Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Demografia ŝanĝego en Eŭropo

En 1900, Eŭropo loĝigis unu teranon el kvar. Spite al gajno de 180 milionoj da loĝantoj inter 1950 kaj 2000, ĝi hodiaŭ loĝigas nur unu el dek. Sur la tuta kontinento la demografia kresko malrapidiĝas, kaj plimulto de regionoj eĉ malkreskas. Sed tiu ĝenerala evoluo kaŝas fortajn diferencojn. La loĝantoj de Okcidento apenaŭ konsciiĝis pri la ĥaoso, kiu sekvis en Oriento la falon de la berlina muro, kun subita kreskego de malegalecoj, malriĉeco kaj mortokvanto. La “ŝok-terapioj” diktataj de la okcidentaj financaj fakuloj ne finmortigis la malsanulon, sed ili igis lin anemia kaj tre dependa de la ekonomia brulaĵo de la Okcidento. Malkresko de naskokvanto kaj amasa elmigrado kondukas al severa demografia bilanco: dudek kvar milionoj da loĝantoj malpli de 1989 en la eksaj orientaj landoj, krom Rusujo. Knabo naskiĝanta hodiaŭ en Ukrainujo povas esperi vivi sesdek ses jarojn, tio estas dek tri malpli ol sviso aŭ svedo. Dek tri jaroj, tio ankaŭ estas la diferenco de vivdaŭro de riĉa franco kaj malriĉa franco.

Longtempe tero de elmigrado, Eŭropo fariĝis akcepto-tero, tre alloga en sia okcidenta parto. Sed en ĝiaj centra kaj orienta partoj, la amasa elmigro neniigas la perspektivojn de resalto, kiel en la balkanaj landoj (vd. “Cet exode qui dépeuple les Balkans”). La timo de kadukiĝo nutras la naciisman diskurson en Hungarujo, dum eĉ kelkaj regionoj el Germanujo ne povas eviti dezertiĝon (Vd “Spiralo de malpleno en la oriento de Germanujo”). La vivdaŭro progresas samtempe kiel medicino, sed la revo de pli granda vivdaŭro por ĉiuj stumblas sur la malboniĝo de la vivkondiĉoj kaj vivkadro (Vd. “Longviveco, la limoj de espero”). Finfine, Eŭropo spertis dum la tri lastaj jardekoj demografian apogeon, markitan per la politikaj kaj sociaj ŝanĝoj (Vd. “Pejzaĝo post la transiro”).

La redakcio