Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La revolucio laŭ Marc Chagall

Oni plej ofte asocias la grandan ondon de artista vigliĝo, kiu akompanis la rusan revolucion de 1917, kun nomoj kiel tiu de Maleviĉ ol al tiu de Chagall. Tamen, tiu ĉi decidis implikiĝi per fondo de skolo, en kiu la avangardo renkontu la popolon. Sed li baldaŭ sentis sin en disfaziĝo kun la rifuzo de la figureca arto, kiun tiu skolo postulis.

EN MOSKVO, en aŭtuna mateno de 1918, viro prezentas sin ĉe la popolkomisarejo pri publika instruado. Li estas proksimume 30-jara kaj subbrake portas dikan pakaĵon. Li venas el Vitebsko, klarigas li, urbo de Belorusujo situanta je kvincent kilometro — pli ol dek horoj da vagonaro — de la nova ĉefurbo. Lia nomo estas Marc Chagall. Ili estas pentristo. Li deziras paroli persone al la komisaro Anatolo Lunaĉarsko. Antaŭ 1914 li konatiĝis kun li en Parizo. Li intencas montri al li elektaĵon de siaj lastatempaj laboraĵoj.

Chagall apartenas al familio de analfabetaj kaj malriĉaj judoj. Li naskiĝis kiel la plej maljuna el naŭ infanoj en 1887 en antaŭurbo de Vitebsko. Post ricevi lecionojn pri desegnado li eniris en la artlernejon de Sankt-Peterburgo, poste frekventis la atelieron de Leo Bakst, en la lernejo pri arto kaj desegno fondita de Elizaveta Zvanceva. En Januaro de 1910, Bakst, ornamisto de la rusaj baletoj, iris al Parizo por tie surscenigi lirikan dramon; danke al stipendio Chagall sekvis lin. Dum li loĝis en la artista urbeto La Ruche, proksime de Montparnasse, li frekventis la tutan tiutempan avangardon, de Amadeo Modigliani ĝis Pablo Pikaso.

En Junio de 1914, tiam en Berlino por ekspozicio de siaj pentraĵoj en la galerio de la revuo Der Sturm, li decidis iri al Vitebsko. Li volis edziĝi al la filino de riĉaj juvelistoj, Bella Rosenfeld, al kiu li enamiĝis, kiam ŝi estis ankoraŭ tute juna adoleskantino.

Kaj subite la milito. Post sia edziĝo, la 25-an de Julio 195, maleblis reveni al Francujo. Li estis devigata militservi en armea oficejo en Petrogrado, kiel Sankt-Peterburgo nomiĝis de1914 ĝis 1924.

Kiam la revoluciuloj ekregis en Petrogrado, li do loĝis tie, kun sia edzino. Li tie pentris multajn memportretojn scenojn, kiuj montris la judojn en ilia ĉiutaga aktiveco. Ne kontentigaj rezultoj, laŭ lia juĝo. En Marto de 1918 la paro iris al Vitebsko. Chagall aspiris enprofundiĝi en la laboron, tage kaj nokte.*

* Letero de la 12-a de Marto 1918 al Nadeĵda Dobiĉina, kiu tre aktive laboris en la administracio pri arto en Petrogrado, citita en Alexandre Kamenski, “Marc Chagall: ‘Mit dem Herzen war ich immer hier...’”, Kunst und Literatur, vol. 2, Berlino (GDR), Marto-Aprilo 1988 (traduko de artikolo aperinta en Novy Mir, n-ro 1987-8, Moskvo).

Ĉu tamen estas racia, pensi ke pentristo povas vivi tie nur per siaj pentraĵoj? ... Tiu obstino riskis fiaskon. Almenaŭ eblis profiti la reformojn okazantajn en la instruado de arto, partopreni en ĝi, impulsi en Vitebsko la transformadojn, kiuj en Moskvo kaj Petrogrado jam estis praktikataj.

Lunaĉarsko estis ĝuste la homo je la alteco de la situacio, kun kiu eblis intertrakti. Chagall estis favora al la disponoj deciditaj de la registaro de Lenino. En lia profundo ne ĉesis resoni la eterna eĥado de la pogromoj, de la kontraŭjudaj ofendoj. Kial li ne aplaŭdu revolucion, per kiu la judoj fine ricevis la rajton esti aŭtentaj rusaj civitanoj?

Lia interparolanto en Moskvo havis la reputacion de homo afabla kaj malmulte sekteca”*. Lunaĉarsko entuziasmiĝis pri la verkoj, kiujn Chagall alportis al li. La dekreto 3051 estis tuj promulgita: “La kamarado pentristo Marc Chagall estas nomumita popolkomisaro pri arto por la regiono de Vitebsko. Ĉiuj revoluciaj fortoj estas alvokitaj, per tiu ĉi decido, garantii sian plenan apogon al la kamarado Chagall.”

* André Pierre, Le Populaire, Parizo, 18-an de Septembro 1921.

JEN CHAGALL lanĉita en la pinton de la festaĵoj por la unua datreveno de la revolucio. Li prezidis la konstruadon de sep triumfarkoj en Vitebsko. Li ordonis glui en la stratoj, al la muroj, 450 revoluciajn afiŝegojn. Ellaboritaj laŭ modeloj, kiujn li estis skizitaj, 350 pentritaj tolaj banderoloj flirtis en la vento. La promenantojn alsaltis ruĝaj ĉevaloj, verdaj bovinoj, bluaj birdoj sur blankaj nuboj, rajdantoj flirtigantaj ruĝajn flagojn.

Sekve, en decembro de 1918, Chagall subskribis proklamon*, kiu alvokis ĉiujn plasto-artistojn kunlabori kun li. En privata hotelo en Vitebsko, aparteninta al bankisto, ĵus fondiĝis, anoncis li, la unua supera lernejo pri art-instruado. Ĝi sekvis la samajn principojn kiel la liberaj atelieroj malfermitaj en Moskvo kaj Petrogrado. Ne plu necesis diplomo por eniri ĝin, sed ja programo: instigi al krea sponteco en interrilato kun la vera vivo de la popolo.

* La dekreto de Lunaĉarsko, kiu nomumas Chagall, kaj tiu publika anonco de Chagall estas konservataj en la urbaj arĥivoj de Vitebsko. Kp Andrej Wosnessenski, “Ein Museum für Chagall!”, Kunst und Literatur, vol. 5, Septembro-Oktobro 1989 (traduko de artikolo aperinta en Ogoniok, Moskvo, la 22-an de Januaro 1987).

Multis la studantoj, proksimume kvincent, kiuj rapide enskribis sin. Inter la instruantoj estis pluraj avangardaj eksperimentistoj. En la somero de 1919 alvenis alia avangardisto, kies kandidateco estis akceptita, Lazar (Eliezer) Lissitzky, diplomita arĥitekto de Darmstadt, en Germanujo. Viktimo de la numerus clausus, kiu limigis la nombron de judoj en la rusaj universitatoj, li estis devigata enskribi sin malgraŭvole en universitato germana. Li decidis ke oni nomu lin “El” kaj akiris sian arĥitektan diplomon en 1915.

Lissitzky admiris la fantazion, per kiu la verkoj de Chagall trempiĝis. Sed li estis ankaŭ logata de la skribaĵoj de pentristo de sia kontraŭa flanko, ne figureca, kun kiu li ekkorespondadis: Kazimir Maleviĉ. Gvidulo, ĉirkaŭ kiu gravitis grupo de adeptoj. Maleviĉ firmigis sian “superecon” deirante de nenio, de nova tipo de pensado, kiu montriĝis per forigo de ĉia figureco profite al bildaj masoj, al “formoj puraj” kaj liberaj. Vivu la superismo!

EN OKTOBRO de 1919 Lissitzky ricevis la mision iri al Moskvo ĉe Lunaĉarsko. La vitebska lernejo bezonis materialon. Kun la aprobo de Chagall li kontaktis Maleviĉ. Li sukcesis konvinki lin akcepti siavice proponon dungiĝi en Vitebsko. Chagall firme tenis la gvidon de la lernejo, de kiu li estis la origino. Sed, tre rapide, aperis kvereloj inter Maleviĉ kaj li. Ilia disopinio temis pri la enhavo de la instruado. Por Maleviĉ la muĝado de la kanonoj de la Oktobra Revolucio devas esti la okazo por forigi la lernadojn kaj por “purigi” la cerbojn je ĉiuj “akademiaj akcesoraĵoj”.*

* Izobraitelnoje, n-ro 1, Moskvo, 1919, citita de Evgeni Kovtun, L’Avant-Garde russe dans les années 1920-1930, Parkstone-Aurora, Bournemouth (Britujo), 1996.

Chagall, ŝatanta la tradiciojn, fine abdikis.* La 17-an de Novembro 1919 li sendis leteron al la kamarado Osip Brik, respondeculo pri la dua libera ateliero de Moskvo, por peti lin ke li konfidu al li “klason de pentraĵo”. Li estas disponebla, diris li, por servi la celojn de la revolucio en la mezuro de siaj “fortoj” kaj de siaj “kompetentoj”.

* Kp Alexandra Schatskich, “Malevitsch in Witebsk”, Kunst und Literatur, vol. 5, Septembro-Oktobro 1989 (traduko de kontribuaĵo aperinta en Iskustvo, vol. 1988-11, Moskvo). Schatskich donas kiel fontojn la Ŝtatarĥivojn pri literaturo kaj arto, en Moskvo.

Propono vana. En Moskvo li trovis nur portempan laboron kiel dekoraciisto en la Juda Nacia Teatro, la Gosekt. Li ne estis plu integrita en la renoviĝo, kiu transformegis la artojn. Li sentis sin en disfazeco kun la reganta movado de “artista produktado”.

Mallonge poste, reduktita al la funkcio de instruisto pri desegnado en orfejo, li ne vidis alian eliron ol forlasi Ruslandon dum tio ankoraŭ eblis. Kun sia edzino Bella kaj ilia filino Ida, naskita en 1916, li atingis Berlinon en la somero de 1922 por tie organizi novan ekspozicion. La 1-an de Septembro 1923 la familio trajnis al Parizo.

Ĝis sia morto Chagall ne ĉesis ripetadi: “Mi ne elmigris pro politikaj kialoj, sed pro artistaj kialoj ...”

Lionel RICHARD.

Ĝis la 16-a de Julio 2918 la Centro Georges-Pompidou prezentas en Parizo la ekspozicion “Chagall, Lissitzky, Malevitch. La rusa avangardo en Vitebsko (1918-1922)”.

LA RUSA REVOLUCIO en la jaroj 1918-1919, do la mondo returnita. Venka revolucio ĉi-malsupre, kion montras la ruĝa flago, kiu disvolviĝas sur la planko. Lenino, staranta inverse sur tablo sur unu brako kaj kun la kapo malsupre, nun posedas la potencon. Li flirtigas ĉe siaj piedoj la tradician flagon de Ruslando. Ĉio ĥaosigita.

Jen la festo kun tamburoj kaj trumpetoj. Tamen la soldatoj atentas, kun fusilo ĉe la vango. Ĉe la eĝo de la tablo, sur kiu Lenino provas teni sin en ekvilibro, sur seĝo sidas meditanta rabeno. Kio okazos al la judismo, al la judoj?

Malsupre dekstre de la bildo la familio Chagall, sternita sur lito, ŝajnas ankaŭ meti al si tiun demandon. Epizodo de vivo en historiaj monatoj. Neniom da kritiko. Kaj eĉ malpli da satiro. Sed demanda atento pri la eventoj.

[Bildo]

© ADAGP, PARIS, 2018 — CENTRE GEORGES-POMPIDOU — MUSÉE NATIONAL D’ART MODERNE, PARIS — RMN-GRAND PALAIS. PHOTOGRAPHIE: PHILIPPE MIGEAT