Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La fabelo de la 31-a de aŭgusto 2013

ANTAŬ PRECIZE kvin jaroj, interpreto de la historio de internaciaj rilatoj triumfis en ĉiuj okcidentaj ĉefurboj. Metode gurdata, ĝi fariĝis oficiala religio. Ĝi rakontas, ke en la substanco la prezidanto Barack Obama faris eraron kun gravaj sekvoj, la 31-an de aŭgusto, per tio ke li ne atakis la sirian armeon post kiam tiu ĉi kulpiĝis je mortiga ĥemia atako en antaŭurbo de Damasko. Laŭ tiu rakonto, tiu etanimeco garantiis, ke reĝimo, kiu masakris parton de sia loĝantaro, restu en la potenco. Tamen, asertas la tiama franca prezidanto François Hollande inter multaj aliaj, “la siria reĝimo ne estis la sola, kiu kredis ke ĝi rajtas fari ĉion. Vladimir Putin komprenis, ke li povas aneksi Krimeon kaj malstabiligi la orientan Ukrainujon.”* Tia rekonstruado de la historio, nobligata per nepre referenco al Winston Churchill (kiu komprenis, ke la interkonsentoj de Munĥeno malfermos la vojon al kromaj naziaj agresoj), apriore pravigas la antaŭmalhelpajn militojn kaj la politikon nomatan “perforta paco”. Speciale kontraŭ Ruslando.

* François Hollande: “Quel est cet allié turc qui frappe nos propres alliés?” Le Monde, 12-an de marto 2018.

Parolon al la defendo. Instruita de la usonaj aventuroj en Afganujo, en la Proksim-Oriento kaj en Libio, kiujn instigis alarmaj kaj mensogaj analizoj de la usonaj informservoj, la prezidanto Obama sciis pri la kostoj, se oni dependigas la krediton de lando de ada interveno de ĝiaj armeoj en fremdaj landoj. “Ĉu ni ne devus ĉesigi la du militojn, kiujn ni komencis, antaŭ ol lanĉi nin en trian?”, sugestis al li mem, koncerne Sirion, lia antaŭa defend-ministro Robert Gates.*

* Citita de Jeffrey Goldberg, “The Obama doctrine”, The Atlantic, Bostono, aprilo 2016.

Paradokse, iuj el la plej senkonsolaj pledantoj por tiu interveno — la New York Times kaj ĉiuj eŭropaj gazetoj, kiuj kopias ĝiajn ĉefartikolojn — ŝatas denunci la prezidantan absolutismon kaj insisti pri la respekto al la kontraŭpotencoj kaj al la juro. Nu, okcidenta bombado de Sirio ne signifis laŭleĝan defendon kaj ne povis apogi sin sur ia ajn permeso de la Unuiĝinta Naciaro (UN). Ĝi ankaŭ ne ĝuis apogon de la okcidenta publika opinio, nek tiun de la usona parlamento, nek tiun de la plej fidela aliancano de tiu lando, Britujo, kies malsupra ĉambro de la parlamento esprimis sin kontraŭ tio.

Eblas ankaŭ elekti aliajn komparojn ol kun Churchill kaj Munĥeno. Ekzemple la jenan: en 1991 internacia koalicio, surbaze de rezolucio de la UN, devigis la irakan armeon foriri el Kuvajto. Ekde kiam tiu celo estis atingita, la novkonservativuloj riproĉis al la usona prezidanto George H. Bush, ke li ne iris “ĝis la fino” renversante Saddam Hussein. Kaj, dum pli ol dek jaroj, ili gurdadis, ke preskaŭ ĉiuj problemoj de tiu regiono devenas de tiu tragedia ne-agado.

En la jaro 2003 ilia deziro estis fine plenumita; Churchill reenkarnigita; Irako okupata; Saddam Hussein pendumita. Ĉu la Proksim-Oriento post tiam vere similas al paradizo?

Serge HALIMI.