Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Naskiĝo de turisma celo

Kaj Eŭropo kreis Kompostelon

Sur la vojo de Galegio, la padoj de Sankta Jakobo ĉiujare allogas centmilojn da migrantoj. Iniciinto de tiu sukceso, Konsilio de Eŭropo efektivigis revon, kiun la papoj Leono la 13-a kaj Johano Paŭlo la 2-a havis same kiel Francisco Franco: per tiu rimedo flegi la kristanajn radikojn de la malnova kontinento, eĉ flankenmetante historion kaj geografion.

Por atingi Kompostelon, en Galegio, pli ol 80 000 kilometroj da padoj estis signalmarkitaj “vojoj al Sankta-Jakobo”. Venante el nordo (Skandinavaj landoj) aŭ de oriento (Litovio), la moderna pilgrimulo povas laŭiri reton de vojoj dismetitaj sur la tuta kontinento celantaj al nord-okcidenta pinto de Hispanio. En 2017 la nacia geografia instituto de Hispanio publikigis, kunlaborinte kun la Hispana federacio de amikoj de la padoj de Sankta-Jakobo, maparon prezentitan kiel kompletan de la vojoj al Kompostelo.

Tiun jaron, pli ol 300 000 homoj laŭiris almenaŭ ties cent lastajn kilometrojn, piede, ĉevalrajdante, aŭ la du cent lastajn bicikle, por omaĝi la tombegon de la apostolo kaj ricevi sian pilgrimatestilon*. Dekmiloj da aliaj kontentiĝis per parto de la vojiro. Kvankam preskaŭ la duono (44%) el tiuj, kiuj atingis la celon venis el Hispanio, la pilgrimintoj venis ankaŭ el Italio, Germanio, Usono, Portugalio, Francio, sume 177 landoj. Multaj havis motivon religian (43%) aŭ samtempe religian kaj kulturan (47%). Tia vizitnombro estas rekordo en la historio de tiu pilgrimo, reinventita de la katolika eklezio kaj de la Eŭropaj institucioj. Antaŭ nur kvindek jaroj, tiuj padoj estis preskaŭ forlasitaj. Ekzemple, en 1970 la katedralo de Sankta-Jakobo donis nur 68 pilgrimatestilojn*.

* laŭ la Ofico de la pilgrimulo, https://oficinadelperegrino.com/est...
* Laŭ la blogo Camino milenario, kiu citas la oficon de pilgrimulo, sed tiu lasta rifuzas konfirmi la nombrojn antaŭ 1965 (690 pilgrimintoj).

La kelkaj akireblaj malnovaj mapoj enhavas nur la Hispanajn kaj Francajn vojojn. Kaj tiuj mapoj estis kreitaj nur en la moderna epoko, el la Libro 5 de Sankta Jakobo, deveninta el Codex Calixtinus, kolekto de manuskriptoj datiĝintaj de la 12-a jarcento. Retrovita en la 19-a jarcento en la arkivoj de la katedralo de Kompostelo, la Libro 5 estis francigita de Jeanne Vielliard en 1938, kun la diskutebla titolo Gvidlibro de la pilgrimanto al Sankta Jakobo, kaj estis uzita kiel bazo por la restarigo de la mezepoka mito (legu la ĉisuban artikoleton). La korpo de la apostolo, sankta patrono de Hispanio, kiu estis kaŝita kaj poste forgesita en la 16-a jarcento, estis oportune retrovita kelkajn tempojn post Codex Calixtinus. “La vereco de tiu retrovo estis kontestita, same kiel jam estis kontestita la unua trovo de la relikvoj en la 9-a jarcento, klarigas al ni Ofelia Rey Castelao, profesoro pri moderna historio en la universitato de Sankta-Jakobo-de-Kompostelo*. Temis pri provo por revigligi urbon, kiu estis en krizo kaj perdanta gravecon administracie kaj eklezie.” La papo Leono la 13-a per katedra letero en 1884 aŭtentigis la relikvojn de la apostolo. Tiel naskiĝis la moderna pilgrimo. De tiam, multaj reklamas ĝin.

* Vidu Ofelia Rey Castelao, Les mythes de l’apôtre Saint Jacques, Eldonejo Cairn, Paŭo, 2011.
Dubemaj historiistoj

Unue kaj ĉefe la generalo Francisco Franco. Deveninta el Galegio, la murdisto de la respublikana Hispanio, kiu regis la landon de 1939 ĝis sia morto en 1975, bone konas la legendon. Tuj en 1937, dum la Hispana enlanda milito, li restarigas la nacian oferon al apostolo, deklaras la tagon de Sankta Jakobo nacia ferio kaj vizitas la sanktejon por danki la apostolon pro la bona, el lia vidpunkto, disvolvado de la milito. Laŭ La gran enciclopedia del camino de Santiago, oni trovas en la oferoj de Franco “la postulon de Sankta Jakobo kiel normo de Hispana unuiĝo, kontraŭ la diversaj malamikoj de la reĝimo*”. “Ekde la fino de la milito, Franco malfermigas la arkivojn de la katedralo de Kompostelo kaj instigas al studoj pri Sankta Jakobo, klarigas la mezepokisto Denise Péricard-Méa*. La reĝimo laŭdas la pilgrimon ĉar ĝi tion vidas kiel ilon por remalfermi Hispanion al Eŭropo, kaj venigi kristanojn el la tuta mondo. Dum la nacia ofero de 1948, Franco esprimas sian deziron malfermi la vojon al Sankta Jakobo preter la fera kurteno, tiel starigante Sanktan Jakobon kontraŭ la komunista malamiko.” En 1965, la ministro pri informado kaj turismo, la Galego Manuel Fraga Iribarne, lanĉas la unuan internacian turisman reklaman kampanjon. Okaze de la Kompostela sankta jaro (kiam la tago de Sankta Jakobo, la 25-a de julio, okazas dimanĉe), gravaj laboradoj komenciĝas por plibonigi la vojon kaj la konstruaĵojn, kiuj randostaras, kaj por gastigi la pilgrimantojn. Sed, en tiu epoko, la grandega plejmulto de la vojaĝantoj daŭre preferas la sudajn strandojn al religia turismo en la nord-okcidento...

* La gran enciclopedia del camino de Santiago, Bolanda, 2010, havebla ĉe Xacopedia, retejo finacata de la regiona registaro de Galegio, http://xacopedia.com/Franco﹍Bahamon...
* Vidu: Denise Péricard-Méa, Le Matamore. Mythe, images et réalités. Quand Saint Jacques est enrôlé pour la guerre, eldonejo La Louve, Cahaors, 2011.

Dum sia vizito en 1982 (sep jarojn post la morto de Franco), la papo Johano Paŭlo la 2-a antaŭmetas la vojon al Sankta Jakobo: “El Sankta-Jakobo-de-Kompostelo, mi ĵetas al ci, malnova Eŭropo, krion plenan de amo: estu ci mem. Malkovru cian devenon. Revigligu ciajn radikojn, kiuj igis cian historion gloran kaj donacas cian ĉeeston al aliaj kontinentoj”. La asocio Amigos de los pazos (amikoj de la Galegaj nobeldomoj) la saman jaron sendas petskribon al prezidanto de la parlamenta asembleo de Konsilio de Eŭropo, la Hispano José María de Areilza, eksambasadoro de la reĝimo de Franco iĝinta oponanto al generalo kaj fervora Eŭropisto. En 1987, la konsilio de Eŭropo donas gravan helpon nomumante tiujn vojojn kiel unuan kulturan Eŭropan vojiron, kaj tio faciligos la petojn por mono al Eŭropa Unio tra ĝiaj diversaj programoj, Eŭropa Fonduso por Regiona disvolvado (FEDER), Interreg, Ligo inter kamparaj ekonomiaj disvolvadaj agoj (Leader), ktp, de tiam ofte mobilizataj.

“Kvankam ni parolis en nia peto nur pri la camino francés (franca vojo), la plej uzata vojiro, kiu iras de Pireneoj al Kompostelo, Konsilio de Eŭropo plivastigis nian projekton al ĉiuj vojoj”, rememorigas S-ro Juan Manuel Lòpez-Chaves Meléndez, honora prezidanto de la asocio. La konsilio instigas la Eŭropajn landojn trovi padojn: “Tio estis interesega tasko, reuzigi malnovan vojon de jarmila pilgrimo, kiu cetere estis civilizacia vojo, kiel ian koherigan Eŭropan vojon. La ĉeesto, en tiu epoko, de la Hispana diplomatio multe helpis, precipe tiu de Marcelino Oreja, tiama ĝenerala sekretario de la konsilio, kiu proponis la kreon, el la vojoj al Sankta Jakobo, de programo de kulturaj vojiroj montrantaj la Eŭropajn komunajn heredaĵojn kaj memoraĵojn”, precizigas S-ro José Marìa Ballester, eksdirektoro pri kulturo kaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj en la konsilio. “Ni kreis fakulan grupon, kiu konfirmis la gravecon de la vojoj en la historio de la konstruo de Eŭropo. Ili ja estis lokoj de renkontiĝoj por la civitanoj kaj helpis kulturan dialogon dum la historio.”

Tamen, ekde 1988 la historiistoj estis dubemaj. Kvankam la camino francés ja estas bone videbla linio sur la Hispanaj mapoj, la cetero de la reto ŝajnas ja malpli certa. Dum kongreso organizita en Bavario de Konsilio de Eŭropo, Hedwig Röckelein, profesoro pri mezepoka historio en la universitato de Götingen en Germanio, ne kaŝis siajn dubojn: “Spuroj de pilgrimintoj kaj kultoj al Sankta Jakobo ekzistas en Germanio kaj Svislando, sed neniu konstatebla pruvo ligas ilin al vojoj al Kompostelo, ŝi nun resumas. Tiujn lastajn tridek jarojn, la rekonstruo de la vojreto en Eŭropo, precipe en Germanio, fariĝis el la lokoj, kie ekzistis kirkoj aŭ interfrataroj dediĉitaj al Sankta Jakobo. Sed piado al apostolo ne estas nepre ligata al pilgrimado. Cetere neniam ekzistis vojoj rezervitaj al pilgrimantoj. Ĉi lastaj uzis la ĉefajn komercajn vojojn, kiuj nun foje estas aŭtososeoj malpermesitaj al piedmigrantoj. Do identigi padojn por pilgrimuloj estas pragmata elekto sen iu ajn historia bazo.”

Por la eklezio ne gravas la vojoj, kiujn oni laŭiras. En 1989 la papo revenis al Kompostelo por prezidi la Mondajn Junularajn Tagojn, kiuj arigas duonmilionon da homoj. Tiun jaron 5760 pilgrimantoj akiris la pilgrimatestilon, kontraŭ 1868 sep jarojn antaŭe. “Johano Paŭlo la 2-a volis novan evangelimision. Li vidis en la pilgrimo ekzalton de la kristanaj valoroj komunaj al la tuta Eŭropo”, klarigas S-ro Rafael Sànchez Bargiela, direktoro de la societo, kiu regas la planon Xacobeo (adjektivo ligita al la biblia nomo de Sankta Jakobo), entrepreno kreita en 1991 de la regiona registaro de Galegio por turisma kaj kultura promocio de la vojoj*. Tiu plano celas revigligi la vojojn por la Kompostela sankta jaro 1993, pere de internacia programo: ekspozicio, koncertoj, sciencaj kaj kulturaj renkontiĝoj, ktp. Troviĝas kiel prezidanto de la Galega regiona registaro Fraga, la eksministro pri turismo de Franco, ankaŭ fondinto de Popola Alianco, kiu iĝis Popola Partio en 1989.

* Legu: Margarita Rivière, “La Galice ne croit plus aux miracles”, Le Monde diplomatique, julio 1993.

En la kondiĉoj de la olimpiaj ludoj de Barcelono kaj la universala ekspozicio de Sevilo, du grandaj okazaĵoj de 1992, Galegio serĉis kiel profiti el la ”Hispana ondo“, rakontas S-ro Sànchez. La plano Xakobeo 93 tiam donis ŝancon por disvolvado kaj ebligis bildrenovigon de Galegio, kiu ankoraŭ estis ĉefe agrokultura. Nominte la projekton ”Xacobeo“ oni kompletis la religian aspekton de la pilgrimo kaj faris el tiu nomo markon, kun simbolo kaj fetiĉbesto: Pelegrìn.” La buĝeto trioblas*, kaj la sukceso venas: 99 436 pilgrimantoj alvenas ĝis sia celo en 1993, tio estas dekoble pli ol la antaŭan jaron.

* Xosé Hermida, “Galicia destina 4.600 miliones al Xacobeo 99”, El Paìs, Madrido, 2-a de januaro 1999.

De tiam, la dek kvin publikaj gastejoj konstruitaj de la regiono por la sankta jaro Kompostela neniam fermis siajn pordojn. Nun ili eĉ estas sepdek en Galegio, kaj ekzistas ankaŭ pli ol kvar cent privataj laŭlonge de la tuta camino francés. En 1993 tiu vojo estas registrita en la listo de la monda heredaĵo de Unesco, same kiel, kvin jarojn poste, la padoj de Francio. Pro la malprecizeco de ilia vojiro kaj la debatoj, kiujn ili okazigas, la Franca ministrejo pri kulturo preferis enlistigon de sep vojopartoj kaj sepdek unu konstruaĵoj, kiuj atestas la pilgrimon laŭlonge de la “kvar vojoj” menciitaj en Codex Calixtinus.

Tiu Codex estas fakte simbola rakonto, kaj nur la padoj de Arlezo kaj Turo estas vere historiaj. Tiuj kvar vojoj, kiujn ĝi mencias, vizitataj de homamasoj venintaj el la kvar anguloj de la Tero, signifas fakte la kvar kompasdirektojn. Kiam iu studas la rakontojn de la pilgrimintoj, tiu konstatas, ke en Francio, ili uzis nur historiajn vojojn, ĉar la du aliaj estas tramontaraj, resumas la historiisto Adeline Rucquoi, membro de la Internacia fakula komitato de la vojoj al Sankta Jakobo kaj emerita direktoro por studoj de Nacia Centro por Scienca Esplorado (CNRS)*. Pilgrimuloj de Sankta Jakobo ekzistis ĉie en Eŭropo. Tio ne signifas, ke vojoj al Kompostelo ekzistis ĉie en la kontinento. Tamen ĉiam ekzistis ekonomiaj interesoj pri tio.

* Vidu: Adeline Rucquoi, Mille fois à Compostelle. Pélerins du Moyen Age, Les Belles Lettres, kolekto “Realia”, Parizo, 2014.

Nun, multaj komunumoj revas vidi parton de la vojoj sur sia teritorio. Markita vojo allogas turistojn kaj vigligas la lokan ekonomion... kun aŭ sen historiaj radikoj: “Iuj asocioj de amikoj de la vojo al Sankta Jakobo markas aliajn vojojn. Sed oni ne povas malhelpi ilin uzi ilin kaj marki ilin asertante, ke ili ne estas historiaj, klarigas S-ro Ballester. Cetere, ja tiel la historiaj vojoj ekaperis: ĉar pilgrimuloj uzis ilin.”

La kvazaŭ mirakla sukceso de la vojoj al Sankta Jakobo animas ties randajn preĝejojn. Tamen tiu fervoro eskapas el la katolika eklezio, kiu revis ĝin: temas pli pri turisma modo ol pri spirita serĉado.

Lola PARRA CRAVIOTTO

Vojiro de Legendo

Naŭa jarcento: tombego prezentata kiel tiu de Jakobo la Pliaĝa, disĉiplo de Kristo laŭ Nova Testamento, estas trovita en Galegio en la terpinto de Hispanio. Neniu pruva elemento atestas vojaĝon de la apostolo en Hispanio, ne eĉ transigon de liaj relikvoj. Sed legendo kreskis. Oni oportune alvokas lian protekton kontraŭ la maŭroj, kiam la kristanaj ŝtatoj komencas la “rekonkeron” de la Ibera duoninsulo, parte okupita de la islamanoj ekde 711. Tiu afero estos finita nur en 1492 post la preno de Granado, dum la krucmilitistoj dufoje prenis kaj perdis Jeruzalemon. La bildo de la sankta kavaliro disvastiĝas depost la 16-a jarcento. Oni denove alvokas Sanktan Jakobon kontraŭ nova islama danĝero: la Otomanoj, kiuj prenis Konstantinopolon en 1453. Ekde la komenco, Eŭropo (okcidenta) estas tiu, kiu faris Kompostelon, kaj ne la malo.

L.P.C.