Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kaprico de la princo

POST ESTI komforte elektita en la prezidantecon de la respubliko, helpe de preskaŭ ĉiuj francaj komunikiloj, s-ro Emmanuel Macron postulas, ke lia parlamenta plimulto elkovu leĝon kontraŭ disvastigo de “malĝustaj informoj” en elekto-periodo. Eble li jam preparas sian venontan kampanjon.

La teksto, baldaŭ voĉdonota, malkaŝas la blindecon de la regantoj pri la kontestadoj, kiujn ili alfrontas, kaj — samtempe — ilian emon senĉese imagi punajn rimedojn por malhelpi ilin. Oni efektive devas esti politike miopa por daŭre kredi, ke la venko de “kontraŭsistemaj” kandidatoj, partioj aŭ celoj (s-ro Donald Trump, la briteliro, la kataluna referendumo, la 5-stela movado en Italujo ...) devenas, eĉ se nur marĝene, el disvastigo de malĝustaj informoj fare de aŭtoritataj reĝimoj. De pli ol jaro la usona gazetaro furioze klopodas por montri, sen konvinkaj elementoj, ke la usona prezidanto dankas sian elekton al la malĝustaj informoj (fake news) fabrikitaj de s-ro Vladimir Putin; s-ro Macron ŝajnas suferi samspecan obsedon.

Tiom, ke li esperas forŝovi ĝin per dispono same senutila kiel danĝera. Senutila: la Ŝtat-konsilantaro, konsultita pri tio, la 19-an de aprilo ĉi-jara memorigis, ke “la franca juro jam entenas plurajn disponojn substance celantajn batali kontraŭ disvastigo de malĝustaj informoj”. Speciale la leĝo de la 29-a de Julio 1881 pri la gazetara libereco, kiu ebligas subpremi disvastigon de malĝustaj informoj kaj fifamigajn aŭ insultajn dirojn. Danĝera: la parlamenta propono postulus juĝiston agi en kvardek ok horoj por “ĉesigi la artefaritan kaj amasan disvastigon (...) de faroj estigantaj malĝustajn informojn”. Tamen, la Ŝtatkonsilantaro rimarkigas, tiuj “jure malfacile kvalifikeblas, des pli ke la koncerna juĝisto devas decidi en tre mallonga tempo”. Fine, la dispono, kiun s-ro Macron imagas, ekstermezure fortigas la “devon kunlabori” kun la publikaj instancoj de la liverantoj de interret-aliro kaj de la retej-gastigantoj, ĉar ĝi etendas al ĉia “malĝusta informo” devigon, kiu komence celis antaŭmalhelpi ... “pravigon de krimoj kontraŭ la homaro, instigon al malamo kaj infan-pornografion”.

La posedo de la komunikiloj de miliarduloj amikoj de la respublik-prezidanto, la reklama mens-nebuligo, la financa sufokado de la publikaj televid-ĉenoj siavice ne estas temo de leĝpropono. Kaj krome, kial rezervi juran ilaron nur al periodoj de elektokampanjoj? Por rigardi nur la lastajn jardekojn, preskaŭ ĉiu milito — tiuj de la Golfo, de Kosovo, de Irako, de Libio — disvastigis mensogojn kaj manipuladon de informoj. Ne pro Moskvo, pro Facebook aŭ pro aliaj sociaj retoj, sed ĉar iliaj aŭtoroj estis mastroj de la demokratio kaj de la ĵurnalismo: la plej grandaj okcidentaj ĵurnaloj, ĉekape la New York Times, la Blanka Domo, la grandaj eŭropaj ĉefurboj. Sen forgesi la ukrainujan registaron, kiu lastan monaton anoncis la malĝustan morton de rusa ĵurnalisto. Se juĝisto iun tagon devus kapti la krimulojn, kiuj disvastigis ĉiujn ĉi malĝustajn informojn, li almenaŭ jam konus ilian adreson ...

Serge HALIMI.