Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Hieraŭ revoluciuloj kaj rivaloj

Eĉ la plej bonaj specialistoj povas trompiĝi. La libro de la ĵurnalisto François Fejtö komencas jene: “17-an de Oktobro 1961: jen dato memorigota de la aŭtoroj de historiaj manlibroj.” Ĝi estis memorigita, sed pro alia kaŭzo ol kiun li imagis. Ĝi estis asociata precipe kun la murdo de dekoj kaj alĝeriaj manifestaciantoj fare de la pariza polico, dum, en sia verko pri la “granda komunista skismo”, Ĉinujo-USSR. La fino de hegemonio, aperinta en 1964, Fejtö opiniis, ke ĝi markos “la finon de la sovetia hegemonio sur la internacia komunista movado”.* Sur la tribuno de la 22-a kongreso de la Komunista Partio de la USSR (KPUSSR), kun ĉeesto de la okcideta gazetaro, la ĝenerala sekretario Nikita Ĥruŝĉovo efektive sentis sin devigata kritikegi la albanajn komunistojn, kiuj tiam estis porĉinaj.

* François Fejtö, Chine-URSS. La fin d’une hégémonie. Les origines du grand schisme communiste, 1950-1957, Plon, Parizo, 1964.

Kelkajn jardekojn poste, du afero mirigas pri tiu granda disputo, kiu en la jaro 1969 degeneris en armitajn alfrontiĝojn inter la du ŝtatoj. Unue, la forgeso: neniu plu mencias la ĉinan-sovetian ideologian konflikton. Ĝi tamen disŝiris la komunistan movadon kaj, dum kvarona jarcento, transformis la internaciajn rilatojn. Poste, la sekreto: la malboniĝo de la rilatoj inter la du precipaj komunistaj partioj de la planedo — kaj inter la ŝtatoj, kiujn ili gvidis — okazis ekde 1956. Sed ĝia publikeco, la detalo de ĉiuj malkonsentoj kiuj ampleksigis ĝin, eksplodis nur kvin jarojn poste. Ĝis la 17-a de Oktobro 1961, notas Fejtö, “la du partioj klopodis por teni sian disputon en ia kaŝeco. La kritikoj, riproĉoj, plendoj, estis esprimataj en ĉifrita lingvaĵo, kun minimumo da travideblo necesa por ke la celataj personoj ne trompiĝu pri la senco de la averto.”*

* François Fejtö, Chine-URSS. Le conflit. Le développement du grand schisme communiste, 1958-1965, Plon, 1966.

La ĉinoj do kondamnis la “reviziismon” de la jugoslavaj gvvidantoj des pli akre ke Moskvo kaj la porsovetiaj partioj rerilatis kun Tito. Kaj la sovetianoj kritikis la albanojn, ĉar ili sciis, ke tiuj troviĝis sur la linio de Pekino. Tamen la kolektiva disciplino (kaj la neekzisto de Twitter ... ankoraŭ ebligis, ke parolado de sovetia gvidanto, en februaro de 1956, antaŭ asembleo de ŝtoniĝintaj komunistaj delegitoj, detaligis la krimojn atribuatajn al sia antaŭulo, Jozefo Stalino, restis sekreta dum pluraj semajnoj. La aŭtenteco de lia enketo estis eĉ dubigita de iuj el tiuj, kiuj aŭdis aŭ legis ĝin — kaj kiuj certe ne forgesis ĝin.

La publika akuzo de la stalinismo, fare de Ĥruŝĉovo, malfermis la dosieron de la ĉinaj-sovetiaj plendoj. Mao ne akceptis, ke tiom grava decido, kies sekvon por la tuta internacia komunista movado ĉiu povis imagi, estis farita nur de la sovetia partio. Krom ke la kritiko de la “person-kulto” ne ŝajnis al li urĝa, precipe en Ĉinujo, li timis, ke la mallaŭdo de Stalino malfortigos ĉiujn komunistajn gvidantojn, kiuj estis lin subtenintaj — do preskaŭ ĉiujn, kiuj postvivis lin.

Tamen Mao gardis sin difini sian strategion laŭ la konsiloj, ĝenerale katastrofaj, de siaj sovetiaj kamaradoj. Stalino, kvankam li vere ne ŝatis kontraŭstaron al sia aŭtoritato, mem amuziĝis pri tio en 1948, kiam li konfesis, ke la ĉinoj ne obeis, kiam “ni brutale diris al ili, ke niaopinie la ribelo de Ĉinujo havas nenian ŝancon sukcesi kaj ke ili sekve devas serĉi manieron kunvivi kun Ĉjang-Kaj-Ĉek, eniri en lian registaron kaj malfondi sian armeon. Ili faris la malon, kaj hodiaŭ ĉiuj povas vidi tion: ili estas batalantaj Ĉjang-Kaj-Ĉek-on.”*

* Citita de Vladimir Dedijer, Tito parle..., Gallimard, Parizo, 1953.

Krom “la demando pri Stalino”, titolo de artikolo de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) kiu la 13-an de septembo 1963 detale pritraktis siajn malkonsentojn kun la KPUSSR, la ĉefa malkonsento inter la du organizaĵoj temis pri la paca kunekzistado. Ankaŭ en la jaro 1956, dum la 20-a kongreso de la KPUSR, la sovetia gvidanto, laŭ la ĉinaj komunistoj, “formulis erarajn vidmanierojn pri la imperiismo, la milito kaj la paco.”*

* “Les divergences entre la direction du PCUS et nous — leur origine et leur évolution” [“La disopinioj inter la gvidantoj de la KPUSR kaj ni — ilia origino kaj ilia evoluo”] (Le Quotidien du peuple) kaj redaktejo de Hongqi, Eldonoj de Pekino, 6-an de septembro 1963.

Kiuj? Post superi la obsedon de encirkligo, kiu karakterizis la stalinan periodon, Moskvo imagis, ke la allogo, tiam reala, de la sovetia modelo povus, sen alfrontiĝo kun la imperiismo, venigi novajn ŝtatojn en ĝian reg-regionon. La atomarmilo — kiu “ne distingas inter la klasoj” — cetere faris la sovetianojn kunrespondecaj kun Usono pri la monda paco. Tion la raketo-krizo en Kubo ŝajnis klonfirmi en la jaro 2962.

Mao rifuzis tiun analizon, kiun li kvalifikis kiel “reviziisman”. Li taksis ke, “ĉar la socialistaj fortoj akiris premegan superecon super la imperiismaj fortoj”, do oni profitu tion. Nu, pro sia timo de la usonaj “papertigroj”, sed ankaŭ pro sia suspektataj interkonsentoj kun la okcidentaj gvidantoj, Ĥruŝĉovo minacis “paralizi” la revoluciajn movadojn de la tria mondo. Kaj la teruron de atommilito, tiun Mao relativigis jam en 1957: “Se duono de la homaro neniiĝus, tiam restus ankoraŭ duono, sed la imperiismo estus komplete detruita, kaj en la tuta mondo ekzistus jam nur la socialismo. Post duona aŭ tuta jarcento la loĝantaro denove pliiĝus kaj eĉ pli ol duone.”

Ĉu li vere pensis tion aŭ ĉu li volis, ke la “imperiistoj” imagu lin nefleksebla en kazo de fortoprovo? Tio hodiaŭ ne vere gravas. Des pli ke, repaciĝintaj ankaŭ pri tiu ĉi punkto, Rusland kaj Ĉinujo eksterordinare agadis por ke la perspektivo de la “socialismo en la tuta mondo” en tiuj ĉi la lastaj jaroj ne multe progresu ...*

* Pri la evoluo de la Popolrespubliko Ĉinujo kaj aktualan pritakson de ĝia evoluo vidu la libron de Theodor Bergmann: “Strukturproblemoj de la komunista movado. Erarvojoj, kritiko, novigo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, ISBN 978-2-36960-095-4. -vl

En la franca: “Les divergences entre la direction du PCUS et nous — leur origine et leur évolution”, rédaction du Renmin Ribao (Le Quotidien du peuple) et rédaction du Hongqi, Éditions de Pékin, 6 septembre 1963.

En Esperanto: “La origino kaj disvolviĝo de la malakordoj inter la gvidantoj de KPSU kaj ni. komento pri la malferma letero de la Centra Komitato de KPSU, de la redakcio de Renmin Ribao kaj Ruĝa Flago. Fremdlingva Eldonejo, 1963, 64 paĝoj (= n-ro 9 de la serio, vd https://eo.wikipedia.org/wiki/Fremd...)