of ultra-processed foods and cancer risk: results from NutriNet-Santé prospective cohort”, British Medical Journal, Londono, la 14a de februaro 2018.

Cetere, ni scias ke la longsida vivo estas grava riskfaktoro por kronikaj malsanoj. Eĉ se mankas al ni preciza komparo kun la pasinteco, ni povas diri ke la ĉiutaga fizika ekzercado, precipe piedirado, multe malpliiĝis. La plej frapanta ekzemplo estas tiu de infanoj kaj adoleskantoj. Ĝis la 1970aj jaroj, multaj el ili hejmenrevenis je tagmezo por lunĉo, piedire aŭ bicikle. Post la fermiĝoj de multaj vilaĝaj lernejoj, kaj — pli lastatempe — pro la timo pri akcidentoj kaj forkaptoj, la plejparto el ili nun uzas la aŭtobuson aŭ la aŭton, aŭ manĝas en la lerneja kantino. En 1982, 60% de veturoj al la studloko estis farita sen motorizitaj rimedoj, sed nur 36% en 2008*. Aldone, la tempo pasigata antaŭ ekrano multe kreskis: por la aĝgrupo 18-44, tio estis kvin horojn kaj 26 minutojn ĉiutage en 2014-2015*.

* Corinne Praznoczy, Céline Lambert kaj Charlotte Pascal, ‘État des lieux de l’activité physique et de la sédentarité en France. Édition 2017’, Observatoire national de l’activité physique et de la sédentarité, Parizo, februaro 2017. La aliaj ciferoj estas prenitaj el la sama dokumento.
* ’INCA 3. Évolution des habitudes et modes de consommation, de nouveaux enjeux en matière de sécurité sanitaire et de nutrition’, Agence nationale de sécurité sanitaire, de l’alimentation, de l’environnement et du travail, Maisons-Alfort, 2017.

La lastaj enketoj montras ke la nivelo de fizika agado restas multe malpli ol rekomendoj. Ekzemple, nur 5% el 15-jarulinoj atingas kontentigan nivelon malgraŭ tio, ke sportoj estas determina faktoro por adoleskantoj rilate al osta forto en plenaĝeco. Laŭ diversaj enketoj, duono de viroj kaj du trionoj de virinoj ne sufiĉe piediras, manko kiu pliigas la riskon de obezeco, diabeto kaj iuj kanceroj. Estas konstatite ke fizika agado reduktas la riskon de diabeto en tiuj, kiuj estas netoleremaj al glukozo je 58%, sed kuracado per medikamentoj nur reduktas ĝin je 31%. Regula fizika ekzercado ankaŭ reduktas kaj la oftecon de apopleksioj je 25% kaj la riskon de kojlokancero.

La vasta industriigo de produktado en ĉiuj kampoj sekvigis invadon de kemiaĵoj en nian ĉiutagan medion: pesticidoj, hidrokarbonoj, pezaj metaloj, ftalatoj, bisfenolo A kaj miloj da aliaj kunmetaĵoj de kiuj la sekureco neniam estis taksita. La plimulto havas tre longatempajn akumulajn efikojn kiujn oni ankoraŭ nebone komprenas. “Oni taksas, ke malsanoj kaŭzitaj de aera poluado respondecis pri naŭ milionoj da trofruaj mortoj en 2015, aŭ 16% de ĉiuj mortoj tutmonde” diris The Lancet en oktobro 2017. Bedaŭrinde, ankoraŭ estas malmultaj donitaĵoj haveblaj pri la sekvoj de aliaj formoj de poluado.

Neniu povas precize prognozi la efikon de la kresko de ĉi tiuj tri riskfaktoroj. Aliflanke, ni scias ke la unua generacio elmetata al fimanĝaĵo, longsida vivmaniero kaj kemiaj kokteloj, naskiĝis en la 1980aj jaroj. Ili ankoraŭ estas tro junaj por esti amase trafitaj de kronikaj malsanoj. Sed prognozi ke ili povos vivi multe pli longe ol 70 jarojn estas riska veto, krom se medicina esploro faros grandegajn antaŭenirojn kaj estos radikale reorientita al prevento.

La nombro de kazoj de diabeto, malsano kiu malaltigas la mezan vivdaŭron, kreskis je 5,4% ĉiun jaron inter 2006 kaj 2009 kaj je 2,8% ĉiun jaron inter 2012 kaj 2015. Francio havas 3,3 milionojn da kuracataj diabetuloj, kaj verŝajne 700 000 diabetulojn kiuj ne scias ke ili havas la malsanon. Kvankam fumado laŭpaŝe malpliiĝas ĉe viroj, la indico de pacientoj enhospitaligitaj pro kronika obstrukca pulmopatio kreskis inter 2000 kaj 2012, je 88,4% por viroj kaj 30,5% por virinoj*.

* Michel Vernay, Christophe Bonaldi kaj Isabelle Grémy, “Les maladies chroniques: tendances récentes, enjeux et perspectives d’évolution”, Santé publique, vol. 27, supplément no 1, Laxou, januaro-februaro 2015.

Iuj malsanoj estis nekonataj aŭ maloftaj antaŭ eĉ 50 jaroj. Hodiaŭ, la malsano de Alzheimer efikas sur preskaŭ 1 milionon da homoj en Francio, kaj tiu de Parkinson proksimume 150 000. Oni scias, ke tiu lasta havas ian rilaton al la naturmedio, interalie la elmetiĝo al pesticidoj. La ĝenerala publiko ne konis nealkoholan hepatan steatozon ĝis kiam la amaskomunikiloj rivelis ke la sporta kolumnisto Pierre Ménès suferas ĝin. Sen specifaj simptomoj, kaj nekuracebla en la nuna stato de scio, povus esti ke ĝi efikas sur inter 20% kaj 30% de la eŭropa loĝantaro kaj inter 27% kaj 34% de usonanoj*. Eksceso de graso en la hepatoj de pacientoj kaŭzas specon de grashepataĵo, plejparte pro diabeto de tipo-2, obezeco kaj hipertensio. Usona esploro konkludis, ke la konsumo de pli ol unu ladskatolo da dolĉa trinkaĵo ĉiutage pliigis la riskon ke oni estos trafita de ĝi je inter 50% kaj 60%*.

*Stéatose hépatique non alcoolique et stéato-hépatite non alcoolique”, World Gastroenterology Organisation, Milwaukee, junio 2012.
*Sugar-sweetened beverages, diet soda, and fatty liver disease in the Framingham heart study cohorts”, Journal of Hepatology, vol. 63, no 2, Novjorko, aŭgusto 2015.

Jam, la meza vivdaŭro en bona sano (aŭ sen handikapo) ne kreskis en la lastaj dek jaroj (64,1 jaroj por virinoj kaj 62,7 por viroj). Ni pasigas kreskantan nombron de jaroj de niaj vivoj — 21 jaroj por virinoj kaj 17 por viroj — kun almenaŭ unu handikapo. Ankaŭ estas konstanta kresko de la nombro de tiuj, kiuj havas longatempan malsanon, de 8,3 milionoj en 2008 al 10,4 milionoj en 2015.

Ĉi tiu situacio koncernas ĉiujn industriajn landojn, precipe la aliajn landojn de Eŭropo, kie la kurbo de vivdaŭro, mezume, ŝanĝiĝas kiel tiu de Francio. Aliflanke, ĝi tre varias laŭ la socia klaso kaj la nivelo de edukiteco. En Francio, tiuj viroj, kiuj apartenas al la 5% kiuj estas finance bonhavaj, povas atendi ke ili vivos 13 jarojn pli longe ol la 5% kiuj estas la malplej bonhavaj*. Simile, diplomiĝintoj de altlernejoj vivas 7 jarojn pli longe ol nediplomiĝintoj. Ĉi tiuj diferencoj havas kelkajn kaŭzojn: pli bonaj vivmanieroj ĉe altrangaj kadruloj kaj diplomiĝintoj, malplia elmetiĝo al kemiaj poluaĵoj, pli bona postkuracado, kaj tio sekvigas pli malaltan oftecon de obezeco kaj de iuj malsanoj, interalie diabeto, kaj pli bona kuracado de kronikaj malsanoj. La diferenco de vivdaŭro inter nebonhavaj kaj bonhavaj kvartaloj estis plene studita en la skotlanda urbo Glasgovo, kie la diferencoj estas grandegaj: 16 jarojn por viroj kaj 11 jarojn por virinoj*.

*L’espérance de vie par niveau de vie: chez les hommes, 13 ans d’écart entre les plus aisés et les plus modestes”, Insee Première, n-ro 1687, februaro 2018.
* Ruairidh Nixon, ‘Comparisons of aspects of Glasgow’s 56 neighbourhoods’, Glasgow Centre for Population Health, februaro 2016. Vidu Julien Brygo, ‘Vivi riĉule en urbo de malriĉuloj’, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2010.

Kion ni povas konkludi pri la sekvontaj jaroj? Ajna numera prognozo estus neprudenta, sed la optimismo montrinta en publikaj paroladoj kaj oficialaj statistikoj meritas esti diskutata, kaj eĉ tre moderigita, cetere konscio estas aperanta ĉe kelkaj konsumantoj. Kelkaj fonaj tendencoj, konfirmitaj de lastatempaj indikoj, sugestas ke la meza vivdaŭro baldaŭ stagnos, aŭ eĉ regresos se ni ne ŝanĝos nian vivmanieron rapide kaj rigore. Du ŝanĝoj ŝajnas esti prioritatoj por plejeble plilongigi nian ekziston: pli da korpekzercado, kaj dieto sen pesticidoj kaj sen nocivaj traktadoj kaj almiksaĵoj (sukeroj, salo, kemiaj konserviloj, ktp.).